Hindupur
Hindupur (telugue హిందూపురం) aŭ Hindupuram estas urbego en suda Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Sri Sathya Sai.
Hindupur | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 515201 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 677 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 975 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo)13.8377.49Koordinatoj: 13° 50′ N, 77° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 621 m [+] | ||
Areo | 38,16 km² (3 816 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hindupur [+] | |||
Geografio redakti
Hindupur situas laŭ la bordoj de tute sekigita rivero en alteco de 621 metrojn. Tumakuru troviĝas 68, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 71, Bengaluro 94, Kolar 103, Madanapalle 113, Ĉitradurga 127, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 438, Mumbajo 759, Kolkato 1503, tutlanda ĉefurbo Delhio 1647 kilometrojn.
Demografio redakti
En 2011 la populacio de Hindupur estis 151 835. La legopovo estas 76,4%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.
Historio redakti
Hindupur-municipo estis formita en 1920 dum dominado de britoj, kiuj foriris en 1947.
Ekonomio redakti
En Hindupur oni produktas vestaĵojn kaj manĝaĵojn, krome grava parto de la ekonomio estas la komercado.
Klimato redakti
Jare pluvas en Hindupur averaĝe po 552 mm.
Edukado kaj lingvoj redakti
La lernejoj instruas en Hindupur en pluraj lingvoj, inkluzive de la angla, la telugua, la urdua kaj la kannada. La telugua estas la oficiala lingvo, sed ankaŭ la kannada estas vaste konata.
Religio redakti
Preskaŭ 64% de la loĝantaro estas hinduoj, proksimume 35% estas islamanoj.
Trafiko redakti
Hindupur havas trairan fervojan linion kaj gravaj 4 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Puttaparthy.
Vidindaĵoj redakti
Hindupur estas grava loka pilgrima centro kun kelkaj temploj ene kaj ĉirkaŭe.
Fontoj redakti
- WikiTrans