Hirata Tosuke

Japana ŝtatisto

Grafo Hirata Tosuke (平田 東助? 2a de Marto, 1849 – 14a de Aprilo, 1925) estis japana ŝtatisto kaj Sinjoro Gardanto de la Privata Sigelo de Japanio, aktiva en la periodo Meiji kaj la Taiŝo-epoko, Japana Imperio.

Hirata Tosuke
Vicgrafo Tōsuke Hirata.
Vicgrafo Tōsuke Hirata.
Persona informo
Naskonomo Hirata Tosuke
平田 東助
Naskiĝo 2-an de marto 1849 (1849-03-02)
en Yonezawa, Japanio
Morto 14-an de aprilo 1925 (1925-04-14) (76-jaraĝa)
en Tokio, Japanio
Lingvoj japana
Nacieco Japanio
Ŝtataneco Japanio
Klereco
Alma mater Universitato de Hajdelbergo • Tokia Imperia Universitato
Familio
Infanoj Hirata Shodo • Noboru Hirata
Parencoj
Okupo
Okupo Japana ŝtatisto, Politikisto
Titolo
  • Gardanto de la Privata Sigelo de Japanio
  • Ministro
vdr

Biografio redakti

Hirata naskiĝis en la Domajno Yonezawa, Provinco Dewa (nuntempe Gubernio Jamagata) kiel filo de loka Samurajo. Li estis sendita de la regado al Edo por studado kaj poste batalis en la Boŝin-milito flanke de la Ōuetsu Reppan Dōmei. Post la Meiĵi-reformo, la regado ordonis iri al Tokio kaj studi ĉe la Daigaku Nankō (Universitato de Tokio). Post diplomiĝo, li estis studenta membro de la Misio Iwakura de 1871 kune kun Makino Nobuaki. Li poste restis en Germanio por studi en Hajdelberga Universitato (kie li studis politikon kaj internacian juron) kaj en la Universitato de Leipzig (kie li studis komercan juron). Li estis la unua japano kun Doktoreco.

Hirata revenis al Japanio en 1876 kaj servis en kelkaj postenoj en la Financa Ministerio de la nova Meiji-registaro, kaj poste iĝis Direktoro de Dokumenta Buroo de la Granda Konsilio (Daijō-kan) kaj Direktoro de Leĝdona Buroo. En 1890, li estis elektita kiel membro de la Domo de Komunumoj de la nova Kokkai per imperia komando.

Li sinsekve okupis gravajn postenojn inkluzive de ĉefsekretario de la Privata Konsilio, ĝenerala direktoro de la Leĝdona Buroo, ministro pri agrikulturo kaj komerco en la unua kabineto Kacura, ministro pri enlandaj aferoj en la dua kabineto Kacura, provizora membro de la estraro pri diplomatia esploro kaj Lordo Gardanto de la Privata Sigelo de Japanio.

Hirata ankaŭ estis tre aktiva en la movado de lokaj agrikulturaj reformoj, industria koopera programo, kaj projektoj de malriĉeco, klopodante protekti homojn de la loka lando kontraŭ la inflacia ekonomio post la Rusa-japana milito kaj la Unua Mondmilito.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Bix, Herbert P. Hirohito and the Making of Modern Japan. Harper Perennial (2001). (ISBN 0-06-093130-2)
  • Duus, Peter. The Abacus and the Sword: The Japanese Penetration of Korea, 1895-1910 (Twentieth-Century Japan - the Emergence of a World Power, 4). University of California Press (1998). (ISBN 0-520-21361-0).
  • Sims, Richard. Japanese Political History Since the Meiji Renovation 1868-2000. Palgrave Macmillan. (ISBN 0-312-23915-7)