Himalajaj subtropikaj foliarbaroj

La himalajaj subtropikaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Barato, Butano kaj Nepalo.

Himalajaj subtropikaj foliarbaroj
ekoregiono
arbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • terrestrial ecoregion [+]

Areo38 200 km² (3 820 000 ha) [+]

Himalajaj subtropikaj foliarbaroj (Tero)
Himalajaj subtropikaj foliarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en la mondo.
Fortik-ŝorea arbaro en Ĉitŭana Nacia Parko.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras areon de 38 200 kvadrataj kilometroj, irante en mallarĝa strio tra centra Himalajo inter altitudoj de 500 kaj 1000m. Je pli malaltaj altitudoj, la subtropikaj foliarbaroj renkontas la savanon kaj herbejojn de Terai-Duar. Super 1000 m, la foliarbaroj transiras al himalajaj subtropikaj pinaroj.

Flaŭro redakti

La ekoregiono gastigas larĝan variadon de plantaj komunumoj, kaŭze de siaj kompleksa topografio, diferencaj grundoj, kaj variadoj je precipitaĵo ekde la pli seka okcidento ĝis la pli humida oriento. Ĝia situo sur la suda deklivo de Himalajo permesas miksadon de plantoj kaj bestoj el la orientalisa kaj palearktisa ekozonoj. La ĉefaj arbaraj tipoj inkluzivas dodoneajn arbedarojn, subtropikajn sekajn ĉiamverdajn arbarojn de pintfolia olivujo, nordajn sekajn miksajn deciduajn arbarojn, sekajn fortik-ŝoreajn arbarojn (Shorea robusta) de Siŭalik-Montaro, humidajn miksajn deciduajn arbarojn, subtropikajn humidajn montetajn foliarbarojn, nordajn tropikajn kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, kaj nordajn tropikajn humidajn ĉiamverdajn arbarojn.

Faŭno redakti

Pluraj mamuloj, hejmaj en la ekoregiono, estas minacataj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la Azia elefanto (Elephas maximus), la lutrogalo (Lutrogale perspicillata), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la gaŭro (Bos gaurus), Nemorhaedus sumatraensis (kaprenoj), Callosciurus pygerythrus (sciuredoj), kaj Hylopetes alboniger (sciuredoj). La malofta orumita languro Trachypithecus geei vivas en la orienta parto de la ekoregiono, kaj ĝia arealo etendiĝas en la najbarajn orient-himalajajn foliarbarojn.

340 specioj de birdoj hejmas en la ekoregiono, kun unu endemia specio, kaŝtan-bresta perdriko (Arborophila mandellii).

Naturprotekto redakti

Proksimume 7% de la ekoregiono troviĝas ene de protektitaj areoj. La ok protektitaj areoj kiuj kovras parton de la ekoregiono estas Sohagabarŭo kaj Valmikinagaro en Barato, Parsa Sovaĝeja Rezervejo, Ĉitŭana Nacia Parko, Bardia Nacia Parko en Nepalo, kaj Reĝa Manasa Nacia Parko, Khaling/Neoli Sovaĝeja Rezervejo kaj Fiibsoo Sovaĝeja Rezervejo en Butano.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti