Hindoĉinio

duoninsulo en Azio
(Alidirektita el Hindoĉinujo)

HindoĉinioHindoĉinujo estas duoninsulo kiu okupas la sudorienton de Azio kaj ricevas tiun nomon pro esti lokata inter Hindio (Barato) kaj Ĉinio. Nuntempe ĝi estas formata el Birmo, Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro, eksa Tajlando, kaj Vjetnamio.

Hindoĉinio
Mondregiono
duoninsuloregiono [+]

LandojBirmo, Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro, Tajlando, Vjetnamio

- koordinatoj16° 0′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo)16102Koordinatoj: 16° 0′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo)
Areo2 413 620 km² (241 362 000 ha) [+]


Hindoĉinio (Tero)
Hindoĉinio (Tero)

Hindoĉinio (Vjetnamio)
Hindoĉinio (Vjetnamio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Indochina [+]
vdr
Hindoĉina duoninsulo

Nomoj redakti

En la lokaj lingvoj oni nomas la regionon kiel sekvas:

  • Ĉina Popola Respubliko - ĉine: 中南半島, Zhōng Nán bàndǎo, "Ĉina Suda Duoninsulo", aŭ 中印半島, Zhōng Yìn bàndǎo, "Ĉina-Hinda Duoninsulo".
  • Vietnamio - vjetname: Bán đảo Đông Dương, "Duoninsulo de la Orienta Mondo".
  • Tajlando - siame: อินโดจีน, indoh-jeen, "Hinda-Ĉinio"

Geografio redakti

Ĝi troviĝas proksimume inter la 25º je norda latitudo kaj la linio Ekvatoro kaj la 90º je orienta longitudo este kaj la 110º je orienta longitudo.

Ĝi limas norde kun la montaro de Asamo, la altebenaĵo Junan-Guizhou, kaj la montaro de Gŭangŝio; oriente kun la provinco Gŭangŝio, la Golfo de Tonkino, la Maro de Ĉinio, la Golfo de Tajlando kaj la Markolo de Malako; kaj okcidente kun la Golfo de Martabano kaj la Golfo de Bengala.

Ĉefaj montaroj estas montaro Asamo (la Blua Monto, de 2170 m), montaro Arakan-Jomao inter riveroj Bramaputro kaj Iravadio, montaro Shan-Jomao, inter riveroj Iravadio kaj Salvino, kiu altiĝas ĝis 3200 m kaj montaro Tanen-Taŭng-gji inter riveroj Mekongo kaj Salvino, (Lai-pang-ngoun, 2460 m).

La duoninsulo konstituas apartan biogeografian unuon. Ĝi estas la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fitogeografie, Hindoĉinujo kongruas kun la Hinda Regiono, flaŭra regiono kiu situas en la Paleotropisa Regno.

Historio redakti

En pratempoj tiu regiono estis loĝata de du migrantaj fluoj. Unu venis el nordo de Hindio tra Siamo (Tajlando) kaj konsistis el triboj de arja raso kiuj okupis la zonojn poste konatajn kiel Laoso, Kamboĝo, Siamo, Koĉinĉino kaj centra kaj suda Annamo.

La dua de tiuj migrofluoj konsistis el mongoloj, kiuj venis el sudo de Ĉinio, setlis en Tonkino kaj translokiĝis poste pli suden okupante la nordon de Annamo kaj fondante la Annaman Imperion. Tiu Annamano intermiksiĝis kun la praloĝantaro ĝis ties sorbado.

La ĉina dinastio regis Annamon kiel vasaloj de la Ĉiela Imperio ĝis 257 a.K.. De 257 a.K. ĝis 110 a.K. el Annama Imperio estis regata de du indiĝenaj dinastioj, ambaŭ feŭdaliĝitaj al Ĉinio.

Sed ekde la jaro 110 a.K. ĝis la 930 p.K, Ĉinio okupis Annamon kaj ĝi estis administrata de ĉinaj guberniestroj escepte la regadon de du efemeraj lokaj dinastioj.

Tiuj teritorioj estis regataj ankaŭ de la dinastio Kmera, sed, laŭ ĉinaj arkivoj, ili estis iliaj vasaloj ĝis 1296. La dekadenco de la Kmera Imperio devas esti atribuita al malplifortigo de la arja elemento kaŭzita de intergeedziĝo kun ĉirkaŭaj rasoj kaj flavaj kaj malajaj.

Dua indiko de la dekadenco Kmera estis elstarigo de la Regno de Champa sude kaj centre de Annamo. En tiu epoko, la annama influo estis kontraŭstarita de kmeroj kaj ĉamoj, sed poste ili kuniĝis por lukti kontraŭ la reĝo de Kamboĝo kiu estis venkita de tiu koalicio en 1658 kiu vasaligis lin.

Tio okazigis intercivitanan militon en la teritorio de Kamboĝo, kio permesis la intervenon de Annamo en 1675, kiu starigis vasalan reĝon en Odongo kaj alian en Sajgono.

Nova ribelo en la zono en 1689, permesis, ke Annamo elstarigu proprajn registojn en novaj regionoj, kiuj apartenis al la familia Nguyen.

En la lasta jardekoj de la 18a jarcento okazis grava insurekcio provokita de Nhà Tây Sơn (la Tây-Sơn-dinastio). Tiu ribelo rifuĝigis en Ĉinio la lastan el la membroj de la familio Nguyen. Sed poste, la heredanto, Nguyen-an, atingis francan helpon kaj konkeris Sajgonon en 1789 kaj Hue en 1801. En 1802 li eniris en Ke-so (Hanojo) ĉefurbo de Tonkino, kaj deklaris sin mem Imperiestro laŭ la nomo de Gia-long.

Posedante ĉiujn teritoriojn de Hindoĉinio, escepte Laoson, Gia-long dediĉis sian tutan energion al ordigo de la lando. Al li ŝuldas la duoninsulo altan nombron de kanaloj kaj vojoj, ĉefe gravan vojon kiu ekas en Sajgono, trapasas Annamon kaj Tonkinon, trapasante Hue kaj Hanojon, kaj finas en Lang-song, en la landlimo kun Ĉinio. En 1820 Minh-mang sukcedis sian patron Gia-long, sed tiu malamis elstare la eŭropanojn. Dum lia reĝado (1820-1841), Siamo forprenis Kamboĝon el Annamo, kio kialis francan intervenon.

Franckolonia Erao (1858-1954): Franca Hindoĉinio (1887-1954) redakti

Laŭ preteksto de defendo de la hindoĉina katolikaro kontraŭ subpremo farita de Minh-mang, la francoj konkeris Sajgonon kaj ties ĉirkaŭaĵojn en 1859, Kamboĝon en 1863, Koĉinĉinon en 1867, Annamon kaj Tonkinon en 1883 kaj fine Laoson, starigante unu el la koloniaj reĝimoj pli perfortemaj en la historio. Iu ajn ribelsigno estis sovaĝe forpremita.

Franca Hindoĉinio formiĝis oktobre 1887 per Annamo, Tonkino, Koĉinĉino kaj la Respubliko Kmero; Laoso estis aligita en 1893. La federacio daŭris ĝis 1954. La ĉefurbo de Hindoĉinio estis Hanojo. Ĝi estis estrata de imperiestroj, sed la veran povon havis Francio.

Septembre de 1940, dum la Dua Mondmilito, Francio (kiu ĵus estis konkerita de nazia Germanio) konsentis la petojn de Japanio havi militan aliron en Tonkinon.

Tio permesis al Japanio plibonan alirvojon al Ĉinio en la Milito Ĉino-Japana, kontraŭ la armeo de Ĉiang Kai-ŝek. Sed tio estis ankaŭ parto de la strategio de Japanio por kontrolado de la Pacifiko al kio multe helpis la sukceso de ties aliancano Germanio kiu venkis la pacifikan armeon de Nederlando kaj Francio. La japanoj pluhavis la francajn burokration kaj ĉefecon en Hindoĉinio.

Dum la 9-a de marto de 1945, kiam Francio entute estis jam sub konkero de aliancanoj, Germanio reeniris kaj Usono antaŭeniris en la Pacifiko, Japanio decidis preni la tutan kompletan povon de Hindoĉinio. La japanoj pluhavis tiun povon ĝis la novaĵoj de ties kapitulaco alvenis en aŭgusto, post kiam la atombomboj falis sur Hiroŝimo kaj Nagasako.

Post la milito, Francio klopodis reestabliĝi en la regiono, sed okazis konflikto kun Viet Minh, organizaĵo de naciistaj komunistoj vjetnamaj sub rego de Ho Chi Minh, kiu edukiĝis politike en Francio. Dum la Dua Mondmilito, Usono estis apoganta la Viet-minh-an sed nur pro ties rezistado kontraŭ la japanoj; tiu grupo kontrolis la landon, ĉar la francoj estis foririntaj en 1945. Post persvadi la imperiestron Bảo Đại abdiki je sia nomo, je la 2-a de septembro 1945, Ho Chi Minh -kiel prezidento– deklaris la sendependecon de la Vjetnama Demokratia Respubliko (Nord-Vjetnamio). Sed antaŭ la fino de septembro, armeo brita, franca kaj barata, restarigis la francan kontrolon. Ekis tiam amaraj luktoj. En 1950, Minh Ho deklaris denove la sendependecon de la Vjetnama Demokratia Respubliko, kiu estis agnoskata de la komunistaj registaroj de Ĉinio kaj de Sovetunio.

La lukto daŭris ĝis marto de 1954, kiam la Viet Minh venkis definitive kontraŭ la franca armeo en la batalo de Dien-Bien-Phu. Tio kialis la partigo de Vjetnamio en norda parto, sub kontrolo de Viet Minh, kaj suda parto, kio nomiĝis Respubliko de Vjetnamio, kiu ĝuis la apogon de Usono, Britio kaj Francio. La okazaĵoj de 1954 markis ankaŭ la finon de la franca regado en la regiono, kaj la komencon de la grava interveno de Usono rilate sudan Vjetnamon kio okazigis la gravega konflikto de la dua duono de la 20a jarcento nome Vjetnama milito.

Partigo estis akceptata en la Konferenco de Ĝenevo, kie Usono, Sovetunio, Britio, Francio kaj Ĉinio interparolis ankaŭ pri specifaj konfliktoj pri la Korea milito. Dum tiu konferenco Francio forlasis ĉiun ajn klopodon reklamacii la teritorion de Hindoĉina duoninsulo. Poste, la vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado.

Esperanto en Hindoĉinujo redakti

Laŭ UEA 1928 la unua E-isto en Anamo estis J. Ferra en 1897, en Tonkino Lt. Prévost en 1900 (en Kŭang Jen). Pioniroj en Koĉinĉino: f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora (Saigon, 1902), prof. D. Venturini (Saigon) kaj prof. L. Barlet (Mytho, 1903) kaj M. Carrere (Giadinh, 1904). Laŭ la ICK-raporto 1929 "en Anamo franca kuracisto d-ro Domec klopodas sukcese enradikigi E-n. En la lando tre ofte la E-istoj estas eksterlandanoj, restantaj nur dum certa tempo." "En Annamo indiĝena gazeto favore akceptis prop. artikolojn." (1930) La gazeto) "France Indochine" kaj "Bao Dong Phap" publikigis artikolojn pri E, danke al A. Guerineau en Vientiane." (1931.} "Sub la gvidado de Guerineats en Hanojo fondiĝis EG en Tonkino (72 membroj) la grupo aranĝis kurson kun i. a. 47 anamlingvaj lernantoj, el kiuj 19 partoprenis en ekzameno pri lernado. La kurson faris Huynh-Ba-Duong." (1933.) UEA-del. estis en 1933 en Hanojo. I. ŜIRJAEV.

Vidu ankaŭ redakti