Historio de Afriko

historio de la kontinento Afriko

La historio de Afriko referencas al la aro de okazaĵoj rilataj al la homa loĝantaro de la kontinento Afriko, ekde la originoj de la homaj estaĵoj ĝis la aktualo.

Mapo de nuntempa Afriko.

ĜeneralaĵojRedakti

La prahistorio de Afriko ekas per la apero de la unuaj homedoj antaŭ ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj, pro kio la periodo prahistoria en Afriko inkludas faktojn multe pli antikvaj ol la historio de la aliaj kontinentoj loĝataj de homoj nur multe pli malfrue.

La periodo propre historia de la Antikva epoko en Afriko inkludas la aperon de la egipta civilizacio, la postan disvolvigon de la socioj ekster la valo de la rivero Nilo kaj la interagadon inter ili kaj la civilizacioj de ekster Afriko. Fine de la 7-a jarcento la nordo kaj oriento de Afriko estis forte influitaj de la ekspansio de Islamo, kio rezultis en la apero de novaj kulturoj, kiaj la popoloj svahiloj. Krome oni pliigis la komercon de sklavoj (kio jam ekzistis antaŭe) kaj kio finos almenaŭ formale en la fino de la 19-a jarcento. La historio de la antaŭkolonia Afriko fokusiĝas en la epoko inter komenco de la 16-a jarcento, karakterizita de la translokigo de grandaj kvantoj de afrikaj personoj kiel sklavoj al la Nova Mondo kaj de aliaj "varoj" al la Malnova Mondo, ĝis la komenco de la eŭropa disputo pro Afriko. La afrika kolonia periodo pluis ekde finoj de la 1800-aj jaroj ĝis la alveno de la sendependecaj movadoj el 1951 kiam Libio iĝis la unu kolonia en Afriko kiu atingis sian sendependecon. La moderna afrika historio estis plagita per revolucioj kaj militoj, dum ankaŭ okazis grava kresko de la ekonomioj de kelkaj afrikaj landoj laŭlonge de la kontinento.

La malnovaj antaŭjuĝoj kontraŭ afrikanoj, kaj ĉefe de pli markita nigra raso faris, ke ĝis antaŭ nelonge la historio afrika estis rakontita aŭ reprezentita tro eŭropcentrisme kaj rasisme. Ekzemple per la historio de la ekspedicioj de esplorado fare de neafrikanoj, kvazaŭ nur tio estis historio kaj antaŭ tio nenio ekzistis kaj okazis en la kontinento.

La historio de Afriko krome prezentis grandan defion al la historiistoj pro la manko de skribitaj fontoj en grandaj partoj de Subsahara Afriko, kaj pro polemikoj pri kio estas aŭ ne estas esence afrika. Kelkaj modernaj studteknikoj kiel la registrado de la parola historio, la arkeologio, la lingvika paleontologio kaj la genetiko — por esploradi la movadon de la popoloj — ludis gravajn rolojn por la verkado de la historio de kelkaj afrikaj regionoj, kio pasintece estis iel io mistera por la okcidenta sciaro.

Laŭ areojRedakti

 
Mapo de Antikva Egiptio kun la ĉefaj centroj.

Fakuloj (kaj la ĝenerala publiko) interkonsentas, ke la plej grava civilizacio kiu floris en la kontinento estis tiu de Antikva Egipto. En ĝi disvolviĝis ankaŭ diversaj skribmanieroj, kio ebligas la konsideron de vere historia epoko. En sia lasta sendependa periodo, la egipta civilizacio estis kontaktita, influita kaj fakte kontrolita unue de la kulturo de Antikva Grekio kaj poste de la Romia Imperio. Tiel kaj Egipto kaj la cetero de Nordafriko tute aliĝis al la komuna kulturo de Mediteraneo, kun grundo preparita de fenicoj, Kartago ktp. En postaj jarcentoj tuta Nordafriko estis ene de tiu interplektiĝo de kulturoj, nome la Bizanca Imperio, ĝermanaj popoloj kaj fine Islamo. Kvankam kun evidentaj rilatoj al subsahara Afriko, la islama Nordafriko plutenis dum la tuta Mezepoko kaj postaj jarcentoj la plej fortajn konektojn kun la islama Mezoriento en Azio unuflanke kaj kun la kristana Eŭropo aliflanke. Tiel, ke ekzemple la islam-araba kulturo iom eniris en suda Italio kaj klare en la tiama Hispanio (nome Al Andalus, 8-a ĝis 15-a jarcentoj).

Islamo ankaŭ eniris laŭ la marbordo de la Hinda Oceano tra tuta Orienta Afriko, kie restis izolita la nura kristana civilizacio ekde la Antikveco, nome en Etiopio, fakte ĉirkaŭita de islamigitaj popoloj.

Alia areo de kontakto inter civilizacioj estis la tuta marbordo de la kontinento laŭ la Atlantika Oceano kaj poste laŭ la Hinda Oceano fare de esploristaj kaj komercistaj portugaloj, dum tio kio estis konata kiel Epoko de Malkovroj. La portugaloj kontaktis kun la islamanoj en Orienta Afriko kaj aliaj eŭropaj popoloj sekvis la vojon, kiel hispanoj kiuj koloniigis ekzemple la Kanariojn. En Sudorienta Afriko alia kultura kerno havis apartan evoluon, nome Madagaskaro, kies loĝantaro, same kiel multo de ties naturo, estas de aŭstronezia deveno kaj ne afrika el la pratempo.

El la tre diversaj regionoj en Afriko eble la Golfo de Gvineo (kaj ĝis Sahelo) havis dum jarcentoj diversajn civilizaciojn kiuj povas esti konsiderataj regnoj kaj imperioj, dum en grandaj partoj de la kontinento la loĝantaro restis en antaŭŝtata nivelo. Elstaris la Nok-kulturo, la Imperio Malio, la Sonhaja regno, la Benina Imperio, la Aŝantia imperio, la Ganaa imperio, la Reĝlando Kongo, la Imperio Kanem-Bornu kaj Ife inter aliaj. En la Korno de Afriko, en konekto kun la valo de Nilo kaj la Ruĝa Maro menciindas la Ajurana Sultanlando, Aloa kaj la Aksuma Reĝlando inter aliaj. Kaj en Suda Afriko menciindas la Monomotapa imperio kaj la Regno Granda Zimbabvo. Entute je sia pinto, antaŭ la epoko de la eŭropa koloniismo, oni ĉirkaŭkalkulis, ke en Afriko estis ĝis 10 000 diversaj ŝtatoj kaj aŭtonomaj homgrupoj kun distingaj lingvoj kaj kutimoj.

Laŭ epokojRedakti

AntikvecoRedakti

 
Masko de la faraono Tutanĥamono, kie la infana reĝo aperas kun aranĝo Nemes.

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de la Homaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj de Prahomoj kaj Homoideoj kiuj siavice kreis la homojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude la Homo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190.000 jaroj. Dum la tuta antikveco kaj ĝis la unuaj jarcentoj de la kristana erao la historio de Nordafriko kuniĝis kun tiu de la Mediteraneo. Male la regionoj de subsahara Afriko vivis disvolviĝojn tre diferencajn inter si. Laŭ la greka historiisto Herodoto (484 a. K.), fenicia ekspedicio aŭspiciata de la faraono Nekao (616 a.K.) ĉirkaŭnavigis la afrikan kontinenton la unuan fojon.

La originoj de la tra-sahara komerco inter la okcidento kaj centro de Afriko kaj la mediteranea baseno perdiĝas en la Prahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon inter Leptis Magna kaj Ĉado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la 1-a jarcento a.K. kun la antaŭenigo de la Romia Imperio. Ĉefe oni komercis per oro, sklavoj, eburo kaj ekzotaj bestoj por la ludoj en cirko en Romo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj el Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko de Kartago fare de Romo dum la Tria Punika Milito oni starigis la romian provincon de Afriko kiu enhavos proksimume la teritorion de la nuntempa Tunizio. Estis ĝeneraligo teritoria de tiu provinco kio donos nomon al la tuta kontinento. Estis jam gravega la pliiĝanta uzado de la kamelo el la 1-a jarcento en la nordo de Afriko.

El la 7-a jarcento la araboj invadis Nordafrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".

SklavecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sklaveco.
 
Sklavtransporta karavano en Afriko en la 19-a jarcento.

Dum tri jarcentoj en moderna epoko okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo kaj ĉefe formitaj el la plej koloniismaj landoj, nome britoj, portugaloj, francoj, hispanoj, nederlandanoj ktp. Ĉar afrikanoj ne ĉefe okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj aŭ tribestroj foje kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum tri jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en Ameriko. La malhumana kutimo estis kontraŭo al ĉia etiko. Laŭ la tempopaŝo kaj la ŝanĝo de ekonomiaj, kulturaj, sociaj, religiaj, politikaj rilatoj, la konsidero al sklaveco ŝanĝis iom post iom, sed ankoraŭ estas restaĵoj de tia praktiko en kelkaj landoj de Afriko kaj en la cetero de la mondo.

Koloniado de AfrikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koloniismo.
 
Kolonioj de Afriko en 1913 flava: Belgio, helblua: Francio, helverda: Germanio, helruĝa: Britio, verda: Italio, blua: Portugalio, lila: Hispanio, blanka:Sendependaj.

Post la Mezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unue portugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totala kolonia disdivido de Afriko fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la 17-a jarcento okazis, proksimume, en 1885, dum la Berlina Konferenco kaj la komenco de la Unua Mondmilito, epoko kiam la koloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en iu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, kaj Liberio kaj Etiopio, sukcesis pluhavi sian sendependon. Estis ekzemplo de la Nova Imperiismo generita de la neceso de la eŭropaj landoj akiri krudajn materialojn por la rapido kresko de siaj industrioj post la Industria Revolucio, iniciata en Anglio fine de la 18-a jarcento.

Komence de la 20-a jarcento, escepte tiujn du menciitajn ŝtatojn, la tuta kontinento konsistis el kolonioj.

La Unua Mondmilito estis tutmonda ĉefe, ĉar ekster-eŭropanoj venis batali en la tranĉeoj de Francio. La "Senegalaj fusilistoj" (tirailleurs sénégalais) estis famaj, sed venis soldatoj el aliaj francaj kolonioj. Same venis al Eŭropo por batali viroj el la Brita Imperio.

Fine de la Dua Mondmilito la aliancanoj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio de Libio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la loĝantaro ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj inter Okcidento kaj Sovetunio permesis, ke fine la Unuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝo Idriso.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio el 1847, Sudafriko el 1910, Egiptio el 1922 kaj Etiopio el 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu de Ganao en 1957. Poste la eŭropaj potencoj iel bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstrui ŝtatojn de eŭropa stilo en la suda marbordo de la Mediteraneo.

Postkolonia AfrikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrika naciismo.
 
Mobutu Sese Seko, longdaŭra diktatoro de Zairo, rabis ĉirkaŭ $5 mil milionojn el sia lando.

Nuntempe, Afriko enhavas 54 suverenajn landojn, plej el kiuj havas limojn kiuj estis skizitaj dum la erao de eŭropa koloniismo. Ekde koloniismo, afrikaj ŝtatoj estis suferintaj nestabilecon, korupton, violenton, kaj aŭtoritatismon. La plej majoritato de afrikaj ŝtatoj estas respublikoj kiuj funkcias laŭ ioma formo de prezidenta sistemo de regado. Tamen, malmultaj el ili kapablis teni demokratajn registarojn laŭ permanenta bazo, kaj multaj anstataŭ ciklis tra serio de puĉoj, kiuj produktis militreĝimojn.

Granda nestabileco estis ĉefe rezulto de marĝenigo de etnaj grupoj, kaj korupta rabado fare de la estroj. Multaj politikestroj (foje militestroj) profitis etnajn konfliktojn, kelkaj el kiuj estis troigitaj, aŭ eĉ kreitaj, de la kolonia regado. En multaj landoj, la armeo estis ofte konsiderata kiel nura grupo kiu povus efektive elteni la ordon, kaj ĝi regis multajn landojn en Afriko dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Dum la periodo el la 1960-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj, Afriko suferis pli ol 70 puĉojn kaj 13 prezidentajn murdojn. Ankaŭ limaj kaj teritoriaj disputoj estis oftaj, kaj la Eŭrop-devigitaj limoj de multaj landoj estis ege kontraŭitaj pere de armitaj konfliktoj.

 
Sudafrikaj pagosoldatoj dum atako en Angolo dum la Sudafrika Limomilito.

Ankaŭ la konfliktoj de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio, same kiel la politikoj ke la Internacia Monfonduso, ludis gravan rolon en la kreo de nestabileco. Kiam lando iĝis sendependa por la unua fojo, oni ofte esperis ke ĝi aliĝu kun unu el la du superpotencoj. Kelkaj landoj en Nordafriko ricevis sovetan milithelpon, dum aliaj en Centra kaj Suda Afriko estis subtenitaj de Usono, Francio aŭ ambaŭ. Dum la 1970-aj jaroj okazis pliigo de la konfliktoj de la Malvarma Milito, same kiel ĵus sendependaj Angolo kaj Mozambiko aliiĝis kune al la bloko de Sovetunio, kaj landoj de Okcidento kaj Sudafriko klopodis haltigi la sovetan influon per subteno de amikaj reĝimoj aŭ insurekciaj movadoj. En Rodezio, maldekstraj geriloj helpitaj de Sovetunio kaj de Ĉinio kunigitaj en la Zimbabva Patriota Fronto eltenis fortan kamparan gerilon kontraŭ la blankula registaro de la lando. Estis enorma malsatego en Etiopio en 1983–85, kiam centoj da miloj de personoj malsatmortis. La kapitalisma propagando asertis, ke la marksisma ekonomia politiko malbonigis la situacion.[1][2][3] La plej detrua milita konflikto en moderna sendependa Afriko estis la Dua Konga Milito; tiu konflikto kaj ties sekvoj mortigis ĉirkaŭkalkule 5.5 milionojn da personoj.[4] Ekde 2003 esti pliiĝanta konflikto en Darfur kiu rezultis en homamasa katastrofo. Alia elstara tragedia okazaĵo estis la Ruanda Genocido de 1994 en kiu ĉirkaŭkalkulitaj 800 000 personoj estis murditaj. Nemilita afero kiu malbonigis la vivkondiĉojn de multaj landoj estis la eksplodo de Aidoso.

En la 21a jarcento, tamen, la nombro de armitaj konfliktoj en Afriko malrapide malpliiĝis. Por ekzemplo, la milito en Angolo venis al fino en 2002 post preskaŭ 30 jaroj. Tio koincidis kun la fakto ke multaj landoj abandonis komunismecajn ekonomiajn politikojn kaj malfermiĝis al merkataj reformoj. La plibonigita stabileco kaj ekonomiaj reformoj kondukis al granda pliigo de la eksterlanda investado en multaj afrikaj landoj, ĉefe el Ĉinio,[5] kio rezultis en rapida ekonomia kresko en multaj landoj, ŝajne markante finon de jardekoj de stagnado kaj malpliiĝo. Kelkaj afrikaj ekonomioj estas inter la plej rapide kreskantaj en la mondo je 2016. Grava parto de tiu kresko, kiu estas foje referencata kiel Afrika Leviĝo, povas ankaŭ esti atribuata al facila disvastigo de informadaj teknologioj kaj specife la poŝtelefono.[6]

NotojRedakti

  1. "BBC: 1984 famine in Ethiopia", BBC News, 6a de Aprilo 2000. Kontrolita 1a de Januaro 2010.
  2. Robert G. Patman, The Soviet Union in the Horn of Africa 1990, ISBN 0-521-36022-6, pp. 295–296
  3. Steven Varnis, Reluctant aid or aiding the reluctant?: U.S. food aid policy and the Ethiopian Famine Relief 1990, ISBN 0-88738-348-3, p. 38
  4. Rayner, Gordon, "Is your mobile phone helping fund war in Congo?", The Daily Telegraph, 27a de Septembro 2011.
  5. Malia Politzer, "China and Africa: Stronger Economic Ties Mean More Migration", Migration Information Source. Aŭgusto 2008
  6. Jenny Aker, Isaac Mbiti, "Mobile Phones and Economic Development in Africa" SSRN

BibliografioRedakti

  • Cheikh Anta Diop (1987). Precolonial Black Africa. Chicago Review Press.
  • Clark, J. Desmond (1970). The Prehistory of Africa. Thames and Hudson
  • Davidson, Basil (1964). The African Past. Penguin, Harmondsworth
  • Freund, Bill (1998). The Making of Contemporary Africa, Lynne Rienner, Boulder (kun "Annotated Bibliography" pp. 269–316).
  • Iliffe, John (1995). Africans, the History of a Continent. Cambridge University Press. ISBN 0-521-48422-7
  • Reader, John (1997). Africa: A Biography of the Continent. Hamish Hamilton. ISBN 0-241-13047-6
  • Shillington, Kevin (1989). History of Africa, New York: St. Martin's.
  • UNESCO (1980–1994). General History of Africa. 8 volumes.
  • Théophile Obenga (1980). Pour une Nouvelle Histoire, Présence Africaine, Paris
  • Worden, Nigel (1995). The Making of Modern South Africa, Oxford UK, Cambridge USA: Blackwell.
  • Cambridge History of Africa, Volume 1-5.
  • Falola, Toyin. Africa, Volume 1-5.
  • July, Robert (1998). A History of the African People, Longrove, Il.: Waveland Press, 1998.
  • O'Meara, Dan (1996). Forty Lost Years: The Apartheid State and the Politics of the National Party, 1948-1994, Athens: Ohio University Press; Randburg, Raven Press.
  • García Moral, Eric (2017). Breve Historia del África subsahariana, Editorial Nowtilus, Madrid.

Eksteraj ligilojRedakti