En geometrio, hiperĉelohiperedro estas ero de hiperpluredrokahelaro, kiu mem estas hiperpluredro de malpli granda dimensio.

Iam vorto "hiperĉelo" estas uzata por ero je unu dimensio pli alta ol ĉelo, do por 4-hiperĉelo.

5-dimensia hiperpluredro aŭ 4-dimensia kahelaro estas konstruita el 4-dimensiaj hiperĉeloj, 3-dimensiaj ĉeloj, 2-dimensiaj edroj, 1-dimensiaj lateroj, kaj 0-dimensiaj verticoj.

Hiperĉeloj de iuj dimensioj havas specifajn nomojn. Konsideru n-dimensian hiperpluredron aŭ de (n-1)-dimensian kahelaron.

Dimensio de la hiperĉelo Specifa nomo
0 Vertico
1 Latero
2 Edro
3 Ĉelo
4 4-hiperĉelo
5 5-hiperĉelo
...
Dimensio de la hiperĉelo Specifa nomo
...
n-6 (n-6)-hiperĉelo
n-5 (n-5)-hiperĉelo
n-4 (n-4)-hiperĉelo
n-3 Kulmino
n-2 Kresto
n-1 Faceto

La du vicoj de la nomoj, tiu de la subo kaj tiu de la supro, interkovriĝas, depende de n. Ekzemple por pluredro n=3, do vertico = kulmino, latero = kresto, edro = faceto.

Eksteraj ligiloj redakti