Hiphopa Kompilo vol. 1

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hiphopa Kompilo vol. 1 estas la unua hiphopa kompila muzikalbumo esperante. Ĝi estas elŝutebla el ĝia oficiala retejo.

Hiphopa Kompilo vol. 1
Kovrilo de Hiphopa Kompilo vol. 1
Artisto Pluraj artistoj
Tipo Kompila
Publikigo 2009
Daŭro
Diskoj 1
Trakoj 11
Ĝenro Hiphopo
Repo
Firmao Vinilkosmo
Formato elŝutebla KD
Pluraj artistoj - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Sekva muzikalbumo
Hiphopa Kompilo vol. 2
2011
vdr

Ĝi estas ekzemplo de libera muziko, verŝajne sub la liberega permesilo CC0 (priskribebla kiel "Neniu aŭtorrajto"), aŭ eble simple farita publika havaĵo (ĉar apud la koncerna signeto ne estas ligilo al la permesilo).[1]

La 19-an de januaro 2010 Melono remasterigis la muzikalbumon, sed aldonante du novajn trakojn de Platano kaj Emĉjo[2].

La 7-a de junio 2011 la dua volumo de la hiphopa kompilo estis publikigita, danke al Vinilkosmo, kaj estas aĉetebla en la retejo de Vinilkosmo[3].

Trakolisto redakti

  1. Eterne Rima - Amika man'
  2. La Pafklik - Hiphopa Epopeo
  3. Argenta Nubo - Rezista Festo
  4. Jan Schroeder - Seksperanturismo
  5. Musubana - Imitado (Roĝer Borĝes Remiks')
  6. Trackman Artifex - La Biciklo
  7. Esperanto - W Miedzyczasie ("Interkanto")
  8. Dolchamar - Enmigrad' (Roĝer Borĝes Remiks', kunkantas Trackman Artifex)
  9. Tone - Verva Virino (Roĝer Borĝes Remiks')
  10. Eterne Rima - Batas la Kalkan'
  11. Alejandro Cossavella - Vortoj Vakuaj (Roĝer Borĝes Remiks')
  12. Platano - Mi ne havas amikon (aldona trako)
  13. Platano kaj Emĉjo - JES JES JO (aldona trako)

Notoj redakti

  1. Ĉe http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/album/141687 alklaku iun el la ligiloj "ĉu pli da informoj?". Tie sub "Pliaj informoj" estas la signo de CC0[1] ( ) kaj la frazo "Por libera uzo". Kontrolita la 23-an de septembro, 2009.
  2. Hiphopa Kompilo Vol. 1+
  3. HipHopa Kompilo Vol.2

Eksteraj ligiloj redakti