La Hispana Renesanco estas termino kiu referencas al movado en Hispanio, aperante kun fortaj ligiloj el la Itala Renesanco, kiam la hispanaj regnoj, ĉefe tiuj de Orienta Hispanio havis fortajn kulturajn, politikajn, religiajn kaj militistajn rilatojn kun Italio jam dum la 14a jarcento, kio daŭros ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiu disvastiĝis en Hispanio dum la 15a kaj la 16a jarcentoj (vidu artikolon Hispana ora epoko).

Palaco de Sankta Kruco (1486-1491) en Valladolid estas konsiderata la plej frua survivanta konstruaĵo de la Hispana Renesanco.

Tiu nova movado kaj epoko fokusiĝis en arto, literaturo, kaj scienco (respektive kulturo) inspirite de la Grek-Romia tradicio de la Klasika antikveco, kaj ricevis gravan helpon el kelkaj okazintaĵoj precize de la jaro 1492: