Hilario
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Hilario de Potevo. |
Sankta Hilario, latine Hilarius, naskiĝis je dato nekonata en Sardinio kaj mortis en 468 (eble la 28-an de februaro). Li estis papo ekde 461 (verŝajne ekde la 17-a de novembro). Antaŭ esti papo, li estis arkidiakono. Li luktis pri la rajtoj de la episkopo de Romo kaj en 449 li forte oponis la kondamnon [1] de la Patriarko de Konstantinopolo Flaviano.
Hilario | ||
---|---|---|
46-a papo de la Katolika eklezio | ||
![]() | ||
Naskonomo | ||
Pontifiko | de 17-a de novembro 461 | |
ĝis 28-a de februaro 468 | ||
Antaŭulo | Leono la 1-a | |
Sekvanto | Simplicio | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ? en Sardio | |
Morto | 28-a de februaro 468 en Romo | |
Tombo | Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
Honorata en | katolika eklezio | |
Festotago | 29-a de februaro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La katolika eklezio memoras lin je la 29-a de februaro, do nur en superjaroj.
NotojRedakti
- ↑ artikoloj anglalingvaj en la Katolika Enciklopedio de 1913 (en la anglalingva vikifontaro) pri Hilario kaj Flaviano