Malfermi la ĉefan menuon

Hindia sendependiga movado

Ŝtatoj dum la ribelo de 1857.

La Hindia sendependiga movado enhavis aktivecon kaj ideojn cele al la fino de la regado fare de Brita Orienthinda Kompanio (1757–1857) kaj de la Brita Hindio (1857–1947) en la Hindia subkontinento. La movado daŭris dum totalo de 90 jaroj (1857–1947).

La unuaj organizitaj aktivulaj movadoj okazis en Bengalio, sed ili poste ekmovadis en la ĵus formita Barata Nacia Kongreso kun elstaraj moderaj estroj kiuj serĉis nur bazan rajton por aperi en la ekzamenoj de la Hindia Civila Servo (Brita Hindio), same kiel pliajn rajtojn, ĉefe ekonomiajn, por la popolo pri la grundo. Dum la komenco de la 20a jarcento okazis pli radikala alproksimiĝo al politika memregado proponita de estroj kiel la triopo de Lal, Bal kaj Pal, Sri Aŭrobindo aŭ V. O. Ĉidambaram Pillai. Dum la lastaj stadioj de la lukto por memregado el la 1920-aj jaroj antaŭen la Kongreso adoptis la politikon de Mohandas Karamĉand Gandhi por neviolento kaj civitana rezistado, kaj por kelkaj aliaj kampanjoj. Naciistoj kiel Subhas Chandra Bose, Bhagat Singh predikis armitan revolucion por atingi memregadon. Poetoj kaj verkistoj kiel Subramania Bharati, Rabindranath Tagore, Muhammad Ikbal, Josh Malihabadi, Mohammad Ali Jouhar, Bankim Chandra Chattopadhyay kaj Kazi Nazrul Islam uzis literaturon, poezion kaj prelegon kiel ilo por politika konsciigo. Feministoj kiel Sarojini Naidu kaj Begum Rokeya stimulis la emancipigon de hindiaj virinoj kaj ties partoprenon en la landa politiko. Bhimrao Ramji Ambedkar faris kampanjojn por la malavantaĝaj sektoroj de la Hindia socio ene de pli granda movado por memregado. Dum la periodo de la Dua Mondmilito okazis la pinto de la kampanjoj de la Movado Lasu Hindion estrata de la Kongreso, kaj la movado de la Hindia Nacia Armeo estrata de Subhas Chandra Bose.

La Hindia movado por la memregado estis amasa movado kiu enhavis variajn sektorojn de socio. Ĝi eniris ankaŭ procezon de konstanta ideologia evoluo.[1] Kvankam la baza ideologio de la movado estis kontraŭ-kolonia, ĝi estis subtenita de rigardo al la sendependa kapitalisma disvolvigo kongrua kun nereligia, demokratia, respublikisma, kaj civil-libereca politika strukturo.[2] Post la 1930-aj jaroj, la movado ekhavis fortan socialisman orientigon, ĉefe pro la influo de la postulo de Bhagat Singh por Purn Swaraj (Kompleta Memregado).[1] La laboro de tiuj variaj movadoj kondukis finfine al la Leĝo por Hindia Sendependeco de 1947, kio finigis la britan regadon en Hindio kaj rezultis en la kreado de Pakistano. Barato restis Dominio de la Brita Krono ĝis la 26a de Januaro 1950, kiam ekvalidiĝis la Konstitucio de Barato, kiu establis la ekiro de la Respubliko Barato; Pakistano estis dominio ĝis 1956, kiam ĝi adoptis unuan respublikan konstitucion. En 1971, la tiama Orienta Pakistano deklaris sendependigon kiel Popola Respubliko Bangladeŝo.

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Chandra 1989, p. 26
  2. Chandra 1989, p. 521

BibliografioRedakti

  • Brown, Judith M. Gandhi's Rise to Power: Indian Politics 1915–1922 (Cambridge South Asian Studies) (1974)
  • MK Gandhi. My Experiments with Truth Editor's note by Mahadev Desai (Beacon Press) (1993)
  • Brown, Judith M., 'Gandhi and Civil Resistance in India, 1917–47', en Adam Roberts and Timothy Garton Ash (eld.), Civil Resistance and Power Politics: The Experience of Non-violent Action from Gandhi to the Present. Oxford & New York: Oxford University Press, 2009. ISBN 978-0-19-955201-6.
  • Chandra, Bipan; Mukherjee, Mridula; Mukherjee, Aditya; Mahajan, Sucheta; Panikkar, K. N. (1989). India's Struggle for Independence. New Delhi: Penguin Books. p. 600. ISBN 978-0-14-010781-4.
  • Majumdar, R.C. History of the Freedom movement in India. ISBN 0-8364-2376-3.
  • Gandhi, Mohandas (1993). An Autobiography: The Story of My Experiments With Truth. Boston: Beacon Press. ISBN 0-8070-5909-9.