Brügglen estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Brügglen
Blazono de Brügglen
Blazono de Brügglen
Brüggeln
former municipality of Switzerland
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 604444 / 221498 (mapo)47.1444444444447.4972222222222Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604444 / 221498 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 205
Areo 1,70 km²
Alteco 547 m super marnivelo
Poŝtkodo 4582
Mapo de Brügglen
Mapo de Brügglen
Mapo de Brüggeln
vdr

Geografio redakti

Brüggeln situas en Svisa Mezlando sur la dorso de la arbara montoĉeno Bucheggberg inter la Valo de Bibern en nordo kaj la Valo Mülital en sudo, proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de kantonĉefurbo Soloturno. La iama komunumo konsistas el la vilaĝo Brügglen kaj la setlejoj Bluemenrüti oriente de ĝi, Hinteregg en la nordo de la komunumo kaj la bieno Glänggen en nordoriento. La teritorio de la iama komunumo etendiĝis sur areo de 1,70 km², de kiuj 40% estas kovritaj de arbaro, 55% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Brüggeln limis en nordo al Lüterkofen-Ichertswil, en nordoriento al Küttigkofen, en sudoriento al Kyburg-Buchegg, en sudo al Aetingen, en sudokcidento al Mühledorf, kaj en nordokcidento al Tscheppach.

Trafiko redakti

La iama komunumo Brügglen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Bätterkinden al Mühledorf. Al la publika transportreto la iama komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 8 kilometrojn norde apud Soloturno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brügglen datiĝas el la jaro 1249 kiel Bruglon. Dum mezepoko Brügglen apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti