Hildebranda frankolino

La Hildebranda frankolino (Francolinus hildebrandti) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi formas superspecion kun F. natalensis, kun kiu eventuale hibridiĝas. Foje estis situa en genro Chaetopus, aŭ alternative en Notocolinus. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Proponitaj rasoj, kiaj johnstonii, ne validas, ĉar variado estas klina. Tiele la specio estas konsiderata monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hildebranda frankolino
Hildebranda frankolino
Hildebranda frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. hildebrandti
Francolinus hildebrandti
(Cabanis, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Burundio, sudorienta Demokratia Respubliko Kongo, centra kaj okcidenta Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Tanzanio kaj nordorienta Zambio. Tiu specio estas tiel nomata pro Johannes Hildebrandt, kiu kolektis la unuajn specimenojn en Kenjo.

Ĝi estas frankolino de densa arbustaro, arbaroj, arbarbordoj kaj roka grundo ĝenerale super 1000 m. Ili manĝas tuberojn, semojn, bulbojn, insektojn kaj insektolarvojn. Kvankam ĝi povas esti facile pretervidata en densa kovro, ĝi estas nombraj kaj kompare facile videbla ĉe la Nacia Parko Lago Nakuru.

Ĝi estas tre grizbruna frankolino, pli griza supre kaj pli bruna sube, kun nigreca fruntostrio al okuloj kaj plue al orelareo, helbrunaj superokula kaj subokula strioj kaj gorĝareo, fajne strieca kaj skvameca kolo, brusto kaj flankoj kaj ruĝaj kruroj. La beko estas nigra supre kaj ruĝa sube.

Referencoj redakti