Historio de Bretonio

La historio de Bretonio, duoninsulo situanta en la ekstremokcidento de Eŭropo, hejmlando de keltaj triboj, estis forte influita de la du najbaraj potenclandoj Britio kaj Francio, kiuj alterne postulis la regon super la duoninsulo. Sed Bretonio estis ankaŭ naskiĝloko de kulturoj, lingvoj kaj popoloj, kiuj disvolviĝis laŭ la jaroj, en tiu ĉemara lando.

La unua konata uzo de la nomo "Bretonio" estis farita de Julio Cezaro.[1]

Antaŭ Bretonio redakti

Prahistorio redakti

 
Ŝtonepoka sagopinto


Armoriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armoriko.
 
Julio Cezaro

Dum la gaŭla epoko, oni ne jam parolis pri Bretonio. La aktuala bretona teritorio estis parto de Armoriko, vasta federacio de gaŭlaj gentoj kuniĝintaj sub la oficiala esprimo "armorika konfedero", kiu entenis Bretonion, Normandion (la nunaj departementojn Manche, Orne, Calvados, Eure, Seine-Maritime) kaj Anĵuon (Sarthe, Mayenne kaj ties limteritorioj). Armoriko kaj Bretonio tiel signis du malsamajn teritoriojn, malgraŭ oftaj konfuzoj.

 
 (...) Ĉiuj oceanlimaj armorikaj civitoj, kiuj sin klamas armorikanoj kaj kiuj konsistas el Koriozolitoj, Redonoj, Ambibaroj, Kaletoj, Osismoj, Venetoj, Unelloj devis provizi 6000 homojn 
— Julio Cezaro[2]

Ŝajnas ke la Venetoj aparte impresis Cezaron:

 
 Danke al ilia konsiderinda ŝiparo, ilia famkonata surakva supereco kaj iliaj negocaj rilatoj kun Britio, la Venetoj fariĝis tre potenca gento, kies aŭtoritato efektivis tiom malproksime kiom Britio aŭ laŭlonge la tuta gaŭla marbordo. Ili posedis kelkajn havenojn situante for unuj de la aliaj kaj rigardante al tiu agitoplena kaj malferma maro kaj ĉiuj pretermarveturantaj ŝipoj devis tributi al ili. 
— Julio Cezaro[3]

Venetio tiam estis potenca kaj influa ĉemara civito (kiel pli malfrue VenecioSaint-Malo) de komercistoj kaj ŝipistoj, havigis al si senaton kaj estis fama pro sia organizado. La venetoj komercis multe inter Britio kaj Italio, kie ili aĉetis oleon kaj vinon por ilin konvoji armoriken kaj anglien, kie ili vendis interalie armorikajn peklaĵojn kaj viandon jam famajn kaj franditajn en Romo kaj britajn stanon, plumbon kaj kupron. La nomo "Venetio" evidente rilatas al la urbo Vannes (Gwened en la bretona lingvo), ĉirkaŭ kiu tiu gento loĝis, sed ankaŭ pli surprizinde al la havenurbo Venecio.

Aliaj gaŭlaj gentoj, kiel la Piktonoj, finfine alianciĝis kun la romianoj por ĉesigi la venetan regadon. En 56 a.K., la marŝipoj de Cezaro pereigis la venetan floton. Oni forpafis la parlamentanojn kaj vendis virinojn kaj infanojn kiel sklavoj.

En 380 p.K., la tutpotencaj romianoj kreis ampleksan soldatan komandon, la tractatus armoricanus et nervicanus, kiu entenis konsiderindan nombron de gentoj okcidente de linio strekita inter la departementoj Pas-de-Calais kaj Gironde.

Mezepoko redakti

Enmigrado de la britonoj redakti

Kunvokitaj de la romianoj, britonaj kontingentoj forlasis Brition kaj elŝipiĝis ĉe la armorikaj marbordoj, por ilin defendi kontraŭ ĝermanaj piratoj, kiuj plagis la loĝantojn ĉe la manika markolo. Poste, la brito-romianoj antaŭenriris enlanden por subpremi la ribelojn de la tieaj bagaŭdoj.

Kiam la lastaj romiaj legioj forlasis Brition en 411, ili konfidis la insulan defendeon al la brito-romianoj. Baldaŭe, kaledonidevenaj piktoj kaj precipe hibernidevenaj irlandanoj rabatakis la popolojn en Kimrio. Samtempe establiĝis en la orienta Britio ĝermanaj gentoj, interalie engloj kaj saksoj, kiuj forpelis britonojn okcidenten. Eĉ ŝajnas ke la irlandaj ekspedicioj estis unu el la ĉefaj kaŭzoj por la elmigrado de britonoj al la kontinenta Armoriko. Organizitaj en klanoj, ili venis de la okcidenta Britio, interalie de Devon kaj Kornvalo, sub la direktado de laikaj kaj religiaj ĉefoj. Tiuj invadintoj organiziĝis laŭ siaj tradiciaj kutimoj kaj la romia vivmaniero rapide stompiĝis. Oni kredas ke la alvenintoj estis dividitaj en klanojgentoj, kies membroj kuniĝis pro parenceco aŭ pro samideaneco. Ŝajnas ke privataj proprietaĵoj ne ekzistis, la bienoj estis mastrumitaj far la kolektivo ene de la klano. Ankaŭ la romia juro estis forlasita profite al la kelta.

