Hipatia

helena novplatonisma filozofino

Hipatia, aŭ Hipatio (greke Yπατία; naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio, murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis filozofino helena. Ŝi ankaŭ estis la unue konata matematikistino en historio.

Hipatia
Yπατία
Persona informo
Ὑπᾰτία
Naskiĝo ĉirkaŭ 370
en Aleksandrio
Morto 12-a de marto 415
en Aleksandrio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senhaŭtigo vd
Mortigita de homamaso vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patro Teono de Aleksandrio vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofoastronomoverkistoinventisto vd
Laborkampo astronomiomatematikomeĥanikofilozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis filino kaj lernantino de Teono de Aleksandrio, fama matematikisto kaj astronomo, kiu ĉefadministris la Bibliotekon de Aleksandrio. Ŝi neniam edziĝis kaj ŝajne vivis celibatan vivon, do ŝi estis disponebla por studado kaj instruado en la muzea lernejo. Laŭ iuj rakontoj, ŝi estas kredata esti la inventisto de la astrolabo kaj la hidrometro.

Instruante ŝi havis multajn problemojn kaŭze de ŝia ineco. Kvankam ŝi ne estis kristanino tamen ŝi estis protektita de Orestes (ang) la romia guberniestro de Aleksandrio kies lia konsilistino ŝi estis. La disputoj inter la episkopo Cirilo de Aleksandrio kaj Orestes akriĝis ĝispunkte impliki ankaŭ Hipatian, malgraŭ ke ties filozofia skolo altiris kaj bonvenigis ankaŭ kristanojn: unu el tiuj ŝiaj ŝatantoj estis Sinezio el Kireno estonta kristana episkopo de Ptolemaido. Aprecoj pri ŝi naskiĝis ankaŭ el la fakto ke ŝi, konfesante novplatonismon, sed ne estis kristana, certe ne plu adheris al la tradicia paganismo.

En la kontrasto inter la du, pro la provo de Orestes cezaropapisme gvidi ankaŭ la ekleziajn aferojn, inter la du intermetiĝis tria protagonisto: la kristanoj, precipe monaĥoj, nomataj “parabolaroj” pro ilia sinteno simila al tiuj de la iamaj gladiatoroj. Ilia centra doktrino estis fanatika serĉado de martireco (ili flegis pestajn malsanulojn kun la espero trafiĝi per la kontaĝo kaj tiel morti pro amo al la proksimularo!). Iuj el tiuj, suspektitaj je herezo far la espiskopo Cirilo, en la marto 415 grupe sturmis Hipation kaj kruele mortigis ŝin akuzante kiel la kaŭzo de la kontrasto inter regno kaj eklezio kaj pro akuzo pri magio kaj nekromancio (aŭ mortint-aŭgurado, kontakto kun fantomoj).

La kristanaro de Aleksandrio jam mortigis sian episkopon, en 361, Georgon el Kapadokio (ang), kaj tion ripetados en 467 mortigante Proterion (ang), episkopon senditan el Konstantinopolo.

Facile naskiĝis voĉo ke komisiinto estis episkopo Cirilo de Aleksandrio, kiu ne batalis kontraŭ paganismo (preskaŭ ne plu ekzistanta en la urbo) aŭ novplatonismo sed kontraŭ diversaj kristanaj, bedaŭrinde ne pacigaj, herezuloj.

Probable ĉiuj verkoj de Hipatia estis en la bruligita biblioteko de Aleksandrio tamen oni scias ke ŝi komentis Almagest de Ptolemeo kaj Aritmetikon de Diofanto.

Memoro redakti

Hipatia en la posta kristana medio estis kutime konsiderita estiminda: Raffaello Sanzio imagas ŝin belega junulino, serioze rigardanta al publiko, en la fama vatikana pentraĵo Scuola di Ateno (La lernejo de Ateno).

La memoro pri Hipatia konserviĝis viva inter la intelektularo kristana. La katolika profesoro pri literaturo, kaj eminenta poeto, Mario Luzi, dediĉis al la martireco de la pagana pensistino ardan dramon versforman, en kiu la martirigita korpo de la virino estas alproksimigita, senhezite, al tiu de Kristo, la ŝafido misfigura... La dramo estis enscenigita en Milano.

Hipatia kredis, ke klasika filozofio kaj kristanismo povas kunekzisti pace unu apud la alia, kaj post ŝia morto fariĝis simbolo de la antikva kulturo, kiu estis viktimo de malamikeco flanke de la kristana eklezio. En la frua moderna epoko, ŝia murdo estis evento, kiu markis la anstataŭigon de klasika racia enketo per religia doktrino kaj superstiĉo, kaj en la 20-a jarcento ŝia bildo estis uzata kiel ikono de virina feminisma lukto por sendependeco kontraŭ vira patriarkeco. Kvankam 1600 jaroj pasis post ŝia morto, la mito de Hipatia daŭre persekutas nin de tiam.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Rino Camilleri, Il Timone n. 87. 2009, Milano.
  • Mario Luzi, Il libro di Ipazia, 1978.
  • [1]
  • [2]
  • Silvia Ronchey, IPAZIA, la vera storia, Rizzoli, 2010, ISBN 978-88-17-04565-0
  • Olivier Gaudefroy, Hypatie, l'étoile d'Alexandrie, 2012.

Eksteraj ligiloj redakti