Hipolito (mitologio)

Hipolito (latine: Hippolytus) (malnovgreke: Ἱππόλυτος - 'ĉevaloliberiganto', de ἵππος - 'ĉevalo' kaj λύω - 'liberigi') estas en la greka mitologio filo de atena reĝo Tezeo kaj de lia unua edzino Amazono Antiopa.

Hipolito
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Tezeo
Patrino Antiopa
Edzo/Edzino Aricia
Infanoj Virbius
vdr
La morto de Hipolito, 1860, Sir Lawrence Alma-Tadema

Kiam Tezeo senigis Kreton kaj Atenon pri danĝero de monstro Minotaŭro kaj revenis en Atenon, ne edziĝis al Ariadna, filino de la kreta reĝo Minoo. Anstataŭ tio pilgrimis en malproksimajn landojn kaj edziĝis kun Antiopa, estrino de Amazonoj. Ŝi naskis al li filon Hipoliton, sed poste ŝi mortis en batalo.

Hipolito kreskis en belan junulon, ege pasiis por ĉaso kaj adoris diinon Artemison. Sed virinojn li evitadis kaj kiam li ne subiĝis eĉ diinon de amo Afroditon, ŝi ofendiĝis kaj kaŭzis, ke ekamis lin patra dua edzino Fedro, fratino de Ariadno el Kreta. Sed Hipolito tian perfidon kontraŭ sia patro ne volis fari kaj amon de Fedro rifuzis. Ŝi disŝiris sian robon kaj vokis helpon, ke oni volas perforti ŝin. Poste ŝi pendigis sin sur porda fosto postlasinte mesaĝon, en kiu kulpigis Hipoliton pro krimo.

La reĝo Tezeo kredis Fedron kaj petis dion de maroj Pozidonon, sian patron, Hipoliton pereigi, sendi kontraŭ li sovaĝan beston. Kaj tiel okazis. Kiam Hipolito fuĝis el Ateno, Pozidono lanĉis kontraŭ li maran taŭron, la ĉevaloj teruriĝis, gvidrimenoj pendiĝis sur arbo, la veturilo disfrakasiĝis kaj sovaĝinta jungitaro Hipoliton mortŝanceligis.

En tiu momento onidire aperiĝis diino Artemiso, proklamis Hopoliton senkulpa kaj kulpigon de Fedra mansoga. Proklamis Hipoliton heroo, per kio komenciĝis lia adorado en Troizeno.

Aliaj versioj eĉ prezentas, ke animo de Hipolito descendis en Tartaron, diino Artemiso petis Asklepion, ke li Hipolitan korpon revivigu. Tiu vere tuŝis sin mortitan bruston per sorĉa floro kaj post diro de magiaj vortoj Hipolita kapo leviĝis. Sed tio ege kolerigis dion de la submondo Hadeson kaj parcojn, ke Zeŭso pro deziro de Hadeso mortigis Asklepion per fulmo.

Hipolito-giganto redakti

Alia portanto de tiu ĉi nomo estis unu el Gigantoj, kiuj ribeliĝis kontraŭ olimpiaj dioj. Tiun ĉi Hipoliton mortigis Hermeso. Tion fari helpis al li ĉapo de Hadeso, kiu faris lin nevideblan.

Reflekto en arto redakti

  • Tragedio de Eŭripido Hipolito el la jaro 428 a.K.
  • Tragedio de Seneko la pli juna Fedra
  • novtempa prilaboro: Jean Racine Fedra el la jaro 1667
  • bildo Hipolyto kaj Fedra de Gill Guérin el la jaro 1802, nun en pariza Luvro

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hippolytos en la ĉeĥa Vikipedio.