Histoire de la sexualité

verko de Miĥaelo Foucault

Histoire de la sexualité estas tri-voluma franclingva studo pri la sekseco en la okcidenta mondo, verkita de la franca filozofo kaj historiisto Michel Foucault. La unua volumo, La volonté de savoir [La volo scii], estis unuafoje publikigita en 1976 de la eldonejo Gallimard. Sekvis ĝin L'usage des plaisirs [La uzo de la plezuroj] kaj Le souci de soi [La zorgo de si mem].

''Histoire de la sexualité''
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Michel Foucault
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
Loko Parizo
Eldoninto Gallimard
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro nefikcio
vdr

La unua volumo analizas la ideojn de Foucault rilate al la "subprema hipotezo", la ideo, ke la okcidenta socio estus aboliciinta la seksecon ekde la 17a jarcento ĝis la mezo de la 20a. Li argumentas, ke ĉi tiu hipotezo estas fakte iluzio kaj ke la debatoj pri la sekseco abundis dum tiu periodo. Li plu argumentas, ke en tiu tempo la specialistoj komencas science studi seksecon, klasifikante la diversajn tipojn de sekseco kaj kuraĝigante la homojn konfesi siajn sentojn kaj kondutojn, ĉio ĉi kun la deziro koni la "veron" rilate la sekson.

Foucault interesiĝis pri la kreo de la subjekto kaj la maniero kiel stariĝas la individuo.[1] En Histoire de la sexualité li argumentas, ke en la okcidenta mondo, dum la 18a kaj 19a jarcentoj, la identeco de la homoj iĝas pli kaj pli ligita al sia sekseco .[2]

Referencoj redakti

  1. Foucault, Michel: L'Herméneutique du sujet (france). Parizo: Gallimard, 2001. ISBN 2020308002.
  2. McGee, R. Jon; Warms, Richard L. Anthropological Theory: An Introductory History (angle). Nov-Jorko: McGraw Hill, 2011.