Hiob LUDOLF (naskiĝinta en la 15-an de junio 1624 en Erfurto, mortinta en la 8-a de aprilo 1704 en Frankfurt am Main) estis germana orientalisto.

Hiob Ludolf
Persona informo
Hiob Ludolf
Naskiĝo 15-an de junio 1624 (1624-06-15)
en Erfurto
Morto 8-an de aprilo 1704 (1704-04-08) (79-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germanageezalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de ErfurtoUniversitato de Lejdeno vd
Familio
Dinastio Q122781451 vd
Patro Hiob Ludolf vd
Infanoj Karl Christian Ludolf • Q122793965 vd
Profesio
Okupo orientalisto • filologo • verkisto vd
Laborkampo orientalistiko vd
Doktoreca konsilisto Jacobus Golius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la lernejaj jaro ĉe la Konsilantargimnazio kaj studado de filologio ĉe la Universitato de Erfurto kaj en Leiden, li vojaĝis por pliigi sian lingvan scion. Serĉante en Romo kelkajn dokumentojn laŭ la peto de la sveda kortego (1649), li konatiĝis kun certa Abba Gregorius, kaj akiris de li scion pri kaj konon de la amhara lingvo.

En 1652 li eniris en la servojn de la duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) (ankaŭ kiel princedukisto por Frederiko), kiuj daŭris ĝis 1678, kiam li demisiis por iri al Frankfurto ĉe Majno.

En junio 1659 Ludolf ekloĝigis la disĉiplon Michael Wansleben ĉe si hejme en domo apud la Kastelo Friedenstein por lernigi lin afrikanaĵojn. Wansleben poste iris Londonon kie li konatigis la verkojn de Ludolf. En 1663 Wansleben laŭ komisio duka faris ekspedicion en Afrikon pri kiu li skribis ĝis hodiaŭ konserviĝintan raporton.

En 1683 Ludolf mem vizitis Anglion por reklami por establado de komerco kun Etiopio. Sed liaj klopodoj estis malsukcesaj, ĉefe pro la rezisto de la aŭtoritatoj de la etiopa Ortodoksismo. Revenante al Frankfurto en 1684, li dediĉis sin tute al literatura verkado, kiun li daŭrigis preskaŭ ĝis la morto. En 1690 li estis nomumita prezidanto de la Collegium Imperiale Historicum.

Verkoj redakti

La verkoj de Ludolf, kiu laŭdire estis alkutimiginta al la uzo de dudek kvin lingvoj, inkludas Sciagraphia historiae aethiopicae (Jena, 1676) kaj la Historia aethiopica (Frankfurt, 1681), kiu estis tradukita en la anglan, la francan kaj la nederlandan, kaj kiu estis kompletigita per Commentarius (1691) kaj Appendices (1693-1694). Laŭ Ullendorff, la ludolfaj vortaroj kaj gramatikoj estis de graveco longe transcendanta ties propran tempon kaj restis, por pli ol jarcento kaj duono, la nemalhaveblaj iloj por la serioza studo de la etiopaj lingvoj, dum lia monumenta historio de Etiopio (kun ampleksa komentaĵo) daŭre povas esti legita kun profito same kiel kun ĝuo.

Inter liaj aliaj verkoj menciindas:

  • Grammatica linguae amharicae (Frankfurt, 1698)
  • Lexicon amharico-latinum (Frankfurt, 1698)
  • Lexicon aethiopico-latinum (Frankfurt, 1699)
  • Grammatica aethiopica (Londono, 1661, kaj Frankfurt, 1702)

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Chr. Juncker: Commentarius de vita, scriptisque ac meritis illustris viri Iobi Ludolfi, 1710
  • S. Uhlig: Hiob Ludolfs Theologia Aethiopica, 1983