La hirunda ŝterno, ordinara ŝterno, aŭ simple ŝterno en Eŭropo, ĉar temas pri la plej ofta birdo de la genro Sterna, (Sterna hirundo) estas svelta kaj eleganta marbirdo de la familio Ŝternedojŝternoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirunda ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Ŝternoj Sterna
Specio: S. hirundo
Sterna hirundo
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    Tiu holarktisa birdo havas ĉirkaŭpolusan distribuadon kaj reproduktiĝas en mezvarmaj aŭ subarktaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj orienta kaj centra Norda Ameriko, pli precize en Ameriko ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj kaj en centra kaj orienta suda Kanado, la orienta marbordo de Usono kaj la Karibo, en marbordoj de centra kaj norda Eŭropo kaj en internaj regionoj de Pollando tra suda Rusio ĝis orienta Siberio kaj norda kaj okcidenta Ĉinio; ankaŭ en insuloj kaj lagoj kaj laŭ grandaj riveroj. Ĝi estas ege migranta birdo kiu vintras en subtropikaj kaj tropikaj oceanoj, ekzemple en Eŭropo el suda Hispanio suden al Afriko, Aŭstralio kaj Novzelando.

    Aspekto redakti

    Tiu estas mezgranda ŝterno, 31–37 cm longa kun enverguro de 80–95 cm kaj pezo de 90 ĝis 150 g. En la reprodukta teritorio estas facile konfuzebla kun la simila Arkta ŝterno Sterna paradisaea kaj kun la Roza ŝterno Sterna dougalli.

    Ĝi havas helgrizajn suprajn partojn -kun pli grizaj flugilpintoj- kaj blankajn subajn partojn, sed la plej rimarkinda eco estas la nigra krono de somera plenkreskulo el la bekosupro tra sub la okulo ĝis la nuko. La fajna beko estas ruĝa kun malhela pinto. Ankaŭ la longaj kruroj estas ruĝaj. La supraj flugiloj montras pli malhelan flugilpinton ol la Arkta ŝterno kiu havas pli unukolore grizajn flugilpintojn kaj bekon nur ruĝan. La longa vosto longiĝas kiam la birdo staras nur ĝis la flugilpintoj, dum ĉe la Arkta ŝterno kaj ĉe la Roza ŝterno, la vostoj longiĝas plie ol la flugilpintoj. Ĝi ne estas tiom pala ol la Roza ŝterno, kaj havas pli longajn flugilojn.

    Vintre, la frunto kaj la subaj partoj estas blankaj. Junuloj de Hirunda ŝterno montras pli malhelan plumaron ol tiuj de Roza ŝterno kaj mankas en ili la skvama aspekto de tiuj. Junuloj de Hirunda ŝterno montras klare malhelan grizan bordon en antaŭaj supraflugiloj.

    Subspecioj redakti

    La Hirunda ŝterno havas 4 subspeciojn:

    • Sterna hirundo hirundo
    • Sterna hirundo minussensis
    • Sterna hirundo longipennis
    • Sterna hirundo tibetana

    Kutimoj redakti

    La voĉo estas klara pepado, kiel de Arkta ŝterno se ne tiom akra.

    La Hirunda ŝterno reproduktiĝas en kolonioj en marbordoj aŭ insuloj kaj ofte en internaj teroj aŭ taŭgaj nesalaj lagoj. Tie la gepatroj konstruas flosantan amason da akva plantaro aŭ surgrundan neston kie la ino demetas du ĝis kvar ovojn. Kiel multaj aliaj ŝternoj, ĝi estas tre defendema de nesto kaj idoj kaj atakas homojn aŭ aliajn grandajn predantoj, sed diference de la pli agresema Arkta ŝterno malofte frapas la entrudulon sed nur superflugas ĝin minace kaj disiĝas lastamomente.

    Kiel ĉiu ŝterno de la genro Sterna, la Hirunda ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, ĉemare aŭ ĉe nesalaj lagoj aŭ grandaj riveroj, sed ankaŭ krustulojn aŭ aliajn etajn akvobestetojn. Ĝi plonĝas plej ofte rekte sur fiŝaroj, kaj ne laŭ "ŝtupoj", preferata metodo de la Arkta ŝterno. La masklo oferas fiŝojn al la ino kiel parto de la ceremonia parigado.

    La Hirunda ŝterno atingas aĝon de 25 jarojn aŭ eĉ plie (Austin, 1953).

    La Hirunda ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla). La tutmonda loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 100,000 aŭ 125,000 paroj.

    Referencoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti