Komunista Partio de Hispanio

(Alidirektita el Hispana Komunista Partio)

Komunista Partio de HispanioHispana Komunista Partio (PCE, Partido Comunista de España[1], hispane) estas la pli multnombra Komunista Partio de Hispanio, fondita en 1921, kiu nun estas parto de Unuiĝinta Maldekstro (IU, Izquierda Unida), ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj.

Komunista Partio de Hispanio
Partido Comunista de España
emblemo
politika partio en Hispanio • komunista partio
Komenco 14-a de aprilo 1921 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Ideologio

EŭrokomunismokomunismoMarksismo-leninismointernaciismorespublikismofederismofeminismolaikismo

Fondinto(j) Jules Humbert-Droz vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Enrique Santiago • José Luis Centella Gómez • Santiago Carrillo SolaresPasionaria • José Díaz • José Bullejos • César Rodríguez González • Antonio García Quejido • Gerardo Iglesias Argüelles • Julio Anguita • Francisco Frutos vd
Membro de Eŭropa MaldekstroUnuiĝinta Maldekstro vd
Filioj Communist Youth Union of Spain vd
Posedatoj Mundo Obrero • Nuestra Bandera vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Komunista Partio de Hispanio
Partido Comunista de España
Emblemo de Komunista Partio de Hispanio
politika partio en Hispanio • komunista partio
Lando  Hispanio
Estro José Luis Centella Gómez (prezidanto)
Enrique Santiago (ĝenerala sekretario)
Fondiĝo 1921
Ĉefa sidejo str. Olimpo, 35. 28043 Madrid.
Ideologio Eŭrokomunismo, komunismo, Marksismo-leninismo, internaciismo, respublikismo, federismo, feminismo, laikismo
Ĵurnalo Mundo Obrero
Junulara organizaĵo UJCE
Retejo pce.es
vdr

Ĝi naskiĝis en la 1920-aj jaroj kiel apartiĝo de la socialisma partio PSOE kaj kiel alproksimiĝo al la politiko de la tiama Sovetunio. La partio estis relative modesta dum la 20-aj kaj komenco de la 30-aj jaroj, kaj ege kreskis dum la Hispana Enlanda Milito fine de tiu jardeko, kiam ĝi profitis la ĝeneralan engaĝon en la intercivitana milito (partoprenis la kontraŭfaŝisman lukton multaj komunistoj ĉe la Internaciaj Brigadoj), la rivalecon inter diversaj tendencoj, la maĥiavelismon kaj la apogon kaj politikan kaj perarmilan de la Sovetunio.

Dum la reĝimo de la generalo Francisco Franco, la partio havis siajn estrarojn for en ekzilo, sed supervivis ankaŭ en la interno kaj dum precizaj epokoj hegemoniis la kontraŭfrankisman lukton kiel fine de la 1950-aj jaroj kaj fine de la 1960-aj jaroj. Tiun hegemonion ili profitis je la fino de la 1970-aj jaroj je la komenco de la demokratia epoko por instaliĝi kiel la plej forta maldekstra politika partio. Ĝi forlasis la sovetian radikalecon kaj en ĝi pligraviĝis la tendenco konata kiel eŭrokomunismo. En la unuaj demokrataj balotoj, tamen, la rezulto ne estis tiom sukcesa, kaj ĝi akiris malpli da deputitoj ol la Socialista Partio. Tio kondukis al sinsekvo de internaj krizoj kaj al la perdo de influo en la ĝenerala politiko.

En 1986 la partio faciligis la formiĝon de koalicio nomata Unuiĝinta Maldekstro, en kies sino ĝi plu funkcias nuntempe. Post pli ampleksa koalicio kun la partio Podemos, nomata Unidas Podemos, du membroj de la partio deĵoras kiel ministroj en la nuna hispana registaro.

Ĝeneralaj sekretarioj redakti

La ĉefa respondeculo de la partio estas la ĝenerala sekretario, dum la prezidanteco havas pli reprezentan rolon. Jen la listo de ĝeneralaj sekretarioj dum la historio

Periodo Ĝenerala sekretario
1921-1923 Antonio García Quejido
1923-1925 César Rodríguez González
1925-1932 José Bullejos
1932-1942 José Díaz Ramos
1942-1960 Dolores Ibárruri (La Pasionaria)
1960-1982 Santiago Carrillo
1982-1988 Gerardo Iglesias
1988-1998 Julio Anguita
1998-2009 Francisco Frutos
2009-2017 José Luis Centella
2017-2018 Provizora komisiono
De 2018 Enrique Santiago

Iamaj aktivuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Oficiala hispana Registro de Politikaj Partioj[rompita ligilo] Serĉu Partido Comunista de España en la Registro.