Historio de Unuiĝinta Reĝlando

(Alidirektita el Historio de Britio)

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando (angle United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland) estas okcidenteŭropa ŝtato komuniganta Anglion, Skotlandon, Kimrion, kiuj troviĝas sur la insulo Granda Britio, kaj Nordan Irlandon. Dum pli ol cent jaroj ĝi ensumigis ankaŭ tutan Irlandon.

Mapo de Unuiĝinta Reĝlando

Tiu ĉi artikolo okupiĝas pri la historio de tiu ĉi ŝtata formacio.

Praepoko redakti

Tiu ĉi artikolo celas la insulon Granda Britio, pri la praepoko en Irlando vidu la historion de Irlando.

Paleolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paleolitiko.
 
Ĉevaloj

La unuaj pruvoj pri la vivo de homoj sur la teritorio de insulo Granda Britio estas ŝtonfajraj iloj kaj ostoj el familio de homo (laŭ aĝo eblas pliprecizigi ilin al Homo erectusHomo heidelberga). Ili estis trovitaj en marbordaj tavoloj el Pakefield en Suffolk, kaj aĝas proksimume 700 000 jarojn. Temas pri la plej malnovaj trovitaĵoj de familio homo en la propra Eŭropo norde de Alpoj, Britio estis do kunigita kun la kontinento ĉe la hodiaŭa Manika Markolo, kiu estis nur granda rivero. Plua signifa trovitaĵo estas restoj de la heidelberga homo el periodo proksimume 500 000 jaroj.

El la tempo post la interglacia epoko de Ipswich (128 000 - 120 000 antaŭ Kristo), kiam Granda Britio fariĝis insulo, oni havas nur malmultajn pruvojn pri la ĉeesto de homoj. Ĉirkaŭ 70 000 antaŭ Kristo, kiam komenciĝis unu glaciepoko, Granda Britio denove fariĝis duoninsulo de Eŭropo. Post la jaro 30 000 antaŭ Kristo, ekzemple en Kimrio aperas trovitaĵoj de Aŭrinjaka kulturo (homo de hodiaŭa tipo). Dum la ekstreme malvarma stadio (22 000 - 13 000 a.K.) homoj denove ne vivis sur Granda Britio. Post 13 000 a.K. homoj revenis sur Grandan Brition (trovitaĵoj en Goughs Cave en Somerset). El periodo 12 500 - 12 000 a.K. ni jam konas la unuan tipan arkeologian kulturon el Britio - la t.n. creswellien. Tio estis kulturo de ĉasistoj de boacoj. Ekde tempoj de tiu ĉi kulturo Britio jam estis daŭre loĝata.

Mezolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezolitiko.

Kiam la lasta glaciepoko finiĝis (ĉirkaŭ la jaro 9500 antaŭ Kristo) vivis sur la teritorio de Granda Britio malgrandaj grupetoj de ĉasistoj, kolektistoj kaj fiŝkaptistoj. Plimulte ili ne havis daŭrajn loĝejojn, sed ili migris post gregoj de cervoj, ilia ĉefa fonto de vivtenado. Tiu ĉi maniero de vivtenado estis tre malfaciligita ĉirkaŭ la jaro 5000 antaŭ Kristo, kiam sekve de varmiĝo kaj arbariĝo de plimulto de la teritorio tiuj ĉi bestoj pereis. Ĉirkaŭ la jaro 8500 a.K. Granda Britio (ĝis hodiaŭ) fariĝis denove insulo.

Neolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitiko.
 
Tombo el malfrua neolitiko

Neolitiko komenciĝas en Britio ĉirkaŭ la jaro 4400 a.K., kiam la mezolitika loĝantaro de la insulo estis transprenanta la neolitikan manieron de la vivo, konata sur la eŭropa kontinento jam antaŭ longe antaŭ tio. Laŭ pli malnovaj opinioj samkiel ankaŭ laŭ kelkaj hodiaŭaj genetikaj analizoj ne temis nur pri transprenado de la nova maniero fare de la pli malnova loĝantaro, sed pri la alveno de la tute nova loĝantaro. Se tio okazis tiel, tiuj ĉi homoj venis el Pireneja duoninsulo ([1] Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine). La loĝantoj tiam vivis precipe en la okcidenta Granda Britio kaj Irlando (tie, kie pli poste keltoj), ili havis pli malaltajn staturojn kaj pli malhelan haŭton, ili bredis bestaron, cerealojn kaj ili dediĉis sin al farado de potoj. Pri la progresinteco de tiuj ĉi homoj parolas precipe konstruaĵoj, kiuj postulis kunlaboradon kaj bonan organizadon. Komence tio estis tumuloj kaj sepultejoj. Ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. ili komencis konstrui rondformajn konstruaĵojn kun fosaĵoj. Tio estis religiaj, politikaj kaj ekonomiaj centrejoj. La plej konata estas Stonehenge proksime de Salisbury, sed kiu la hodiaŭan aspekton (ŝtonoj en rondo) ricevis proksimume nur ĉirkaŭ la jaro 2200 a.K.

Eneolitiko kaj bronzepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eneolitiko kaj Bronzepoko.
 
Stonehenge

Post la jaro 2800 a.K. venis novaj ekloĝintoj el Eŭropo - kulturo de sonorilformaj pokaloj (2800 - 1700 a.K.). Ili havis pli grandajn, pli fortajn staturojn ol la neolitikaj loĝantoj. Ili havis bonajn soldatajn kaj forĝistajn kapablojn. Post ilia alveno aperas individuaj tomboj ekipitaj per argilaj potetoj. La homoj de tiu ĉi kulturo jam kapablis prilabori bronzon kaj la bronzaj ilaroj baldaŭ anstataŭigis la ŝtonajn.

Post tiu ĉi kulturo sekvis pluaj kulturoj kaj post la jaro 1300 a.K. la civilizo el remparejoj komencis perdi sian gravecon kaj frunten venis kamparanoj, kiuj eklernis pliriĉigi la grundon per naturaj mineraloj, ĝi do fariĝis pli fekunda. Vilaĝoj kaj fortikigitaj lokoj sur montetoj disvastiĝis tra la pejzaĝo. Tiuj fariĝis administraj centroj de la teritorio.

Ferepoko (Keltoj) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ferepoko kaj Keltoj.
 
Disvastiĝo de keltoj en Eŭropo: per la blua koloro 1500 a.K.1000 a.K., per la rozkolora 400 a.K.

Keltoj estis nacio devenanta verŝajne el teritorio de meza Eŭropo aŭ eĉ pli el sudo, el la sudaj regionoj de Rusio. Ili havis plimulte pli altajn staturojn kaj ili havis malhelajn harojn. Rilate al teknologio, ili estis pli progresintaj ol la antaŭaj loĝantoj de Britio. Ili sciis prilabori feron kaj per tio ili produktis pli firmajn armilojn kaj ilarojn ol la bronzajn. Ĉirkaŭ la jaro 700 a. K. ili komencis iom post iom, en pluraj ondoj veni sur la teritorion de Britio. Verŝajne ili forpuŝis la devenajn loĝantojn nordokcidenten ĝis Kimrio, Skotlando kaj Irlando, kaj ili priloĝis la sudajn, ebenajn regionojn. Ilia alveno estas grava por la brita historio, ĉar ili estas antaŭuloj de multaj hodiaŭaj loĝantoj de Kimrio, Cornwall kaj Irlando. La keltaj lingvoj estas en unuopaj regionoj senĉese uzataj, eĉ kiam la ofica lingvo estas la angla lingvo. Ni ne scias, ĉu keltoj venis per paca vojo aŭ ĉu pro celo de milit-iro. Dekomence ĉiuj keltaj grupoj vivis sammaniere, nur ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. aperis diferencoj inter nordokcidento kaj sudoriento de la insulo. Ili diferenciĝis en plurajn tribojn, frunte kiuj staris estro el donita familio aŭ tribo. La elekto okazis aŭ per duelo inter unuopuloj aŭ voĉdonado.

Keltoj daŭrigis en la agrikulturaj tradicioj de la homoj venintaj antaŭ ili, sed danke al fero ili plibonigis manieron de prilaborado de grundo. Tio ebligis al ili kulturi pli riĉan rikolton. Ili ankaŭ konstruis fortikaĵojn sur montetoj - centrejojn de lokaj grupoj. La triboj komercis inter si kreante tiel sociajn kaj politikajn reciprokajn rilatojn. Du la plej signifaj komercaj centrejoj estis sur lokoj de ĉefaj lokoj de la hodiaŭaj Anglio kaj Skotlando. Ili uzis ferajn stangojn kiel pagilon, ĝis kiam ili ne anstataŭigis ilin per moneroj, kiuj estis uzataj ankaŭ de Gaŭloj.

La triboj estis gviditaj far de trupo de batalantoj, tre gravan rolon estis rolantaj pastroj-druidoj. Ili havis konojn el ĉiuj terenoj gravaj por la vivo de tribo kiel ekzemple historio, juro, medicino.

Rilate al posteno de virinoj, en tiu ĉi periodo ili havis pli da libereco ol en la sekvantaj jarcentoj. Ĉe kelkaj triboj virinoj estis eĉ estrinoj. Ekzemple Boadicea stariĝis frunten de tribo post la morto de sia edzo. En la jaro 61 a.K. ŝi gvidis la tribon en batalon kontraŭ romianoj, kiuj iom post iom komencis alligi la keltajn teritoriojn al sia imperio. Per tio komenciĝis romia superregado, kiu daŭris kelke da sekvantaj jarcentoj.

Romia epoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia Imperio.

En la 1-a jarcento post Kristo romianoj komencis entrepreni ekspandiojn kaj iom post iom ili alligis al sia imperio plimulton de Eŭropo. Ili iom post iom enpenetris ankaŭ al britaj insuloj, kie vivis la keltaj triboj. Peligis ilin la sopiro al novaj teritorioj, sed ankaŭ la bone evoluinta agrikultura produktado de keltoj, en kiu la romianoj vidis facilan fonton de vivtenado por siaj soldataroj. Kiel la unua enpenetris sur la teritorion de Granda Britio Julio Cezaro ĉirkaŭ la jaro 55 a.K., sed daŭris preskaŭ cent jaroj, ĝis kiam la romianoj akiris plimulton de la teritorio sub sian kontrolon. Tio okazis ĉirkaŭ la jaro 43 post Kristo. Krom kelkaj esceptoj (kiel ekzemple ribelo gvidita de Budiko en la jaroj 60-61) ili antaŭenpaŝis proporcie facile, ĉar ili havis pli bone organizitan kaj armilekipitan armeon kaj la keltaj triboj batalis ankaŭ inter si. Al Romia imperio estis alligita teritorio situanta sude de Britio. Romianoj malgraŭ la klopodo ne sukcesis konkeri Kaledonion (la hodiaŭa Skotlando). Fine laŭlonge laŭ la norda limo imperiestro Hadriano igis konstrui remparon tuŝanta riveron Humber ĝis rivero Severn. Ĝi estis finita en la jaro 122 kaj krom markigo de la limo ĝi ŝirmis antaŭ atakoj kontraŭ la triboj de norde.

Povas ŝajni, ke la romianoj estis nur kruelaj konkerantoj, sed fakte ili alportis Brition ankaŭ multon bonan. Ili fiksigis la novan kulturon kaj lernigis la devenajn keltajn loĝantojn skribi kaj legi. La legopovo disvastiĝis precipe inter pli altaj tavoloj de la socio, loĝantoj de urboj kaj proprumantoj de grundo, kiuj plie komencis lerni la latinan kaj la grekan lingvojn. Ankaŭ la romianoj fondis novajn urbojn, multajn sur lokoj de la devena loĝigo. En tiuj ĉi urboj havis sidejojn soldatajn garnizonoj, kiuj helpis reteni ordon. Oni distingis tri tipojn de urboj. Coloniale estis urboj loĝigitaj de romiaj enloĝintoj. Municipia estis urboj kun miksita loĝantaro, al kiu estis agnoskita la romia civitaneco. Civitas estis urboj kun la devenaj keltaj loĝantoj. Romianoj sume kreis ĉirkaŭ 20 pli grandajn urbojn kun ŝtona fortikigo. Kunigitaj ili estis per vojoj, kies daŭrecon dokumentas la fakto, ke multaj el ili estas fundamentoj de vojoj uzataj ĝis hodiaŭ. Londono estis jam tiam granda urbo kaj grava komerca centrejo de Norda Eŭropo, ĉar Britio produktis sufiĉan kvanton de cerealoj por eksporto. Same en la lingvo konserviĝis restaĵoj el la romiaj tempoj. Multe da vortoj precipe el tereno de komerco, hejma vivo kaj nomoj de urboj havas la romian originon. La superregado de romianoj en Britio daŭris ĝis krizo de la Romia imperio en la 4-a jarcento. La romia soldataro des pli malfacile rezistis al atakoj de la keltaj triboj el Kaledonio. Same ĝermanaj triboj de saksoj kaj frankoj signifis pluan minacon. En la jaro 409 estis lastaj restaĵoj de la romia soldataro detirigitaj el Britio. Keltoj devis konsili al si mem kun atakoj de ĝermanoj.

Frua mezepoko redakti

Saksoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Saksoj.

La riĉeco kaj la bonaj agrikulturaj kondiĉoj sur la insuloj estis allogaĵo por ĝermanaj triboj, kiuj de komence de la 5-a jarcento venadis sur la teritorion de Granda Britio. Ĉirkaŭ la jaro 430 ili komencis daŭre ekloĝi. Ili devenis el norda Ĝermanio kaj Skandinavio kaj ili dividiĝis en tri la plej signifajn tribojn. Engloj (de tie la nomo Anglio) priloĝis la sudon kaj la mezon de teritorio. Jutoj priloĝis regionon ĉirkaŭ Kent kaj Saksoj la mezon de teritorio inter vilaĝoj de engloj kaj jutioj. Verŝajne ili venis pro la menciita prospereco de Britio, sed kelkaj fontoj parolas, ke invitis ilin eĉ keltoj mem, ĉar post la foriro de romianoj estis neniu por regi kaj unuigi la unuopajn, senĉese konkerantajn tribojn. Sume, la eventoj de tiu ĉi periodo estas vualitaj per sekreto, ĉar ili estis verkitaj de monaĥoj kaj kronikistoj vivantaj je kelke da jarcentoj pli poste.

Keltoj klopodis rezisti al tiuj ĉi atakoj, sed iom post iom ili estis forpuŝataj pli kaj pli okcidenten. Fine en la jaro 570 estis ekspatrujigitaj ĝis Kimrio, skotaj ebenejoj kaj Cornwall. La triboj, restintaj sur la saksa teritorio, falis en sklavecon. Tial supervivis nur malmulte da restaĵoj de la kelta kulturo, se influo de la saksa kulturo estas senĉese videbla, ekzemple ankaŭ en la moderna angla lingvo estas multe da vortoj de la saksa origino. Same supervivis elementoj el tereno de ŝtata administrado kaj gvidado de ŝtato. La regiono estis dividita en plurajn pli malgrandajn reĝlandojn. En la 7-a jarcento ties nombro fiksiĝis je sep: Essex, Sussex, Wessex, East Anglia, Kent, Mercia kaj Northumbria. Aperis la unuaj provoj pri ties unuigo. Las unua konata unuiganto estis reĝo Offa, reganto de Mercie en la jaroj 757 - 796. Li dokumentis sian potencon per konstruigo de ŝirma remparo laŭlonge laŭ limoj kun Kimrio por ŝirmi kontraŭ keltoj. En tiu ĉi periodo estiĝis ankaŭ la t.n. Vitenagemoto - ia konsila organo de reganto, kiu formiĝis el konsilantaro de pli maljunaj en antaŭaj periodoj. Ĝi helpis formi leĝojn kaj difini aŭtoritaton de la reganto. Ĝi ankaŭ havis ĉefan vorton dum detronigo kaj elekto de reganto. (En tiu ĉi periodo la reganta titolo ankoraŭ ne heredis aŭtomate el patro je filo, sed vitenagemoto difinis konvenan sekvanton de la trono.) Malgraŭ la klopodoj Offa ne sukcesis unuigi la tutan Anglion kaj post lia morto la potenco de Mercie falis.

Saksoj alportis modernigon ankaŭ en terenon de la ŝtata administrado. Ĉiu reĝlando dividigis la regionon en graflandojn, frunte kiuj staris grafo, la reĝa victenanto. Ankaŭ pliboniĝis nivelo de agrikulturo per invento de pli efika plugilo, estiĝis ankaŭ nova trifojasistemo de prilaborado de grundo. Danke al tiuj ĉi ŝanĝoj pliboniĝis kunlaborado de homoj dum laboro, ĉar peza plugilo kaj ĉiu ne povis permesi al si havi eksvirbovojn. Centrejo estis domo de regiona grandbienulo, kien vilaĝanoj iradis pagi impostojn kaj same ĝi estis ankaŭ administra kaj armea centrejo. Tiuj ĉi ŝanĝoj alportis ankaŭ negativojn, kaj nome dividado de la loĝantaro en unuopajn tavolojn. Frunte de la socio estis la reĝo, poste grafoj, grandbienuloj kaj soldataj komandantoj. Malplej alte estis kamparanoj, kiuj pro sia nesufiĉa legopovo estis ekspluataj fare de lokaj grandbienuloj.

Kristanismo redakti

La doktrino de Jesuo Kristo komenciĝis en Brition entrepreni jam fine de la romia superregado, sed saksoj, konfesantaj malnovan ĝermanan religion, forpuŝis keltojn kaj tiel kristanismo disvastiĝis sole en malgranda mezuro inter la keltaj triboj. Sur la teritorio de Kimrio estas konataj unuaj monaĥejoj. En la 6-a jarcento papo Gregorio la 1-a sendis monaĥon Aŭgustenon (pli poste sankta Aŭgusteno el Canterbury), por ke li disvastigu la kristanismon ankaŭ inter saksoj. Aŭgusteno estis nomita tie, kie ĉefepiskopo en Canterbury - ĉefcentrejo de Kent - kie estis bonaj kondiĉoj, se edzino de loka reĝo estis kristanino. Sed tiu ĉi formo de kristanismo enradikiĝis sole inter pli altaj tavoloj de la socio, al la kamparanoj ĝi ne enpenetris. Tiam la keltaj monaĥoj forlasis la monaĥejojn kaj el la vilaĝo ĝis la vilaĝo ili disportis la kristanisman doktrinon inter simplan popolon, kiu akceptis ĝin pli ĝoje ol de riĉigitaj episkopoj vivantaj malantaŭ muroj de la reĝaj palacoj. Sed pro tio estiĝis du branĉoj de eklezio - la romia kaj la kelta. La krizo kulminis per kverelo je dato de Granda Nokto. En 663 estis definitive preferigita la romia eklezio kaj la kelta falis. Pli poste la kristanismo disvastiĝis ankaŭ en la ceterajn, kontinentajn partojn de Ĝermanio. Evoluon de la eklezio helpis ankaŭ la saksaj reĝoj, sed ankaŭ ilia potenco estis firmigata per subteno de ekleziaj altranguloj kaj papo, kiu havis en periodo de "mallumo" grandan aŭtoritaton ankaŭ inter la eŭropaj regantoj. Estis fonditaj pluaj monaĥejoj, ekz. Westminster, pastraj kaj klerecaj centrejoj. La monaĥoj disvastigis klerecon ankaŭ inter simplaj loĝantoj, ĉar la legopovo fariĝis grava rimedo en la socia hierarkio. La potenco venis en la manojn al tiuj, kiuj sciis legi kaj skribi kaj per tio nur pliprofundiĝis diferencoj inter la sociaj tavoloj. La evoluo de monaĥejoj helpis ankaŭ al evoluo de komerco. Tiutempe ĉefan parton de la angla eksporto kreis lanoj, fromaĝoj, potistaj kaj forĝistaj produktoj, fiŝoj kaj juveloj.

Vikingoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikingoj.
 
Morto de vikinga militisto

Fine de la 8-a jarcento la prospero de Britaj insuloj komencis allogi pluajn vilaĝanojn. Tio estis vikingoj estinta batalantoj kaj marnavigaciistoj. Devene ili priloĝis teritorion en hodiaŭa Danio kaj Norvegio. Ili havis proprajn reĝlandojn, el kiuj la plej forta estis la dana. Ili estis bonaj kaj kruelaj batalantoj. Ili konstruis leĝerajn ŝipojn, la t.n. langskipojn, per kiuj ili navigaciis marojn. Ĉirkaŭ la jaro 1000 ili venis ĝis teritorio de hodiaŭa Ameriko. Ili vivtenis sin per agrikulturo, fiŝkaptado kaj ĉasado de bestoj. En siaj ekspedicioj ili ĉasakiris multajn riĉaĵojn kaj sklavojn. Estas pluraj kaŭzoj, kial ili decidiĝis konkeri Brition. Unu el ili estas jam menciitaj avantaĝaj agrikulturaj kondiĉoj (certe pli favoraj ol en Skandinavio). Aliaj fontoj indikas, ke parto de la vikinga loĝantaro havis malkonkordojn kun la reganto kaj ili estis ekspatrujigitaj. Eble allogis ilin la riĉeco de la britaj monaĥejoj, kiuj estis facila predo. Aŭ ili nur volis disvastigi siajn komercajn rilatojn.

