Hyperloop

(Alidirektita el Hipervojo)
Impreso de kapsulo de Hyperloop: aera kompresoro ĉe la fronto, pasaĝera kupeo en la mezo, bateria kupeo ĉe la fino kaj ŝvebŝip-stilaj skioj sub la kapsulo.
3D-skizo de Hyperloop-infrastrukturo

Hyperloop (prononco: [HAJperlup]) estas la koncepto de estonta transportsistemo en formo de fulmtrajno tra tubo sub atmosfera premo, proponita en 2012 fare de la usona entreprenisto Elon Musk kaj depost tiam disvolvita de komuna teamo de siaj kompanioj Tesla, SpaceX kaj The Boring Company.

Ĝi estis elpensinta kiel transportsistemo en aerpremotubo, iomete komparebla kun la pneŭmatika tubo, ĉe kiu oni transportas varojn tra tuboj. Hyperloop-tubo devus esti pli larĝa kaj la alia granda diferenco estas ke pneŭmatika tubo funkcias per superpremo, dum la Hyperloop bezonas mezovakuon. La trajekto Losanĝeleso - Sanfrancisko estas ebleco, kiu bezonas trafiktempon de 30 minutoj. Tio estas proksimume la sama distanco kiel inter Amsterdamo kaj Parizo.

HistorioRedakti

La ideo fari fervojojn ĉe atmosfera premo unue estis proponita ĉirkaŭ la jaro 1800. En 1799 George Medhurst el Londono inventis tion por vartransporto kaj en 1812 por pasaĝera transporto. Post tio, pluraj inĝenieroj provis realigi la koncepton kaj venki ĉiajn misfortunojn[1].

En Irlando dum dek jaroj (1844-1854) funkciis la preskaŭ 3 km longa Dalkey Atmospheric Railway, kun vapormaŝino en konstruaĵo, kiu kreis la negativan premon por suĉi la veturilojn supren laŭ monteto; la gravito ebligis la veturadon reen[2]. En Anglio, la South Devon Railway (32 km, 1847-1848; maksimuma rapideco ĉirkaŭ 100 km / h por mallonga trajno)[3]. En Francio estis malgranda vojo proksime al Parizo (8,5 km, 1847-1860). En Londono la Crystal Palace pneumatic railway (eksperimenta, ĉ. 500 m, 1864), kaj en Novjorko la Beach Pneumatic Transit (testsekcio de ĉ. 100 m, 1870-1873).

Lastatempa evoluoRedakti

Nun ankaŭ estas komercaj iniciatoj, kiuj ne rilatas al SpaceX, por starigi hiperloopajn sistemojn. Ekestis esplorprojektoj en diversaj landoj: Ĉinio, Francio, Rusio, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono kaj Slovakio,

En septembro 2018, interkonsento estis subskribita inter ProRail kaj Universitato de Teknologio Delft por uzi la ĝis nun neuzatan duan tunelon de la fervoja tunelo de Delft por instali hiperloopan provtubon por eksperimentoj[4]. Fine de la jaro 2019, oni anoncis, ke esplorcentro de Hyperloop estos konstruita kelkajn kilometrojn de la urbo Groningen, kun test-trako de 3 kilometroj. Ĉi tiu centro devas esti finita en 2022[5].

Teknikaj defiojRedakti

Tiu ĉi parto bezonas tradukon el la franca vikipedio.

EntrepenojRedakti

Intertempe ekzistas komercaj iniciatoj, kiuj ne rilatas al SpaceX, por starigi hiperloopajn sistemojn.

  • Hyperloop One (eks-Hyperloop Technologies)[6]
  • Virgin Hyperloop One (angla sekcio financata ankaŭ de Virgin)
  • Hyperloop Transportation Technologies (HTT)
  • Hardt Hyperloop
  • TransPod
  • The Boring Company
  • Delft Hyperloop (Nederlando)

Vidu ankaŭRedakti

Hyperloop | fr.wikipedia

Maglevo - japana glistrajno

Gravitationstunnel | de.wikipedia

Vakuumtunnel | de.wikipedia

Eksteraj ligilojRedakti

(angla) Hyperloop - informa filmeto

(franca) Hyperloop, une formidable escroquerie technico-intellectuelle

Delft Huyperloop

Noto kaj referencojRedakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la nederlanda artikolo Hyperloop, listo de aŭtoroj.

  1. (nl) Aanwending der lucht als beweegkracht op ijzerbanen, Vlissingsche Courant, la 9-an de julio 1839
  2. angle Artikel Dalkey Atmospheric Railway in de Engelse Wikipedia
  3. angle Artikel South Devon Railway in de Engelse Wikipedia
  4. Hyperloop test in lege buis Delftsespoortunnel
  5. (nl) Delftse hyperloop maakt tussenstop in Groningen
  6. (it) Hyperloop sbarca in Europa: "Così andrete a 1000 all’ora", Repubblica.it, la 8-an de junio 2017.