Historia Magazeno (Freiburg)

konstruaĵo en Freiburg, Germanio

La Historia Magazeno (germane Historisches Kaufhaus estas unu el la elstaraj konstruaĵoj enn Freiburg. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la katedraloplaco Münsterplatz, kiun ĝi superregas per sia ruĝa fasado.

Fronta flanko de la historia magazeno, vidate de la Katedraloplaco
Flanka vidaĵo de la Historia Magazeno

Historio redakti

La unua urba magazeno kiel konstruaĵo por la varotransŝarĝo kaj por la doganpago en Freiburg ekestis en la 14-a jarcento, la unua menciiĝo datiĝas je 1378. Ekde 1520 oni konstruis la domon laŭ nuna formo kiel elkonstruaĵo de la dorsflanko de la malnova magazeno vide al la katedralo de Freiburg. La finkonstruo datiĝas je 1532. La arĥitekto de la domo ne estas sendiskute dokumentebla, supozeble temas pri Lienhardt Müller el Ettlingen.

La magazeno estis plurfoje alikonstruata. En 1550 ĝi ricevis balkonon, en 1744 oni devis alikonstrui la magazenon post militaj difektiĝoj, en 1814 oni ŝanĝis la fasadon, en 1884 oni transkonstruis la domon historiema laŭ la tiama modo. En 1924 la ŝanĝoj de 1884 malfariĝis, en 1988 okazis ampleksa renovigo, kiu prezentas la nunan staton.

De 1946 ĝis 1947 la domo estis kunvenejo de la provizora parlamento kaj ekde 1947 ĝi estis parlamentejo de la federaciero de Germanujo Sudbadeno, kiu ekzistis ĝis 1951.

De ekstere okulfrapas la kvar arkaĵoj montrantaj sur la Katedralplaco. Super ĝi troviĝas en la supra etaĝo salono, kiu malfermiĝas al la foirejo per malfrugotikaj arkofenestroj, kiujn flankas du delikataj plurlateraj angulaj orieloj. La fronton ornamas habsburgaj skulptaĵoj kaj blazonoj, kiujn Hans Sixt von Staufen faris inter 1520 kaj 1531. La baldakenkronataj skulptaĵoj bildigas imperiestron Maksimiliano la 1-a, reĝon Filipo la 1-a de Kastilio, imperiestron Karlo la 5-a kaj imperiestron Ferdinando la 1-a. La blazonoj simbolas teritoriojn sub habsburga regado. La masiva tegmento loĝigas stokoetaĝojn.

Plej grava ĉambro estas la Imperiestra Salono, nun impona okazigejo kun pentrita stukplafono kaj bildoj de habsburgaj regantoj kaj kun vitraloj. La nomon ĝi ricevis en 1876 laŭ Vilhelmo la 1-a, kiu ĉi tie gastis kadre de solenaĵo.[1] Jam ekde 1776 ŝtuparo ligas la Imperiestran Salonon kun la najbara domo.

Referencoj redakti

  1. Hans Schadek: Freiburg, ehemals - gestern - heute, Die Stadt im Wandel der letzten 100 Jahre, Steinkopf Verlag, 2004, p. 58

Eksteraj ligiloj redakti

47.9949647.852727