Hispaniola amazono

La Hispaniola amazonoHispaniola papago (Amazona ventralis), populare konata kiel kuka, estas specio de papagoj el la genro Amazona en la familio Psitakedoj. Ĝi estas endemia de la insulo Hispaniolo (Haitio kaj Dominga Respubliko), kaj estis enkondukita en Puerto-Riko. La ĉefaj trajtoj kiuj estas diferencigantaj ĝin el aliaj amazonoj estas la blanka frunto, pala beko, blanka okul-ringo, bluaj orelmakuloj, kaj tre markata ruĝa ventro, kio estas tialo por la specifa nomo ventralis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hispaniola amazono
Kaptivaj hispaniolaj amazonoj
Kaptivaj hispaniolaj amazonoj
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Amazona
Specio: Amazona ventralis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties naturaj habitatoj estas Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj, kaj plantejoj. Ĝi estas minacata en sia hejma teritorio pro habitatoperdo kaj la kaptado de individuoj por maskotokomerco.

La estado de tiu birdo ekster Hispaniolo rilatas al enkondukoj, parte pro liberigo de birdoj bredataj en kapteco kiel estis studita per esploroj pri la re-koloniiga programo de la tre endanĝerita kaj rilata Puertorika amazono.

Bibliografio redakti

  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.
  • Snyder, Noel F. R.; James W. Wiley & Cameron B. Kepler (1987). The Parrots of Luquillo: Natural History and Conservation of the Puerto Rican Parrot. Los Angeles: Western Foundation of Vertebrate Zoology. ISBN 0-935868-27-5.

Eksteraj ligiloj redakti