Himnaro Esperanta

kristana Esperantlingva himnaro, unue eldonita en 1910
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Himnaro Esperanta [2] estas Esperanta kantaro kompilita de Montagu Christie Butler. La unua eldono de 1910 estis 111-paĝa, la dua eldono de 1921 147-paĝa.

Himnaro Esperanta
Himnaro Esperanta
Himnaro Esperanta
Aŭtoro Montagu Christie Butler
Eldonjaro 1910
Urbo Londono [1]
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 111
vdr

Enhavo redakti

La libro enhavas 211 da poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu kristano dum la diservoj. Antaŭ la eldoniĝo de Adoru Kantante en 1971, Himnaro Esperanta (la kvina eldono de 1965/66 de Butler estis la plej ampleksa Esperantlingva kristana kantaro. Krom centoj da tekstoj, ĝi enhavas ankaŭ kelkajn gravajn, aliloke malfacile troveblajn muzikaĵojn.

Recenzoj redakti

 
 Kvara kaj kompleta eldono de 236 himnoj kaj kantikoj. Tiu kolekto ĝojigas ne nur la spiriton sed ankaŭ la orelon. 
— 1954, Historio de Esperanto III, paĝo 1146
 
 Ĉi tiu nova eldono enhavas 236 himnojn (en 1907: 26; en 1910: 104; en 1921: 212) kaj estas destinita por ĉiu kristano. Al ni la elekto de la himnoj ŝajnas tute laŭdinda, kiam krome la lingvo (iam estas originalaĵoj) impresas bonega kaj ofte kvazaŭ perfekta. Komposto, preso kaj bindo estas senriproĉaj. 
— Belga Esperantisto - Numero 330, Februaro, 1955

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. La bildo rilatas al la eldono de 1954.
  2. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4439, paĝo 382.

Eksteraj ligiloj redakti