Historia geografio

La historia geografio estas la studo de la homa geografio de la pasinto. La historia geografio studas ampleksan varion de aferoj kiel antikvaj mapoj, vojaĝlibroj, statistikaj ciferoj, periodaj publikaĵoj ktp.[1] Tamen ne estas ĝenerala interkonsento ĉu estas aŭ ne estas historia scienco, kaj por ekzemplo Orella Unzúe malakceptas tion.[2]

Ĝenerala temo estas la studo de la geografio de la pasinteco kaj kiel loko aŭ regiono ŝanĝiĝas laŭ la tempopaso. Multaj historigeografoj studa geografiajn modelojn laŭ la tempopaso, inklude kiel la homo reciproke interagas kun sia medio, kaj kreas la kulturan pejzaĝon.

La historia geografio uzas historiajn fontojn kiel klopodo determini kiel la kulturaj karakteroj de variaj socioj tra la tuta planedo aperis kaj disvolviĝis, subkomprenante ties interagadon kun ties medio de la loko kaj de la ĉirkaŭoj.

Inter la plej gravaj teoriuloj de la historia geografio menciindas Lucien Febvre, Fernand Braudel, Carl O. Sauer, Georges Duby kaj D.J. Gregory.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 «Geografía histórica». Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Biblioteca Virtual. Biblioteca Luis Ángel Arango. Banco de la República. Colombia. Konsultita la 24an de marto 2020.
  2. Orella Unzúe, José Luis (2010). «Geohistoria» (PDF). Lurralde: inves. espac. 33: 233-310. ISSN 0211-5891. Konsultita la 24an de marto 2020.