Hillary Clinton
Hillary Rodham CLINTON (naskiĝis kiel Hillary Diane RODHAM la 26-an de oktobro 1947) estis la Ministro pri Eksteraj Rilatoj de Usono ĝis la fino de februaro 2013, anstataŭis ŝin pro ŝia malsano la nova Ministro pri Eksteraj Rilatoj John Kerry, kaj antaŭ tio, ŝi estis usona senatano de Novjorkio. Ŝi estas edzino de Bill Clinton, la 42-a Prezidento de Usono, kaj estis "unua damo" de Usono ekde 1993 ĝis 2001. Antaŭe, ŝi estis juristino. Ŝi estas membro de la Usona Demokrata Partio.
Hillary Clinton | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hillary Clinton | |||||
Naskonomo | Hillary Diane Rodham | ||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1947 en Edgewater Hospital | ||||
Religio | Metodistika eklezio | ||||
Lingvoj | usona angla vd | ||||
Loĝloko | Ĉikago • Oakland • Kembriĝo • Vaŝingtono • Fayetteville (Arkansaso) • Little Rock • Park Ridge • Chappaqua (Nov-Jorkio) vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Wellesley College Yale Law School | ||||
Partio | Usona Demokrata Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Hugh E. Rodham vd | ||||
Patrino | Dorothy Howell Rodham vd | ||||
Gefratoj | Hugh Rodham • Tony Rodham vd | ||||
Edz(in)o | Bill Clinton | ||||
Infanoj | Chelsea Victoria | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Politikistino , Juristino | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Novjorko • Little Rock vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | It Takes a Village ❦ An Invitation to the White House ❦ Living History ❦ Hard Choices ❦ What Happened vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Senatano Hillary Rodham Clinton | ||||
67-a ministro pri eksteraj rilatoj de Usono | |||||
Dum | 21-a de januaro 2009 – 1-a de februaro 2013 | ||||
Prezidento | Barack Obama | ||||
Antaŭulo | Condoleezza Rice | ||||
Sekvanto | John Kerry | ||||
Senatano de Usono | |||||
Dum | 3-a de januaro 2001 – 21-a de januaro 2009 | ||||
Antaŭulo | Daniel Patrick Moynihan | ||||
Sekvanto | Kirsten Gillibrand | ||||
Unua damo de Usono | |||||
Dum | 20-a de januaro 1993 – 20-a de januaro 2001 | ||||
Prezidento | Bill Clinton | ||||
Antaŭulo | Barbara Bush | ||||
Sekvanto | Laura Bush | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Malsame ol la tradicia rolo de la unua damo, Hillary Clinton rekte influis politikon dum la prezidenteco de sia edzo.
En 2000, Hillary Clinton elektiĝis al la Usona Senato, iĝis la sola Unua Damo, kiu iam aspiris politikan oficon, kaj la unua virino, kiu reprezentis Novjorkion.
Je la 20-a de januaro 2007, ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la prezidenta balotado en Usono en la jaro 2008, sed malvenkis en la partia nomuma procezo. Barack Obama venkis kaj tion kaj la baloton mem.
La prezidentaj balotoj 2016 redakti
Je la 12-a de aprilo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por la balotado en 2016.
En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 ŝi malvenkis per rezulto 218 ĝis 276 elektist-voĉoj kun la kontrkadidato de Respublikana Partio Donald Trump[1].
Privata vivo redakti
Ŝi apartenas al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio. Ŝi havas du pi junajn fratojn – Hugh kaj Tony. Ŝia patro Hugh E. Rodham mortis 82-jaraĝa pro apopleksio en 1993. La patrino Dorothy Howell Rodham mortis 92-jaraĝa en 2011.
Ŝi estis edzino de prezidento de Usono Bill Clinton, dum la jaroj 1993–2001. Ŝi havas filinon Chelsea (ŝi naskiĝis la 27-an de februaro 1980). La divorcon kuninfluis amaskomunikilaj informoj pri rilatoj de la iama prezidento de Usono Bill Clinton al Monica Lewinsky kiu laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj en la jaro 1998 okazis informo pri midzado de ŝi al la tiama prezidento de Usono.
Hilary Clinton loĝas en Chappaqua (Novjorkio).
Vidu ankaŭ redakti
Plua legaĵo redakti
- MacArthur, John R. Devigita unueco ĉirkaŭ Hillary Clinton, Le Monde Diplomatique, aŭgusto 2016.