Historia universitato de Alkalao

universitato en Alkalao ekzistinta inter 1499 kaj 1836

La historia Universitato de Alkalao aŭ "Komplutensa Universitato" (hispane Universidad de Alcalá, Universidad Complutense) estis unu el la plej gravaj eŭropaj universitatoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ĝi estis fondita en la urbo Alkalao (hispane Alcalá de Henares) en 1499 kaj translokiĝis al Madrido en 1836. Hodiaŭ la posteula universitato estas la Komplutensa Universitato de Madrido (hispane Universidad Complutense de Madrid)[1], la plej granda publika universitato en Hispanio.

Historia universitato de Alkalao
eksa ento • katolika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 13-a de aprilo 1499
fondinto(j) Francisco Jiménez de Cisneros vd
Situo
Geografia situo 40° 28′ 58″ N, 3° 21′ 48″ U (mapo)40.482898055556-3.363215Koordinatoj: 40° 28′ 58″ N, 3° 21′ 48″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Alkalao, Regno de Kastilio
poŝtkodo 28801
filioj
• Royal College of Surgery of San Carlos vd
Historia universitato de Alkalao (Madrido)
Historia universitato de Alkalao (Madrido)
DEC
Historia universitato de Alkalao
Historia universitato de Alkalao
Historia universitato de Alkalao (Hispanio)
Historia universitato de Alkalao (Hispanio)
DEC
Historia universitato de Alkalao
Historia universitato de Alkalao
Map
Historia universitato de Alkalao
vdr

La malnova urbo de Alkalao estis metita sub monumentan protekton en 1968 kiel arthistorie signifa ensemblo (Conjunto Histórico-Artístico). En 1998 la konstruaĵoj de la historia universitato kaj la historia urbocentra kvartalo de la urbo (Universitato kaj Historia Kvartalo de Alcalá de Henares) estis enskribitaj en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

Ekde 1977 pro la malcentraligo de universitata studado en Hispanio devone ekzistas universitato de Alcalá de Henares, kiu difinas sin kiel posteulo de la mezepoka universitato.

Referencoj redakti

  1. "Complutense" estas la adjektivo por la nomo de la romia setlejo "Complutum", de kiu la urbo Alcalá de Henares devenas.
 
Colegio San Ildefonso de la historia universitato de Alkalao