Historia lingvo

lingvo kiu estis parolata en historia periodo, sed kiu estas aparta de sia moderna formo

Historia lingvo estas lingvo kiu estis parolata en historia periodo, sed kiu estas aparta de sia moderna formo; tio estas, ĝi estas formo de lingvo historie atestita el la pasinteco, kiu evoluis al pli moderna(j) formo(j). Tiel, historiaj lingvoj kontrastas kun mortaj lingvoj (lingvoj kiuj komplete malaperis el uzo aŭ spertis lingvomorton). Ankaŭ historiaj lingvoj kontrastas kun rekonstruitaj lingvoj (tio estas, la "pralingvoj") de ĝenerala aŭ teoria lingvoscienco (d:Q351625). Unu el la aliroj al difino kaj uzado de la koncepto de historiaj lingvoj estas efektivigita en la normoj ISO 639.

ISO 639

redakti

La Internacia Organizo por Normigado konservas kaj publikigas normojn por lingvoj, inter aliaj aferoj: la normoj ISO 639-3 por lingvoj inkluzivas tipon H, por historiaj lingvoj, parto de kvindirekta klasifika lingvaĵo. Krom la historiaj lingvoj, ekzistas ankaŭ klasifikoj en ISO 639-3 por vivantaj lingvoj (lingvoj kun nuntempe vivantaj denaskaj parolantoj), formortintaj lingvoj (por lingvoj kies lasta denaska parolanto mortis ene de la lastaj kelkaj jarcentoj), antikvaj lingvoj (kies lasta atestita denaska parolanto mortis antaŭ pli ol jarmilo), kaj konstruitaj lingvoj (kiuj povas havi aŭ ne havi denaskajn lingvojn). La malnovangla estas ekzemplo de historia lingvo. La lingva kodo ISO 639 por la malnova angla estas ang. Plia kriterio ISO 639-3 por historiaj lingvoj estas, ke ili havas apartan literaturon de siaj devenaj lingvoj: en la ekzemplo de la malnova angla, Beowulf kaj aliaj verkoj de la malnovangla literaturo formas klaran materialon.

Vidu ankaŭ

redakti

La unua versio de tiu teksto ekestis la 19-an de aprilo 2025 baze per traduko kaj adapto de la koncerna anglalingva vikipedia teksto de la sama dato.

Eksteraj ligiloj

redakti