Hiperventolado laŭlitere signifas troan (hyper) spiradon (ventolado). Oni spiras pli rapide ol normale. Depende de la situacio oni spiras profunde aŭ malprofunde.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R06.- Perturboj de spirado
R06.4 Hiperventolado
F45.33 Psikosomatika aŭtonoma funkcia perturbo de la spira sistemo
vdr

Kaŭzoj de hiperventolado povas esti emocio, ekzemple dum atako de paniko, metabola acidozo, ekzemple ĉe sukera diabeto, kaj hipoksio, kiel dum atako de astmo, dum montogrimpado aŭ dum forta streĉado.

Mekanismo redakti

Hiperventolado ĉe sana homo redakti

En sana korpo la pulmoj interŝanĝas oksigenon kaj karbonan dioksidon inter sango kaj freŝa aero. Ĉe hiperventolado tiu interŝanĝo de gaso okazas pli intensiva ol normale.

Ĉe sanaj homoj la O2-akcepto en la sango estas ĉiam 100%. Hiperventoladi do ne ŝanĝas la situacion. La transdono de CO2 jes povas altiĝi. La sango do transdonas pli da CO2 ol kutime. La titro en la sango malaltiĝas, oni parolas pri hipokapnio. Pro tio la sango fariĝas pli alkala (la pH-valoro leviĝas), kio klarigas la simptomojn ĉe hiperventolado. Oni vertiĝas, sentas sin maldensa en la kapo, kaj la fingroj, manoj kaj lipoj juketas. Ofte ankaŭ oni sentas premon sur la brusto; en ekstremaj okazoj ankaŭ kramfo de la streĉitaj fingroj.

Ĉar oni devas altigi la karbondioksidan titron, estas plejbone por denove enspiri la elspiritan aeron. En ĝi ja estas sufiĉe da oksigeno, sed la titro da karbona dioksido estas pli alta, pro kio la pulmoj transdonas malpli da karbona oksido al la. Por altigi la titron da CO2 oni prefere uzu pecon da ŝpructubo de ĉ. 20 cm por spiri tra ĝi anstataŭ la multrekomendita plasta saketo.

Kontraŭe al tio kion multaj homoj timas, ĉi tiu tipo da hiperventolado malofte kondukas al sveno. Se tio tamen okazas pro tio la spirado normaliĝos kaj oni aŭtomate rekonsciiĝas. Tia hiperventolado ofte okazas ĉe cetere sanaj homoj. Oni ofte povas pliklarigi la diagnozon per lasi la paciento intence hiperventoladi dum 1 ĝis 2 minutoj en la konsultejo: ofte la pacientoj tiam rekonas la tiam aperantajn simptomojn. Per tio oni ne tute atingis la celon: atakoj de hiperventolado estas, precipe kiam ili pli ofte okazas, fakte manifestado de sube kuŝanta panikmalhelpo, kiu povas esti psikiatrie kuracata.

Konata enfalujo estas ke atako de hiperventolado kelkfoje estas kaŭzata de akuta malsano kiel koratako. Vera atako de hiperventolado – ne ekskludas aliajn afekciojn!

Hiperventolado ĉe metabola acidozo redakti

Kiam, ekzemple pro grava problemo de la renoj, la acideco (pH) de la sango estas tro malalta (la sango estas tro acida), tiam la pulmoj kompensas tion. Tiam oni parolas pri spirada kompenso. La CO2 ja malaltigas la acidecon de la sango. Per plia ekskrecio la pH de la sango normaliĝos. Tra la mekanismo de hiperventolado la korpo malaltigas la titron da karbona dioksido.

En tiu kazo por la paciento estas vivonecesa por hiperventoladi, ĉar oni mortos pro tro acida sango. Ĉe la homo, por povi postvivi, la pH de la sango daŭre devas esti inter 7,35 kaj 7,45.

Hiperventolado ĉe hipoksio redakti

Kiam estas tro malmulte da oksigeno en la sango, oni hiperventolados por altigi la titron da oksigeno. Kompreneble la titro da karbona dioksido malaltiĝos, sed la utilo de povi ensorbi ekstran oksigenon nun superas. En tiu kazo ĝi nomiĝas do fiziologia hiperventolado .

  • Tro malmulte da oksigeno en la sango ĉar estas nesufiĉe da oksigeno en la aero, ni vidas ekzemple ĉe montgrimpado je granda alteco. Tie la titro da oksigeno estas pli malalta ol pli proksime je la marnivelo. Tial oni, je granda alteco, spontane komencas hiperventoladi. Per tio oni perdas multe da likvo: montogrimpantoj facile senhidratiĝas.
  • Tro malmulte da oksigeno en la sango povas esti kaŭzata pro tio ke oni nesufiĉe povas enspiri la aeron ĉe normala kvanto da oksigeno en la enspirita aero. Ekzemple dum atako de astmo la muskoletoj ĉirkaŭ la spirkanaloj kuntiriĝas (bronkospasmoj), pro kio la paciento pli malfacile povas spiri kaj do ricevas pli malmulte da oksigeno. Ankaŭ en ĉi tiu kazo la paciento hiperventoladas pro hipoksio.
  • Tro malmulte da oksigeno en la sango ankaŭ povas esti kaŭzata pro subita pli alta uzo de oksigeno de la korpo, kiel dum fortaj fizikaj streĉadoj. Uzo de energio ja bezonas oksigenon. Dum forta streĉado oni spiregos (hiperventolados) por liveri la mendon de oksigeno.

En la kazo de hipoksio oni devas doni ekstran oksigenon. En la aero estas 21% da oksigeno, je marnivelo tio havas premon de 0,21 baroj. Per la aldono de oksigeno, la elcento da oksigeno plialtiĝas en la enspirata aero kaj pli da oksigeno povas esti ensorbata de la sango. Pro tio montgrimpantoj ofte kunportas oksigenujojn.

Astma paciento ankaŭ povas preni kuracilon por finigi siajn bronkospasmojn. Tio eblas per B-blokiloj en aerosolo. Dum forta streĉado kaj nesufiĉe da oksigeno, la korpo povas kelktempe transiri al energifonto kiu ne bezonas oksigenon. La korpo tiam jes poduktas laktoacidon, kio kaŭzas muskolkramfojn kaj muskoldoloron.

Eksteraj ligiloj redakti