Historia centro de Panamurbo

setlejo en Panamo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Malnova Panamurbo.

La Historia centro de Panamurbo (konata sub la nomoj Casco Viejo, Casco AntiguoSan Felipe) situas en Panamurbo. Kompletigita kaj ekloĝata en 1673, ĝi estis konstruita sekve al la preskaŭ totala detruo de la origina urbo, Malnova Panamurbo, en 1671, kiam ĉi-lasta estis atakita de piratoj. Ĝi estis deklarita ejo de monda heredaĵo en 1997.[1]

Historia centro de Panamurbo
historia urboparto
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 57′ N, 79° 32′ U (mapo)8.9525-79.535Koordinatoj: 8° 57′ N, 79° 32′ U (mapo) [+]
Areo 0,294 km² (2 9.4 ha) [+]
Historia centro de Panamurbo (Panamo)
Historia centro de Panamurbo (Panamo)
DEC
Historia centro de Panamurbo
Historia centro de Panamurbo
Situo de Historia centro de Panamurbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Historic District of Panamá [+]
vdr

Historio redakti

Urbo Panamo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1519 kaj ĝi daŭris cent kvindek du jarojn. En januaro 1671, la guberniestro Juan Perez de Guzman forbruligis ĝin, antaŭ la atako kaj rabado fare de la pirato Henry Morgan. En 1672, Antonio Fernández de Córdoba komencis la konstruon de nova urbo, kiu tiam estis fondita la 21-an de januaro 1673. Ĉi tiu urbo estis konstruita sur duoninsulo tute izolita de la maro kaj defenda sistemo de muroj.[2] Hodiaŭ tiu loko konservas la unuajn instituciojn kaj konstruaĵojn de la moderna urbo de Panamo. Ĝi estas konata kiel Casco Viejo (hispane por Malnova urbo).

Ĉefaj vidindaĵoj redakti

  • La Metropolita Katedralo estas la ĉefa katolika templo en Panamurbo.
  • La Palaco de las Garzas, estas la registara oficejo kaj loĝejo de la Prezidanto de Panamo.
  • Preĝejo kaj Konvento San Francisco.
  • Preĝejo San José
  • Preĝejo La Merced
  • Preĝejo kaj Konvento de Santo Domingo: La Plata Arko.
  • Preĝejo kaj Konvento de Societo de Jesuo.
  • Municipa Palaco, kiu datiĝas de la komenco de la 20-a jarcento.
  • Nacia Palaco
  • Nacia Teatro de Panamo
  • Muzeo de Panama Kanalo
  • Palaco Bolívar
  • Domo Góngora
  • Placo Bolívar
  • Placo Herrera
  • Placo de Francia
  • Placo de la Independencia

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Archaeological Site of Panamá Viejo and Historic District of Panamá. whc.unesco.org. UNESCO World Heritage Centre. Alirita 27 majo 2011.
  2. Castillero, Alfredo. (2004) UNESCO Guides: Panamá la Vieja and Casco Viejo. UNESCO Publishing. ISBN 92-3-103923-7.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casco Viejo, Panama en la angla Vikipedio.