Hiperkuba kahelaro

En geometrio, hiperkubaj kahelaroj estas diversdimensia familio de regulaj kahelaroj. n-hiperkuba kahelaro estas kahelaro de la eŭklida n-dimensia spaco. La facetoj n-hiperkuboj.

Regula kvadrata kahelaro.
Regula kuba kahelaro
Kuba kahelaro kun duonregula uniforma kolorigo, simile al ŝakluda tabulo.

Simbolo de Schläfli de n-hiperkuba kahelaro estas {4,3...3,4} (entute n nombroj) kaj ĝia geometria simetria grupo (grupo de Coxeter) estas Rn (aŭ B~n-1) por n≥3.

La kahelaro estas konstruita el 4 n-hiperkuboj por kresto. La vertica figuro estas n-kruco-hiperpluredro {3...3,4}.

La n-dimensia kahelaroj estas nomataj ankaŭ kiel δn+1 .

Hiperkuba kahelaro povas esti duonregule unuforme kolorigita je du koloroj, simile al ŝakluda tabulo. La facetoj de la du koloroj situas alterne.

Pli ĝenerala klaso de kahelaroj estas hiperparalelepipedaj kahelaroj, kun la sama topologia ordigo, sed kun eble malsama latera longo je direktoj de malsamaj aksoj. En 2 dimensioj ĉi tio estas ortangula kahelaro, en 3 dimensioj ĉi tio estas paralelepipeda kahelaro.

δn+1 Nomo Simbolo de Schläfli Figuroj de Coxeter-Dynkin por formoj
Regula Duonregula unuforma kolorigo Hiperparalelepipeda
δ2 Malfiniolatero {∞}
δ3 Kvadrata kahelaro {4,4}
δ4 Kuba kahelaro {4,3,4}
δ5 4-hiperkuba kahelaro {4,32,4}
δ6 5-hiperkuba kahelaro {4,33,4}
δ7 6-hiperkuba kahelaro {4,34,4}
δ8 7-hiperkuba kahelaro {4,35,4}
δ9 8-hiperkuba kahelaro {4,36,4}
δ10 9-hiperkuba kahelaro {4,37,4} ...
...

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8
    • pp. 122-123, La krado de hiperkuboj γn formas la kahelarojn δn+1)
    • pp. 154-156: Parta tranĉo aŭ alternado, prezentita per h prefikso: h{4,4}={4,4}; h{4,3,4}={31,1,4}, h{4,3,3,4}={3,3,4,3}
    • p. 296, Tabelo II: Regulaj kahelaroj, δn+1