La hipantiosubfloraĵo estas parto de planta floro. Ĝi estas la bazo de la floro kaj havas bovlan aŭ tuban formon. Je la bazo de la hipantio aŭ sub ĝi estas la ovario. La ceteraj partoj de la floro sidas je la supra rando de la hipantio.

skema bildo de la floro kun epigina ovario kaj perigina involukro (= „mezestaranta “ ovario):
1. hipantio
2. sepaloj
3. petaloj
4. stamenoj
5. karpelo

La termino estis uzata unuafoje en 1824 de Heinrich Friedrich Link. La esprimo signifas „sub la floro“. Tio klariĝas el la fakto, ke oni en pasinta tempo opiniis la petalon la vera floro.

Literaturo redakti

  • Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. 2. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003, S. 153. ISBN 3-8274-1398-2