 
Anglio ĉirkaŭ la jaro 878

Ili aperis unuanfojon sur la angla marbordo fine de la 8-a jarcento. Ili ŝtelis kaj mortigis la loĝantaron (aŭ prenis ili en sklavecon) en vilaĝoj sur la marbordo, ilia celo estis ĉefe monaĥejoj. (Vikingoj ankoraŭ ne estis kristanoj, ili konfesis malnovan nordian religion.) Ili restadis en Anglio iom post iom pli kaj pli longan tempon, ili postulis eĉ de saksoj for-aĉeton, por ke ili ŝirmu kontraŭ pluaj atakoj. En la jaro 842 ili konkeris Londonon marŝante pluen. La anglaj reĝlandoj, senĉese konkerantaj inter si, ne kapablis unuiĝi kontraŭ la atakanto. Memstare ili ne havis ŝancon kaj danoj do okupis Northumbria-on kaj konkeris York-on (865). En tiu ĉi periodo ankaŭ ili akceptis kristanismon kaj pace ili ekloĝis sur la okupita teritorio entreprenante pluajn atakojn. La plej forta saksia reĝlando en tiu ĉi periodo estis Wessex. Ties reganto Alfredo la Granda, kiu fariĝis reganto post sia malkapabla frato Ethelredo en 871, venkis batalon kontraŭ vikingoj. Li sukcesis unuigi la retson de Anglio. La ceteraj reĝlandoj ankaŭ konsciis minacon de pereo kaj Alfredo stariĝis frunten de armeo kun celo malebligi al vikingoj priregi la reston de la lando. Sed post komencaj sukcesoj li suferis en 876 malvenkon kaj li devis pagi foraĉeton pro la paco. Sed li ne rezignis. En batalo apud Edingtono en 878 li venkis danan reĝon Guthrumon kaj en 886 li denove konkeris Londonon. Li fermis kun la malamiko interkonsenton. Vikingoj lasis al si la teritorion norde kaj oriente de Britio, nomata Danelaw - la regiono, kie validis dana rajto kaj regis la dana reĝo. Sur la restanta teritorio regis Alfredo. Dum lia regado la regiono kreskis, li apogis disvastigon de kristanismo kaj klereco. Li ankaŭ lasis konstrui reton de burgoj kaj fortikaĵoj por ŝirmado kontraŭ malamikoj. Post lia morto surtroniĝis lia filo Eduardo la pli maljuna de Anglio (899 - 924), kiu ankoraŭ alligis teritorion sude de rivero Humber kaj oriente de Kimrio. Li ankaŭ priregis Mercion. Liaj sekvantoj ŝovis la limojn ankoraŭ pli malproksimen norden, en 954 ili konkeris ankaŭ ĝis tiam la vikingan Yorkon. Tiu ĉi periodo estis relative trankvila kun klopodoj pri la akiro de la perdita teritorio.

En 955 danoj denove komencis entrepreni eksplodojn okcidenten. La angla reĝo Ethelredo la Pacama ne kapablis alfronti al ili kaj li do pagis al ili, por ke ili lasu la landon trankvila (eĉ kiam nur por certa tempo). Li donis al la loĝantoj por tiu ĉi celo apartan imposton, la t.n. Danegeld. Tio estis la komenco de la regula imposta sistemo, kiu sekurigis monon por financi armeon. Pro tiu ĉi imposto plej multe suferis simplaj kamparanoj. Post la morto de Ethelredo danoj kontrolis plimulton de la teritorio. La lando estis en malordo kaj necese ĝi bezonis reganton. Vitenagemoto decidiĝis doni la reĝan kronon al la dana reganto Knuto la Granda (konata ankaŭ kiel Kanuto), kiu establis ordon, eĉ kiam sub regado de vikingoj. Post li regis lia filo, sed li mortis neatendite en 1040. La vitenagemoto aljuĝis la kronon al Eduardo, filo de Etheredo la Pacama.

Batalo apud Hastings redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo apud Hastings.

Eduardo surtroniĝis kiel Eduardo la Konfesanto. Li forte interesiĝis pri eklezio, dum lia regado estis konstruitaj multe da preĝejoj kaj monaĥejoj. Kiel infano li estis edukita en Normandio, tial li alportis ankaŭ multe da elementoj de tiu ĉi kulturo. Normanoj estis idoj de vikingoj, kiuj ekloĝis norde de Francio en la antaŭaj jarcentoj. Eduardo mortis en 1066 sen heredanto. Aperis grava demando, kiu estos nova reĝo. Estis multaj proponintoj elinter la dana kaj la angla nobelaro (invitis ilin Eduardo), same dana reĝo Haraldo ne rezignis pri la ideo al la angla trono, kiu estis nur antaŭ nelonge deprenita al danoj. Elinter la nobelaro la plej grandajn pretendojn faris al si Vilhelmo (pli poste Vilhelmo la Konkerinto), duko el Normandio, al kiu Eduardo mem promesis la tronon. Plua kandidato estis Haroldo el familio de Godvinidoj, la plej forta familio de reĝlando Wessex. Plie li estis ankaŭ parenco, se fratino de Haroldo estis edzino de Eduardo. La vitenagemoto fine decidis en prosperon de Haroldo, revokante al anglaj principoj, ne normanaj, eĉ kiam estas menciata ankaŭ interkonsento, en kiu Haroldo dum sia vizito promesis al Vilhelmo, ke li ne pretendigu la tronon post la morto de Eduardo. Vilhelmo albordiĝis kun sia armeo en Anglio en la jaro 1066. Haroldo intertempe marŝis en batalon kontraŭ danoj, kiuj klopodis konkeri Yorkon. Li fine forpelis ilin, sed lia laca armeo jam ne kapablis alfronti al pli bone organizitaj normanoj. En batalo apud Hastings ĝi suferis teruregan malvenkon, Haroldo mem falis en batalo kaj Vilhelmo estis post nelonge en Westminster kronita kiel nova reĝo. Komencis la regado de normanoj.

Kimrio, Irlando, Skotlando redakti

Keltoj, kiuj estis forpuŝitaj fare de saksoj, fondis proprajn reĝlandojn. Keltoj vivantaj en Kimrio, apartigita de remparo de Offa, vivis sian propran vivon. Se la regiono estas montoriĉa kaj kondiĉoj por agrikulturo estis limigitaj, ili vivtenis sin plejparte per bredado de bestoj en ebenejoj. La socion kreis familiaj grupiĝoj, ĉiu el ili proprumis plurajn vilaĝojn kaj farmojn. Plimulte la plej forta ano de la grupiĝo fariĝis reĝo. Tiuj ĉi reĝoj senĉese batalis inter si klopodante preni la teritorion de tiu alia. En la jaro 1039 Llewelyn ap Gruffydd estis la unua reĝo sufiĉe forta por tio, por ke li unuigu la tutan teritorion. Sed li pasigis la reston de sia vivo per forpeligado de malamikoj. La reĝoj, kiuj venis post li, povis regi nur post agnosko de superregado de Eduardo la Konfesanto, la angla reĝo.

Irlando estis neniam priregita nek fare de romianoj nek fare de saksoj. Ĝi havis sian propran kulturon, ankaŭ fondita je sistemo de familiaj grupiĝoj kun laŭleĝe elektitaj reĝoj. Forta fenomeno estis kristanismo, la ĉefa disvastiganto estis sankta Patriko, ĝis hodiaŭ patrono de Irlando. Monaĥejoj estiĝadis ĉefe laŭlonge laŭ marbordo. Tiu ĉi trankvila periodo finiĝis pro la alveno de vikingoj. Tiuj alportis novan politikan kaj ekonomian elementojn en la vivon de pacamaj keltoj. Ili fondis havenojn kaj komercajn centrejojn, kiel ekz. Dublino. Ankaŭ Irlando estis certan tempon unuigita (1002 - 1014) sub reĝo Brian Borum, senĉese konsiderata kiel unu el la plej grandaj irlandaj regintoj. Sed ankaŭ li falis en batalo kontraŭ vikingoj. Fine normanoj priregis Irlandon.

Skotlando havis danke al sia geografia situo pli da specoj de loĝantaro. Ĝi membriĝis en du regionojn. Sur fekundaj ebenejoj vivis precipe loĝantoj de brita deveno, per maniero de la vivo simila al angloj. Norde en altaĵoj vivis triboj kunigitaj per siaj familiaj tradicioj en la t.n. klanoj. Unu el ili estis piktoj, parolantaj per la kelta lingvo. Plu tie vivis skotoj. En la jaro 843 skotoj kaj piktoj estis unuigitaj fare de la skota reĝo. Pli poste alliĝis al ili ankaŭ loĝantoj el la ebenejoj. Tiuj ĉi tri grupoj unuiĝis el pluraj kaŭzoj. Ili havis la komunajn keltan kulturon, ekonomikon kaj la agrikulturo dependis de la bredado de bestoj, ili konfesis kristanismon kaj ili havis komunajn malamikojn. Skotlando same ne evitis atakon de vivkingoj, sed pli granda minaco estis angloj, la angla reĝo ĝojis pri la skota krono. En la jaro 934 armeo de Wessex venkis skotojn kaj tiuj estis forpuŝitaj pli norden. Skotoj tre ne rezistis kaj tiu ĉi indiferenteco de komence validiĝis al ili, angloj lasis ilin trankvilaj kaj por ia tempo ili vivis en la paco.

Kulmina mezepoko redakti

Feŭdismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feŭdismo.
 
Statuo de Vilhelmo la Konkerinto sur katedralo en Lichfield

Eĉ kiam Vilhelmo la Konkerinto estis sukcese kronita kiel reĝo, li ne havis facilan taskon, la bataloj daŭrigis. Saksoj plu organizis ribelojn, kiujn la normana armeo kruele kaj sange subpremis. Ĝi antaŭenpaŝis el vilaĝo al vilaĝo neniigante ĉiujn strategiajn lokojn, kiuj povus helpi saksojn. Ĉefe en la nordaj regionoj en ĉirkaŭaĵo de Durhamo kaj Yorko estis neniigitaj multaj vilaĝoj. Kio rilatas al nobelaro, en ilia konsisto okazis ŝanĝoj. El la devenaj saksaj grafoj kaj episkopoj reteniĝis nur tiuj, kiuj agnoskis Vilhelmon kiel reĝon. Plimulto estis anstataŭigita de normanaj nobeloj, kiujn Vilhelmo invitis en la landon.

En Britio superis la t.n. feŭdismo. Proprumanto de ĉiu grundo en la ŝtato estis la reĝo. Li luigis parton de la grundo (1/2) al nobelaro, parton (1/4) al la eklezio (kies potenco iom post iom plifortiĝis kaj ekleziaj altranguloj frunte kun papo havis grandan influon al la decidoj de la reganto), kaj parton (1/5) li lasis por si. Tiuj ĉi administrantoj pro la grundo devis promesi al li fidelecon kaj doni al li parton de siaj profitoj kiel imposton. Okaze de milito ili devis doni al la reĝo virojn en la soldataron. Administranto-vasalo povis same parton de sia grundo doni por luigo al malpli alta nobelaro, al kavaliroj aŭ ankaŭ al liberaj civitanoj. Kelkaj pagis la grundon per dono de armea subteno, alia per parto de rikolto. La loĝantoj devis pagi ankaŭ imposton al la eklezio. Se iu nobelo mortis, la grundon heredis la plej aĝa filo, sed unue li devis ricevi permeson de la reĝo. Memkompreneble, oni kalkulis ankaŭ kun ia pago, por ke la reganto profitu el la tuta situacio. Se la nobelo ne havis idon, la grundo estis redonita al la reganto kaj tiu plu decidiĝis, kio kun ĝi. Tiuj ĉi rilatoj inter feŭdo kaj vasalo eltenis kun malpli grandaj ŝanĝoj tre longe. Eĉ ĵuro de fideleco al feŭdo estas ĝis hodiaŭ parto de la reĝa kronado. Tiu ĉi sistemo estis grava ankaŭ por la reganto, ĉar se li ne donacu la grundon al siaj vasaloj, ili ne donus al li sian armean subtenon kaj ili povus ekribeli. Tiuokaze li povus perdi siajn posedaĵojn kaj la tronon.

Vilhelmo volis precize scii la grandecon de sia posedaĵo, kiajn profitojn li povas atendi de la grundo. Li same bezonis scii la nombrojn de loĝantoj, por ke li povus ekpraktikigi la impostojn. Tial li igis en la jaro 1086 skribi ĉiujn indikojn pri la lando en Libro de lasta juĝo . Ĝi donis kompletan ekonomian bildon kaj li povis efektivigi pluan signifan reformon, kiu same eltenis ĝis hodiaŭ. Tio estis impostoj, kiujn devis pagi ĉiujn loĝantojn aŭ per mona aŭ per natura formo. La imposto al la eklezio jam estis menciita. La reĝo respondecis ankaŭ por la leĝoj kaj ordon en la ŝtato, sed plenumon de justeco li lasis je la grafoj en la unuopaj regionoj. La leĝoj en la unuopaj graflandoj diferenciĝis, tio estis ia miksado de la saksa kaj la normana juroj. El Normandio venis ankaŭ nova kulturo, montriĝanta ĉefe en arkitekturo. Oni konstruis novajn tipojn de konstruaĵoj en romana stilo. Ili havis dikajn, masivajn murojn por ŝirmado antaŭ malamikoj. Estiĝadis ĉefe kasteloj kaj katedraloj.

Normandio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normandio.

Kiam Vilhelmo en la jaro 1087 mortis, li postlasis la normanan armeon kaj la duklandon de Normandio al la plej aĝa filo Roberto; kaj la reĝo de Anglio fariĝis Vilhelmo la Rufa (la dua filo). Roberto foriris al krucmilito kontraŭ islamanoj, kaj do Vilhelmo la Rufa administris ambaŭ partojn de la lando. Sed en la jaro 1100 Vilhelmo la Rufa pereis dum akcidento en ĉasado nepostlasinte sekvanton (li estis eĉ ne edziĝinta). La plej malaĝa filo de Vilhelmo la Konkerinto Henriko konsciis ŝancon al la trono, sed li devis agi rapide. Li lasis sin kroni kiel reĝo en Westminster. Intertempe Roberto, reveninta el la krucmilito, estis tre koleriĝinta kaj komencis prepari armeon. La normana nobelaro devis decidiĝi, al kies flankon ili alliĝos. Fine ili elektis Henrikon la 1-an kaj Roberto cedis en Normandion. Henriko ne konsentis kun tio, ĉar li sciis, ke sekvos lin multe da nobeloj, kiuj subtenis lin kaj li povus pro tio perdi la grundon. En la jaro 1106 li invadis Normandion kaj militkaptis Roberton. Ekde tiam Normandio kaj Anglio estis unuigitaj sub unu reganto. La ĉefa celo de Henriko estis konservado de ambaŭ landoj por sia heredanto. Li persisteme rezistis al provoj de francaj nobeloj, kiuj klopodis akiri Normandion. Sed en 1120 mortis lia ununura filo kaj Henriko devis agnoski sian filinon Matildon kiel sekvantinon. Li edzinigis ŝin al signifa franca nobelo Gotfredo Plantaĝeneto. Gotfredo estis heredanto de grundo en Anĵuo, la teritorio sud-okcidente de Normandio, kaj Henriko esperis pri plua disvastigo de la teritorio. Kiam Henriko estis mortonta, ceteraj nobeloj ĵurante promesis al li, ke ili lasos Matildon regi, sed interkverelo de Henriko kun Gotfredo denove komplikis la situacion. Krom Matildo kaj ŝia edzo, kiuj tiutempe vivis en Francio, aperis plua proponinto, Stefano el Blois. La nobeloj post momentoj de hezitado agnoskis lin kiel reĝon. Tio estis proporcie malforta reganto, malgraŭ siaj bonaj soldataj kapabloj. Je kvar jaroj pli poste Matildo invadis en la landon kaj la disputo je la trono superkreskis en intercivitanan militon. Fine ili interkonsentis, ke Stefano povas regi, ĝis kiam Henriko la 2-a, la filo de Matildo, estos sufiĉe matura por regado. Stefano mortis ĝis unu jaro kaj la lando, malrapide resaniĝanta el la intercivitana milito, havis denove laŭleĝan reganton el la nova dinastio de Plantaĝenetoj.

Plantaĝenetoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plantaĝenetoj.

Henriko la 2-a, la dua Plantaĝeneto sur la trono post sia patrino Matildo, kiu regis, kiam li ankoraŭ ne estis plenkreska, unue seniĝis de la nobelaro, kiu subtenis Stefanon el Blois. Plu li okupiĝis per disvastigo de la teritorio. Kiel filo de Gotfredo Plantaĝeneto li alligis al Britio parcelojn en Anjou kaj per geedzeco kun Eleonora de Akvitanio li heredis ankaŭ pluajn posedaĵojn sude de Anjou. Lia imperio tuŝis de skotaj limoj ĝis Pireneoj. Eĉ en Francio li proprumis pli da grundo ol tiea reĝo, eĉ kiam li senĉese estis lia vasalo. Li enkondukis novan, unuecan juran sistemon, kiu anstataŭigis la saksian kutimecan rajton. En tiu ĉi periodo kulminis batalo je la potenco inter la reganto kaj la eklezio. Jam ekde la regado de Vilhelmo la Rufa daŭris disputojn. La reĝo volis akiri la eklezion sub sian kontrolon kaj nomumi episkopojn. La ĉefepiskopo memkompreneble ne konsentis argumentante, ke la reĝo estas subigita al dio kaj tial la eklezio devus decidi pri la ekleziaj kaj mondaj aferoj. La situacio ŝanĝiĝis, kiam Henriko la 2-a en la jaro 1162 nomumis sian amikon Thomas Becket-on kiel ĉefepiskopon en Canterbury. Tiu unue akceptis liajn reformojn, sed kiam Henriko eldonis leĝon, kiu permesis juĝi ekleziajn altrangulojn per monda juĝejo, li fuĝis Francion. En 1170 li revenis kaj ekkontraŭstariĝis kontraŭ la reĝo defendante la rajtojn de eklezio. Henriko ekkoleriĝis kaj en ekkoleriĝinte li deziris, ke Becket estu morta. Liaj kavaliroj ekkomprenis tion malbone kaj murdis la Becketon rekte en katedralo. Tiu ĉi evento ŝokis la tutan kristanisman Eŭropon. Thomas Becket estis konsekrigita kaj el Canterbury fariĝis pilgrima loko. Henriko devis peti la papon pri pardono kaj rezigni pri kelkaj privilegioj. La potenco de eklezio venis por certa tempo en frunton. Henriko ankaŭ venis en disputon kun siaj filoj, kiuj defendis la interesojn de sia feŭda senjoro - franca reĝo. Henriko mortis trompita pro siaj infanoj en 1189 kaj lia filo Rikardo fariĝis la reĝo. Rikardo la 1-a estis populara reĝo, malgraŭ tio, ke li pasigis en Britio nur malmulte da tempo. Pli poste li partoprenis en krucmilito en Sanktan landon, pli poste li estis militkaptita fare de aŭstra duko kaj daŭris preskaŭ du jaroj antaŭ ol angloj pagis foraĉeton. Post lia morto en la jaro 1199 ekregis lia frato Johano.

La granda dokumento de liberecoj - Magna Carta redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Magna Carta.
 
Johano sen Tero

Johano sen Tero estis malforta reganto, plie tre avara. Li limigis leĝpovojn de regionaj juĝejoj kaj plimulton de la kazoj li solvis mem en la reĝa kortego pro profito. Li ankaŭ plialtigis pagojn pro la grundo por heredantoj post la morto de antaŭulo. Kun la eklezia kaj ŝtata grundo li manipulis por sia prospero. Lia populareco ankoraŭ sinkis en la jaro 1204, kiam la franca reĝo ekatakis Normandion kaj Johano malgraŭ la pretendoj de la nobeloj ne kapablis defendi ilian grundon antaŭ preno - tial "sen Tero" aŭ "sengrunda". La nobeloj memkompreneble ribelis kaj la reĝo perdis sian aŭtoritaton. Li ankaŭ havis disputon kun la papo pro la nomumo de ĉefepiskopo en Canterbury. En 1215 li provis reakiri Normandion, sed la nobelaro rifuzis obeemon kaj ili ne sendis virojn en la reĝa armeo. Ili amasiĝis en Londono, kie alliĝis al ili ankaŭ urbanoj kaj Johano estis devigita subskribi interkonsenton. Li eldonis La grandan dokumenton de liberecoj (1215) - la simbolon de la civitana libereco. Ĝi plibonigis la rajtojn de liberaj civitanoj kaj ĝi donis al la nobelaro novajn privilegiojn. Tiuj krom alia malpermesis al la reĝo senkaŭze plialtigi la impostojn. Ekde tiam la feŭda sistemo falis kaj la reĝo jam ne havis senliman potencon, ĉar la nobeloj povis argumenti per la dokumento. Plie, tiuj komencis kunlabori kun tavolo de riĉaj urbanoj. Ĉiu reĝo devis agnoski la dokumenton ĝis la 16-a jarcento.

Parlamento redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.
 
Magna Carta

Johano ne obeis la dokumenton konsekvence kaj la intercivitanan militon malhelpis nur lia morto en la jaro 1216. Lia filo Henriko la 3-a aĝis nur 9 jarojn kaj tiel li estis de komence kontrolita de nobeloj avancigitaj per La granda dokumento de liberecoj. Kiam li fine kapablis memstare regi, li memkompreneble evitis al la entrudiĝema nobelaro, kaj kiel konsilantojn li elektis siajn eksterlandajn amikojn. Li gvidis multekostan militon por subteni la papon sur Sicilio kaj en Francio, kio memkompreneble ne plaĉis al la nobelaro. Eksplodis la intercivitana milito, kaj gvidanto de la nobeloj Simon de Montfort transprenis en la jaro 1258 regadon elektinte konsilantaron de nobeloj - li nomigis ĝin parlamento. La parlamento administris la reĝan financadon kaj Henriko devis rezigni de siaj konsilantoj. La nobelaro kaj la urbanoj konsentis kun la nova sistemo, ĉar ĝi liberigis ilin de la pezaj impostoj, kiujn Henriko ŝargis por la financado de la milito. Sed kelkaj nobeloj restis fidelaj al Henriko. En 1265 li venkis Montforton, sed li konservis certa ekvilibron inter la reĝo kaj la nobelaro. Post li surtroniĝis lia filo Eduardo la 1-a. Li perfektigis parlamenton de Montfort, kiu ja povis eldoni leĝojn kaj politikajn decidojn, sed la nobeloj ne kapablis sekurigi en ĝi sufiĉon da mono. Tio eblis sole per plialtigo de impostoj, sed por tio estis bezonata konsento de tiuj, al kiuj rilatis tio. Tial Eduardo establis la duan kameron de la parlamento - asembleon de reprezentantoj. Estis en ĝi reprezentita malpli alta nobelaro, kavaliroj kaj ankaŭ urbanoj. Ĉiu graflando havis du reprezentantojn, kiuj estis devigitaj akcepti plialtigon de impostoj. Similaj parlamentoj funkciis ankaŭ en aliaj landoj, sed la angla estis escepta, ĉar estis reprezentitaj en ĝi ĉiuj tavoloj de la socio. La kunlaborado inter ili estis grava por plua funkciado de la monarkio.

Ribelo redakti

Vidu ankaŭ : William Wallace

Eduardo ne okupiĝis per la perditaj teritorioj en Francio, sed li klopodis akiri sub kontrolo ankaŭ la reston de Britio. Li permesis al normanaj nobeloj fari intervenojn sur la teritorio de Kimrio. Tiuj iom post iom akiris la teritoriojn laŭlonge laŭ la limo, intermiksante kun la devena loĝantaro kaj kreis novan socian tavolon de kimrianoj kaj normanoj, kiuj estis vasaloj de la angla reĝo. La kimrianoj, kiuj ne estis sub la kontrolo de Anglio, vivis okcidente de la lando en montoriĉa regiono gviditaj de Llewelyn Gruffydd, princo el Gwyned, kiu klopodis akiri sendependecon de Anglio. Eduardo venkis lin en la jaro 1282 kaj akiris la tutan okcidentan Kimrion en la jaro 1284. En la regionojn priregataj de normanoj li ne intervenis, ĉar li ne volis havi konfliktojn kun sia nobelaro.

 
William Wallace (gravuraĵo de la 17-a18-a jarcentoj.

Li solene nomumis sian filon kiel princon de Kimrio. Ekde tiam tiu ĉi titolo apartenas al la plej aĝa reĝa filo. Irlando estis priregita fare de normanoj en 1169. Henriko la 2-a timis, ke ili fariĝos sendependaj kaj li mem ekiris Irlandon. Li persvadis la irlandajn gvidantojn kaj normanojn, por ke ili agnosku lian superregadon. Li ankaŭ persistis al la papo, por ke li ebligu al li transpreni la keltan eklezion sub sian kontrolon. Eduardo elspezis multe da financoj por akiri Kimrion kaj Skotlandon, pro tio ne restis mono por atakoj kontraŭ Irlando. Angloj kontrolis nur malgrandan parton ĉirkaŭ Dublino. La situacio en Skotlando estis alia. La skota reĝo havis stabilan pozicion kaj normanoj ne sukcesis priregi la regionon kiel Irlandon kaj Kimrion. Eduardo provis tion. Skotlando havis proksimajn rilatojn kun Anglio. La skota reĝo havis multe da vasaloj inter la normanaj nobeloj. La sudaj regionoj konstruis feŭdon, kiel plimulto de landoj, diference de homoj en altaĵoj, kiuj vivis sian klanan sistemon. En la jaro 1290 okazis disputo pri la skota trono. Du la plej grandaj kandidatoj estis normanaj kavaliroj John de Balliol kaj Robert Bruce. Por ke oni malebligu al la intercivitana milito, Eduardo estis invitita, por ke li solvu la disputon. Li konsentis kun kondiĉo, ke ili agnoskos la anglan superregadon. Li decidis en prosperon de John, sed kiu ne regis feliĉe. Angloj postulis monon kaj armean subtenon kaj skotoj ribelis. Eksplodis ribelo kontraŭ angloj, frunte de la ribelantoj staris William Wallace, la normana kavaliro. Sed post komencaj venkoj li estis en la jaro 1297 venkita kaj sekve ekzekutita. Lia kapo estis ekspoziciita sur londona ponto. Kelkaj skotaj nobeloj agnoskis Eduardon, sed plimulto de homoj daŭrigis en rezistado, kiu post la morto de Wallace ankoraŭ ekkreskis. Eduardo volis rompi Skotlandon, fine li nur plifortigis ties naciismon. Nova gvidanto fariĝis Robert Bruce, kiu elpelis la anglan armeon. Eduardo la 1-a preparis kontraŭatakon, sed li mortis en la jaro 1307. Lia filo Eduardo la 2-a surtroniĝis. Bruce intertempe likvidis siajn malamikojn en Skotlando kaj li fariĝis la reĝo. En 1314 li donis al angloj neniigan malvenkon en batalo apud Bannockburne. Skotlando restis memstara.

Malfrua mezepoko redakti

Centjara milito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Centjara milito.
 
La Angloj dum la batalo de Azincourt. Ili rekoneblas per ilia kvaronumita standardo" (kun lilioj kaj rampantaj leopardoj),kaj per la ĉeesto de arkistoj.)

La 14-a jarcento signifis por Anglio multe da katastrofoj aŭ jam en aspekto de militoj aŭ epidemioj de pesto. Ankaŭ en tiu ĉi periodo ekkreskis la potenco de urbanoj kaj nobelaro, ĉar la reganto konfidis en ili, se temas pri la financoj por la multekostaj militoj. La kunlaborado inter la nobelaro kaj la urbanoj fariĝis bazo por plua politika evoluo, ĉefe ĝi plifortikigis la potencon de parlamento kaj la popolo. Post la malvenko fare de la skotoj apud Bannockburn Eduardo senĉese klopodis priregi ilin, sed post ilia persistema rezisto li rezignis pri tiu ĉi ideo. Pro la kreskantaj disputoj inter li kaj la nobelaro li estis en la jaro 1327 detronigita kaj murdita. Lia filo, Eduardo la 3-a ja punis la kulpintojn, sed eĉ tiel tiu ĉi evento lasis makulon sur la reĝa potenco. Sed post nelonge angloj denove estis en milita stato kontraŭ skotoj, kiuj ankoraŭ en la jaro 1295 subskribis kun francoj interkonsenton pri la reciproka helpo kaj la armea subteno kontraŭ angloj. Tiu ĉi alianco daŭris ĝis la 16-a jarcento. La franca reĝo Filipo la 6-a de Valois faris senĉese pli kaj pli grandajn pretendojn por la anglaj teritorioj en Francio, sed ties vasaloj ribelis jam longajn jarcentojn rifuzante agnoski lian superregadon. Unu el tiuj vasaloj estis senĉese ankoraŭ ankaŭ la angla reĝo. Por ke li plifortigu sian pozicion, la franca reĝo komencis interveni en la komercajn rilatojn de angloj. En la jaro 1324 li okupis Gaskonion, kiu liveris vinon pro ŝanĝo por la angla lano kaj cerealoj. Li ankaŭ apelis al la burgonja duko, por ke li ĉesu importi la lanon el Anglio. Tiuj ĉi du teritorioj sekurigis por la angla ekonomiko la plej grandan profiton, tial estas klare, ke angloj ne konsentis kun la restriktoj kaj tio estis unu el la kaŭzoj de la centjara milito, kiu kun paŭzoj daŭris pli ol 100 jaroj. Tiun ĉi militon aprobis ankaŭ la urbanoj kaj la ceteraj tavoloj de la socio, ĉar diference de la konfliktoj kun Skotlando kaj Kimrio tiu ĉi milito povis alporti grandegan profiton. La burgonja duko estis devigita fermi aliancon kun angloj kontraŭ francoj.

Eduardo la 3-a kiel vasalo pretendis por si la francan tronon kaj en 1337 li proklamis militon. De komence estis sukcesaj angloj, danke al militaj spertoj kontraŭ keltoj. Ja eĉ la plej grava konsistero de ilia armeo estis kimriaj arkpafistoj. Ili estis rapidaj kaj precizaj, iliaj sagoj trapenetris eĉ tra kiraso. Naskiĝis la unuaj anglaj venkoj apud Crécy en la jaro 1346 kaj apud Poitiers en 1356. Eĉ ankaŭ la franca reĝo Johano la Bona (li surtroniĝis post la morto de Filipo la 4-a) estis militkaptita kaj francoj devis transdoni anstataŭ li grandan foraĉeton. Angloj same militakiris multe da riĉaĵo. En 1360 estis fermita armistico kaj Eduardo rezignis pri la pretendoj al la franca trono, ĉar li kontentiĝis kun la nove akiritaj teritorioj en Francio. Li alligis Akvitanion, parton de Normandio kaj havenon Calais. Sed la milito ne finiĝis kaj la franca reĝo iom post iom akiris plimulton de la teritorio reen. Ankaŭ skotoj, plifortigitaj pro la alianco, ekatakis anglojn en 1346, sed ili estis venkita kaj reĝo Davido fariĝis militkaptito. Francoj devis lin foraĉeti. Eduardo kontentigita kun pro la militaj akiroj rezignis eĉ pri ideo priregi Skotlandon kaj inter la landoj ekregis armistico.

Kavalireco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kavaliro kaj Kavalireco.
 
Kavalirumado per glavo

En tiu ĉi periodo la kavalireco atingis sian kulminon. La angla reĝo Eduardo la 3-a eĉ kun sia filo Eduardo la Nigra Princo estis konsiderataj kiel modelo de la moderna kavaliro kaj oni estimis ilin por ilia kuraĝo, sed ankaŭ kavalira konduto. Laŭ idealoj, la bona kavaliro deĵoris al dio kaj reĝo kaj okaze de bezono li defendis honoron de damo. Eduardo inspiris sin per legendo pri reĝo Arturo kaj li organizis sian kortegon laŭ maniero de fama Camelot. Li ankaŭ elektis siajn kavalirojn de ronda tablo, kun kiuj li renkontiĝadis unufoje dum la jaro en la tago de sankta Georgo (patrono de Anglio) en kastelo Windsor. Koncize, la kavaliraferoj estis brila maniero por viroj en la lando, por ke ili aliĝu al la armeo, ĉar ili povis sekurigi por si profiton, gloron kaj respekton. La Nigran Princon timis eĉ ankaŭ francoj.

Nigra morto redakti

Vidu ankaŭ : Nigra morto

La tuta 14-a jarcento estis markita per sinko de populacio sekve de krizo en agrikulturo kaj malsanoj. La plej granda estis epidemio de pesto, markata ankaŭ kiel nigra morto, ĝi trafis Brition en la jaro 1348 - 1349. Ĝi disvastiĝis rapide, danke al nesufiĉa higieno kaj ratoj. Ĝi mortigis pli ol 1/3 da populacio, la tutaj vilaĝoj kaj urboj estis senhomigitaj. Daŭris preskaŭ tri jarcentoj, ol la nombro de loĝantoj atingis numeron el la jaro 1300 (4.000.000 loĝantoj). Ankoraŭ fine de la 13-a jarcento pro kaŭzo de kresko de prezoj grandbienuloj ĉesis pagi al kamparanoj por ilia laboro kaj ili revenis al servuteco. La vilaĝanoj ricevis la grundon kiel donacon kaj ili devis pagi imposton. Sed post la epidemio sinkis la nombro de loĝantoj tiom, ke estis neniu por labori. La parlamento kaj la reĝo klopodis plialtigi salajrojn. Ankaŭ kamparanoj konsciis, ke la mono apartenas al ili por la laboro kaj tio signifis la finon de servuteco. La grandbienuloj estis devigitaj luigi la grundon al malpli altaj bienuloj kaj tiel ĉi estiĝis nova socia tavolo, la t.n. "yeomens". Ili fariĝis grava parto de la ŝtata ekonomiko. Ankaŭ la vivo de kamparanoj pliboniĝis, ili havis sufiĉe da mono, por ke ili konstruu ŝtonajn domojn, pli firmajn ol tiuj lignaj. En la ekonomiko okazis ankaŭ pluaj ŝanĝoj, la ĉefa eksporta materialo - lano estis anstataŭigita per pretaj vestoj. La urbanoj prilaboris la krudan lanon en novaj teksfabrikoj kaj ili vendis ĝin kun profito. Tiuj ĉi fabrikoj estis precipe en okcidento de la lando en Yorkshire kaj Kimrio. Okazis disaj kamparanaj ribeloj ekde 1356 ĝis la eksplodo de 1381; en ili partoprenis la pastro John Ball.

 
Infektitoj per pesto, bildigo el biblio de Toggenbur, 1411

Sed Eduardo la 3-a tenis la popularecon inter homoj eĉ malgraŭ la malsanoj kaj la malbona financa situacio en la lando. Pli malbone tio estis kun lia nepo Rikardo la 2-a, kiu surtroniĝis en la jaro 1377. Lia patro Eduardo la Nigra Princo mortis mallongtempe antaŭ tio. Rikardo havis tiam nur 11 jarojn, do regis anstataŭ li liaj konsilantoj, kiuj enpraktikigis imposton por ĉiu loĝanto super 15 jaroj. Pli poste ili plialtigis la imposton kaj la loĝantoj devis pagi. Sed en la jaro 1381, kiam la imposto estis plialtigita denove kaj sufiĉe rapide, la loĝantoj komenciĝis ribeli. La ribelo disvastiĝis precipe el pli riĉaj regionoj, Kent kaj East Anglio, post kiuj kuraĝis ankaŭ malpli riĉaj regionoj. Pluan motivon por la ribelo donis la grandbienuloj, kiuj laŭvorte el la kamparanoj farigis denove servutulojn, ĉar tio estis pli malmultekosta. La ribelintojn gvidis Wat Tyler, kiu proklamis, ke antaŭ dio ĉiuj estas egalrajtaj, do kial la loĝantoj devus esti dividitaj en tavolojn. Tiu ĉi ribelo de kamparanoj nur kelke da semajnoj. Dum tiu tempo la kamparanoj okupis plimulton de Londono, kie alligis al ili ankaŭ la urbanoj. Tyler estis mortigita kaj Rikardo promesis, ke li plenumos postulojn kaj nuligos la servutecon, nur ke la servutuloj disiru. Sed li ne konservis sian promeson kaj li igis pendumi la gvidantojn. Sed la revolucio eĉ tiel signifis averton por la reganto kaj la nobelaron. Rikardo havis problemojn eĉ kun siaj nobeloj kaj li eluzis siajn leĝpovojn kontraŭ ili. Li igis malliberigi John Gaunt-on - sian onklon kaj unu el la plej fortaj viroj en la lando. Sed lia filo Henriko el Lancester ne pardonis lin. En la jaro 1399, kiam Rikardo estis okupita pro situacio en Irlando, li venis kun armeo kaj detronigis Rikardon. Tiu ne havis idon kaj do denove eksplodis batalo inter filo de Eduardo la 3-a kaj Henriko. Tiu fine akiris subtenon de nobeloj kaj surtroniĝis kiel Henriko la 4-a. La reston de vivo li pasigis pro renovigado de la reĝa aŭtoritato kaj pro sekurigado de la trono por sia filo. Sed li sentis minacon de plua milito. La ribelo de kamparanoj ekestis pro malkonkordo inter la homoj kaj la ŝtato, sed en la lando ankaŭ kreskis malkonkordoj kun la eklezio. La ekleziaj altranguloj antaŭ longe ne konservis la kristanismajn idealojn, al multaj temis nur pri profito kaj riĉeco. Ili traktis kun la subuloj kruele, nemirinde ke oni rifuzis pagi la eklezian imposton. Al la situacio ankoraŭ aldonis la fakto, ke ekde la jaro 1309 la sidejo de papo estis Avignon en Francio, kontraŭ kiu angloj gvidis la militon. Homoj pensis, ke per la pagado de imposto al la papo ili helpas francojn. Kun tio konsentis ankaŭ la reĝo kaj li malaltigis la eklezian imposton. La eklezio ne protestis, ĉar ĝi estis en unu flanko kun la reganta tavolo. Multaj altranguloj devenis el nobelaj familioj kaj la reĝo mem nomumis ilin. Kiam la kamparanoj okupis en la jaro 1381 Londonon, ili ekzekutis ĉefepiskopon el Canterbury, kiu estis samtempe la reĝa kanceliero. La kristanoj jam ne estis referitaj al doktrino de pastroj, ĉar komencis aperi religiaj libroj en la angla lingvo, kiuj donis al ili sufiĉajn konojn. La aŭtoritato de eklezio sinkis. Eĉ estiĝis ties branĉo la t.n. "lolardo", gvidita de John Wyclif, la oksforda profesoro. Temis al ili pri la pureco de eklezio, sen profana riĉeco. Ili havis subtenon ankaŭ en vicoj de nobelaro, sed la reĝo Henriko la 4-a estis fidela al la tradicia eklezio. Li malpermesis la "lolardanojn", li eĉ lasis ilin ekzekutadi.

La Traktato de Windsor estas la diplomatia traktato signita inter Portugalio kaj Anglio la 9-a de majo 1386 ĉe Windsor. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ reganta diplomatia alianco en la mondo. Ili signis post angla helpo al la Dinastio Aviso dum la Batalo de Aljubarrota la antaŭa jaro.

La centjara milito daŭrigas redakti

Vidu ankaŭ : Johana de Arko

 
Johana de Arko sieĝante Orléans

En la jaro 1413 Henriko la 4-a mortis kaj surtroniĝis lia filo Henriko la 5-a. Tiu estis kuraĝa kaj saĝa viro kaj li eniris la historion kiel unu el la plej imponaj anglaj regantoj. Simile kiel Eduardo la 3-a li pretendis la francan tronon kaj en 1415 li renovigis batalojn kontraŭ francoj. Dekomence li havis avantaĝon, ĉar la francaj nobeloj interkverelis inter si kaj tiea reĝo Karolo la 4-a estis malforta. Li ankaŭ povis fidi al subteno de Burgundio. La pli bone armilekipitaj angloj venkis francojn en batalo apud Azincourt. Inter la jaroj 1417 ĝis 1420 Henriko sukcesis akiri Normandion kaj la ĉirkaŭajn teritoriojn. Li edziĝis kun Katerino el Valois, la filino de la franca reĝo, kaj li estis agnoskita kiel heredonto de la franca trono. Sed li neniam fariĝis tie la reĝo, ĉar li mortis pli baldaŭ ol Karolo la 4-a, post li estis heredonta. Henriko la 6-a (filo de Henriko la 5-a) kiel naŭjara fariĝis la reĝo de ambaŭ landoj. Tiam konfirmiĝis, ke ankoraŭ pli malfacile ol akiri la trono estas reteni ĝin. Francoj plifortigitaj per la nacia sento akiris la superforton. Frunte de ili staris Johana de Arko, la kamparana junulino, profunde kredanta, kiu donis al angloj kelke da malvenkoj. Sed ŝi falis en burgundan militkaptitecon kaj ŝi estis eldonita al angloj. Tiuj en la jaro 1431 ŝtiparumis ŝin pro herezo. Pli poste ili kanonizis ŝin. Angloj eĉ tiel malrapide malvenkis tiun ĉi multekostan por ili pli ol cent jaroj daŭrantan militon. Iliaj aliancanoj perdis fidindecon kaj eksiĝis. Pro la perdo de Gaskonio en la jaro 1453 la centjara milito finiĝis. Anglio perdis ĉiujn teritoriojn en Francio krom haveno en Calais.

Milito de rozoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de rozoj.
 
Jorkoj

Henriko la 6-a estis tre inteligenta, li sopiregis je klereco. Li eĉ igis fondi reĝan fakultaton en universitato en Cambridge kaj prestiĝan lernejon en Eton. Sed li ne konsentis kun batalavidaj nobeloj, li estis pacama, prefere li pasigis tempon en studejoj. Koncize, la nekonvena reĝo por tiu ĉi ŝtorma periodo. Plie li tre malbone elektis siajn konsilantojn. La nobelaro nature grumblis, ĉu la trono de ambaŭ landoj estas en la ĝustaj manoj. Ili bone memoris, kiel Henriko la 4-a akiris la tronon post la detronigo de Rikardo la 2-a. En tiu ĉi periodo estis en Anglio proksimume 60 fortaj nobelaj familioj. Multaj el ili proprumis privatajn armeojn. Fine la nobelaro apartiĝis en du tendarojn, tiuj, kiuj restis fidelaj al Henriko la 6-a - Lankastroj kaj tiuj, kiuj subtenis dukon el York - Jorkoj. Pli poste tiu ĉi konflikto estis nomata milito de rozoj, ĉar simbolo de Lankastroj estis la ruĝa kaj de Jorkoj la blanka rozo. Post la bataloj en la jaro 1461 akiris la tronon Eduardo, la filo de falinta duko el York.

 
Lankastroj

Eduardo la 4-a malliberigis Henrikon la 6-an en Tower. Sed je 9 jaroj pli poste liberigis lin armeo de Lankastroj kaj ili ellandigis Eduardon. Sed tiu eluzis subtenon de sudanglaj urbanoj, ĉar Jorkoj havis kun ili fortajn komercajn rilatojn, kaj en 1471 li denove venkis Lankastrojn. Henriko mortis en Tower mallongtempe post tio, verŝajne li estis murdita. Sed la bataloj daŭrigis. Eduardo mortis en la jaro 1483 postlasante du malgrandajn filojn. Lia ambicia frato Rikardo el Gloucester lasis malliberigi ilin kaj li fariĝis reĝo Rikardo la 3-a. Pli poste estis ambaŭ princoj murditaj. Ilia morto estas koneksigata kun Rikardo danke al ludo de Shakespeare - Rikardo la 3-a. Nenie en la historio estas menciate, ke lasus murdi ilin Rikardo, eĉ kiam li havis motivon por tio. Kiel reĝo li estis populara nek inter Lankastroj nek inter Jorkoj. En la jaro 1485 ĉe bordoj de Anglio albordiĝis Henriko Tudoro, la ido de John Gaunt, duone de la kimria deveno. Ambaŭ flankoj komencis subteni lin. Li renkontiĝis kun Rikardo en batalo apud Bosworth. Henriko venkis, kaj Rikardo mem falis en la batalo. Henriko estis kronita rekte sur la batalkampo. La milito de rozoj preskaŭ neniigis la anglan monarkion. La nova dinastio de Tudoroj devis montri grandan klopodon por ties renovigo. En tiuj ĉi bataloj formortis ankaŭ multaj nobelaj familioj.

Mezepoka socio redakti

La malfrua mezepoko alportis plurajn ŝanĝojn en la evoluon de socio. La plej altajn postenojn en la hierarkio jam tradicie okupis la nobelaro, la dukoj kaj la grafoj, eĉ kiam sekve de la militoj ilia nombro sinkis. La kavaliroj estis sub ili. La devenaj armitaj batalintoj iom post iom ŝanĝiĝis en civilizitajn ĝentilulojn kaj farmistojn. Dum la regado de Eduardo la 1-a ilia nombro rapide ekkreskis. Apud ili estis liberaj civitanoj el la lando. Al fino de la mezepoko eĉ servutulo povis fariĝi post laborigo de certa nombro de jaroj. La liberaj civitanoj gvidis funkciadon de urboj. Aperas komencoj de komerca unio, kiam malpli signifaj metiistoj komencis unuiĝi kaj kunlabori, por ke ili ŝirmu siajn interesojn antaŭ konkurenco. La komercistoj komencis tra Eŭropo fondi komercajn staciojn. La kompanioj respondecaj por ties funkciado akiris gravecon fariĝante la plej fortaj institutoj en la urboj. Kio rilatas al salajroj, la situacio estis pli bona, se sekve de disvastiĝo de bredado de ŝafoj estis en la lando sufiĉo da viando kaj la prezoj de cerealoj sinkis. En la urboj frunton venadis nova socia tavolo. La urbanoj danke al la fondo de novaj lernejoj povis akiri pli bonan klerecon kaj ili komencis konsideri sin kiel egalrajtaj kun la kavaliroj kaj la kamparana malpli alta nobelaro. Plinombriĝis precipe kvanto de novaj juristoj. Fine de la 15-a jarcento tiuj ĉi sukcesaj juristoj, urbanoj, produktantoj de vestoj kaj komercistoj kreis la t.n. la mezan tavolon de socio. Ankaŭ venis multe da almigrintoj el Kimrio pro celo de komerco aŭ studado. Kun la kresko de legopovo koneksis ankaŭ multipliko de eklezia literaturo en la angla lingvo. La menciita branĉo de eklezio de Wyclif akiris subtenon precipe de la novestiĝinta meza tavolo. Ankaŭ la parlamento trairis tra certaj ŝanĝoj, ĉefe rilate al ties konsisto. Eduardo la 1-a invitis en la parlamenton la kavalirojn kaj la urbanojn, ĉar ilia potenco kreskis kaj ili povis sekurigi al li bezonatan monon. Sed dum la regado de Eduardo la 3-a la parlamento komencis kontroli la reĝajn elspezojn, ĝi akiris kontrolon super la mono en la ŝtato. En tiu ĉi periodo en la parlamento firmiĝis dukamera sistemo: la Asembleo de lordoj - kie estis reprezentitaj la nobelaro kaj la eklezio, kaj la Asembleo de reprezentantoj - kie estis reprezentita plejparte la meza tavolo de loĝantaro. Sed la malriĉuloj senĉese ne havis reprezenton kaj do unusola maniero kiel reprezenti siajn postulojn estis ribeloj.

En la jura sistemo daŭris ordo el la 12-a jarcento. Plimulton de kazoj solvis la reĝa juĝejo kaj la regionaj juĝejoj malrapide pereis. Sed la reĝo jam en la 14-a jarcento ne sciis solvi mem ĉiujn disputojn kaj do Eduardo la 3-a en la jaro 1363 nomumis grupon da juĝisto, kiuj migris inter la urboj zorgante pri pli malgrandaj kazoj. Ili devenis plimulte el malpli altaj nobelaj familioj.

La mezepokaj virinoj havis neenviindan pozicion. La eklezio predikis, ke la virino devas esti humila kaj obeema, subigita al viro. Almenaŭ tiel tiea mondo komprenis la bibliajn idealojn. Pri la geedzecoj decidis la gepatroj, ne la gefianĉoj mem, ĉar la avantaĝa geedzeco povis sekurigi la monon kaj la potencon, iam eĉ ankaŭ la reĝan kronon. Ferminte la geedzecon, la virino devis akcepti la aŭtoritaton de sia edzo, pro malobeo ŝi estadis ofte batita. Ŝia unuvica devo estis sekurigi la idojn, plej bone la filojn. Tio estis sufiĉe danĝera tasko, ĉar la naskoj okazis en nekonvenaj kondiĉoj kaj multe da infanoj mortis mallongtempe post la naskiĝo. La virino plu devis zorgi pri la bieno, sekurigi provizojn al vintro kaj gvidi la tutan senjorejon dum neĉeesto de la edzo. La virinoj el pli altaj tavoloj devis havi ankaŭ konojn el herbokuracado por kuraci malsanulojn. La edzinoj de kamparanoj denove helpis kun laboro sur kampo. La pozicio de virino pliboniĝis post la morto de edzo, kiam ŝi mem transprenis kontrolon super la posedaĵo. Sed multaj el tiuj ĉi virinoj denove edziniĝis, ĉar ili mem ne sufiĉis por ĉio.

Kimrio kaj Skotlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Owain Glyndŵr.
 
Situo de Kimrio en la moderna Unuiĝinta Reĝlando.

Eduardo la 1-a priregis Skotlandon fine de la 13-a jarcento. Li alkondukis anglajn civitanojn, por ke ili pliriĉigu la populacion de tieaj lokoj. La angloj forpuŝis la devenajn loĝantojn okcidenten en montarojn kaj ekprenis ilian grundon.

La kimrianoj same devis militservi en la angla armeo. Ili famiĝis en la militoj precipe kiel brilaj arkpafistoj. Fine de la 14-a jarcento aperis viro preparita rezisti kontraŭ la angloj. Owain Glyndŵr, la ununura kimria princo, kiun obeis kaj sekvis la tuta nacio. Unue li alliĝis al ribelo sur la normana-kimria limo, kie la lokaj nobeloj klopodis liberiĝi el la angla kontrolo. Post 10 jaroj la ribelo superkreskis en la intercivitanan militon kaj en 1400 Owain estis proklamita kiel la kimria princo. Sed spite al ĉiu ajna klopodo li ne kapablis defendi sin al superforto. Post la jaro 1410 li perdis preskaŭ ĉiujn subtenantojn, kiam la kimrianoj konstatis, ke ili ne havas ŝancon sukcesi. Sed simile kiel William Wallace en Skotlando, Owain plifortigis la nacian identecon en la lando.

En Skotlando la situacio estis simila kiel en Anglio, same ĝi ne eskapis al pesto kaj al la militoj. Skotoj suferis ankaŭ pro la alianco kun francoj en la centjara milito. Angloj ripetite atakis la sudajn regionojn, la fontojn de riĉeco. Ankaŭ la skotaj reĝoj havis konfliktojn kun la nobelaro. Multaj estis murditaj kaj do la sekvontoj devis unue plenkreskiĝi, la nobelaro povis regi kaj gvidi la regionon laŭ sia maniero. Ankaŭ tiuj ĉi nobeloj havis siajn privatajn armeojn, ili ne bezonis fidi al soldataro rekrutigita el servutuloj. Disvastiĝis klanoj - grupoj da homoj okupantaj certajn teritoriojn havantaj ununuran gvidanton. Unuopuloj ofte propravole enklaniĝis por ŝirmo.

En la jaro 1482 Anglio renovigis klopodon priregi Skotlandon kaj Eduardo la 4-a okupis Edinburghon. Fine de la 14-a jarcento ankaŭ Skotlando komencis evolui. Kreiĝis parlamento kaj la loĝantoj havis eblecon diskuti pri la regindaj ageroj. La urboj ekkreskis precipe danke al eksporto de lano. La skota alianco kun Francio alportis certajn avantaĝojn. Ĝi helpis disvastiĝon de klereco, oni fondis novajn universitatojn laŭ modelo de Parizo. Tio estis inter aliaj ankaŭ St. Andrews en 1412, Glasgow en 1451 kaj Aberdeen en 1495. Koncize, Skotlando estis egalrajta kunulo al Anglio.

Novepoko redakti

La periodo de regado de Tudoroj, kiuj venis al potenco post milito de rozoj, estis unu el la periodoj de kulmina evoluo de Britio. La regantoj el tiu ĉi dinastio, eĉ kiam ili de tempo al tempo validigis perforton, meritis pri firmigo de monarkio, firmigo de la nacia identeco, sociaj reformoj, eĉ pri disvastigo de la reformo. Ili ankaŭ plifortigis pozicion de Anglio en la mondo, ĉar dum ilia regado komencis erao de transmaraj navigacioj.

Henriko la 7-a redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Henriko la 7-a (Anglio).
 
Henriko la 7-a

Henriko la 7-a eble estas malpli konata ol kelkaj pluaj Tudoroj, sed tio estis ĝuste li, kiu firmigis la monarkion kaj per tio li propre preparis elirpunktan pozicion por la reformoj de siaj sekvantoj. Li havis similajn opiniojn, kiel la kreskanta tavolo de urbanoj kaj farmistoj. Li kredis, ke por la bono de ŝtato estas bezonataj bonaj komercaj rilatoj, al kiuj denove damaĝas oftaj militoj kaj revolucioj. Tial ankaŭ en lasta tempo la komerco en la lando malkreskis. La forta germana komerca kompanio neniigis ties foiron kun Balta Maro kaj Norda Eŭropo. Henriko fermis avantaĝan interkonsenton kun Nederlando, kiu helpis renovigi la anglajn komercajn rilatojn. En la antaŭaj militoj mortis multaj potencaj nobeloj, tial la reĝo havis en siaj manoj tiom da potenco, kiel neniam antaŭe. Por firmigi la aŭtoritaton li malpermesis la privatajn armeojn de grandpotenculoj, sole li povis teni la soldataron. Li firmigis la juran sistemon per fondado de novaj juĝejoj kaj por ke li solviĝu kun la nobelaro. Same la lokaj juĝistoj komencis denove migri tra la lando solvante la malpli grandajn problemojn. Estis enpraktikigitaj financaj monpunoj, por ke tiuj sekurigu al la reĝo la monon. Henriko nome volis, ke la reĝo estu finance sendependa kaj al tio helpis lin ĝuste tiuj ĉi monpunoj komune kun la grundo forprenita de la kontraŭdirema nobelaro. Li konservis amikajn rilatojn kun la urbanoj kaj la farmistoj, ĉar al tiuj temis pri la prospero de la lando same kiel al li. Eĉ multajn el ili li avancigis en nobelan staton. Unusola afero, al kiu li ne ŝparis, estis komerca ŝiparo. Nome li sentis, ke la estonteco de la lando dependos de la internacia komerco. Tial li fondis propran floton.

Henriko la 8-a redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Henriko la 8-a (Anglio).
 
Henriko la 8-a

Kiam en la jaro 1509 Henriko la 7-a mortis, lia filo Henriko la 8-a transprenis la landon. Li estis alia ol lia patro, li agnoskis militojn, li disĵetis la monon volante akiri ankoraŭ pli grandan potencon. Li ne volis sole reteni la pozicion, kiun lia patro konstruis al la lando, li volis priregi ankaŭ aliajn landojn kaj influi aliajn eŭropajn potenculojn. Sed francoj kaj eĉ ankaŭ Hispanio, ĉar ĝi estis unuiĝinta kun Sankta Romia Imperio, estis nun pli fortaj ol la angloj. Henriko volis teni inter ili ekvilibron. Unue li klopodis unuiĝi kun Hispanio, kiam li ne sukcesis, li turniĝis al la francoj. Kiam eĉ ne tiu ĉi amikeco sukcesis, li denove komencis trakti kun Karolo la 5-a, la hispana reĝo. Sed liaj klopodoj havi influojn en Eŭropo ne havis sukcesojn. Plie li tre elspezis la monon por la juĝejoj kaj la militoj, kiuj ne alportis profitojn. Li malrapide elspezis la mono de sia patro. Riĉeco venanta el nove malkovrita Ameriko ankoraŭ kontribuis al inflacio. Henriko bezonis la monon, sed liaj provoj gvidis nur al kresko de prezoj kaj la prezo de mono estis sinkanta.

Reformacio redakti

Vidu ankaŭ : Reformacio

Henriko la 8-a komencis ĉirkaŭrigardi novajn fontojn de la riĉeco. Lia patro prenis la grundon de la nobelaro kaj li do decidiĝis tuŝi la eklezian grundon. La eklezio proprumis tiutempe multon de grundo, sed ĝi jam ne estis tiom grava por ekonomia kaj socia evoluoj. La monaĥoj kaj altranguloj perdis la popularecon, ĉar antaŭ longe ili ne konservis la religiajn idealojn vivante en lukso. Henriko ne konsentis kun la potenco, kiun la eklezio havis, sed se ĝi estis internacia organizo, li ne povis kontroli ĝin. Se li havis influon en Eŭropo, li facile povus influi la papon. Sed Francio kaj Hispanio estis pli fortaj kaj ili situis inter li kaj Romo. La katolika eklezio en Anglio malaltigis lian popularecon kaj pro pagado de impostoj al la eklezio ĝi malfortigis lian financan situacion. Tial li decidiĝis kontroligi la eklezion. Li havis por tio ankaŭ alian motivon. En la jaro 1510 li edziĝis kun Katarina de Aragono, sed kiu ne kapablis doni al li viran idon, do laŭleĝan heredonton. Henriko klopodis persvadi la papon, por ke li ebligu al li divorcon. Tio ŝajnis esti al li facila, lia ĉefa ministro, kardinalo Wolsey, la brila konsilanto en la enlanda kaj la eksterlanda politikoj povis aranĝi tion. Sed papon Klementon la 7-a priregis la hispana reĝo Karolo la 5-a, kiu estis plie nevo de Katarina. Tial li havis familiajn kaj politikajn motivojn. Henriko tre ekkoleriĝis, precipe al Wolsey, kiu feliĉe mortis kaj eskapis al puno. Plu neniam la eklezia altrangulo fariĝis la reĝa konsilanto. En la jaro 1531 Henriko devigis episkopojn proklamigi lin la kapo de eklezio en Anglio, kaj en la jaro 1534 la parlamento eldonis leĝon, kiu konfirmis tion. Estiĝis anglikana eklezio, branĉo de la katolika. Henriko eksedziĝis kaj denove edziĝis. Eĉ kiam en tiu ĉi periodo okazis reformacio ankaŭ en aliaj landoj (en Germanio - Martin Luther), Henriko ne observis la ekleziajn celoj, ekz. vendado de pardonbiletoj, liaj celoj estis pure politikaj. Li restis fidela al la katolika eklezio, ja la papo eĉ proklamis lin kiel ŝirmanto de la kredo, kion li pli malfrue bedaŭris. Simile kiel lia patro, Henriko regis helpe de proksimaj konsilantoj, kiujn li mem elektis - tial ili dependis de li. Sed pro sia disputo kontraŭ Romo li ne hezitis eluzi la parlamenton. Per eldonado de pluraj leĝoj dum tri jaroj Anglio fariĝis protestantisma lando, eĉ kiam superon havis la katolikoj. Ĉefa ministro fariĝis Thomas Cromwell, kiu tenis kun la reĝo komunajn interesojn. Ili fermis 560 monaĥejojn kaj ili disdonis la eklezian grundon al la urbanoj, por ke ili konservu ilian subtenon. Multaj monaĥoj fariĝis almozpetemaj, ĉar ili perdis la tegmenton super la kapo. Henriko fermis aliancon kun Karolo la 5-a kontraŭ Francio. Por la politikaj motivoj ili forgesis Katarinon kaj la disputon kontraŭ Romo.

Protestantismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eduardo la 6-a (Anglio), Maria la 1-a (Anglio) kaj Jane Grey.
 
Eduardo la 6-a

Henriko mortinte postlasis du filinojn - Marion kaj Elizabeton - kaj filon Eduardon. Tiu fariĝis reĝo Eduardo la 6-a, sed se li estis ankoraŭ infano, la lando estis gvidita de vico de nobeloj devenantaj el nobelaro kreita de Tudoroj. Tiuj ĉi nobeloj estis protestantoj, sed ili ĉerpis la potencon el la grundo prenita de la katolika eklezio. Plimulto de ordinaraj homoj estis fidela al la katolika eklezio. Sed la protestantoj devenis plejparte el pli altaj tavoloj, tial ili gvidis la religiajn demandojn. Ili eldonis novajn librojn, kiuj devis sekurigi, ke inter la homoj disvastiĝos nur la protestantisma kredo. Ili vere plibonigis multajn aferojn, ekzemple finiĝis la vendado de pardonbiletoj, sed la plimulto de homoj ne konsentis kun tio.

 
Ekzekuto de Jane Grey

Maria la 1-a fariĝis reĝino en la jaro 1553 post la morto de Eduardo. La nobeloj klopodis surtronigi Jane Grey, la protestantinon, sed Maria estis pli sukcesa kaj ŝi transprenis la regadon. Ŝi estis subtenata de la katolikoj el malpli riĉaj tavoloj, la protestantista nobelaro ne akceptis ŝin. Tiutempe superis la ideo, ke la virino devus esti subigita al la edzo. Tial Maria havis problemojn dum elektado de edzo. Se ŝi elektus anglon, ŝi devus obei la viron el socie malpli alta tavolo. Se ŝi denove edziniĝus eksterlandan monarkon, ŝi endanĝerigus la memstarecon de Anglio en la estonteco. Ŝi fine elektis la hispanan reĝon Filipon la 2-a. Tio estis malfeliĉa elekto, la popolo ne konsentis. Estiĝis pluraj ribeloj kaj Filipo estis agnoskita kiel reĝo nur dum la vivo de Maria. Plua eraro estis, kiam Maria igis ŝtiparumi protestantojn. Ŝi eĉ pripensis ekzekuti sian fratinon Elizabeton, kiu estis protestantino. Tiu supervivis sole danke al sia saĝeco, ĉar ŝi vidigis subtenon al neniu partio. En la jaro 1558 ŝi fariĝis reĝino.

Elizabeto la 1-a redakti

 
Elizabeto la 1-a

Vidu ankaŭ : Elizabeto la 1-a

Kiam Elizabeto la 1-a surtroniĝis post sia fratino Maria, ŝi klopodis solvi problemojn inter la katolikoj kaj protestantoj, kiuj daŭris ekde la reformacio. Ŝi volis, por ke ĉiuj tavoloj de socio havu bonajn rilatojn inter unu al la alia, kio helpus la prosperon de la lando. En la jaro 1559 ŝi eldonis leĝon pri supremacio, laŭ kiu la ĉefa formo de religio en la lando restos protestantismo kaj la reĝo konservos kontrolon super la eklezio. Sed ankaŭ katolikoj kaj aliaj religioj estis tolerataj, kio estis ŝanĝo kontraŭ la antaŭaj periodoj. Sed tiu ĉi decido gvidis al pluaj, internaciaj maltrankviloj, se la ĉefaj kontraŭuloj de Anglio - Francio kaj Hispanio - estis pure katolikaj. Plie, tieaj reĝoj volis edziĝi kun Elizabeto kaj per tio akiri la anglan kronon. Ili klopodis eviti al la eraro, kiun faris Maria. Sed minacis, ke la papo peligos la katolikajn landojn kontraŭ ŝi, kaj ankaŭ la katolikoj elinter la angla nobelaro ribelis. Ili volis surtronigi skotan reĝinon Marion Stuart, la plej proksiman parencon de Elizabeto. Maria estis edukata en Francio kaj ŝi estis katolikino. Sed mallongtempe poste, kiam ŝi surtroniĝis la skotan tronon, ŝi farigis al si multe da malamikojn, tial ŝi fuĝis el la lando serĉante subtenon ĉe Elizabeto.

Skotlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jakobo la 4-a (Skotlando).
 
Jakobo la 4-a

La skotaj reĝoj klopodis enpraktikigi centraligitan monarkion, simila al tiu angla. Sed tio estis pli facila, ĉar la skota ekonomiko estis malpli forta kaj la jura sistemo nefiksita. Sed regantoj kiel Jakobo la 4-a, Jakobo la 5-a, Maria Stuart kaj ŝia filo Jakobo la 4-a faris grandan paŝon antaŭen. Ili klopodis akiri kontrolon super la suda limo kun Anglio kaj super la malkontentaj klanoj el la altaĵoj. Sed la klanaj gvidantoj estis bonaj batalantoj kaj do la reĝoj havis malfacilan taskon. Ili klopodis eviti al konflikto kun angloj, tial ili subskribis interkonsenton kun Henriko la 7-a. Jakobo la 4-a edziĝis kun lia filino Margareto. Sed Henriko la 7-a senĉese volis priregi Skotlandon. En la jaro 1513 tial okazis batalo apud Floddene, kie skotoj suferis pereigan malvenkon. Jakobo la 4-a kaj multaj nobeloj falis en la batalo. La skota nobelaro apartiĝis pro tio en du tendarojn: je tiuj, kiuj volis plibonigi la rilatojn kun Anglio, kaj je tiuj, kiuj turniĝis al la longjara interkonsento kun Francio. La reĝo devis trovi ekvilibron, por ke ambaŭ flankoj estu kontentaj. La reformacio, kiu tiutempe estis okazanta en Eŭropo, ankoraŭ substrekis la senton de necerteco. Oni parolis pri invado de katolikoj ĝis Anglio, kiun subtenis ankaŭ multaj skotoj. Henriko denove sendis armeon, kiu venkis Jakobon la 5-an. Tiu post nelonge mortis. Henriko klopodis edzinigi sian filon Eduardon kun Maria, la filino de Jakobo, por ke ambaŭ landoj estu sub la angla reĝo. Sed precipe ordinaraj homoj ne konsentis kun tio. La parlamento subtenis ilin kaj la interkonsenton pri la geedzeco el la jaro 1543 rifuzis. Henriko venĝis sin per neniigado kaj forbruligado de vilaĝoj en la sudo de Skotlando. Maria estis sendita en Francion, kie ŝi edziniĝis kun tiea reĝo.

Reformacio en Skotlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Maria Stuart.

Maria Stuart revenis Skotlandon en la jaro 1561 kiel vidvino. Ŝi surtroniĝis kiel katolikino, sed plimulto de la lando estis jam tiutempe protestantisma. La nobeloj, subtenantaj la aliancon kun angloj, akceptis la protestantismon pro politikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj. La skota reĝo prenis la eklezian grundon kaj disdonis ĝin al la nobeloj. Sed la skota eklezio ne permesis al la reganto, por ke li priregu ĝin. Nova eklezio, nomata Kirk estis pli demokrata kiel la angla havante eĉ ne episkopojn. Ĝi disvastigis biblion helpante kreskon de klereco. Multaj skotoj komencis studi. La skotaj universitatoj, similaj al tiuj en Germanio kaj Skandinavio, estis protestantismaj. La nova eklezio ne ŝatis katolikojn frunte kun Maria. Tiu denove edziniĝis kun lordo Darnley, katoliko. Sed pli poste ŝi onidire igis murdi lin kaj ŝi edziniĝis kun Bothwel, lia murdisto. La publiko estis ŝokita. Maria devis fuĝi serĉante ŝirmon ĉe sia nevino Elizabeto. Sed tiu malliberigis ŝin por 20 jaroj, timante, ke ŝi povus detronigi ŝin. Elizabeto longe hezitis super ŝia ekzekuto, ĉar ŝi timis reagon de francoj kaj hispanoj. Fine ŝi igis ekzekuti ŝin en la jaro 1587 ĉefe pro tio, ke Maria markis la hispanan reĝon Filipon kiel heredonton de la angla trono. Filipo komencis prepari atakon kontraŭ Anglio.

Eksterlanda politiko redakti

Elizabeto daŭrigis en la tradicioj de sia avo. Ŝi subtenis la urbanojn klopodante disvastigi la komercajn rilatojn. La plej granda konkurecanto en tiu ĉi tereno estis Hispanio, sub kies superregado estis ankaŭ Nederlando, sed kie vivis multaj protestantoj klopodantaj eliri el la katolika superregado. Se francoj kaj hispanoj estis rivaloj, la hispanaj ŝipoj povis alnavigacii en Nederlandon sole tra Manika Markolo, kie regis la angla ŝiparo. Elizabeto komencis helpi la nederlandajn protestantoj kaj permesis uzi al ili la britajn havenojn. Ŝi ankaŭ subtenis ilin finance kaj soldate. Ekde la 70-a jaroj, kiam hispanoj ne permesis al Anglio la komercajn rilatojn kun Ameriko, la anglaj ŝipoj komencis ataki hispanojn revenantaj el la amerikaj kolonioj. Tiujn ĉi atakojn efektivigis precipe piratoj kiel ekz. Francis Drake, sed ili dividiĝis kun la reĝino pri la ĉasakiraĵo. Tio ĉi estis plua motivo por la hispana atako. Filipo deklaris atakon kontraŭ Anglio en la jaro 1587. Li kredis, ke tio helpos lin trankviligi la situacion en Nederlando. Li kalkulis eĉ kun subteno de katolikoj sur la insuloj. Li konstruis grandan armean flotilon. Sed ties parton likvidis Drake en haveno en Kardizo. Filipo denove armilekipis sin, sed liaj ŝipoj ne sufiĉis al la anglaj, kiuj danke al pli bona, pli malpeza konstruo estis pli rapidaj. Elizabeto tiam montriĝis kiel kapabla komandantino kaj ŝi kuraĝigis siajn homojn al venko. En la jaro 1588 la granda hispana flotilo malvenkis. Sed konfliktoj inter ambaŭ landoj daŭrigis ĝis la morto de Elizabeto.

Komenco de koloniismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita imperio.

Krom la subteno de piratoj kaj ŝteligado de malamikoj, Elizabeto ankaŭ subtenis priloĝadon de novaj teritorioj kaj fondadon de kolonioj. La unuaj anglaj koloniistoj albordiĝis en Ameriko fine de la 16-a jarcento. La unua kolonio estis nomita Virginio kaj ĝi provizis la landon precipe de tabako. Angloj ankaŭ komencis alveturigi nigrulojn el Afriko, por ke ili laboru sur iliaj plantejoj en Ameriko. Ekde la jaro 1650 la sklavoj estis avantaĝa komerca artiklo. Ankaŭ estis fonditaj novaj komercaj kompanioj subtenataj fare de la reĝino mem. Ili havis plenan liberecon, kio rilatis al la komerco, sed ili devis transdoni parton de profito al la krono. Signifa krudmaterio estis ankaŭ spicoj, importata precipe el Indonezio. Sed tiu estis priregata fare de nederlandanoj. La angloj ankaŭ volis profiti kaj tiel ili fondis Orient-hindian kompanion, kiu komercis kun Hindio, Persio kaj Japanio. Tiu ĉi konkurenco pli poste kondukis al tri militoj.

Kimrio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Henriko la 7-a (Anglio).

Tudoroj klopodis akiri sub kontrolon ankaŭ Kimrion. Henriko la 7-a mem estis duona kimriano kaj li disvastigis legendojn pri la fama reĝo Arturo, kiu estis onidire lia antaŭulo. Li ankaŭ invitis kimrianojn en Anglion. Lia malpli aĝa filo Henriko la 8-a (pli aĝa filo Arturo mortis) ne partoprenis kun la opinioj de patro kaj li volis akiri Kimrion pro pli granda potenco. Tiutempe en Kimrio oni ne uzis familiajn nomojn. Ekde la jaro 1535 la angloj puŝis la kimrianojn, por ke ili ĉesu uzi longajn nomojn kun konjunkcio ap, kiu signifis (ies) filo. Dum la sekvantaj jarcentoj tiu ĉi ŝanĝo alportis multe da miskomprenoj. En la jaroj 1536 ĝis 1547 Kimrio estis alligita al Anglio sub unu administrado. Validis sole la anglaj leĝoj kaj la kimrianoj estis nomumitaj en funkcion de juĝistoj. Ankaŭ la kimria nobelaro malrapide venis inter la regantajn tavolojn, la kimrianoj havis eĉ reprezentantojn en la angla parlamento. La ofica lingvo fariĝis la angla lingvo, sed Henriko permesis eldoni Biblion en la kimria lingvo. Tiu ja persistis ankaŭ kiel lingvo de poetoj kaj kantistoj, sed iom post iom ĝi pereis kaj pro tio ankaŭ elementoj de la devena kelta kulturo.

Irlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Henriko la 8-a (Anglio).

Henriko la 8-a klopodis kontroligi ankaŭ Irlandon. La antaŭaj regintoj permesis regi al tieaj nobeloj, sed Henriko nuligis ilin kaj devigis la irlandan parlamenton, por ke ĝi agnosku lin kiel reganton. Li volis, por ke irlandanoj transiru al la protestantismo, sed en Irlando la katolika eklezio havis pli fortan postenon kaj precipe popularecon inter la homoj. Henriko rezignis pri sia klopodo. La ceteraj katolikaj landoj vidis Irlandon kiel konvenan lokon, de kie ekataki Anglion. Dum regado de Elizabeto la 1-a irlandanoj estis markitaj kiel primitivaj ribeluloj kaj oni traktis kun ili nekompromise kaj kruele. Tudoroj gvidis kontraŭ ili kvar militojn kaj eĉ kiam ili forigis la malnovan keltan registaran sistemon kaj enpraktikigis la anglan. Irlando fariĝis unua signifa kolonio. La superregado de angloj plej multe montriĝis norde, kie ili prenis multe da grundo al la devenaj loĝantoj. Ankoraŭ ĝis hodiaŭ la plimulto de grundo en Norda Irlando estas proprumata de protestantoj.

Socio redakti

Tudoroj ne ŝate regis pere de la parlamento. Komence de la 16-a jarcento la parlamento eksidis nur, kiam kunvokis ĝin la reĝo. Iam tio okazis sole unufoje dum ses jaroj. Henriko la 7-a eluzis ĝin nur por eldoni leĝojn. Henriko la 8-a akiris helpe de ĝi la monon kaj eldonis leĝon pri apartigo de la anglikana eklezio. Sed pro tia ĉi eluzado de la parlamento por plifortigi sian potencon li plifortigis la aŭtoritaton de parlamento kontraŭ la reĝo. Maria la 1-a helpe de la parlamento nuligis la leĝojn pri la reformacio kaj ebligis sian geedzecon kun Filipo. Tudoroj plene ne seniĝis de la parlamento nur pro du kaŭzoj. Ili bezonis la monon kaj subtenon de urbanoj kaj proprumantoj de grundo. Fine de la jarcento la potenco enkadre de la parlamento translokiĝis en la asembleon de reprezentantoj. Tie do estis reprezentitaj la plej nombraj kaj la plej influemaj tavoloj de la socio. La nombro de ties membroj duobliĝis danke al disvastiĝo de la teritorio. Sed multaj reprezentantoj ne kontentigis la postulojn de homoj el sia regiono. La parlamento en tiu ĉi periodo eldonis novajn leĝojn proponitaj de la reganto, konservis la impostojn kaj konsilis al la reganto, se tiu petis ĝin pri tio. Sed Tudoroj baldaŭ konstatis, ke per la logado de mono de la parlamento ili nur plifortigas ties potencon. La parlamento akiris memkonscion komencante pli intervenadi en eventojn en la enlanda kaj la eksterlanda politikoj. Tial ili do klopodis akiri la monon per aliaj manieroj. Elizabeto per la fondado de komercaj kompanioj, sed ankaŭ per kontraŭleĝa vendado de pozicio en la registaro.

En la 16-a jarcento okazis rapida kresko de populacio kaj estis loĝigitaj ĝis tiam nepriloĝataj regionoj. El tio rezultis ankaŭ novaj ekonomiaj kaj sociaj problemoj. La prezoj iris energie supren, precipe sekve de abrupta kresko de la nombro de loĝantoj. Per tio malboniĝis la vivkondiĉoj. Plej bone vivis farmistoj en provincoj, kiuj proprumis sufiĉon de grundo. Ili povis permesi okupi pluajn homojn. Ankaŭ ili komencis eksperimenti kun bredado de ŝafoj, eĉ kiam ili dum tio ofte malobeis la leĝojn. Sed se la juĝistoj estis sur ilia flanko, la malriĉaj kamparanoj ne havis ŝancon. Ekde la jaro 1563 la juĝejoj difinis labordevojn kaj salajrojn. En 1536 loĝantoj protestis en Londono pro nuligo de la monaĥejoj. La monaĥejoj donis nome laboron kaj provizojn. Tiu ĉi protesto estis sange subpremita. La situacio kun la okupiteco parte pliboniĝis post enpraktikigo de produktado de pretaj vestoj anstataŭ kruda lano. La angloj transprenis la unuecon en la produktado de vestoj de Flandrio. Kun plikvalitigo de ŝtalo pliboniĝis ankaŭ armil-industrio. Muskedoj anstataŭigadis pafarkojn. Karbo kiel brulmaterialo komencis anstataŭigadi lignon. Malgraŭ tio estis proporcie grandaj diferencoj inter la vivoj de riĉuloj kaj malriĉuloj. Eĉ kiam ankaŭ subulo povis permesi al si pli kvalitajn domojn eĉ kun fumtubo.

La pozicio de virinoj pliboniĝis. Eĉ kiam ili senĉese devis obei siajn edzojn, ili estis pli memkonsciaj, ili partoprenis en la socia vivo. Sed plimulte ili havis grandan nombron de infanoj kaj multaj mortis dum naskoj aŭ en junaĝo.

Dum Tudoroj estis fiksita ankaŭ la literatura formo de la angla lingvo. Finiĝis influo de skandinavaj, saksaj kaj vikingaj restaĵoj. Ekkreskis ankaŭ la legopovo, pli ol duono de la populacio kapablis legi kaj skribi. Disvastiĝis nova monda opinio, devenanta el Italio - renesanco. Ĝi revenis al antikvaj idealoj, ĝi nuligis la mezepokajn kristanismajn idealojn turniĝante al homo, ne al superteraj aferoj. Multe da personecoj en tereno de literaturo helpis ĝin disvastigi, kiel ekzemple Thomas More. En tiu ĉi periodo kreis ankaŭ Ŝekspiro, la aŭtoro de teatraj ludoj kaj poezio.

Skota reĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Stuartoj, Jakobo la 1-a (Anglio), Karlo la 1-a (Anglio) kaj Tridekjara milito.
 
Jakobo kiel la skota reĝo Jakobo la 6-a kaj kiel la angla reĝo Jakobo la 1-a

Post la morto de Maria Stuart surtroniĝis sur la skota trono ŝia filo Jakobo la 6-a. Tio estis lerta reganto kaj li vidis, ke li povus akiri ankaŭ la anglan tronon, se li estis la plej proksima parenco de Elizabeto. Li firmigis la aŭtoritaton de la skota reĝo post malfeliĉoj, kiuj trafis la antaŭajn reĝojn. Li akiris sub kontrolo la katolikojn kaj la protestantojn. Li regis simile, sen la parlamento kiel Tudoroj en Anglio, eĉ kiam li ne havis financan fonejon. En la jaro 1603 post la morto de Elizabeto li fariĝis la angla reĝo kiel Jakobo la 1-a. Dinastio de Stuartoj regis en Skotlando jam ekde la 14-a jarcento, nu ĝi ekregis ankaŭ en Anglio. Ĝi ne estis tiel sukcesa kiel Tudoroj, ĉar la socio ŝanĝiĝis, en gvidantajn poziciojn venadis urbanoj kaj farmistoj, kiuj havis plimultan reprezenton en la parlamento. Stuartoj klopodis regi absolutisme kaj sen la parlamento. Sed tio en tiuj ĉi tempoj ne eblis, ĉar kiam la reĝo volis la monon, li devis turniĝis al la parlamento. La unuaj signoj de malkontenteco aperis jam dum regado de Elizabeto la 1-a. Jakobo ankaŭ klopodis regi sen la parlamento, fidante al mallarĝa rondo de konsilantoj. Li estis klera kaj influita de la skota eklezio. Li protektis opinion, ke la reĝa potenco devenas de dio kaj do la reĝo devas respondeci unusole al dio. Tiutempe la saman opinion protektis ankaŭ absolutistaj regantoj en aliaj landoj. Sed la parlamento estis memkompreneble malkontenta, precipe post tio, kiel en lasta periodo kreskis la memkonscio de la asembleo de reprezentantoj. Elizabeto lasis al la lando grandan ŝuldon, pri kies pago Jakobo devis elvoki la parlamenton, por ke ĝi plialtigu la impostojn. La parlamento konsentis sub kondiĉo, ke Jakobo limigos sian potencon kaj ebligos al la parlamento interveni en la ŝtatan politikon, kio estis ankaŭ plifortigita de leĝo. Jakobo rifuzis. Lia ĉefa juĝisto Eduard Coke subtenis la parlamenton. Li ne permesis al la reĝo eldoni kapricajn leĝojn, nur la parlamento povis eldoni la leĝojn. Jakobo revokis Coke-on, sed tiu daŭrigis en la rezisto ankaŭ kiel membro de la parlamento. Li rememorigis al la reĝo La grandan dokumenton de liberecoj el la jaro 1215. Ĝis la jaro 1621 Jakobo sukcesis regi sen la parlamento, sed nur tial, ke estis paco kaj li ne bezonis la monon. Komence de la tridekjara milito la parlamento proponis alliĝi al bataloj kontraŭ la katolikoj. Jakobo ne konsentis kaj li interkverelis kun la parlamento ĝis sia morto en la jaro 1625.

 
Karlo la 1-a

Lia filo Karolo la 1-a daŭrigis en la interkverelo. Temis ĉefe pri la mono. Fine li disigis la parlamenton. Sed la financa situacio devigis lin ĉirkaŭrigardi al aliaj fontoj. Li provis pruntepreni la monon de nobelaro kaj urbanoj, sed la parlamento (intertempe denove elektita) intervenis. Karolo devis subskribi interkonsenton, ke li akiros la monon nur pere de la parlamento kaj ankaŭ, ke li malliberigos neniun civitanon sen jura motivo. Tiu ĉi interkonsento, la t.n. Petition of Right, signifis komencon de la regado de parlamento, kiu transprenis super la ŝtata mono kaj leĝaro. Karolo konsciis la perdon de "dia potenco" kaj li disigis la parlamenton. Mirinde li mem regis tute sukcese, li forigis malfidon daŭranta ekde la tempoj de Tudoroj kaj li manipulis prudente kun la budĝeto. Li fariĝis la plej forta reĝo dum lastaj jaroj kaj ŝajnis, ke la parlamento jam ne plu kunvenos. Sed en la jaro 1637 li komencis fari erarojn. Ili rezultis pro malkonkordoj kun la eklezio. Ankaŭ en Anglio vivis homoj, la t.n. puritanoj, kiuj volis "puran" eklezion, simila al tiu skota. Problemojn havis kun ili jam ankaŭ Elizabeto kaj Jakobo, kiun ili en la jaro 1604 petis, por ke li revoku la episkopojn. (Tio estis simila ankaŭ en Skotlando.) Jakobo vidis en tio danĝeron por la monarkio, ĉar eĉ ne en Skotlando la reganto havis la potencon super la eklezio. Li ne volis allasi, ke simila situacio okazu ankaŭ en Anglio. Eĉ en la jaro 1605 estis malkovrita katolika konspiro, kiu klopodis eksplodigi la konstruaĵon de la parlamento eĉ kun la reĝo. Guy Fawkes, la gvidanto, estis kaptita. La datreveno de tiu ĉi konspiro estas senĉese solenata per artfajraĵo. Simila sinteno rilate al la puritanoj konservis ankaŭ Karolo. Li edziĝis kun katolikino Maria Kenrieta, la filino de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, spite al tio, ke multaj influemaj homoj en la lando estis ankaŭ puritanoj. Li nomumis kontraŭ ili kiel ĉefepiskopon Laudon en Canterbury. Tiu redonis al la angla eklezio multajn katolikaj elementojn, tre nepopularajn inter la homoj. Li klopodis tiel ĉi ŝanĝi ankaŭ la eklezion en Skotlando kaj li eldonis por ili novajn religiajn librojn. Li renkontiĝis kun rezisto. En la jaro 1638 Karolo devis alfronti al la skota armeo. Se li ne havis sen la parlamento la monon por la soldataro, li ne havis ŝancon kun sensperta armeo kaj li devis doni al la skotoj la politikan kaj religian liberecojn. Li ankaŭ devis pagi al ili, por ke ili retiriĝu el li teritorio. Tio ĉi konvinkigis lin kaj finiĝis la periodo de la plena absolutismo. Li devis akcepti la limigojn de la parlamento, li devis renkontiĝi kun ĝi almenaŭ unufoje dum tri jaroj. Sed Karolo plu serĉis manierojn, kiel regi memstare.

Revolucio redakti

Post la eventoj en Skotlando Karolo dependis de la parlamento. Sed la situacio estis streĉa ankaŭ en Irlando. Li daŭrigis en la politiko de Elizabeto kaj kolonigis la nordan parton de insulo. Li elpelis la devenajn katolikojn kaj li donis ilian grundon al protestantoj el Skotlando kaj Anglio. En la jaro 1641 eksplodis en Irlando ribelo kontraŭ novaj ekloĝintoj. Ĝi ne estis celita kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ la protestanta parlamento. Karolo interkverelis en Londono kun la parlamento pri tio, kiu komandu al la armeo kontraŭ la ribeluloj. En la jaro 1642 li provis aresti kvin membrojn de la parlamento. Eĉ kiam tio ne sukcesis, la parlamento havis motivon timi. Londono stariĝis kontraŭ la reĝo, kiu retiriĝis ĝis Nottingham. Komenciĝis intercivitana milito, eĉ kiam partoprenis en ĝi nur malgranda parto de loĝantaro. Ili nome ne volis senvuale vidigi simpatiojn al eĉ ne unu flanko.

Reĝo Karolo havis subtenon precipe en la asembleo de lordoj. Ties samideanoj nomiĝis kavalieroj kaj ili kontrolis nordon kaj okcidenton de la lando. Iliaj kontraŭuloj, parlamentaristoj, kontrolis sudon kaj orienton. En ilia frunto staris Oliver Cromwell. Li kreis novan tipon de armeo el plejparte kleraj homoj. La parlamentaristoj estis plie subtenataj ankaŭ fare de maristaro kaj fare de plimulto de urbanoj. Sur ilia teritorio estis la plej riĉaj kaj la plej potencaj regionoj. La kavalieroj ne havis monon por reteni la armeon kaj tiel multaj soldatoj transiris al la alia flanko. La reĝa armeo definitive malvenkis en la jaro 1645. Oni ĝojis, ke la milito finiĝis, ĉar ĝi interrompis la komercojn. La parlamento enkondukis novajn impostojn por pagi la militajn enspezojn.

Lordo-Protektoro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Karolo la 2-a (Anglio) kaj Oliver Cromwell.
 
Karolo la 2-a

Karolo la 1-a estis malliberigita, sed senĉese li iniciatis ribelojn kontraŭ la parlamento. Li sukcesis persvadi skotojn kontraŭ ili. La parlamentaristoj ne sciis, kio kun la reĝo. Ili havis du eblecojn: aŭ lasi lin regi plu aŭ establi novan registaran sistemon. Plimulto de homoj verŝajne konsentus kun la unua ebleco. Ili timis de parlametarista armeo, kiu estis tre kruela. Ĝi elpelis la reprezentantojn, kiuj subtenis la reĝon kaj la restintoj agnoskis lin kulpa pro la milito kontraŭ la parlamento. La 31-a de januaro 1649 Karolo la 1-a, kiel la unua angla reĝo en la historio, estis ekzekutita. Nur kiam lia kapo estis falinta, oni ekkomprenis, kiel danĝera estos regado de la parlamento. La skotoj estis ŝokitaj kaj ili komencis subteni Karolon la 2-an, filon de la reĝo, kiun ili agnoskis kiel sekvanton. Sed la armeo de Cromwell venkis ilin kaj Karolo kun feliĉo fuĝis Francion. Skotlando estis almembrigita al la respubliko. Cromwell punis ankaŭ irlandanojn pro la ribelo en la jaro 1641. La armeo en Irlando mortigis ĉirkaŭ 6.000 homojn. Ekde la jaro 1649 Britio estis respubliko. Frunte staris Cromwell kun siaj kunuloj. Post la monarkio ili seniĝis ankaŭ de la asembleo de lordoj kaj de la anglikana eklezio. La armeo, frunte kun Cromwell, fariĝis la plej forta organo en la ŝtato. Ĝi havis sub kontrolo ankaŭ la parlamenton, sed kiu ribelis. Tial ĝi estis en la jaro 1653 definitive disigita. Cromwell proklamis sin kiel Lordo-Protektoro kaj li regis mem, multe pli kruele ol Karolo la 1-a. Li enpraktikigis soldatan diktaturon kaj krom alia li malpermesis soleni Kristnaskon kaj Paskon. Sed inter la membroj de la armeo Cromwell havis nedezirantojn. Ili nomiĝis la t.n. "Levelers". Ili volis enpraktikigi egalecon inter ĉiuj homoj kaj religian liberecon. Kiam en la jaro 1658 Cromwell mortis, la respubliko komencis fali, ĉar lia filo ne kapablis pluteni ĝin kaj la armeaj komandantoj komencis interkvereli inter si. Unu el ili en la jaro 1660 proklamis liberajn balotojn kaj invitis reen en la landon la filon de Karolo. Li surtroniĝis kiel Karolo la 2-a. Li konsilis al si kun la malfacila situacio. Unue li repaciĝis kun siaj malamikoj kaj punis la ekzekutintojn de la patro. Sed al la parlamento plu restis nur malgrandaj kompetencoj. Karolo nome volis konservi la opiniojn pri la reĝa dia potenco kaj li sekvis modelon de Ludoviko la 14-a, la franca reganto en absolutismo.

Konstitucia monarkio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Jakobo la 2-a (Anglio), Vilhelmo la 3-a (Anglio) kaj Konstitucia monarkio.
 
Jakobo la 2-a

Karolo la 2-a klopodis egalrajtigi ĉiujn religiojn. Ĉefe li klopodis repacigi la anglikanan eklezion kun puritanoj kaj katolikoj. Sed la anglikana parlamento estis kontraŭ. Antaŭ la intercivitana milito la puritanoj serĉis en la parlamento ŝirmon antaŭ la reĝo, nun ili petis la reĝon, por ke li ŝirmu ilin antaŭ la parlamento. Karolo simpatigis kun la katolikoj. La parlamento decidiĝis malebligi al li transiri al ilian kredon kaj en la jaro 1673 ĝi eldonis Test Act-on, en kiu ĝi malpermesis al la katolikoj ofici en kia ajn ofico en la ŝtata administrado. En tiu ĉi periodo komencis formiĝi ankaŭ la unuaj politikaj partioj en Anglio. Unu el ili kreis membroj de la asembleo de reprezentantoj, la t.n. Whigs. Ili rifuzis la absolutan monarkion kaj katolikan kredon, kun kiu ĝi kuniĝis. Ili estis por la religia libereco. Kontraŭ ili staris la t.n. Tories. Ili konservis la reĝan aŭtoritaton kaj ili volis regi al la parlamento, sed subinflue de la monarkio. Tiuj ĉi du partioj fariĝis bazo de duflanka parlamenta sistemo en Britio. La batalo kulminis, kiam estis malkovrita katolika plano por murdi la reĝon kaj surtronigo de lia frato, katolikon Jakobon. Fakte ekzistis nenia plano, tio estis nur truko, por ke la parlamento eldonu ordonon, kiu malpermesis al la katolikoj fariĝi membro de kiu ajn asembleo. Sed Jakobo la 2-a fariĝis reĝo post la morto de Karolo en la jaro 1685. Li vidigis sian postenon kontraŭ protestantoj jam kiel reĝa guberniestro en Skotlando. Li klopodis nuligi la antaŭajn leĝojn kaj redoni la potencon al la katolika eklezio, kiu devis funkcii apude la anglikana. Sed la parlamento ekkoleriĝis.

 
Vilhelmo la 3-a

Jakobo klopodis seniĝi de la nobelaro de Tory, kiu plej multe oponis. Li ankaŭ anstataŭis plimulton de juĝistoj. Liaj malamikoj ne intervenis, ĉar ili atendis alvenon de lia protestanta filino Maria, kies edzo estis Vilhelmo la 3-a de Oranje, la reganto (ankaŭ protestanto) de Nederlando. Sed kiam estis naskiĝinta filo de Jakobo en la jaro 1688, ilia espero frakasiĝis. Ambaŭ parlamentaj flankoj decidiĝis agi. Ili invitis Vilhelmon, por ke li ekataku Brition. Post timoj, se li estis tiutempe en milito kontraŭ Francio, li enpaŝis Londonon. Sed ili proponis la tronon sole al Maria. Vilhelmo proklamis, ke li forlasos Brition nur kiel reĝo. La parlamento ne havis alian eblecon. La parlamento prenis la rajtojn al Jakobo al la trono, ĉar li onidire rompis la interkonsenton inter la reĝo kaj la popolo. Tiu ĉi ideo estiĝis ankaŭ danke al John Locke, laŭ kiu la registaro estis fondita surbaze de kunlaboro inter la homoj. Tiu ĉi revolucio en la jaro 1688 fariĝis signifa pro tio, ke Vilhelmo la 3-a de Oranje ne heredis la reĝan titolon, sed ĝi estis donita al li fare de la parlamento. La parlamento fariĝis pli potenca ol la reganto kaj tio estis konfirmita en listo de rajtoj el la jaro 1689. La reĝo ne povis plialtigi la impostojn aŭ teni la armeon sen konsento de la parlamento. En la jaro 1701 estis eldonita Ordono pri aranĝo, kiu permesis sekvantecon al la trono nur al protestanta heredanto. Ĝi validas ĝis hodiaŭ.

Evoluo de klereco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Klereco, Mayflower kaj Granda incendio de Londono.
 
La incendio en Londono

Dum la 17-a jarcento signife ŝanĝiĝis ideologio. Ĝi rezultis precipe el evoluo de scienco, kiu donis prudentan klarigon al ĉiuj aperaĵoj. Same ŝanĝiĝis ankaŭ la pozicio de Britio en la mondo. Post la venko super francoj ĝi fariĝis la plej forta grandpotenco en Eŭropo. Tiuj ĉi ŝanĝoj donis al britoj memkonscion. Kio rilatas al la eklezio, la puritanoj disvastigis sian influon precipe inter la urbanoj kaj malpli alta nobelaro. Ili persvadis Jakobon la 1-an, por ke li eldonu novan traduko de Biblio. Tiu ĉi traduko kuraĝigis legadon inter la popolo. Iujn ĝi influis tiom, ke ili komencis disvastigi revoluciulajn ideojn. Estiĝis novaj, malpli grandaj branĉoj de eklezio kaj sektoj, la plej signifaj el ili estis baptistoj kaj kvakeroj, kiuj funkcias ĝis hodiaŭ. La tradicia anglikana eklezio fariĝis pli politika kaj la influon al la klereco komencis transpreni la puritanoj, kiel ekzemple John Milton. La novaj eklezioj pro siaj sociaj klopodoj renkontiĝis kun malkompreno ĉe la reganta tavolo. Tial kelkaj pilgrimoj decidiĝis forlasi Brition. En la jaro 1620 ili albordiĝis en Ameriko sur ŝipo Mayflower. Ili fondis la unuan vilaĝon sur teritorio de hodiaŭa ŝtato Massachusetts. La katolikoj denove ekloĝis en Maryland. Iom post iom foriris el Britio proksimume 400.000 loĝantoj pro la religiaj kaj la ekonomiaj kaŭzoj. Sed ankaŭ en Brition fluis novaj ekloĝintoj. Cromwell denove permesis alvenon de judoj kaj post la jaro 1685 venis multe da francaj protestantoj (konataj kiel Hugenotoj), por ke ili eskapu al regado de Ludoviko la 14-a.

Samtempe kun la revolucio en religio venis ankaŭ revolucio en scienco kaj pensado. Francis Bacon, la sciencisto, kiu okupis postenon de lordo-kanceliero en kortego de Jakobo la 1-a venis kun opinio, ke ĉiu teorio devas esti verkontrolita per eksperimento. Unu eksperimento ligus al la alia kaj tiuj gvidus al kompreno de la tuta mondo. La britaj sciencistoj klopodis ankaŭ enpraktikigi tiujn ĉi ideojn. En la jaro 1628 William Harvey malkovris sango-cirkuladon, kio gvidis al progreso dum ekkono de la homa korpo. Stuartoj mem subtenis la evoluon de scienco. La reĝa kortego fariĝis grava centrejo, kie renkontiĝis diversaj kleruloj kaj sciencistoj. En la jaro 1684 fizikisto kaj matematikisto, siro Isaac Newton publikigis gravitacian leĝon, al kiu en la 20-a jarcento ligis Albert Einstein. Ankaŭ evoluis arkitekturo. La plej signifa arkitekto estis Christopher Wren. En la jaro 1666 post granda incendio en Londono li renovigis plimulton de damaĝigitaj konstruaĵoj en nova, pli moderna stilo. En la 17-a jarcento aperis ankaŭ la unuaj ĵurnaloj. Kio rilatas al la socio, la vivo de malriĉuloj kontraŭe al la antaŭaj jarcentoj pliboniĝis. La prezoj sinkis kaj homoj jam ne estis dependaj de socia helpo. Sed ankaŭ plu plej bone fartis la meza tavolo de la loĝantaro. En duono de la 17-a jarcento la registaro komencis kontroli komercon kun cerealoj, por ke ne okazu nedezirata eksporto je konto de la enlanda konsumo. Sed jam en la jaro 1670 la situacio estis tiom bona, ke ili povis permesi al si eksporti la cerealojn en la ceteran Eŭropon, ĉefe en landojn malfortigitaj pro la tridekjara milito. Ankaŭ la komerco enkadre de la lando ŝanĝiĝis. La ekonomiaj diferencoj inter la regionoj perdiĝadis kaj danke al reto de akvaj kanaloj pliboniĝis ankaŭ trafiko. Londono estis la plej granda urbo kun 500.000 loĝantoj. Kaj ĝi estis ankaŭ ĉefa komerca centrejo. Pluaj grandaj urboj estis Norwich, Newcastle kaj Bristol. Sed la nombro de loĝantoj enkadre de la lando sinkis. Ne estas konate kial, sed la vivkondiĉoj pliboniĝis. Tio povas esti tial, ĉar homoj en Britio fermis geedzecojn en pli alta aĝo kaj tial la virinoj naskis malpli da infanoj. Enkadre de familio plifortiĝis la pozicio de edzo. Tio eblas kompari al absolutismo enkadre de monarkio kaj reganton kiel ununuran reganton. La aŭtoritato de viroj fontis precipe el la reformacio. La protestantisma kredo metis grandan emfazon al viro kiel al vivtenanton de familio.

Kreo de Unio kaj historio antaŭ ties estiĝo redakti

Estiĝo de Unio redakti

La revolucio, kies sekvo estis la detronigo de reĝo Jakobo la 2-a, kaŭzis montron de malvolo ankaŭ en Skotlando kaj Irlando. La favorantoj de Stuartoj, plimulte katolikoj el la altaĵoj en Skotlando, ekribelis kaj venkis la anglan armeon. Sed ilia ribelo finiĝis per morto de ilia gvidanto. Skotlando estis senĉese la memstara reĝlando, eĉ kiam ĝi havis komunan reĝon kun la angloj. La angloj volis ambaŭ landojn unuigi. La leĝo el la jaro 1701, kiu ebligis surtroniĝi nur al protestanta heredanto, komencis validi ankaŭ en Skotlando. Tial, eĉ kiam la skotoj povis elekti la propran reganton, ili timis reagojn, kiuj povis okazi, se ili denove surtronigus Stuartojn. Ili ankaŭ povus renovigi sian aliancon kun Francio, kiu nun estis la angla malamiko numero 1. Same ili volis seniĝi de certaj limigoj en la komerca rilato kun la angloj, kiuj damaĝis al ilia ekonomiko. La angla parlamento konsentis, ke ĝi nuligos tiujn ĉi limigojn, se la skotoj konsentos kun kreo de Unio, kiu unuigus ambaŭ ŝtatojn. La ideo tre ne plaĉis al la skotoj, sed la timoj pro la angla armeo konvinkigis ilin. En la jaro 1707 estis definitive kreita kaj per la parlamento leĝigita unio inter Anglio kaj Skotlando. La parlamento estis komuna por ambaŭ landoj, sed la skotoj havis memstaran juran sistemon kaj eklezion.

Pli poste, en la 18-a jarcento okazis en Skotlando kelke da jakobanaj ribeloj, kiuj klopodis redoni la tronon al Stuartoj. Unue en la jaro 1715 klopodis akiri la tronon filo de la detronigita Jakobo la 2-a. En la jaro 1745, princo Karolo Eduardo, nepo de Jakobo, konata kiel "Bonny Prince Charlie" albordiĝis sur okcidenta marbordo. Pluraj klanaj gvidantoj el la altaĵoj alliĝis al li, kelkaj sub minaco de forbruligo de iliaj hejmoj. Karolo sukcesis atingi Edinburgh-on kaj venki la anglan armeon, kiu estis malfortigita pro partopreno en la milito kontraŭ francoj. Multaj angloj alliĝis al flanko de Jakobanoj. Ilia armeo marŝis al Londono. Sed la skotaj soldatoj sopiris pri la hejmo kaj ili revenis Skotlandon. Tial en batalo apud Cullodene en la jaro 1746 ili suferis malvenkon kaj la ribelo finiĝis. La angloj kruele punis ilin. Ili estis mortigitaj aŭ senditaj labori en Amerikon. Iliaj domoj kaj posedaĵoj estis neniigitaj. Estis malpermesitaj ankaŭ kelkaj elementoj de ilia kulturo kiel ekzemple kiltoj kaj gajdoj.

En Irlando Jakobo ĝojis al proporcie granda populareco. Eĉ kiam li estis katoliko, la loĝantoj turnis sin kun espero, ke li povus redoni al ili la teritoriojn prenitaj fare de la protestantaj almigrintoj. Tial Jakobo post la detronigo esperis, ke la irlandanoj helpos lin por reakiri tronon. En la jaro 1689 li albordiĝis en Irlando eĉ kun helpo de francoj. La katolika parlamento en Dublino eldonis leĝon, kiu ordonis konfiski al la protestantoj ĉiujn posedaĵojn. Sed tiuj ne rezignis tiel facile pri siaj rajtoj kaj tridek mil el ili barikadis sin en urbo Londonderry. Jakobo ĉirkaŭigis la urbon, sed la ribelintoj rifuzis kapitulacii. Nur alveno de anglaj ŝipoj kun provizoj finigis tiun ĉi batalon. Vilhelmo de Oranje albordiĝis ĉe la irlandaj bordoj en la jaro 1690 kaj venkis la armeon de Jakobo apud rivero Boyne. Jakobo je kelke da tagoj pli poste foriris Francion kaj neniam plu revenis. Vilhelmo en la jaro 1702 mortis kaj surtroniĝis Anna, la fratino de Maria. En la jaro 1707 sur la brita insularo estiĝas unio unuiganta Anglion, Kimrion kaj Skotlandon en komunan reĝlandon. En Irlando dum la sekvantaj 50 jaroj ekis la parlamenton la protestantoj, kiuj per leĝo malpermesis al katolikoj partopreni en la direktado de la ŝtato. Ili povus ofici en nenia oficejo, studi en universitato nek aniĝi al maristaro. Ankaŭ estis malpermesitaj katolikaj lernejoj kaj estis enpraktikigita leĝo, kiu ebligis al katoliko, se tiu ŝanĝos sian kredon al protestanta kredo, forpreni la posedaĵon al siaj gepatroj. Koncize dirite, la katolikoj estis forte subjugataj. En la jaro 1770 la streĉo iom falis kaj kelkaj leĝoj kontraŭ la katolikoj estis nuligitaj. En la jaro 1801 Irlando estis alligita al la unio kaj la dublina parlamento estis fermita. La anglaj politikistoj nome promesis al la katolikoj, ke post la eniro en union ili egalrajtigos ilin.

La plej grandaj rivaloj de Anglio en la 17-a jarcento estis Hispanio, Francio kaj Nederlando. Kontraŭ Nederlando la angloj havis armean konflikton pro la komerco kaj transkovrado de interesoj en Norda Ameriko. En la dua duono de la 17-a jarcento okazis tri militoj. Kiam la angloj atingis la gvidantan pozicion en la internacia komerco, ili fermis la pacon kun la nederlandanoj kaj komencis prepari planojn kontraŭ la francoj. En Hispanio nome pro la morto de Karolo la 2-a formortis la dinastio de Habsburgoj kaj Ludoviko la 14-a volis surtronigi sian nepon Filipon el Anjou, por ke li disvastigu sian influon en Eŭropo. La ceteraj potencoj ne konsentis kaj tiel eksplodis milito de hispana sukcedo. Se Vilhelmo de Oranje havis konfliktojn kun la francoj eĉ antaŭe, Britio enpaŝis en la militon surflanke de Sankta Romia Imperio kaj Nederlando. Subgvide de duko el Marlbrough ties armeo venkis plurajn batalojn apud Blenheime, Ramillies kaj Malplaquet. En la jaro 1713 estis en Utrecht subskribita paco, kie la francoj konsentis kun limigo de ekspanziemo en la ĉirkaŭa Eŭropo. En tiu ĉi batalo Britio akiris Ĝibraltaron kaj per tio ankaŭ aliron al Mediteraneo. La akirado de grundo en eksterlando rolis gravan rolon en ekonomiko de ĉiuj eŭropaj landoj. Britio havis pli malgrandan kolonian senjorujon ol Nederlando kaj Hispanio. En oriento de Ameriko ĝi havis 13 koloniojn, signifaj estis teritorioj en Hindio, de kie estis importata sukero. Kresko de ties produkto plialtigis demandojn al sklavoj. Dum 40 jaroj ilia nombro en Hindio kreskis je 40.000. La ekonomikon en Hindio kontrolis Okcident-hindia komerca kompanio.

Ĉefministro redakti

Surbaze de leĝo el la jaro 1701 la trono devis post la morto de Anna esti donita al la plej proksima protestanta parenco. Tio estis Sofia de Palatinato, la nepino de Jakobo la 1-a, kiu edziniĝis kun duko el Hanovro. Kiam Anna de Britio en la jaro 1714 mortis, la trono devis esti donita al Georgo, la pranepo de Jakobo. Kelkaj politikistoj, precipe Torioj, volis surtronigi Jakobon la 3-an, la filon de Jakobo la 2-a. Ili promesis al li la tronon, se li iros el la romkatolikismo al la protestanta kredo. Sed li estis spitema kiel la ceteraj Stuartoj kaj ne cedis. Li prefere klopodis akiri la tronon per soldata vojo. En la jaro 1715 li komencis ribelon kontraŭ Georgo la 1-a. Liaj aliancanoj en Anglio kaj Skotlando nomiĝis jakobanoj aŭ jakobitoj, subtenantoj de Stuartoj. Sed ili malvenkis kaj kiam Torioj kuniĝis kun la jakobanoj, Georgo komisiis whig-anojn pri kreo de registaro. La potenco en tiu ĉi periodo estis transportita el la parlamento al ensemblo de ministroj, nomata kabineto. En aliaj landoj la reganto havis nelimigitan potencon. Sed en Anglio la ministroj facile ekregis, ĉar Georgo ne sciis angle nek montrante grandan intereson pri la lando. Frunte de la kabineto staris Robert Walpole, la unua ĉefministro en la historio. Lia potenco fontis el liaj financulaj kapabloj. Li establis la unuan bankon, kiu donis monon. Li helpis homojn, kiuj bankrotis investinte en komercajn kompaniojn. Al la homoj ŝajnis avantaĝe investi en ilin, ĉar la eksterlanda komerco floris. En estonteco jam la kompanioj respondecis pri la mono de siaj klientoj. Ĝuste Walpole establis la kabineton. Ĉiuj ministroj respondecis pri la politika decido kaj se iu profunde ne konsentis el ili, oni atendis lian abdikon. La potenco de reĝo havis jenajn limigojn:

  1. li ne povis esti katoliko
  2. li povis nek krei nek ŝanĝi la leĝojn
  3. se li bezonis monon aŭ armeon, li devis turniĝis al la parlamento
  4. lia devo estis elekti la ministrojn en la registaron

Por eviti al milito Walpole volis repagi la ŝtatajn ŝuldojn. Tial li enpraktikigis impostojn, por ke la registaro povu repagi ĉion. Impostita estis precipe luksa varo kiel teo, kafo kaj ĉokolado, importataj el kolonioj. Sed la ŝuldo ne sukcesis pagi kaj Walpole fariĝis nepopulara. Lia plej granda politika kontraŭulo estis William Pitt pli aĝa. Tiu opiniis, ke la komerco sekurigas por la lando riĉecon. Li decidis, ke Anglio devas en la internacia komerco antaŭkuri la francojn.

En la jaro 1733 li kreis aliancon kun Hispanio. Li volis plibonigi rilatojn kun ĝiaj kolonioj en Suda Ameriko. Li komencis konstrui fortan maristaron klopodante transpreni kontrolon super la francaj komercaj stacioj. Tiu ĉi klopodo gvidis pli poste al milito.

Koloniismo kaj libereco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sepjara milito.

Georgo mortis en la jaro 1727 dum vizito en Hanovro. Lia filo Georgo la 2-a surtroniĝis, kiu same translasis la faktan regadon al sia ĉefministro. En tiu ĉi periodo Granda Britio disvastigis sian kolonian imperion per okupo de teritorio tra la tuta mondo. La plej grava loko prenis 13 amerikaj kolonioj sur la orienta marbordo de Ameriko. En la jaroj 1743 - 1748 ili gvidis militon kontraŭ Francio pri akiro de kontrolo super Aŭstrio. En 1756 ili denove troviĝis kontraŭ si en la sepjara milito. La prusoj estis aliancanoj de la angloj. William Pitt (pli maljuna) danke al sia maristaro sukcesis limigi la movon de la francaj komercaj ŝipoj. La milito disvastiĝis en la tutan mondon. En Kanado britoj akiris de francoj en la jaro 1759 Kebekion kaj je unu jaro pli poste Montrealon, kiuj komercis precipe kun fiŝoj kaj ligno. Britio realigis sian influon ankaŭ en Hindio je konto de Francio. Tiuj ĉi profitoj ankoraŭ memkonscion kaj fieron de la angloj. Sed Georgo la 3-a, la nova reĝo, surtroniĝinta en 1760, haltigis la ekpanziemajn militojn de Pitt. Li fermis la pacon kun Francio. Sed eĉ tiel la profitoj kreskis ĝis fino de la jarcento. La Okcidenta Hindio fariĝis la plej prosperanta kolonio. En Britio fabrikitaj metalaj produktoj kaj vestoj estis ekportitaj en Afrikon, kie oni interŝanĝis ilin je sklavoj. Tiujn ili forveturigis en Hindion, por ke ili laboru sur sukerplantejoj. Georgo la 3-a, diference de siaj patro kaj avo, ne orientiĝis al Hanovro kaj li klopodis pli aktive agadi en Britio. Konkrete li mem volis elekti la ministrojn, ĉar plej bone li regis kun mallarĝa rondo de siaj konsilantoj. En la parlamento senĉese ne estis reprezentitaj ĉiuj tavoloj. La balotrajton havis nur loĝantoj, kies salajro atingis certan limon. Ĉiu regiono havis en la parlamento du reprezentantojn. Sed por influemaj proprumantoj de grundo ne estis problemo aranĝi, ke tien venu homoj, kiuj poste balotu en ilian utilon. Same ili timigis kaj subaĉetis la balotontojn, kiuj havis luigita ilian grundon. La parlamento en tiu ĉi periodo havis malproksime al demokratio. Sed John Wilkes, la membro de la asembleo de reprezentantoj klopodis atingi, por ke ĉiuj loĝantoj povu libere partopreni en la politika vivo. En la jaro 1763 li ekagis kontraŭ Georgo kaj senvuale li kritikis lian pacon kun Francio, eĉ ne avertinte Prusion, sian aliancanon. Wilkes eldonis artikolon en sia ĵurnalo. La reĝo kaj la ministroj igis malliberigi lin en la londona Tower. Sed juĝisto rifuzis juĝi lin, ĉar li rompis neniajn leĝojn. Estis agnoskite, ke la libereco de unuopulo estas superita al la interesoj de ŝtato. Ĝis tiam reganta tavolo ne kutimiĝis akcepti la opiniojn de ordinaraj homoj. Post la jaro 1750 ekkreksis nombron de ĵurnaloj. Oni komencis pli interesiĝi pri la politika agado. Same oni komencis fondi politikajn grupojn ekster la parlamento.

Ameriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bostona teumado.

Nombro de koloniistoj en Norda Ameriko ascendis ekde la jaro 1700 el 20.000 al 2.500.000 en 1770. La britoj senĉese konsideris ilin kiel siaj subuloj klopodante dikti al ili la kondiĉojn. En 1764 eksplodis kverelo rilate al impostoj. Amerikanoj ne konsideris la pagadon de impostoj al la angloj kiel laŭleĝa. En Britio la opinioj diferenciĝis. Unuj asertis, ke la amerikanoj devus pagi la impostojn, kiuj devus esti uzotaj por ŝirmi la kolonion kontraŭ la francoj. Kelkaj politikistoj, kiel ekz. William Pitt kaj John Wilkes, opiniis, ke ili ne devus esti impostotaj, se ili ne havas reprezenton en la parlamento. En la jaro 1773 grupo da koloniistoj alivestitaj kiel indianoj enpenetris ĝis ŝipo en haveno en Bostono kaj elĵetis ties kargon da teo en la maron. Tiu ĉi evento estas konata kiel Bostona teumado kaj ĝi esprimis malkonsenton de amerikanoj kun la pagado de impostoj. Ili embargis la varon importatan el Anglio. La koloniistoj havis subtenon de multaj anglaj politikistoj nomataj radikaloj. La plej signifaj el ili estis Edmund Burke kaj Tom Paine. Ĝuste Paine venis kun ideo, ke Ameriko devus akiri la sendependecon de Anglio. Sume, la milito plifortigis la ideojn de sendependeco kaj la demokratio. Britio fine malvenkis kaj en la jaro 1776 13 amerikaj kolonioj proklamis memstarecon. En Norda Ameriko restis al britoj sole Kanado. La brit-usona milito de 1812, konata ankaŭ kiel la angl-usona militomilito de 1812 (War of 1812 en angla) estis armea konflikto kiu estis luktita de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando apogita en ties kolonioj kanadaj kiu okazis inter 1812 kaj 1815. La bataloj okazis kaj surtere kaj mare.

Urbo kaj vilaĝo redakti

 
Banloko en Bath

En la 18-a jarcento la nombro de loĝantoj de Unio atingis 13.000.000.

En tiu ĉi periodo ekzistis jam pluraj grandaj, evoluintaj urboj kiel Liverpool, Manchester, Birmingham, Sheffield, eĉ kiam ili ne havis en la parlamento reprezenton. Sed la vivkondiĉoj en la urboj estis teruraj. Tra la urboj disvastiĝis haladzo, ĉar forfalaĵoj estis ellasataj rekte en la stratojn same kiel balaaĵoj. La stratoj estis kot-kovritaj kaj mallarĝaj. En la urboj disvastiĝis malsanoj, malmulte da infanoj ĝisvivis sian plenkreskecon, precipe tiuj el malriĉulaj tavoloj. Ili estis sepultitaj komune en amastomboj. Sed multaj kaŭzis la malbonan vivsituacion pro drinkado de alkoholaĵo kaj ludado de hazardaj ludoj. Tial kelkaj novestiĝintaj eklezioj klopodis malebligi ties disvastiĝon. Al la fino de jarcento aperis klopodoj plibonigi la urban vivon. La stratoj plilarĝiĝis, estis enkondukita publika lumigo kaj la loĝantoj devis pagi imposton por sekurigi la sociajn servojn. En la socio formiĝis 4 tavoloj: 1 - la riĉaj urbanoj; 2 - la ceteraj urbanoj kaj komercistoj; 3 - metiistoj; 4 - laboristoj. Plej bone vivis la nobelaro kaj la riĉaj urbanoj, eĉ kiam post la agadoj de John Wilkes ili jam ne havis super la subuloj tiel grandan potencon. Sed eĉ tiel ili perlaboris nekompareble pli ol vivante komfortan vivon plena de ĉasadoj kaj ĉevalrajdado. Ili alikonstruis siajn domojn en klasikan stilon kaj ĉirkaŭis ilin per parkoj kaj ĝardenoj. La vivo de virinoj estis bedaŭrinde pli enuiga, ili ne povis partopreni en la direktado de ŝtato, nur amuzoj kaj baloj estis destinitaj por ili. Populara estis ankaŭ vizitado de banlokoj kun kuraciga akvo. La banlokaj urboj kiel Bath fariĝis centrejoj de la socia vivo.

La vivo en vilaĝoj estis tute alia ol en la urboj. La fonto de vivtenado estis agrikulturo, ĉiu vilaĝo estis ĉirkaŭita per pluraj kampoj kaj vilaĝanoj komune decidis pri iliaj eluzoj kaj deponado de rikolto. El Nederlando venis ŝanĝoj en prilaborado de grundo. Oni devis pli kunlabori, ĉar ne ĉiu povis permesi al si ĉiun ekipaĵon neevitenda por la mastrumado. Sekve de tiuj ĉi ŝanĝoj pliboniĝis la rikoltoj, la bestoj donis pli da viando. La blanka pano, ĝis nun manĝata de pli altaj tavoloj, povis permesi al si ankaŭ malriĉuloj. La influemaj proprumantoj de grundo konvinkis la parlamenton, por ke ĝi permesu bari parton de grundo por privata mastrumado. Danke al tio ili havis pli bonajn rikoltojn kaj ili povis komerci. Ili investis monon en la grundon aŭ en minigan kaj metalurgian industriojn, kies signifo kreskis por la ekonomiko. Sed pro tio suferis la malriĉularo. Ilian situacion malfaciligis ankaŭ kresko de prezoj en periodoj kun malpli forta rikolto. Lokaj aŭtonomioj klopodis helpi ilin per stabiligo de salajroj.

En la familia vivo ŝanĝiĝis posteno de la infanoj. Oni komencis montri al ili pli da zorgo surbaze de iliaj bezonoj. La gepatroj klopodis sekurigi al ili ĉefe bonan edukon kaj klerecon. Oftaj estis laŭdoj por plifortigi la memkonscion kaj krei la fidon. Tiama idealo de la virina beleco estis svelta staturo kaj pala vizaĝo. Sed multaj gepatroj vundis la filinojn pro la konservado de tiuj ĉi principoj, kio montriĝis en ilia malforta sano. Ili sendis la filojn en internulejojn, kie ili lernis individualecon. Tial estis en la estonta vivo plimulte sukcesaj komercistoj. La geedzecoj estis senĉese fermataj surbaze de interkonsento inter la gepatroj, sed ili komencis iom post iom konsideri la opiniojn de infanoj. En la familioj oni komencis preferi privatecon. Laboroj farataj ĝis nun fare de servistaro la loĝantoj komencis fari mem. La vivo de loĝantoj plilongiĝis danke al kvalitigo de la vivkondiĉoj.

Per leĝo pri la unio el la jaro 1800 estas alligita Irlando kaj estiĝas Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, en la jaro 1921 poste Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando. Ekde la kreo de unio tiuj ĉi landoj partoprenis en samaj sortoj, sed ĝis tiam ilia historio estas (parte) diferenca.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Anglio, Historio de Irlando, Historio de Kimrio kaj Historio de Skotlando.

Industria revolucio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria revolucio.
 
Ŝpinmaŝino

Per enkondukado de mekanikigo de produktado kaj evoluo de grandaj manufakturoj Granda Britio kiel unu el la unuaj landoj en Eŭropo enpaŝis en la t.n. industrian revolucion. Sufiĉo de krudmaterialo el ĝiaj kolonioj rapidigis tiun ĉi tutsocian procedon. Britio ne estis tiel riĉa kiel ekzemple Francio, sed ĝi havis konvenajn kondiĉojn por la evoluo danke al la novestiĝintaj bankoj kaj danke al la komerco; multaj homoj pliriĉiĝis kaj povis investi la financojn en la industrion. Same progresis ankaŭ la modernigo de agrikultura produktado, danke al kio kreskis la produktado de nutraĵoj. Ili fariĝis pro tio preze pli alireblaj por la loĝantoj de urboj. Precipe la loĝantoj de vilaĝoj, al kiuj estis konfiskita la grundo de la influemaj granbienuloj, transloĝiĝis en la industriajn centrejojn. Se ili bezonis la monon, ili okupigis sin en la novestiĝintaj fabrikoj. Britio havis en la mondo de industrio fortan pozicion danke al vejnoj de karbo kaj fero. Ĝi eksportis ilin en la tutan Eŭropon. Tiuj ĉi krudmaterialoj estis eluzataj preskaŭ en ĉiuj industriaj branĉoj. Oni transiris al nova fonto de brulmaterialo. La ligno, kiu ne sekurigis bezonatan varmigecon, estis anstataŭigita per la karbo. Ĝi estis uzata ĉefe por fabriki ŝtalon el la fero. La demando pri la karbo kreskis dum cent jaroj kvaroble. Plibonigon notis ankaŭ trafiko. La urboj estis kunigitaj per reto de kanaloj, kiuj ebligis pli facilan transporton de varo. Ili estis ankaŭ pli malmultekostaj ol ŝosea transporto. Sed la plej signifa estis sistemo de fervojoj. Estis konstruataj novaj fervojlinioj, por ke la prezo de la transporto de varo malmultekostiĝu. Ankaŭ pliboniĝis transporto de homoj. En la jaro 1851 la registaro enpraktikigis personvagonaroj, kiuj haltis en ĉiu stacio kaj vojaĝpago por unu mejlo kostis unu pencon. Pliboniĝis ankaŭ kvalito de ŝoseoj, sur kiuj trafikis kaleŝoj. Tiuj ĉi ŝanĝoj kondukis al la industria revolucio, kiu el Britio disvastiĝis en la ceteraj landoj de Eŭropo. Danke al la nova brulmaterialo kreskis la produkto de ŝtalo. Oni komencis konstrui el ĝi diversajn utilajn konstruaĵojn. Pioniro en tiu ĉi direkto estis precipe John Wilkins. Li konstruis en la jaro 1769 la unuan fervojan ponton trans rivero Severn. Plu li proponis ferajn ŝipojn, kapelojn kaj li mem estis sepultita en fera ĉerko. Li perfektigis vapormaŝinon de James Watt kaj pli malfrue estis konstruita la unua vapormaŝina lokomotivo. En la fabrikoj estis entrafikigitaj simplaj maŝinoj, kiuj plirapidigis la produkton de varo. En la antaŭa periodo estis granda demando pri la brita vestaro, sed kiu estis limigita per longa procedo de ŝpinado. En 1764 estis enagadigita la unua ŝpinmaŝino, kiu anstataŭigis laboron de pluraj laboristinoj. En 1785 estis enpraktikigita ankaŭ teksmaŝino. Tio ebligis al britoj produkti malpli kostajn vestojn kaj vendi ilin tra la tuta Eŭropo. En meza Anglio oni komencis prilabori argilon. La feraj teleroj kaj ceramiko estis anstataŭigita per la argila. Ili ankaŭ fariĝis signifa eksporta artiklo.

 
John Wesley

Sed la revolucio havis ankaŭ falon al la socio. Pro la enpraktikigo de la maŝinoj, multaj laboristoj perdis la laboron. Ili komencis asociiĝi en grupiĝojn, por ke ili defendu sin antaŭ la okupigantoj. Ili postulis adekvatajn salajrojn kaj laborkondiĉojn. La registaro ne respektis ilin kaj tial ili komencis realigi ribelojn. Ili eĉ enpenetris en la fabrikojn, kie ili difektigis la maŝinojn. La politikistoj komencis timi revolucion. Eviti al ĝi sukcesis danke al nova eklezia movado. Ĝi ne estiĝis danke al la eklezio, tiu ne interesiĝis pri la problemoj de la urbaj homoj. La movado, komprenanta bezonojn de la laborista tavolo, estis gvidita de John Wesley, la anglikana pastro, kiu vojaĝis tra la lando disvastigante sian doktrinon. Dum sia vivo li travojaĝis surĉevale 224 000 mejlojn predikante en ĉiu vilaĝo, tra kiu li estis ĉevalrajdanta. Post nelonge alliĝis al li ceteraj. Lia doktrino, nomata metodismo, donis al la ordinaraj homoj senson de la vivo kaj honoron. Danke al li multaj komencis dure labori kaj akiris posedaĵon. Estiĝadis ankaŭ movadoj, kiuj estis kontraŭ sklavismo. En la jaro 1807 estis la komercado kun sklavoj per la leĝo malpermesita. Sed en la kolonioj ĝi daŭris ĝis la jaro 1833.

Post la perdo de 13 amerikaj kolonioj sekve de la proklamo de ilia sendependeco kaj estiĝo de Usono en la jaro 1776 kaj franca revolucio en la jaro 1789 komenciĝis organizeco kaj emancipado de laboristaj tavoloj en la brita socio. Estiĝis la unuaj laboristaj organizoj, sed ties ekzistado estis tuj post tio kontraŭleĝigata.

Napoleono kaj Britio redakti

 
Horatio Nelson

En Francio en la jaro 1789 komenciĝis Granda franca revolucio. Ĝi estis gvidita de la meza tavolo de loĝantoj-burĝaro kaj laboristoj. Ties kaŭzoj estis ĉefe la ekonomia kaj la politika krizoj. Ili volis forigi la absolutisman potencon de la reganto kaj sekurigi por homoj la bazajn civitanajn rajtojn. En Anglio tiuj ĉi tavoloj estis tre potencaj kaj komune ili partoprenis flank-al-flanke en la parlamento. Ne ŝajnis al ili la ideo de la revolucio kaj ili timis, por ke ĝi ne influu la malpli grandajn tavolojn. Sed kelkaj radikaloj vokis je ŝanĝoj ankaŭ en Britio. Ili nomiĝis jakobanoj kaj ili kunlaboris kun Whig-oj. Kontraŭ ili staris Torioj kaj William Pitt malpli aĝa. Ankaŭ batalantoj je la sendependeco de amerikanoj Paine kaj Burke subtenis la egalrajtecon de ĉiuj sociaj tavoloj. La laboristoj komencis fondi proprajn politikajn organizojn, sed ili poste kelke da jaroj pereis. En la jaro 1793 Britio enpaŝis en militon kontraŭ la francoj post tio, kiam tiuj atakis la hodiaŭan Belgion kaj Nederlandon. La franca imperiestro Napoleon Bonaparte planis eĉ invadon al Britaj insuloj. La britoj klopodis venki lin sur la maro kaj limigi la movon de francaj komercaj ŝipoj. Admiralo Horatio Nelson ekbatalis plurajn batalojn super la francoj apud Egiptio, Hispanio kaj en la jaro 1805 li donis al ili definitivan malvenkon en batalo de Trafalgar. Poste ankoraŭ la angloj venkis super la francoj kaj iliajn aliancanojn. Napoleon estis sendita en rifuĝejon, sed li sukcesis fuĝi kaj por cent tagoj li renovigis la imperion. Britio kuniĝis kontraŭ li kun Prusio. En la jaro 1815 Napoleon estis fare de la aliancanaj soldataroj apud Waterloo definitive venkita.

En la 19-a jarcento la potenco de Britio kulminis. Post la industria revolucio ĝi havis la plej evoluintajn fabrikojn kaj danke al la komerco ĝi havis la plej ampleksan reton de kolonioj. El tio fontis grandega memkonscio de la loĝantoj, ĉefe de la plej potenca meza tavolo - industriistoj. Ilia nombro kreskis ankaŭ danke al suma populacia eksplodo. La nombro de loĝantoj kreskis ĝis 40.000.000. Tio alportis ŝanĝojn ankaŭ en la politikon kaj fine de la jarcento jam plimulto de viroj havis balot-rajton. En la eksterlanda politiko Britio orientiĝis al du aferoj: ekvilibron de fortoj inter la nacioj kaj liberan foiron, kiu estis avantaĝa por ties ekonomiko. Ili sukcesis plenumi la unuan taskon, kiam la francoj donis helpon por renovigo post la revolucio je konto de la plifortiĝanta Aŭstrio. Influo de Rusio estis denove limigita fare de prusoj. Ili retenis la komercan pozicion danke al la evoluinta maristaro. Ili povis kontroli la tutan mondon, ĉar dum napoleonaj militoj ili akiris plurajn teritoriojn. La registaro klopodis tiun ĉi kolonian senjorejon ankoraŭ ampleksigi. Ili timis, ke rusoj planas ekspandon al Balkano. Tial ili subtenis turkojn kontraŭ rusoj. Ankaŭ forta konkurenco kreskis por ili en aspekto de Germanio kaj Francio.

Sociaj reformoj en la 19-a jarcento redakti

 
Georgo la 3-a.

Kiam la militoj estis finintaj, jam ne estis tia demando pri la varo kaj vestaro, kaj multaj homoj perdis la laboron. Ankaŭ el la armeo estis multaj soldatoj maldungitaj. Suferis ankaŭ farmistoj, ĉar pro importata maizo suferis iliaj enspezoj. Ili konvinkis la registaron, por ke ĝi fiksu la prezojn de maizo. Sed eĉ spite al tio la prezoj senĉese kreskis. La alta senlaboreco kaj la prezoj peligis kelkajn laboristojn ĝis rando de malsatego. En la jaro 1830 ili ekribelis postulante plialtigon de salajroj. Ili komencis sekurigi la vivtenadon per ĉasado de bestoj. Sed se la arbaroj estis proprumataj de bienuloj, temis pri ŝtelĉasado. Tial ili estis punataj, eĉ kiam ili nur klopodis nutri siajn familiojn. Ili estis forveturigataj en arestitajn koloniojn en Aŭstralio. Post la morto de Georgo la 3-a surtroniĝis lia filo Georgo la 4-a. Tiu regis nur dek jarojn kaj en 1830 surtroniĝis lia frato Vilhelmo la 4-a. Sed la reĝo havis tiutempe nur malgrandan potencon. Regis la kabineto de ministroj kaj la parlamento.

En la jaro 1834 estis enpraktikigita leĝo, kiu devis plibonigi la situacion de malriĉularo. Sed ĝi rilatis nur al homoj vivantaj en la t.n. laboristaj domoj. La vivkondiĉoj estis en ili malbonaj kaj la loĝantoj devis labori de matene ĝis la nokto, por ke ili vivtenu sin. Multaj prefere transloĝiĝis en urbojn esperante pri pli bona vivo. La riĉaj urbanoj ne konsentis kun ilia alveno timante, ke ili povus ekribeli kiel burĝaro en Francio. La meza tavolo ekzistis en Britio jam longan tempon. Tio estis malgranda grupo de urbanoj, farmistoj kaj komercistoj. En duono de la 18-a jarcento komencis ilia nombro kreski danke al la industria evoluo. En la 19-a jarcento ili fariĝis ankoraŭ pli riĉaj, ĉar ili protektis la plejn bonajn postenojn en la eklezio, en la jura sistemo, en medicino, en la diplomatiaj servoj, la bank-aferoj kaj la armeo. Multaj el ili devenis el malriĉularo kaj al tiuj ĉi postenoj ili perlaboris sin per dura laboro kaj la kredo en sukceso. Ili sendis siajn infanojn al privataj lernejoj, kie ili eklernis, kie atingi sukceson en la vivo. Sed laboristoj en Anglio ne estis bone organizitaj kaj ili havis eĉ ne gvidantojn. Malgraŭ tio okazis pluraj malgrandaj ribeloj. En la jaro 1819 en Manchester homamaso protestis kontraŭ la vivkondiĉoj postulante ŝanĝojn. Ili estis atakitaj fare de soldatoj kaj la ribelo finiĝis. Sed la registaro konsciis la kreskantan danĝeron. Whig-oj kiel la unuaj ekvidis, ke bezonas enpraktikigi novajn reformojn por kontentigi socian situacion. Torioj klopodis eviti al la revolucio sen reformoj. Ili volis, por ke en la parlamento estu reprezentitaj nur la mezaj kaj la altaj tavoloj. Radikaloj denove postulis, por ke estu reprezentitaj ĉiuj. La whig-oj aŭ pli poste liberaloj volis nur ŝanĝojn neevitendaj por eviti al la revolucio. En 1830 la whig-oj prenis la regadon. La ministra kabineto provis plibonigi la socian situacion per principa reformo de balotsistemo en 1832, kiam estis limigita la potenco de la malnova aristokracio kaj male plialtigitan politikan influon de urbaj centrejoj, kaj do donitan rajton de la elektado de la meza tavolo.

