Malfermi la ĉefan menuon

Hirkano la 2-a

alta sacerdoto kaj reganto de Judeo
Hirkano la 2-a en la verkaĵo "Promptuarii Iconum Insigniorum"

Hirkano la 2-a aŭ plene Johano Hirkano la 2-a - latine Johannes Hyrcanus II., greke Ἰωάννης Υρκανός Β΄, Ioannis Hyrkanos la 2-a, naskiĝdato nekonata, mortis en 30 antaŭ nia erao - estis alta sacerdoto de la judoj inter la jaroj 76 kaj proksimume 40 antaŭ nia erao kaj reganto (ethnarĥ) en Judeo inter la jaroj 63 kaj proksimume 40 antaŭ nia erao. Li estis la filo de la makabeo Aleksandro Janeo, reĝo de Judeo inter la jaroj 103 kaj 76 antaŭ nia erao, kaj de Salome Aleksandra, reĝino de Judeo inter la jaroj 76 kaj 67 antaŭ nia erao. Aristobulo la 2-a estis lia frato.

Post kiam la reĝo Aristobulo la 1-a en 104 kaj 103 antaŭ nia erao unuigis la postenojn de alta sacerdoto de la judoj kaj reĝo de Judeo en sama persono, la juda popolo pli kaj pli apartiĝis en du grupojn, la sadukeoj el la gvida socia tavolo de nobeloj kaj sacerdotoj je la unua flanko kaj la pli malprestiĝaj sociaj tavoloj kaj la farizeoj reprezentantaj la antikvajn judajn kontraŭmonarĥiajn movadojn aliflanke. Ekde tiu momento la tensioj kaj konfliktoj inter tiuj du grupoj dominis la politikon de Judeo. Aleksandro Janneo, la patro de Hirkano la 2-a kaj posteulo de Aristobulo la 1-a, atingis la plej vastan teritorion de la makabea imperio kaj serĉis malferman alfronton kun la fariseoj. En 94 antaŭ nia erao erupciis civila milito, en kiu la reĝa potenco testiĝis. Post la morto de Aleksandro Janneo, lia edzino Salome Aleksandra transprenis la regadon. Ŝi sukcesis plipacigi la situacion kaj sekurigis la limojn de la regno.

Post ŝia morto, en 67 antaŭ nia erao, Johano Hirkano la 2-a antaŭvidiĝis esti la sekva reĝo, sed lia pli juna frato Aristobulo postulis la tronon kaj ekkonfliktis kun la frato. Hirkano estis pelata de sia frato el Jerusalemo kaj serĉis subtenon de la nabateanoj. Kiam Hirkano kun armeo staris antaŭ la remparoj de Jerusalemo kaj volis rekonkeri ĝin, ambaŭ fratoj demandis la helpon de la proksima romia armeo de Pompeo. Tiu komence helpis al Aristobulo konservi la potencon, sed kiam la tumultoj ne finiĝis li ordonis ke ambaŭ fratoj kun siaj armeoj devus akompani la romian armeon en sia konkera mitilo de okcidenta Azio. Kiam Aristobulo fuĝis en la montojn kaj Pompeo ricevis la ordonon laŭeble rapide fini la azian militkampanjon per atako kaj konkero de Jerusalemo, Hirkano alianciĝis kun la romianoj. Post trimonata sieĝo de la juda templo, en kiu defendiĝis Aristobulo kun siaj sekvantoj, sekvis sangoverŝa atako en kiu pli de 12 000 judoj estis mortigitaj. Aristobulo estis kaptita kaj malliberigita. En 63 antaŭ nia erao Pompeo enpostenigis Hirkanon kiel alta sacerdoto kaj reganto de Judeo. Judeo de tiam devis pagi tributojn al Romo kaj en vasta senco kalkuliĝis romia provinco.

Post kiam Julio Cezaro stabiligis la situacion en Judeo per la liberigo de Aristobulo kaj la konfirmo de Johano Hirkano kiel alta sacerdoto de la judoj, sekvis trankvila kvaronjarcento, ĝis kiam la partoj en 40 antaŭ nia erao atakis kaj konkeris Jerusalemon. Johano Hirkano kapitulacis, kaj post kiam la romianoj rekonkeris la urbon, li estis punita per forpreno de la posteno de alta sacerdoto kaj fortranĉo de ambaŭ oreloj. Siajn lastajn vivjarojn li vivis en juda komunumo de Mezopotamio, kie li daŭre estis alte respektata. En 30 antaŭ nia erao la tiutempa juda reganto Herodo la Granda kondamnis lin je morto pro akuzo de konspiro kun la nabateanoj - sekve Johano Hirkano estis ekzekutita.