Historia Centro de Tesaloniko

La Historia Centro de Tesaloniko estis establigita de la Urba Konsilio de Tesaloniko, la plej granda urbo en norda Grekio, en 1983 kaj okupis siajn nunajn sidejojn (la donaco de Anastasios kaj Ioulia Billis) en Ipodromiou Kvadrato ekde 1995.

Historia Centro de Tesaloniko
muzeo de historio
Komenco 1983 vd
Geografia situo 40° 37′ 45″ N, 22° 57′ 0″ O (mapo)40.629222.95Koordinatoj: 40° 37′ 45″ N, 22° 57′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Grekio vd
Situo Municipo Tesaloniko
Historia Centro de Tesaloniko (Grekio)
Historia Centro de Tesaloniko (Grekio)
DEC
Historia Centro de Tesaloniko
Historia Centro de Tesaloniko
Map
Historia Centro de Tesaloniko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La celo de la Centro estas kolekti, savi, registri kaj konservi presitan, skribitan kaj aŭdio-vidan materialon rilatantan al la historio de la urbo kaj de pli larĝa areo de Tesaloniko. Ĝi ankaŭ antaŭenigas kaj faciligas historian esploron rilatanta al Tesaloniko kaj serĉas al leviĝado de la intereso de fremduloj por la moderna urbo kaj ĝia historia pasinteco. Ĝi estas regita de Konsila Komitato komponita de distingindaj scienculoj.

La Centro konservis la Urban Arkivon klasifikanta ĝin kaj ankaŭ akiris nombron de privataj arkivoj post donaco aŭ aĉeto. Ĝi konstruis ankaŭ historian bibliotekon, konsistanta 4,000 librojn, 3,000 fotojn, 5,000 poŝtkartojn, afiŝojn, vidkasedojn kaj historiajn mapojn.

Ĝi eldonas sian esploran laboron per periodaj ekspozicioj ilustrantaj la historian kontinuecon de Tesaloniko kaj de la pli larĝa areo de Makedonio, organizas konferencojn kaj prelegan serion kaj gastigantajn eventojn organizitajn de aliaj institucioj kun rilataj interesoj. La Historia Centro ankaŭ produktas sciencan revuon sub la titolo Thessaloniki, enhavanta originalajn sciencajn artikolojn kaj librojn pri Tesaloniko kaj ĝia historio.

La Centro celas transformi la urbajn arkivojn en elektronika formo, farante ilin pli alirebla al esploristoj kaj ligi ilin kun la  Interreto por ke informo kaj scio pri la historio de Tesaloniko estu alirebla al pli larĝa publiko.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti