Hipoglikemio estas stato de malalta koncentreco de sangosukero, kiu karakteriziĝas en ekstremaj kazoj per ĝenerala malforteco, tremado, abunda ŝvitado, rapida kor-bato, blankiĝo de la haŭto, kaj perdo de konscio.

Konscio estas perdita ĉar la cerbo estas senigita je sia ĉefa energia fonto, glukozo. Pro similaj simptomoj, oni foje konfuzas hipoglikemion kun tiaj aliaj statoj, kiel ebrieco aŭ epilepsio.

Eksteraj ligiloj redakti