La britdevenaj koloniantoj (britonoj) ne nur koloniis Bretonion, sed ankaŭ la tutan normandian parton de Armoriko (la nunajn departementojn Cotentin kaj Calvados, kaj la regionon ĉirkaŭ Caen). La teritoriaj interrilatoj inter britoj kaj normanoj ĉiam estis tre firmaj. En Normandio aparte abundis bretonaj sanktuloj. La normandia marbordo fronte rigardas Brition, pro tio neverŝajnas, ke la enmigrantoj de la 5-a kaj 6-a jarcento sisteme evitis ĝin. La bretondevena irlanda nacia sanktulo, Sankta Patriko, estas honorata en pli ol ses normandiaj paroĥoj. Sankta Meveno, Ana, Armelo, Samsono estas same honorataj en multnombraj normandiaj lokoj. La denseco de bretonaj loknomoj ankaŭ estas rimarkinda. Kvar paroĥoj apud la sejna elfluejo kaj aliaj kiel Saint-Maclou (=Saint-Malo) postrestis kiel bretonaj unuoj ĝis mezepoko kaj daŭre dependis de Bro Zol ĝis 1790. La urbo Dol en norda Il-ha-Gwilen estis la plej malnova kaj grava abatejo kaj diocezo datiĝanta de la unuaj enmigroj.

La bretonaj klanĉefoj transdonis siajn nomojn al multnombraj lokoj kaj urboj, kies literumo estis modifita de latina (kristana) kaj, pli freŝdate, de franclingva influo. Ankaŭ la sep originaj diocezoj: Bro Dreger, Bro Kernev, Bro Leon, Bro Sant-Brieg, Bro Sant-Maloù, Bro Wened, Bro Zol, estis nomitaj laŭ la baptonomoj de tiuj religiaj estroj. La vorto Breizh (Bretonio en la bretona) estis sendube unue eldirita dum tiu epoko.

La bretonoj establiĝis enlanden, sed daŭre veturis surmare, kiu tiam ne estis limsimbolo sed kvazaŭa "aŭtovojo", kie tre facilis moviĝi.

Ŝajnas ke ĉirkaŭ 600 p.K. la enmigradoj finiĝis.

Situacievoluo en Britio redakti

Ĉar kaj historio de Britio kaj historio de Bretonio estas proksime kunligataj dum tiu epoko, indas rakonti kio okazis trans la maniko.

Post la foriro de la romianoj, la brito-romianoj milite batalis kontraŭ la saksoj sub la estrado de la militsenjoroj devenintaj de la romiigita aristokrataro. La ununura individuo, kiu lasis postsignojn en la historio nomiĝis Ambrosius Aurelanius. Ankaŭ li batalis sur la kontinento interalie kontraŭ frankoj kaj visigotoj.

Tiuj eventoj naskis la miton de Cadwaladr kaj Emrys inter la kimroj kaj la arturan legendon ĉe la bretonoj.

Sude, iom post iom, la praangloj, la saksoj, la jutoj, la frisoj kaj la frankoj multnombre establiĝis.

En 493, en Bannesdowne (nuntempe apud Bath), granda brit-romia armeo venkegis la saksojn kaj senkompate amasbuĉis ilin. Tiu triumfo subite haltigis la saksan antaŭeniron kaj pacigis la regionon dum ia tempo.

La batalo de Deorham (577), rompis la povekvilibron kaj la saksaj reĝlandoj grade ekekspanciis okcidenten, apartigante la britonojn en rezistpoŝoj, kiuj fine fariĝis Kornvalo kaj Kimrio. Norde, la kunfandiĝo de la piktoj, de la irlanda reĝlando Dál Riata kaj de la nordaj britonaj triboj konsistigis Skotlandon.

Sude, la praanglosaksaj reĝlandoj ekunuiĝis, ĝis fine la dana kaj normanda okupacio kununuigis ĉiujn.

Bretonoj kaj Merovidoj redakti

Antaŭ la 8-a jarcento, la kontinenta bretona teritorio entenis nur la okcidentan parton de la nuna Bretonio. Rennes kaj Nantes estis frankaj grafurboj, poste unuigitaj en la Markioj de Bretonio, por protekti la frankan reĝlandon kontraŭ bretonaj ekspedicioj.

Konsistigo de la bretona reĝlando redakti

 
Nevenoeo, nova reĝo de Bretonio en 848.

La rilatoj inter bretonoj kaj frankoj estis daŭre kaj senĉese militemaj. La keltoj estas famaj por esti kverelema kaj obstinema popolo, kaj tio ne akordiĝis kun la franka politiko celanta disvastigon de ĝia regareo. En 753, Pepeno la Malalta sturmas la urbon kaj rekaptas la povon en Gwened (Vannes), urbo daŭre tre grava, de kiu baldaŭ disvastiĝos la unuiĝa fenomeno, kiu rezultos en la formiĝo de bretona reĝlando. Pepeno devigis la bretonojn pagi tributon, sed tiu ĉi neniam estos pagita. Ade dum la 8-a kaj 9-a jarcento, la frankoj formis ekspediciojn Bretonien cele al restarigo de bonordo. Karolo la Granda neniam eniris la bretonan teritorion sed lia filo Ludoviko la Pia militis kontraŭ Morvan, estro de Gwened kaj lin mortigis. La franka grafo Lambert anstataŭiĝis lin per viro, kiun li tute fidis : Nevenoeo. Tiu ĉi restis lojala al sia suzereno kaj fariĝis duko de Bretonio. Sed ekde la morto de Ludoviko, Nevenoeo montriĝis memgvidanta.

  • 840: post la morto de Ludoviko la Pia, ties filoj batalis unu kontraŭ la alian por la heredaĵo. La bretona missaticum, konfidita de Ludoviko al Nevenoeo, fariĝis unu el la kverelkialoj.
  • 841: Novenoeo ĵuris fidelecon al la reĝo de Okcidenta Frankio, Karlo la Kalva.
  • 843: batalo de Messac kaj venko de Erispoeo, filo de Nevenoeo kontraŭ la grafon Ragenoldo, prefekto dum la Marŝo de Bretonio, kiu propradecide atakis la malsanan Nevenoeon. Elklikiĝo de la malamikeco inter Nevenoeo kaj Karlo la Kalva.
  • 845: Batalo de Ballon kaj venko de Nevenoeo kontraŭ Karlo la Kalva.
  • 846: Per la traktato de 846, Nevenoeo iĝis suvereno de Bretonio.
  • 849: novaj tumultoj. Nevenoeo anstataŭis la ekzistajn episkopojn de novaj bretonoj por sendependigi la bretonan klerikaron de la franka eklezio. Li sendis taĉmentojn orienten ĝis Anĵuo kaj Puatuo. Rennes kaj Nantes estis konkeritaj.
  • 851: Nevenoeo mortis dum milita kampanjo apud Vendôme (en la aktuala departemento Loir-et-Cher). Lia filo Erispoeo surtroniĝis kaj venkis la frankan armeon en la batalo de Jengland. Denove, traktato estis subskribata: Karlo la Kalva transdonis al Erispoeo la reĝajn insignojn kaj la graflandojn de Rennes kaj Nantes.
  • 857: La bretona reĝo Erispoeo estis murdita de sia kuzo, Salauno, kiu surtroniĝis.
  • 863: Traktato de Entrammes: Karlo fordonis la okcidentan parton de Maine (graflando ĉirkaŭ la urbo Le Mans) kaj Anĵuo kiel pacgarantio.
  • 867: Traktato de Compiègne. Koncedo de la duoninsulo Cotentin al Salauno. Bretonio atingis sian plej vastan areon.
  • 868: Karlo la Kalva agnoskis la reĝecon de Salauno kaj de ties idaro.
  • 874: Siavice, la reĝo Salauno estis murdita. Sekvis civita milito, kiu ĉesis per la morto de ambaŭ pretendantoj, Gurwant kaj Paskwezhen. Sed denove, du ĉefoj ekbatalis unu kontraŭ la alian, Jezekael kaj Alano.
  • 888: Jezekael pereis, falinta en la manojn de la Normanoj. Alano estis kronita Reĝo de Bretonio sub la nomo de Alano la 1-a, kaj venkis la normanojn.
  • 907: morto de Alano la 1-a.

Neniigo de la bretona reĝlando fare de la Normanoj redakti

  • Post 907 kvereloj inter la grandaj senjoroj malfortigis Bretonion kaj kreas malsekurecon kaj anarkion. La atakoj de vikingoj komenciĝis denove sub komando de Ohtar, Hroald, kaj ĉefe Ragenhold.
  • En 909, post la morto de Alano la 1-a, Fulko la 1-a de Anĵuo ricevis la graflandon de Nantes. Li devis lukti kontraŭ la normanoj kaj la bretonoj, sed ne sukcesas malhelpi, ke la normanoj prenu la urbon Nantes. Malgraŭ tio, Fulko konservis la titolon de grafo de Nantes, kiu estis agnoskita definitive nur en 930, kiam lia suvereno, Hugo la Granda lin nomis tiel en oficiala ĉarto.
  • Ekde 919 la plej multaj religiaj komunumoj fuĝis al Anglio aŭ Francio, kaj sekvis ilin baldaŭ nobeloj kaj oficialuloj. Tiam komenciĝis la adoro de la sanktaj relikvoj forportitaj de la monaĥoj al siaj ekzilejoj. Tiel la relikvoj de Sankta Kaurintin alvenis al la abatejo Marmoutier en Tours, tiuj de Sankta Gvenaelo al Courcouronnes, tiuj de Sankta Samsono al Orléans kaj tiuj de Sankta Magloire al Parizo.
  • En 936, Alano la 2-a, filo de Mathuedoï, grafo de Poher kaj nepo de la reĝo Alano la 1-a, reveninta el Anglio laŭ peto de la pastro Jean de Landevennec, kunigis la bretonojn. Li venkis la normanojn en Nantes en la jaro 937, kaj la 1-an de aŭgusto 939 en Trans-sur-Erdre. Tiu dato iĝis la nacia festotago.
  • En 987 la grafo de Rennes, Konan la 1-a venkis la trupojn de Nantes kaj ekkontrolis Bretonion sub la suvereneco de la Kapetidoj. Sed la venko daŭris nur mallonge, ĉar la nova grafo de Anĵuo, Fulko Nerra atakis. Konan mortis dum la dua batalo de Conquereuil en 992.
  • En 1156, la graflando de Nantes estis disigita de Bretonio kaj aligita al Anĵuo. La graflando de Nantes ne plu estis parto de la duklando de Bretonio. Kiam mortis Geoffroy Plantaĝeneto en 1158, Konan provis repreni la graflandon de Nantes, sed li devis lasi ĝin al Henriko Plantaĝeneto, kiu konservis ĝin dum pli ol 30 jaroj ĝis 1189[8].

Partopreno al la konkero de Anglio redakti

  • La 4-an de oktobro 1066, Vilhelmo la 2-a de Normandio ekkonkeris Anglion kun armeo de 7 ĝis 8 000 viroj, inter kiuj troviĝis ĉ. 3 000 normanoj kaj 2 000 bretonoj. Rekompense tiuj viroj ricevis grundon kaj bienojn, interalie en la graflando de Richmond.
  • En 1076, Vilhelmo la konkerinto sieĝis la bretonan urbon Dol. La reĝo de Francio, Filipo la 1-a, venis por helpi la dukon de Bretonio kaj devigis Vilhelmon forlasi lasieĝon.[9]
  • Dum triono de jarcento (de 1156 ĝis 1183) Henriko la 2-a disigas (?) la graflandon de Nantes de Bretonio[10], antaŭ ol mem regi ĝin denove, ĉar la bretonaj grafoj montriĝis ne kapablaj lukti kontraŭ la dronigistoj, kiuj malhelpis la komercon en la imperio de Plantaĝenetoj. Lia filo, Geoffroy la 2-a, fianĉigita al la heredonto de la duklando, ribelis kontraŭ sian patron.
  • En 1185, Geoffroy la 2-a subskribis dokumenton, kiu malpermesis disigi feŭdojn kaj tiel plifortigis la feŭdan bretonan reĝimon.

Kapetida Bretonio redakti

Bretona sukceda milito redakti

 
Karlo la 5-a (Francio) faras Bertrand du Guesclin-on konestablo de Francio
  • Inter 1341 kaj 1364, la bretona sukceda milito, nomita ankaŭ la milito de la du Jeanne, alfrontigis la duonfraton de la lasta duko, Johano de Montfort, patro de la onta duko Johano la 4-a kaj sian nevinon, la grafinon Johana de Penthièvre edziniĝinta al la nevo de la reĝo de Francio, Karlo de Blois.
  • En 1351 okazis la batalo de la tridek.
  • En 1352 kreiĝis la États de Bretagne, la onta parlamento de Bretonio.
  • La 29-an de septembro 1364 dum la batalo de Auray venkis Johano la 4-a kaj la domo de Montfort, t.e. la bretona partio opona al la kandidato Karlo de Blois, de la reĝo de Francio. Paco estis atingita per subskribo de la unua traktato de Guérande la 12-an de aprilo 1365 kaj per la abdiko de la dukino Johana.
  • En 1373 Johano la 4-a estis ekzilita al Anglio. La reĝo de Francio nomas sian fraton, la dukon de Anĵuo (edzo de filino de Johano de Penthièvre kaj Karlo de Blois), ĝeneralan leŭtenanton en Bretonio.
  • En 1378 la reĝo de Francio provis aneksi Bretonion, sed tio kaŭzas la revokon de Johano la 4-a fare de ĉiuj bretonoj - inter ili eĉ Johana de Penthièvre.[11]. Laa dua traktato de Guérande (15-an de januaro 1381) starigas regulon pri bretona neŭtraleco en la angla-franca konflikto, sed Johano la 4-a ne povas eviti submetadon al Karlo la 6-a.

Fina mezepoko redakti

 
Tombo de Francisko la 2-a en la katedralo de Nantes
  • De la 12-a de Februaro ĝis la 4-a de Julio 1420: okazis la atenco de Champtoceaŭ dum kiu la duko Johano la 5-a estis kaptita de la grafo de Penthièvre, filo de Johana de Penthièvre. Johana de Francio, dukino de Bretonio sieĝas la ribelantajn urbojn kaj liberigas sian edzon, kiu forprenas la bienojn kaj havaĵojn de la Penthièvre.
  • Francisko la 2-a partoprenis aliancon kun la burgonjidoj, la duko Karlo de Normandio, la duko de Alençon kaj la grafo de Armagnac kontraŭ la reĝon de Francio Ludoviko la 11-a, sensukcese.
  • En 1464 publikiĝis la bretona Catholicon, vortaro bretona-latina-franca de Jehan Lagadeuc, kiu estis la unua trilingva vortaro en la mondo, la unua bretona vortaro kaj la unua franca vortaro tiom ampleksa.
  • De 1485 ĝis 1488 okazis la freneza milito. La duko de Bretonio partoprenas ribelon kontraŭ la reĝa povo dum la regenteco de Ana de Beaujeu.
    • En 1487 la franca armeo submetis la tutan reĝlandon kaj invadis Bretonion. La fortikaĵoj de Chateaubriant, Vitré, Ancenis kaj Clisson malfermis siajn pordojn al ĝi. La franca armeo 12 000 virojn forta atingis la urbon Vannes. Ploërmel rezistis kaj estis venkita kaj elrabita. La reĝa armeo malsukcesis la sieĝon de Nantes: la tieaj soldatoj kaj popolo, helpataj de volontuloj el Bro-Gerne kondukitaj de la komercisto Michel Marion, subtenataj de lusoldatoj anglaj, germanaj kaj nederlandaj, rompis la blokadon. La franca armeo devis evakui Bro-Gerne-n kaj la kamparanoj ribelis. La barono de Rieŭ aliĝis al la partio de la duko kaj Vannes estis liberigita en marto 1488.[12]
    • En 1488, ekestis milito denove kaj la 28-an de julio 1488 okazis la batalo de Saint-Aubin du Cormier. La franca armeo kun siaj svisaj lusoldatoj kaj artilerio funkciigata de italaj kaj svisaj fakuloj venkis urbojn kaj fortikaĵojn. Post la preno de Fougères, la batalo de Saint-Aubin du Cormier kontraŭstarigis la armeon de la duko de Bretonio 11 500 -vira, al la franca armeo 15 000 -vira. La reĝa venko estis decida.
    • la 19-an de aŭgusto 1488 Francisko la 2-a estis devigita subskribi la traktaton de Verger. La duko engaĝiĝis forpeli el la duklando la princojn kaj eksterlandanojn, kiuj partoprenis la militon kontraŭ la francan reĝon, kaj ne edzinigi siajn filinojn sen la konsilo kaj konsento de la reĝo de Francio. Saint-Malo, Fougères, Dinan kaj Saint-Aubin estis transdonitaj kiel garantio al la reĝo, kiu ricevis la dukajn sukcedajn rajtojn, kaze ke la duko mortus sen vira heredanto.
  • En Septembro 1488 la duko Francisko la 2-a mortis pro falo de ĉevalo. Malgraŭ la tridek jaroj de sendependisma politiko, la regno de Francisko la 2-a fine estis malsukceso. La bretona armeo estis malfortigita. La burĝaro, kvankam aktiva, la administracio, kvankam bone organizita, ne povis trovi sufiĉe da rimedoj por kontraŭi Francion pli fortan.[13]

Moderna epoko redakti

Franciĝo redakti

 
Ana de Bretonio
  • 1490: Anna de Bretonio prokure edziniĝis kun Maksimiliano de Aŭstrio. Ŝi estigis novan militon inter Aŭstrio kaj la Reĝo de Francio. Karlo la 8-a nuligis ĉi tiun geedziĝon kaj edziĝis al Anna en 1491, je ties peto.
  • 1498: Ludoviko la 12-a rompis sian edzecon kun Johana de Francio kaj edziĝis kun dukino Anna, vidvino de Karlo la 8-a.
  • 1514: Klaŭdia de Francio, filino de Anna kaj Ludoviko la 12-a, heredis Bretonion kaj edziniĝis kun Francisko la 1-a malgraŭ la malpermeso de sia patrino, post ties morto. Ŝi postlasis la duklandon al sia edzo.
  • 1524: post ŝia morto, Francisko, filo de Klaŭdia kaj Francisko la 1-a, heredis de la duklando. Li surtroniĝis en Rennes kaj dukiĝis sub la nomo Francisko la 3-a. Lia patro Francisko la 1-a konservis la fruktuzon de la duklando.
  • 1532: unuiĝo de Bretonio kaj Francio postulita de la ŝtatoj de Bretonio. Jenaj dokumentoj postsekvis unu la alian:
    • La unua publikita dokumento estis la Letero de Vannes en Aŭgusto.
    • Sekvis la Unuiĝa Edikto inter Bretonio kaj Francio.
    • Por trankviligi la parlamenton, la reĝo Francisko la 1-a certigis la daŭron de la privilegioj de Bretonio per la Edikto de Plessis-Macé en septembro.
  • 1536: Francisko la 3-a pereis pli frue ol sia patro. Lia frato Henriko lin sekvis kiel daŭfeno de la franca reĝlando kaj duko de Bretonio.
  • 1547: la daŭfeno-duko Henriko surtroniĝis kaj alinomiĝis Henriko la 2-a. Ĉia aludo pri la duko de Bretonio malaperas, sed la fiskaj kaj leĝaj privilegioj postrestas, ŝirmitaj de la bretonŝtatoj kontraŭ la reĝa ronĝado.
  • 1590-1598: Ligomilito. La duko de Mercœur, bretona guberniestro ambiciis la titolon duko de Bretonio, kaj por atingi ĝin alianciĝis kun la hispana reĝo Filipo la 2-a. Sed tiu ĉi havis malsamajn celojn kaj esperis restarigi la dukecon en Bretonio profite al sia filino Izabela (unuenaskita praido de Ana, Klaŭdia, kaj de la lastaj Valezianoj. Henriko la 4-a sukcesis konvinki Mercœur, la lastan el la ligo-anoj, kiu estis en konflikto kun Filipo la 2-a, submetiĝi.
  • 1598: la subskribo de la Nanta edikto definitive pacigis Francion kaj finis la religiajn militojn.
  • 1675: Ribelo de la Stampita Papero, t.e. amasa kontraŭfiska ribelo. Printempe la bretonaj urboj kuniĝis kun la ribelo de Bordeaux, kaj somere la kernevaj ruĝaj ĉapoj sekvis. La duko de Chaulnes subpremis la ribelon. La ribelantoj estis aliancitaj kun Nederlando, sed vane atendis helptrupojn de tie. La subpremo estis senkompata: centoj da bretonoj estis pendumitajradumitaj. Marie de Sévigné raportis en letero sia de la 5-a de Januaro 1675 al sia filino, ke francaj soldatoj de la renna garnizono "distriĝis per ŝtelo kaj trapikis bretonan infaneton por ĝin rostigi". Strato en Rennes estis evakuita de ties loĝantoj kaj parte malkonstruita.[14]
  • 1718-1720: Okazis alia kontraŭfiska konspiro. Bretonaj nobeletoj sin aliancis kun Hispanio kaj leviĝis kontraŭ la Regento. La Markizo de Pontcallec kaj ses ceteraj komplotantoj estis arestitaj, juĝitaj kaj publike ekzekutitaj en Nantes (Place du Bouffay) laŭ la ordono de la ministro, pastro Dubois.
  • 4-an de aŭgusto 1789: dum la "nokto de la 4-a de Aŭgusto" en Parizo, la konstitucianta asembleo unuvoĉe abolis ĉiajn feŭdajn privilegiojn, parte iniciate de la bretonaj kaj anĵuaj deputitoj de la Bretona Klubo. Bretonio, laŭ iuj la "fremda provinco", tiel perdis aŭtonomecon, parlamenton, juran ekziston kaj administran, fiskan kaj juran apartojn, ĝis tiam ŝirmitaj de la Unuiĝa Edikto de 1532. Tiu decido estis unu el la kialoj de la vendeana ribelo (Chouannerie).
  • 1790: Bretonio estis dividita en kvin francaj departementoj, kiuj proksimume respektis la areon de la malnovaj apelaciaj tribunaloj (présidial).
    • Loire-Inférieure konservis la areon de la diocezo kaj présidial de Nantes, kvankam kelkaj ŝanĝoj okazis ĉe ĝia suda limo, kun Puatuo.
    • Morbihan respektis ambaŭ la malnovan diocezon kaj présidial-on de Vannes. Tiu urbo nature fariĝis ĉefurbo.
    • Finistère kuŝis proksimume sur la présidial de Quimper, malgraŭ kelkaj ŝanĝoj.
    • La granda présidial de Rennes, devena de la malnova Domnomio, estis dividita inter Saint-Brieuc kaj Rennes. La rezultaj departementoj, Côtes-du-Nord kaj Ille-et-Vilaine estis iom pligrandigitaj je kosto de siaj najbaroj. Akra traktado inter urboj abortis departementan projekton ĉirkaŭ Saint-Malo.

19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

 
La flago de Bretonio, Gwenn ha Du, kreita en 1923 de Morvan Marchal.

En 1870 okazis la skandalo de la bivako de Conlis. Armeo konsistigita en Bretonio, kiu timigis la francan registaron, estis forlasita en teruraj sanitaraj kondiĉoj.

Sendependismo redakti

La unua mondmilito estis aparte malfeliĉa por bretonoj, ĉar ĉirkaŭ 240 000 rekrutoj pereis inter 1914 kaj 1918, t.e. laŭ la historiisto Jean Markale proporcio de 1/8 dum la averaĝo en Francio estis je 1/4 [15]. Tiu kutimo, kiun havus la franca armeo, sendi frontlinien soldatoj de regionaj minoritatoj, kies majoritato ne parolis la francan estis malbone travivita en Bretonio. Krome, la movado de bretonaj viroj por la bezonoj de la milito plirapidigis la procezon de malbretoniĝado al trudita franciĝado.

Tio, inter aliaj kialoj, pliakrigis la rankoron de bretonaj patriotoj, jam ardigitaj pro politiko de lingvocido koncerne ilian lingvon kaj de minimumigo kaj malestimo koncerne ilian kulturon. Dum la malfrua 19-a kaj la tuta 20-a jarcento, kovis en Bretonio movadoj, kiuj postulis memdeterminon aŭ aŭtonomecon por la tuta teritorio. Tiaj postuloj plifortiĝis, kiam en 1941 la franca registaro konkretigis projekton ekpensitan en 1917: la kreadon de francaj administraj regionoj, kaj la divido de Bretonio. La nova administra regiono kuŝis sur la kvar kvinonoj de Bretonio, eksigante la sudokcidentan departementon Loire-Inférieure (kies nomo poste ŝanĝiĝis al Loire-AtlantiqueLiger-Atlantel), kiu kuniĝis kun la najbaraj Luarlandoj pro area ekvilibro inter regionoj. Ŝprucoskribaĵoj aperis sur murojpontoj, kiel "Bretonio ne ekzistas sen Loire-Atlantique" kaj teroristaj agoj dise okazis dum pluraj jardekoj.

Post 1944, la bretona sendependisma movado estis plenmezure miskreditigita pro la kunlaborado de kelkaj el la sendependistaj elstaraj figuroj (kiel interalie Roparz Hemon kun la Nazioj, kiu okupis Bretonion, kiel la plejparton de Francio, dum la Dua Mondmilito. Tamen, ankaŭ pluraj bretonaj sendependistoj partoprenis la rezistadon. Bretonio ludis aparte gravan rolon en la rezistado pro sia proksimeco al Britio, sia relative malebena pejzaĝo kaj siaj gravaj kaj multnombraj havenoj.

Elmigrado redakti

La postmilita Bretonio suferis amasan elmigradon. Precipe la kamparo estis delasita por urbegoj kiel ParizoRennes, kie ŝancoj dungiĝi estis pli fortaj. Bretonio akiris famon de postresteco, pro la ĝenerale subevoluinta ekonomio kaj strukturaro. En 1950, kelkaj potenculoj sukcesis federi bretonajn politikajn kaj asociajn premgrupojn, kiuj sufiĉe influis la registaron por malenklavigi Bretonion kaj impulsi ties ekonomion. Depost tio, gravaj industriaj ŝanĝoj okazis ĉie en la duoninsulo; ĉu bonaj aŭ ne, tio dependis de la vidpunkto.

Kultura renoviĝo redakti

 
Dum la interkelta festivalo en Lorient.

La 1950-oj kaj 1960-oj estis tempo de renoviĝo kultura kaj muzika en Bretonio, kiu grade plibonigis sian reputacion, ne nur ĉe turistoj, sed ankaŭ ĉe la bretonoj mem. Oni kreis kaj disvolvigis la bagadoù, oni relanĉis la kan ha diskan kaj la keltan harpon; bretona lukto (Gouren) refariĝis laŭmoda. Privataj bretonlingvaj lernejoj kiel Diwan aperis, malgraŭ la ne- aŭ eĉ malhelpemo de la francaj aŭtoritatoj. Dum la 1970-oj, la kantisto kaj muzikisto Alan Stivell internacie famiĝis kaj kantis en la bretona (kelkfoje en la angla aŭ la franca). Cirkloj de profesiaj dancistoj multiplikiĝis kaj la renkontiĝoj Fest-noz (noktotempa festo) aŭ Fest-deiz (tagotempa festo) fariĝis popularaj, precipe dumsomere.

Dum la fino de la 1990-aj kaj la komenco de la 2000-aj jaroj, Bretonio reorumis sian festeman reputacion, estante la hejmolando de la du plej grandaj tri-tagaj festivaloj de Francio: la Festivalo de la Vieille-Charrues kaj la Festivalo de la Terre-Neuvas.

Protestoj redakti

 
Atomcentralo de Brennilis

Dum la 1960-oj, Électricité de France (franca nacia elektroproviza kompanio) starigis eksperimentan atomcentralon en Brennilis, Menez Are. Ĝi ne plu funkciis depost 1985, kaj estis malkonstruata de 1997. Ĝi estos tute malkonstruita en 2016, kvankam la afero malfruiĝas. Temas pri la unua atomcentralo malkonstruata en Francio.

En februaro kaj marto 1980, la loĝantaro de Plogoff en la ekstremokcidenta Pointe du Raz amase manifestaciis kontraŭ la projekto de konstruo de nova atomcentralo en ilia komunumo, spite al la paraŝutistoj kaj helikopteroj senditaj de la franca registaro. Pro venonta prezidenta baloto, pluraj kandidatoj promesis la haltigon de la projekto. La protestantoj ricevis pravigon, kiam François Mitterrand ekprenis povon en 1981.

En majo 1968, Rennes, urbo de multnombraj studentoj fariĝis la batalkampo de strikoj kaj protestoj gravaj por Francio. En marto 1972, uzinaj laboristoj en Saint-Brieuc ekstrikis por obteni plipagon. La striko daŭris ok semajnojn. En printempo 2006, la impona studenta protesto kontraŭ la Unuadungkontrakton komenciĝis pliparte en Rennes, kies juna loĝantaro estis proporcie la plej granda en Francio.

Marpoluoj redakti

 
Purigado post naftotajdo

La 12-a de decembro 1999, la petrolŝipo Erika, ŝarĝita de 37.000 tunoj da peza mazuto, pereis viddistance la bretona marbordo kaj kreai abomenindan poluon. 400 km de marbordo estis mazutitaj pro la petrola fluso inter Finistère kaj Charente-Maritime. Inter 150.000 kaj 300.000 birdoj, inter ili 80% de la longbekaj urioj mortis sekve de la katastrofo. Simila petrolŝiprompo okazis en 1978, kiam la Amoco Cadiz pereis norde de Bretonio.

Referencoj redakti

  1. Laŭ la franca libro De Bello Gallico: Commentaires sur la Guerre des Gaules
  2. La Guerre des Gaulles (Gaŭliaj militoj) 7. Paĝo 35.
  3. La Guerre des Gaulles (Gaŭliaj militoj) 3. Paĝo 8.
  4. Hervé Le Boterf. Les Royaumes brittoniques au très Haut Moyen Âge. Sautron :Éditions du Pontig-Coop Breizh, 1997. ISBN 2-9510310-3-3 ISBN 2-84346-030-1, p 46 et 84-85
  5. Hervé Le Boterf. Les Royaumes brittoniques au très Haut Moyen Âge. Sautron :Éditions du Pontig-Coop Breizh, 1997. ISBN 2-9510310-3-3 ISBN 2-84346-030-1, p 90 et suivantes
  6. Hervé Le Boterf. Les Royaumes brittoniques au très Haut Moyen Âge. Sautron :Éditions du Pontig-Coop Breizh, 1997. ISBN 2-9510310-3-3 ISBN 2-84346-030-1, p 202
  7. Le manuscrit de Leyde (VIème siècle), Manuskripto de Leiden (6-a jarcento). Arkivita el la originalo je 2007-12-21. Alirita 2008-06-03.
  8. Judith Everard. « Le duché de Bretagne et la politique Plantagenêt aux XIIe et XIIIe siècles », en Marin Aurell et Noël-Yves Tonnerre éditeurs. Plantagenêts et Capétiens, confrontations et héritages, colloque des 13-15 mai 2004, Poitiers. Brepols, 2006, Turnhout. Collection Histoires de famille. La parenté au Moyen Âge. ISBN 2-503-52290-4, p 202
  9. Robert Favreau, en Histoire du Poitou et des Pays charentais, p 126
  10. Judith Everard. « Le duché de Bretagne et la politique Plantagenêt aux XIIe et XIIIe siècles », en Marin Aurell et Noël-Yves Tonnerre éditeurs. Plantagenêts et Capétiens, confrontations et héritages, colloque des 13-15 mai 2004, Poitiers. Brepols, 2006, Turnhout. Collection Histoires de famille. La parenté au Moyen Âge. ISBN|2503522904, p 202
  11. Tiu rakonto retroviĝas alegorie en la kanto "An Alac'h" (la cigno) en la libro Barzaz Breiz.
  12. L'État breton 2-a volumo de l'Histoire de la Bretagne et des Pays Celtiques, Morlaix, Skol Vreizh, 1966
  13. L'État breton, 2-a volumo de l'Histoire de la Bretagne et des Pays Celtiques, Morlaix, Skol Vreizh, 1966)
  14. "La Révolte du Papier Timbré advenu en Bretagne en 1675", Arthur de La Borderie, Saint-Brieuc 1884
  15. Une histoire de la Bretagne, de Jean Markale kaj Patrice Pellerin. Eldonoj Ouest France, 1994, paĝo 46. ISBN 2-7373-1516-6

Literaturo redakti

  • Informoj pri Bretonio Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
  • Historio de Bretonio, aŭtoro: Christian Bertin
  • Malnovaj verkoj
    • Alain Bouchart, Les grât croniques de Bretaigne : tant de la grande Bretaigne depuis le roy Brutus qui la conquist et la appela Bretaigne iusques au temps de Cadualadrus dernier roy breton etc., Parizo, Jehan de la Roche, 1514.
    • Pierre Le Baud, Histoire de Bretagne avec les chroniques des maisons de Vitré et de Laval, 537 paĝoj kaj 215 paĝoj Parizo, Gervais Alliot, 1638.
    • Bertrand d'Argentré, Histoire de Bretaigne, Paris, J.Dupuys, 1582 kaj eldono de , éldono de 1582 malpermesita de la reĝa franca povo—eldono de 1588 cenzurita kaj poste malpermesita de la franca reĝo Henriko la 3-a - 3a eldono Parizo, Nicolas Buon, 1618, 4a eldono Rennes, Vatar, 1668.
    • Dom Lobineau, Histoire de Bretagne, 2 vol. in-folio, Parizo, Veuve Muguet, 1707.
    • Histoire des ducs de Bretagne. Dissertation historique sur l'origine des Bretons sur leur établissement dans l'Armorique et sur leur premiers rois, Parizo, Rollin et fils, Libraire, 1739.
    • Dom Morice kaj Dom Taillandier, Histoire de Bretagne, Parizo, Veuve Delaguette, 1750-1756. 2 vol. in-f°
    • Dom Morice kaj Dom Taillandier, Mémoires pour servir de preuves à l'Histoire de Bretagne, Parizo, Ch.Osmont, 1742-1746. 3 vol. in-f°
  • Ĝeneralaj verkoj
    • Arthur Le Moyne de la Borderie, Histoire de la Bretagne, 6 volumes in-4° Rennes, Plihon, 1905-1914. 6 vol. 4° (4-a volumo publikigita de B. Pocquet, 5-a kaj 6-a volumoj verkitaj de B. Pocquet).
    • Collectif d’universitaires des universités de Brest, Nantes, Rennes, Toute l’histoire de Bretagne, dans l'Ile de Bretagne et sur le continent, Morlaix, éd. Skol- Vreizh, 1996. 800 paĝoj in-8°.
    • Reynald Secher kaj René Le Honzec, Histoire de Bretagne, éd. Reynald Seycher, bildstrio dekvoluma publikigitaj inter 1991 kaj 1998.
    • Joël Cornette, Histoire de la Bretagne et des Bretons. Tome 1. Des âges obscurs au règne de Louis XIV ; tome 2. Des Lumières au XXIe siècle, 432 kaj 448 paĝoj, Parizo, Le Seuil, 2005. Tiu libro ricevis la grandan historian premion de la Académie française en 2006.
  • Pri antikva Bretonio
    • Patrick Galliou, L'Armorique romaine, Brasparts, éd. Bibliophiles de Bretagne, 1984. Reeldono, Crozon, Armeline.
  • Pri mezepoka Bretonio
    • Myles Dillon, Nora Chadwick, Christian-J. Guyonvarc'h, Les royaumes celtiques, P., Fayard, 1974. Reeldono Crozon, Armeline.
    • Léon Fleuriot, Les origines de la Bretagne, P., Payot, 1980. ISBN 2-228-12710-8
    • Christian Y. M. Kerboul, Les royaumes brittoniques au Très Haut Moyen Age, Sautron, Editions du Pontig & Spezet, Coop Breizh, 1997. ISBN 2-84346-030-1.
    • Christiane M. J. Kerboul-Vilhon. Gildas Le Sage, Vie et œuvres, Editions du Pontig, Sautron, 1997, ISBN 2-9510310-2-5.
    • E. G. Bowen, Saints seaways and settlements, University of Wales Press, 1977.
    • J. C. Cassard, Les Bretons de Nominoë, Edition Beltan, Brasparts, 1990. Reeldono P. U. Rennes. 2002. ISBN 2-86847-776-3.
  • Pri la duklando de Bretonio
    • Michael Jones, "La Bretagne ducale. Jean IV de Montfort (1364-1399) entre la France et l'Angleterre. Rennes, Presses univ. de Rennes, 1998, 268pp. ISBN 2-86847-297-4.
    • Jean Kerhervé, L'État breton aux XIVe et XVe siècles, 2 vol., P., Maloine, 1987. ISBN 2-224-01703-0. 2-224-01704-9
    • Jean Kerhervé eld. "1491. La Bretagne terre d'Europe". Actes du colloque international de Brest (1991). Brest, Centre de recherche bretonne et celtique, 1992, 523 paĝoj
    • Jean-Pierre Leguay kaj Hervé Martin, Fastes et malheurs de la Bretagne ducale 1213-1532, Rennes, Ed. Ouest-France, 1982, 446 paĝoj. ISBN 2-85882-309-X
    • Michel de Mauny, Anne de Bretagne, Rennes, eld. Kanevedenn, 1976.
  • Pri la 16-a jarcento kaj la revolucio
    • Arthur de La Borderie, La Révolte du Papier timbré advenue en Bretagne en 1675, Saint-Brieuc, 1884.
    • Michel de Mauny, 1532. Le grand Traité franco-breton, P., Librairie française, 1971.
    • Michel de Mauny, 1532-1790 Les dessous de l'Union de la Bretagne à la France, P., éd. France-Empire, 1986.
    • Antoine Dupuy, Histoire de l'union de la Bretagne à la France, P., éd. Hachette, 1880, 2 vol. de 447pp et 501pp.
  • Pri Bretonio post la jaro 1789
    • Roger Dupuy, La Bretagne sous la Révolution et l'Empire, 1789-1815, Rennes, eld. Ouest-France, 2004.
    • Jean-Yves Guiomar, "Le Bretonisme", Rennes, Société d'histoire et d'archéologie de Bretagne (jen rezenzo franclingva)
  • Laŭtemaj verkoj
    • Marcel Planiol, Histoire des Institutions de la Bretagne (Droit Public et Droit Privé), 3 vol., Editions du cercle de Brocéliande, Rennes 1953-1955 ; verko premiita de la instituto kaj publikigita helpe de la Nacia Scienca Esplorcentro.
    • Erwan Vallerie, Communes bretonnes et paroisses d'Armorique, Edition Beltan, Brasparts, 1986.
    • Jean de Mey, Les Monnaies de Bretagne, volumo de 158 paĝoj, Numismatic pocket, Bruselo, 1970.
  • Pri interkelta lingvistiko
    • I. C. Zeuss (Johann Kasper Zeuss), Grammatica celtica e monumentis vetustis tam Hibernicae linguae quam Britannicarum dialectorum Cambriacae Cornicae Aremoricae comparatis Gallicae priscae reliquis, construxit I. C. Zeuss, editio altera curavit H. Ebel, eldonejoj Weidmann / Maisonneuve, Berlino / Parizo, 1871.

Eksteraj ligiloj redakti