La hinda junipero (latine kaj science : Juniperus indica) estas specio de junipero indiĝena en la altaj altitudoj de Himalajo, troviĝanta ekde norda Induso-Valo en Kaŝmiro oriente al okcidenta Junano en Ĉinujo. Ĝi estas interesa kiel la ligneca planto kiu monde vegetas ĝis la plej alta altitudo, tie ĉi ĝis 5 200 m en suda Tibeto; ĝia plej malalta limo estas 2 600 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hinda junipero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus indica
Bertol.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj

Juniperus wallichiana

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Angle oni nomas ĝin black juniper rilate al nigraj fruktoj.

Priskribo redakti

Tiu orientalisa arbedo atingas alton de 50 ĝis 200 cm, kun larĝe horizontale etendiĝantaj branĉoj. La folioj estas malhele griz-verdaj, duformaj, kun plenkreskaj plantoj havantaj plejofte skvamecajn foliojn kiuj longas 1-3 mm, dum junaj plantoj havas plejofte pinglecajn kiuj longas 5-8 mm, sed pingloj ankaŭ troviĝas ĉe ombrokovritaj ŝosoj de plenkreskaj plantoj. La folioj estas triope verticile arigitaj sur fortikaj ĉeftigaj ŝosoj, kaj kontraŭstarante duope sur pli maldikaj malrapid-kreskantaj ŝosoj.

Ĝi estas dioika, kun masklaj (poleno) kaj femalaj (semo) strobiloj sur izolaj plantoj. La maturaj semostrobiloj estas ovoidaj, berecaj, brile nigraj, longas 6-10 mm, kaj enhavas unusolan semon. La semoj estas dissemitaj per birdoj kiuj manĝas la strobilojn, digestas la karnecan strobilpulpon, kaj ekskrecias la semojn kun siaj ekskrementoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti