La Hispana Falango (Falange Española) estas ekstremdekstra politika movado naskiĝinta dum la 1930-aj jaroj. Ĝi estis totalisma klerikisma politika organizo fondita de José Antonio Primo De Rivera en 1933 kontraŭe al la Dua Hispana Respubliko. Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciista flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unika partio en Hispanio, inter 1939 kaj 1975.

Hispana Falango
Falange Española
emblemo
politika partio en Hispanio
Komenco 29-a de oktobro 1933 vd
Fino 15-a de februaro 1934 vd
Antaŭe Movimiento Español Sindicalista vd
Poste Hispana Falango vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

hispana naciismo • katolikismonaci-sindikatismonaciismomonarkiismofaŝismo • Falangism

Fondinto(j) José Antonio Primo de RiveraRafael Sánchez MazasJulio Ruiz de Alda vd
Ĉefestro(j) José Antonio Primo de Rivera vd
vdr

Anoj de tiu partio estis nomitaj falangistoj.

Ideologio redakti

  •  
    Flago de Hispana Falango.
    Korporacia ŝtato en kiu la klasbatalo estos anstataŭita de Vertikala sindikato, unuiganta la laboristojn kaj la mastrojn.
  • Romia katolikismo miksita kun kontraŭ-klerikismo.
  • Zorgado pri la kastiliaj farmistoj
  • Fiereco pri la historio de la Hispana Imperio.
  • Kontraŭkomunismo kaj kontraŭanarkiismo

Simboloj redakti

 
  • El yugo y las flechas (la jugo kaj la sagoj), simbolo de la Katolikaj Gereĝoj
  • La blua ĉemizo de industriaj laboristoj
  • La ruĝa bereto de Karlismo (post la unuiĝo)
  • Flago kun ruĝaj kaj nigraj vertikalaj strioj, memoriganta la anarĥiistan flagon de la CNT.
  • Cara al sol, "Vizaĝe la sunon", ilia himno.

Historio redakti

Origino redakti

La falango estis partieto kiam ĝi estis fondita en Madrido en 1933 de José Antonio Primo de Rivera, juristo kaj filo de la antaŭa diktatoro generalo Miguel Primo De Rivera, de lia fratino Pilar, de Onésimo Redondo kaj aliaj. En 1934, ĝi unuiĝis kun pluraj aliaj malgrandaj partioj, iĝante Falange Española de las JONS (Juntas de Ofensiva Nacional-Sindicalista), aŭ "Hispana falango de la asembleoj de Naci-Sindikatista ofensivo". Ĝia popolismo kaj patriota aŭtoritatismo estis plurpunkte komparebla kun la samtempaj germana naziismo kaj la itala faŝismo. Ĝiaj membroj surmetis bluajn ĉemizojn.

 
José Antonio Primo de Rivera , fondinto de la Falango

Post la balota venko de la maldekstra Popola Fronto en 1936, la streĉoj iĝis pli kaj pli akraj kun la maldekstraj partioj. Post murdatenco kontraŭ la instruisto pri juro kaj socialisto Jiménez de Asúa la 11an de marto 1936 fare de anoj de la studenta falangista unuiĝo, la Falango estis malpermesita de la registaro.

Primo de Rivera estis arestita la 6an de julio 1936, kaj la partio aliĝis al la konspiro por faligi la respublikon. La 17an de julio, la afrika kolonia armeo direktita de Franko ribelis, sekvita la postan tagon de aliaj dekstraj organizoj.

Hispana Enlanda Milito redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito, la falangistoj batalis ĉe la naciista flanko kontraŭ la maldekstre orientita respubliko. Primo de Rivera gvidis unu el la ĉefaj grupoj de la naciista koalicio, sed pro sia malliberigo li ne povis havi veran influon (rezulte de tio, oni referencis al li en la gvidantaro per la kromnomo el Ausente (la forestanto)). La 20-an de novembro 1936, Primo de Rivera estis ekzekutita en respublikana malliberejo, kaj tiel akiris la statuso de martiro por la falangistoj.

Post kiam Franko instaliĝis ĉe la povo, li unuigis la Falangon kun la karlista Comunión Tradicionalista, formante tiel la Falange Española Tradicionalista de las JONS (FET de las JONS = Hispana Tradiciista Falango de la JONS). Tiuj, kiuj kontraŭstaris, kiel Manuel Hedilla, estis likviditaj. Tiu organizo ankaŭ estis konata sub la nomo Movimiento Nacional (nacia movado).

Post la milito redakti

Post la milito, la partio estis komisiita pri la disvolvo de ideologio por apogi la reĝimon de Franko. Ĝi iĝis la tipa "vojo al honoroj" por la ambiciaj politikuloj. Tiuj novaj konvertitoj estis nomitaj "novaj ĉemizoj", male al la pli malferme populismaj kaj ideologiemaj "malnovaj ĉemizoj" el antaŭ la milito. Multaj el la "malnovaj ĉemizoj" protestis kontraŭ tiu "perfida" enŝtatigo de la movado, kaj subtenis la movadon de revolución pendiente, proponante faŝisman nacisindikatistan Novan Ordon por la hispana socio. Ili tiel kreis "dekstran opozicion" al la reĝimo de Franko. Unu el tiuj grupoj estis al Fronto de Studentoj Sindikatistaj (Frente de Estudiantes Sindicalistas, FES), fondita en 1963.

La falango kreis junularajn organizojn, (Flechas, Pelayos; kompareblaj al Hitlera junularo kaj al la faŝistaj "Balilla", ĝi havis virinan sekcion (Sección Femenina) direktitan de la fratino de Primo de Rivera, kiu instruis al la junaj virinoj kiel iĝi "bonaj patriotoj, bonaj kristanoj kaj bonaj edzinoj" .

Falangistaj ministroj havis gravan rolon en la frua frankismo, sed post la malfermo al Usono kaj la "hispana miraklo", Franko turnis sin al Opus Dei kaj pli junaj teĥnokratoj.

Post Franko redakti

Post la morto de Franko, la hispana monarkio estis restarigita kaj la demokratiigo estis gvidata de Adolfo Suárez, antaŭe ĉefo de la Movado. La nova situacio izoligis la Falangon. Por la unuaj balotoj en 1977, tri malsamaj grupoj batalis por la rajto je la nomo "Falange". Virtuale forpelita el la politika pejzaĝo, la falangismo inspiris plurajn partiojn (kelkaj asertante sin heredantoj de Hedilla).

Nunaj Falangistoj redakti

Hodiaŭ plu ekzistas en Hispanio malgrandetaj partioj kiel Falange Auténtica (Aŭtenta falango) kaj Falange Española de las Juntas de Ofensiva Nacional-Sindicalista, prenita el la historia nomo de la partio.

La Hispana Falango inspiris movadojn kiel Lebanona Falango, dekstrema partio de lebanonaj maronitoj.

Debato redakti

Daŭre ekzistas debato inter tiuj, kiuj konsideras sin aŭtentaj falangistoj kaj homoj el aliaj partioj, aparte inter maldekstristoj, ĉu falangismo estas aŭ ne ekstremdekstra movado. Tio okazas ĉar la falangistoj konsideras sin mem nek konservativaj nek maldekstraj, sed preter tiuj dividoj, kiel asertis Benito Mussolini siatempe. Tamen, la plimulto el modernaj esploristoj konsentas ke falangismo estas dekstra politika movado.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficialaj TTT-ejoj hispanlingvaj redakti

En esperanto redakti