Historio de Bildliteraturo

Bildliteraturo estas arto kiu disvolviĝis laŭlonge de la 19-a jarcento, populariĝis dum la 20-a jarcento kaj iel transformiĝis kaj eĉ dekadencis (almenaŭ ekde komerca kaj ekonomia vidpunkto kaj laŭ la malpli forta influo en la popola kulturo) dum la 21-a jarcento pro la konkurenco de multegaj ebloj en la informadika erao: videoj, fotoj, grafikaj komputilprogramoj, komputilludoj ktp. Lastatempe junuloj kaj infanoj estas pli allogataj de multaj aliaj propraj allogaĵoj kiuj iel anstataŭas la iaman universalecon de bildstrioj: muziko, murpentraĵoj, surstrataj sportoj ktp.

Sinsekvaj bildoj en la Trajana Kolono.

Historio redakti

 
Parto de la tapiŝo de Bayeux

La eŭropaj, usonaj kaj japanaj bildliteraturaj tradicioj sekvis diferencajn vojojn. Eŭropanoj komencis sian tradicion ĉe la svisa Rodolphe Töpffer kaj liaj bildostrioj de la 1830-aj jaroj, dum usonanoj vidis la originon de sia tradicio en la bildostrioj de Richard F. Outcault de la 1890-aj jaroj nome The Yellow Kid (flavulo), kvankam multaj usonanoj agnoskas la antaŭaĵon de Töpffer. Japana bildliteraturo havis longan prahistorion de satiraj bildostrioj konduke al la epoko de la Dua Mondmilito. Mangao, la japana termino por bildliteraturo kaj bildostrio, estis la unua popularigita de la artisto Hokusai komence de la 19-a jarcento. Postmilite la moderna japana bildliteraturo ekfloris, kiam Osamu Tezuka produktis fekundan laboron. Ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento, tiuj tri tradicioj konverĝis en tendenco al librolongaj bildostrioj: nome comics en Eŭropo, tankōbon en japana tradukebla kiel "sendepende aperinta libro" en Japanio, kaj graphic novel (grafika novelo) en la angla-parolantaj landoj.

For el tiuj rektaj genealogioj, teoriistoj kaj historiistoj de bildliteraturaj artoj vidis antaŭaĵojn de bildliteraturo ĉe la murpentraĵoj de la Groto Lascaux en Francio (kelkaj el kiuj aperas kiel kronologiaj sekvencoj de bildoj), ĉe egiptaj hieroglifoj, ĉe la Trajana Kolono en Romo, ĉe la Normana Tapiŝo de Bayeux de la 11-a jarcento, ĉe la lignaĵo de la jaro 1370 nome bois Protat, la latina de la 15-a jarcento Ars moriendi kaj la blokolibroj, la verko de Mikelanĝelo nome La Fina Juĝo ĉe la Siksta Kapelo, kaj la sekvencaj gravuraĵoj de William Hogarth en la 17-a jarcento, inter aliaj.

 
Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda.

En la unua duono de la 20-a jarcento jam la ĉefe porknaba literaturo atingis popularan disvastigon en Usono kaj la junulaj herooj havis fortan influon en la popola kulturo. Iom poste aperis en kelkaj landoj diversaj tipoj de bildliteraturo specife por junulinoj. Same diversameniere iam kaj ie aperis bildliteraturo por plenkreskuloj, tre ofte kun enhavo neakceptebla por geknaboj. En la fino de la 20-a jarcento tre specifa tipo de bildliteraturo, nome Mangao, etendiĝis el Japanio al ĉiuj landoj en la mondo.

 
Mangao.

Bildliteraturo en Esperanto redakti

Jam delonge oni eldonis tradukojn de famaj komiksaj libroj en Esperanto. Plej ofte temas pri libroj de famaj roluloj aŭ desegnistoj kiuj estis tradukitaj al la internacia lingvo kiel pruvo de utileco de Esperanto, por plezuro de la ŝatantoj de bildliteraturo kaj foje kadre de la propra klododo internaciigi la verkojn kiel en la okazo de Tinĉjo kaj Asteriks, kiuj same estis tradukitaj al multegaj lingvoj tutmondaj.

Eksteraj ligiloj pri Esperanta Bildliteraturo redakti

Bibliografio redakti

  • Childs, Peter; Storry, Michael (2013). Encyclopedia of Contemporary British Culture. Routledge. p. 532. ISBN 978-1-134-75555-4.
  • Duncan, Randy; Smith, Matthew J (2009). The Power of Comics. Continuum International Publishing Group. ISBN 978-0-8264-2936-0.
  • Eisner, Will (1985). Comics and Sequential Art. Poorhouse Press. ISBN 978-0-9614728-0-1.
  • Eisner, Will (1995). Graphic Storytelling. Poorhouse Press. ISBN 978-0-9614728-3-2.
  • Gordon, Ian (2002). Comic Strips and Consumer Culture. Smithsonian. ISBN 978-1-58834-031-3.
  • Harvey, R. C. (2001). "Comedy at the Juncture of Word and Image". In Varnum, Robin; Gibbons, Christina T. The Language of Comics: Word and Image. University Press of Mississippi. pp. 75–96. ISBN 1-57806-414-7.