Hilozoismo estas la filozofia doktrino ke ĉiuj materiaj aĵoj posedas vivon. La terminon enkondukis Ralph Cudworth en 1678. Kelkaj el la antikvaj grekaj filozofoj instruis version de hilozoismo. Taleso, Anaksimeno, kaj Heraklito instruis ke estas speco de vivo en ĉiuj materiaj objektoj, kaj la Stoikistoj kredis ke "monda animo" infuzas aŭ "informas" ĉiujn aĵojn en la mondo. Oni notu ke ĉi tiuj filozofoj ne necese opiniis ke materiaj objektoj havas apartan vivon, aŭ identecon, sed nur ke ili havas vivon, aŭ kiel parto de supera estaĵo aŭ kiel vivantaj sed nesensivaj estaĵoj.

Dum la Renesanco, Bernardino Telesio kaj Giordano Bruno revivigis la doktrinon de hilozoismo. Bruno kredis specon de Kristana panteismo: Dio estas la fonto, kaŭzo, perilo, kaj celo de ĉio, do ĉio partoprenas je la "daŭranta" dieco. La ideoj de Bruno estis tiel radikalaj ke la Roma Katolika Eklezio tute malakceptis lin kaj li ankaŭ estis ekskomunikita de kelkaj Protestantaj grupoj, kaj finfine estis ŝtiparumigita por diversaj herezoj. Telesio komencis de Aristotelista bazo kaj, pere de radikala empiriismo, alvenis ĉe la kredo ke vivanta forto infuzas aŭ informas ĉion materian. Anstataŭe de la intelektaj universaloj de Aristotelo, li kredis ke vivo generas formon.

En Anglujo, kelkaj el la "Kembriĝaj Platonistoj" ankaŭ aliris al hilozoismo. Henry More kaj Ralph Cudworth akordigis Platonan ideismo kaj la Kristanajn doktrinojn de dia genero, kaj vidis la dia viv-forto kiel la informa principo en la mondo. Kiel Bruno, sed ne al ties ekstremeco, ili pensis ke la genera impulso de Dio donas vivon al ĉio, kio ekzistas.

La ideismo de Baruĥ Spinozo ankaŭ inklinas al hilozoismo. Kvankam li malakceptas la nocion ke neorganika materio posedas identecon, li, kiel la Kembriĝaj Platonistoj, vidas viv-forton aŭ vivantan forton en ĉio materia. Martin Buber ankaŭ tenas hilozoistan kredon. Li diras ke la esenco de aĵoj estas identebla kaj aparta, kvankam ne pra-ekzistanta, do li vidas animon en ĉiu aĵo.

En la 19a jarcento, Ernst Heinrich Haeckel prilaboris materialistan specon de hilozoismo. En lia La Mond-Enigmo, eldonita en 1899, li diras ke estas unueco inter organika kaj neorganika naturo. Ĉia agado aŭ cio, kio okazas de iu ajn speco de materio okazas per naturaj kaŭzoj kaj leĝoj. Do, lia hilozoismo renversas la kutiman modelon: anstataŭ diri ke neorganika materio posedas ion specialan nomita "vivo," li diras ke vivanta materio sekvas la samajn leĝojn kiel nevivanta, do ne estas vera diferenco.

Eksteraj ligiloj redakti