Hiram Stevens Maxim

(Alidirektita el Hiram Maxim)

Siro Hiram Stevens MAXIM (n. 5-an de februaro 1840 Sangerville, Maine, Usono – m. 24-an de novembro 1916, Londono, Anglio) estis produktema inventisto, plej konata pro la Maksim-mitralo.

Hiram Stevens Maxim
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1840 (1840-02-05)
en Sangerville
Morto 24-an de novembro 1916 (1916-11-24) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo West Norwood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Frat(in)o Hudson Maxim
Edz(in)o Sarah Haynes
Infano Hiram Percy Maxim
Okupo
Okupo inventistoentreprenisto
vdr

Lia patro estis bienisto, kies teknika kono, vejno estis konata en la ĉirkaŭo. Hiram iĝis en aĝo de 14 jaroj metilernanto de ĉaregmetiisto. Lia unua patento estis en 1866 la hararvarmiga fero. Poste li ellaboris maŝinon, kiu produktis lumgason, pli poste li inventis lokomotivan lumĵetilon (reflektoron). Li iĝis en 1878 ĉefinĝeniero de la United States Electric Lighting Company, unua lumteknologia entrepreno de la Usono. En tiu posteno, li ellaboris multajn novigaĵojn, ekz. produktan metodon de la karbofibroj. Li patroprenis en 1881 la Mondan ekspozicion en Parizo per elektra premreguligilo.

Li translokiĝis en Londonon, pro la interesiĝo pri la aŭtomataj armiloj. Li preigis tie en 1884 la unuan funkcikapablan, tute aŭtomatan mitralon, kiu eluzis la forton de la retrogliso de la tubo kaj ĝi tiel elĵetis la foruzitan kartoĉingon kaj replenigis novan kartoĉon. Por efikigi la armilon, li ellaboris senfuman pulvoron, la korditon. Ene de eklkaj jaroj, ĉiu armeo estis ekipita per Maksim-mitraloj aŭ ties variantoj.

Maksim eksperimentis en la 1890-aj jaroj per aviadiloj, unu movis vapormaŝino, sed li rekonis, ke nur la interna brula motoro solvas la problemon de la flugado. Li do ne provis lian ideon.

Lia entrepreno estis la Maxim Gun Company, kiu kuniĝis kun Vickers, Ltd., kies direktoro estis li.

Maksim ricevis en 1900 britan ŝtatanecon, la reĝino Viktoria kavalierigis lin.

Vidu ankaŭ redakti

Hudson Maxim