 
Robert Peel

Tiuj ĉi reformoj estis tamen agnoskitaj nur pro timo el ribeloj. Ili disvastigis la balotrajton al pli granda nombro de loĝantoj kaj ankaŭ en la parlamento trovis reprezenton grandaj urboj. Eĉ kiam la situacio tre pliboniĝis, senĉese ĉiuj ne havis egalmezuran reprezenton en la parlamento. Ekde la jaro 1824 la laboristoj havis permeson unuiĝi en uniojn. Ili ankaŭ faris tiel kun celo akiri pli justajn salajrojn. Sed ili senĉese ne estis unuecaj, ĉiu timis pri sia propra komerco. Tial la okupigantoj facile rifuzis ilin traktante kun ili perforte. Sed en 1834 okazis signifa evento. En Dorset okupiganto kulpigis ses laboristojn fidelaj al la unio kaj subaĉetis juĝiston, ke tiu agnosku ilin kulpaj. Tio kaŭzis amasajn ribelojn, kiuj postulis klarigon de la registaro. La evento en Dorset fariĝis simbolo de kruela traktado kun la laboristoj. La laboristoj komencis kunlabori kun la radikaloj kaj en 1838 ili eldonis ĉarton, en kiu ili postulis konservadon de la bazaj homaj rajtoj samkiel la balotrajton por plenkreskuloj, eblecon fariĝi membro de la parlamento eĉ por malriĉuloj, sekretan voĉdonadon en balotoj, regulajn balotojn ks. La asembleo de reprezentantoj rifuzis tiujn ĉi postulojn.

En la jaroj 1837 - 1848, respektive 1846 - 1855 la t.n. ĉartista movado daŭrigis en la klopodo pri la socia emancipado de laboristoj. Sed ili ne estis longan tempon unuecaj. Post nelonge ili apartiĝis en radikalan kaj moderigitan branĉojn. La situacion savis Robert Peel, tiutempe la ĉefministro. Li opiniis, ke la ŝanĝoj devas esti iompostiomaj, sed daŭraj. Li plibonigis la ekonomiajn kondiĉojn kaj nuligis la leĝon pri la maizo el la jaro 1815. La potenco iom post iom transŝoviĝis el la manoj de nobelaro al la tavolo de industriistoj kaj komercistoj. Peel enpraktikigis en la jaro 1829 ankaŭ la unuajn policajn taĉmentojn en Londono, por ke ili konsilu al si kun la kreskanta krimeco. Tiuj baldaŭ montriĝis kiel tre efikaj kaj ili fariĝis inter la popolo ŝatataj. La loĝantaro logike vivis precipe en la urboj, kiuj kreskis. Plikvalitiĝis servoj kaj pliboniĝis higieno. La tuta Eŭropo admiris Brition pro tio, ke ĝi kapablis eviti al la revolucio, kiu en la jaroj 1848 - 1849 trafis plurajn eŭropajn landojn.

Viktorina epoko redakti

Hinda imperiestrino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Brita imperio, Viktorino (Britio), Opia milito kaj Bura milito.
 
La Brita Imperio en tempo de sia plej granda amplekso (1921)
 
Imperiestrino de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, imperiestrino de Hindio

La periodo de stabileco por Unuiĝinta Reĝlando signifis komencon de regado de reĝino Viktorino (1837 - 1901). Dum ŝia regado la reĝlando atingis zeniton de sia politika kaj ekonomia potenco. Vilhelmo la 4-a ne havis idon, do la trono post lia morto falis al lia parenco, duko el Kent kaj liaj sekvantoj. Lia filino Viktorino surtroniĝis en la jaro 1837. De komence de sia regado ŝi subiĝis al influo de lordo Melbourne, la ĉefministro. Ne plaĉis al ŝi, kiel la potenco iom post iom eskapas el la manoj de monarkio kaj nobelaro, sed ŝi ne povis malebligi tion. Ŝi edziniĝis kun germano, princo Alberto el Saksio-Koburgo. Ili donis brilan modelon por la ceteraj loĝantoj rilate al la familia vivo kaj valoroj. Sed Alberto en la jaro 1861 mortis pro tifo kaj Viktorino longan tempon tristis. Ŝi neniam plu edziniĝis kaj por longa tempo ŝi ĉesis aperi antaŭ la publiko. La ĵurnaloj kritikis ŝin pro tio kaj oni atendis finon de la monarkio. Tiam la konsilantoj atentigis la reĝinon, por ke ŝi denove komencu interesiĝi pri la vivo en la lando. Ŝi komencis kaj reakiris la popularecon. En la jaro 1868 aperis ŝia libro, la persona taglibro, kie la loĝantoj eksciis ion el ŝia privateco. Ŝi denove iris kiel modelo kaj oni respektis ŝin por ŝia moralaj kaj religiaj valoroj. En tiu ĉi periodo Britio devis defendi siajn komercojn antaŭ la eŭropaj landoj. En la jaro 1839 ĝi ekatakis Ĉinion, por ke ĝi povu eksporti tien opion el Hindio. Komencis opiaj militoj markataj kiel unuj el la plej hontindaj en la brita historio. En la jaroj 1839 - 1842 ĝi gvidis militon en Afganujo por malebligi al rusoj priregi Hindion. Afganoj venkis britojn en montaroj. Same ili timis la rusan influon en Eŭropo. Se la rusoj priregus Osmanidan imperion, tio rompus ekvilibron de fortoj en Eŭropo. En la jaroj 1854 - 1856 Britio partoprenis en Krimea milito, en kiu ĝi subtenis Turkion en batalo kontraŭ Rusa imperio. La britoj komune kun la francoj venkis kaj malhelpis pluan karakterizan rusan potencan kreskon.

En Hindio denove loĝantoj ekribelis kontraŭ brita superregado en la jaro 1857. La britoj sange venkis ilian ribelon. En la jaro 1877 reĝino Viktorino fariĝis ankaŭ la hinda imperiestrino. Afrikon ili eluzis kiel fonton de sklavoj, pli poste kiel havenon survoje Hindion. Multaj vojaĝistoj, kiel ekzemple David Livingstone entreprenis ekspediciojn en praarbarojn. Ili havis malkovrigan kaj misiistan karakterojn kaj ili alportis novajn en tereno de geografio kaj naturscienco. Ankaŭ ili disvastigis en Afriko kristanismon. Pli poste la eŭropaj landoj dividis al si Afrikon al sferoj de influo. En Sud-Afriko la britoj gvidis militojn kontraŭ la nederlandaj koloniistoj. Ili estas konataj kiel buraj militoj kaj ili malkovris malfortaĵojn de la brita armeo, kiu venkis nur tre senpere. Britoj klopodis priregi Egiption post tio, kiam tieaj naciistoj detronigis sian reganton en la jaro 1882. Onidire ili volis helpi la internacian komercon kaj kontroli Suezan kanalon, sed fakte temis al ili pri la konservo de vojo al Hindio. La okupacio de Egiptio daŭris ĝis la jaro 1954. Sekve de abrupta kresko de la nombro de loĝantoj multaj britoj komencis transloĝiĝi en la koloniojn. Ili fondis novajn vilaĝojn en Kanado, Aŭstralio kaj sur Nov-Zelando. La devenajn loĝantojn ili forpuŝis. En Aŭstralio estis mortigita plimulto de la devena aborigena loĝantaro. Tiuj ĉi kolonioj baldaŭ fariĝis memstaraj, kun propra registaro, sed senĉese ili agnoskis la britan reĝon (aŭ reĝinon) kiel kapon de ŝtato. Britoj renkontiĝis sur ĉiuj kontrolataj teritorioj kun rezisto kaj klopodoj pri memstariĝo. Asertoj de politikistoj, ke en la eksterlanda politiko estas bezone orientiĝi al la libereco kaj demokratio, ne troviĝis validigon.

Liberalismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Liberalismo.
 
Henry John Temple, lordo Palmerston

En duono de la 19-a jarcento estis eldonita leĝo, kiu egalrajtigis la ekleziojn. Jam ankaŭ katolikoj kaj nekonformistoj povis veni en la parlamento aŭ en la registaron. Sed fakte ili ne havis tion tiel facila, ĉar la reganta anglikan partio - Torioj malhelpis ilin en tio. La nekonformistoj subtenis la liberalojn. En la jaro 1846 la toria premiero Robert Peel abdikis. Li perdis la popularecon, kiam li subtenis rajtojn de katolikoj por la eniro en la parlamenton kaj nuligis la leĝojn, kiuj ŝirmis la rajtojn de bienuloj, sed samtempe ili estis kaŭzo de malsato ĉe malriĉaj tavoloj, precipe en Irlando. Same li agadis kontraŭ sia partio, ĉar li devis respekti kreskantan forton de la meza tavolo. Ambaŭ partioj komprenis bezonon de reformoj kaj libera komerco, ĝuste por evoluo de tiu ĉi tavolo. Tio signifis krei pli liberan kaj pli malfermitan socion en enlando kaj en eksterlando. La ideo nomiĝis liberalismo kaj "whig-oj", kiuj estis pli klinitaj al tiuj ĉi reformoj, alinomiĝis al liberalistoj. En la jaroj 1846 ĝis 1865 staris frunte de la registaro lordo Palmerston. Li estis liberalisto, sed ankaŭ li ne hezitis agi kontraŭ ideoj de sia partio, se tio bezonis. Kvankam li subtenis la liberalisman movadon en Eŭropo kaj konsentis kun memstariĝo de Italio de sub la aŭstra kaj la franca superregadoj, en Britio li enpraktikigis neniajn renversajn reformojn. Verŝajne tial, ke komence de sia kariero li subtenis Toriojn. Post lia morto formiĝis sistemo de du ĉefaj politikaj partioj, kiuj postulis de siaj membroj veran fidelecon. Torioj, konataj kiel konservatistoj, kaj liberalistoj rivalis je la potenco. Ŝanĝiĝis ankaŭ la politikistoj. Se danke al la nova leĝo en la direktado de ŝtato povis partopreni homoj el diversaj tavoloj, neniun surprizis, ke nova gvidanto de liberalistoj fariĝis fabrikisto Gladstone. Benjamin Disraeli, la nova gvidanto de konservatistoj, estis de juda deveno. Ĝuste Disraeli en la jaro 1846 meritis pri falo de la registaro de Peel. Tiutempe li defendis interesojn de la nobelaro. La plej grandaj ŝanĝoj okazis en la 60-aj jaroj. Disvastiĝis la nombro de loĝantoj kun balotrajto, pliboniĝis la organizado de politikaj partioj. Tiuj ĉi ŝanĝoj kondukis al pli granda intereso pri la politikaj agado en la ŝtato, enkadre de demokratio oni emfazis la opiniojn de unuopuloj. En Britio la sudo estis konservatisma, sed norde, en Skotlando, Kimrio kaj Irlando superis radikaloj. La nombro de membroj de la asembleo de reprezentantoj superis 650 kaj la asembleo de lordoj perdis rajton eldoni leĝojn. Estiĝadis la unuaj komercaj unioj, kiuj defendis la interesojn de laboristoj. En la jaro 1869 eksidis en Manchester ilia unua kongreso. En 1869 ĝi sekurigis al ili partoprenon en la parlamento, kio plibonigis ilian kunlaboradon kun konservatistoj kaj liberalistoj. Ŝanĝoj okazis ankaŭ en organizado de armeo en jura sistemo. En la jaro 1867 estis entreprenita la unua paŝo al enpraktikigo de deva lerneja vizitado.

Kimrio, Skotlando kaj Irlanda respubliko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kimrio, Skotlando kaj Respubliko de Irlando.

Kun la kreskanta evoluo de industrio kaj komerco en la centrejo de Unio la teritorioj sur ties rando komencis malfortiĝi.

Sed tiuj ĉi ŝanĝoj tiel multe ne influis Kimrion. Kreskis la nombro de loĝantoj kaj iliaj vivkondiĉoj pliboniĝis. Sude troviĝis karbominejoj, kiuj fariĝis movforto de la industrio. Multaj loĝantoj transloĝiĝis suden al la laboro. Estiĝas nova socia tavolo de laboristoj (simile kiel en Anglio). Ili anoncis sin al la nekonformisma eklezio kaj protektis la opiniojn de la radikalaj politikistoj. Ili kreis propran kulturon kaj Kimrio estis dividita en pli industrian sudon kaj pli konservatisman, neŝanĝiĝintan nordon. La parlamentaj reformoj disvastigis la balotrajton ankaŭ inter la kimrianojn. La laboristoj tuj anstataŭigis en la parlamento proprumantojn de grundo kaj Toriojn, kiuj reprezentis ilin ĝis nun.

Skotlando estis ankaŭ dividita en industriajn regionojn en la ĉirkaŭaĵo de Glasgow kaj Edinburgh, kie troviĝis multe da karbominejoj kaj fabrikoj por produktado de fero kaj ŝtalo. Ankaŭ ĉi tie estis fabrikoj por produktado de ŝipoj. La vivo en la altaĵoj kaj ebenejoj situantaj sur limoj kun Anglio estis alia. La sistemo de klanoj estis konservata plu. Ĝis nun bredataj ŝafoj estis anstataŭigitaj de cervoj. Populara estis ilia sporta ĉasado. La grundo de la devenaj loĝantoj estis vendita al novaj posedantoj el aliaj regionoj. Tio signifis grandan kolapson por ilia socio kaj ankaŭ ekonomikon kaj ili malfacile rekonsciiĝis pro tio. Ili verŝajne devus forlasi siajn teritoriojn pro transloĝiĝado al la laboro en la industriajn centrejojn.

En Irlando la situacio estis la plej malbona pro la rivaleco inter la katolikoj kaj la protestantoj. Danke al la protestantoj Anglio havis en Irlando senĉese grandan influon, se tiuj serĉis ĉe ĝi ŝirmon antaŭ la katolikoj. Batalo pri liberiĝo de Irlando de sub la angla superregado ŝanĝiĝis en batalon inter la katolikoj kaj la protestantoj. Ekde la jaro 1829 povis eĉ la katolikoj enpaŝi en la parlamenton, kio kuraĝigis la nacian senton en la lando. Sed la lando suferis pro atakoj de malsato pro malforta rikolto de terpomoj en la jaroj 1845 - 1847. Multaj loĝantoj mortis pro la malsato. Provizoj de tritiko estis ja sufiĉaj, sed en la manoj havis ilin la protestantoj kaj tiuj eksportis ilin en Anglion. Nur tre malmulte da ili restis por la enlandanoj kaj ankaŭ la registaro en Londono konsciis tiun ĉi problemon. Ĝi donis al irlandanoj certajn provizojn de nutraĵoj, sed tiuj ne emis tre akcepti ilin, ĉar tio ankoraŭ pli multe fortigis la britan influon sur la insulo. Oni ne havis alian eblecon ol forlasi la landon. En interŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj multe da irlandanoj transloĝiĝis en Usonon, sed ili ekloĝis ankaŭ en ceteraj partoj de Britio, kie ili partoprenis en konstruado de fervojoj. La irlandaj ekloĝintoj en Usono ne forgesis pri sia batalo kontraŭ Anglio. Post tio, kiam ili akiris posedaĵon kaj potencon, ili subtenis movadojn pri la memstariĝo de Irlando.

Post la disvastigo de la balotrajto 86 membroj de partio frunte kun Charles Parnell venis en la parlamenton. Ili postulis memstaran registaron por Irlando. La liberalistoj subtenis ilin, sed Torioj ne kaj la memstara registaro estis rifuzita. La bataloj pri la memstariĝo en Irlando daŭrigis. La memstara registaro estis fine aprobita al ili antaŭ la unua mondmilito. Sed la brita registaro timis, ke la protestantoj en provinco Ulstero komencos intercivitanan militon post la memstariĝo, kun kio ili ne konsentis, ĉar ili vidis ĉe la angloj la subtenon. Tial post eksplodo de la milito la memstara registaro estis denove nuligita kaj la irlandanoj estis vokitaj en la britan armeon. Ili iris batali, ĉar ili vidis en tio vojon pri la memstariĝo. Sed parto de loĝantoj rifuzis morti pro la angloj, kiuj jam tiel longan tempon priregis ilin. En Pasko de la jaro 1916 eksplodis en Dublino ribelo. Sed la respublikanoj ne akiris al sia flanko pluajn favorulojn, kiel ili supozis kaj la ribelo estis rapide subpremita kaj la gvidantoj ekzekutitaj. Tio kaŭzis koleregon ankaŭ ĉe la irlandaj almigrintoj en Usono. En la jaro 1918 okazis baloto. La respublikanoj venkis ĉie krom Ulster. Ili fondis propran parlamenton en Dublino kaj proklamis Respublikon de Irlando. La armeo komencis batalon kontraŭ la angloj. La bataloj daŭris ĝis la jaro 1921. Tial la registaro decidiĝis doni al Suda Irlando la memstarecon, sed la nordo eĉ kun Ulster restis sub la brita registaro. Interkonsento el la jaro 1921 kondukis al intercivitana milito inter la irlandanoj mem. La irlanda libera ŝtato devis eĉ poste agnoski la britan reganton, ebligi al la angloj uzi havenojn kaj egaliĝi kun la perdo de la nordaj teritorioj. La respublikanoj, kiuj estis por la memstareco de la tuta insulo, malvenkis. Sed fare de ili estis kreita Fianna Fail, la nova partio, kiu en la jaro 1932 venkis baloton. Nova premiero de Valera proklamis en la jaro 1937 Sudan Irlandon kiel respublikon. La bataloj inter ambaŭ partioj daŭrigas.

Situacio antaŭ la unua mondmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eduarda periodo, Sporto kaj Kapitalismo.

En la interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj la vivkondiĉoj denove plikvalitiĝis. La videblaj ŝanĝoj kiel gasa hejtado kaj lumigo en hejmoj, la aspekton de urboj alikreita en la t.n. viktorinan stilon, la evoluo de trafiko (ĉefe de fervojo) alportis grandan komforton. Kreskis salajroj kaj ĉiuj civitanoj povis permesi al si freŝan panon, viandon kaj lakton. La sociaj ŝanĝoj rilatis al lernej-aferoj, en la jaroj 1870 kaj 1891 estis eldonitaj du leĝoj pri la klereco, kiuj ordonis devigan lernejan vizitadon por la infanoj ĝis la 13 jaroj. Ili lernis legi, skribi kaj kalkuli. Oni komencis konstrui universitatojn en la novaj industriaj centrejoj. Ili celis precipe al sciencaj kaj teknikaj direktoj eluzeblaj en la industrio. Malfortiĝis la potenco de vilaĝaj senjoroj, proprumantoj de grundo. Ili jam ne povis libervole preni la grundon kaj devigi la agrikulturistojn, por ke ili laboru. En la jaro 1888 estis nuligita sistemo de lokaj juĝistoj, al kiuj restis kompetencoj nur por solvi malgrandajn konfliktojn. Anstataŭigis ilin distriktaj komitatoj kunmetitaj el la elektitaj membroj. En 1908 estis enpraktikigita sistemo de emerito kaj ekde 1911 la civitanoj devas pagi por si asekuron. Malfortiĝis influo de la eklezio, vilaĝaj pastroj perdis sian influon je la loĝantaro. La urbaj homoj ne ŝatis vizitadi preĝejojn. Aperis novaj manieroj de pasigado de libera tempo. En la urboj estis malfermitaj muzeoj, parkoj, baniĝejoj kaj bibliotekoj. Oni renkontiĝis en kafejoj kaj gastejoj. La fervojo ne servis nur kiel transporto al laboro, la vojaĝado fariĝis rimedo de ripozo. La laboristoj vojaĝis precipe al ĉemaraj lokoj, la meza tavolo libertempis en vilaĝoj. Nova invento de biciklo signifis krom transporto ankaŭ novan fonton de amuzo, ĉefe por junaj virinoj.

En tiu ĉi periodo disvastiĝis nova fenomeno - sporto. Ĝi akiris grandegan popularecon inter la homoj. Diference de gimnastikaj ekzercadoj por firmigi la sanon kaj plifortigi de la korpo en la germana kaj la sveda gimnastikaj sistemoj, en Anglio estis emfazata teama kompreno de ludo, ludemo kaj deca ludado. Tial estis popularaj prefere sportaj ludoj. Kriketo, ĝis nun ludata nur de pli altaj tavoloj disvastiĝis inter ĉiuj. Estis difinitaj reguloj kaj ekde la jaro 1873 ĉiujare okazis regionaj ĉampionadoj. Same futbalo akiris firmajn regulojn kaj organizadon. En la jaro 1863 estis en Londono fondita la unua futbala asocio. Preskaŭ ĉiu urbo kaj vilaĝo havis sian propran klubon kaj la matĉojn iradis rigardi homamasoj. La kluba aparteneco ofte signifis tre, en Glasgow estis du kluboj: Celtic fondita fare de la irlandaj katolikaj almigrintoj kaj la protestanta Rangers. Ilia rivaleco daŭras ĝis hodiaŭ. Rugbea asocio estis fondita en la jaro 1871. Sporto estis uzata ankaŭ en la lernejoj en procedo de formigado de la personeco. Ekde la jaro 1829 okazas konkursoj de okremistaj boatoj inter Oksfordo kaj Kembriĝo.

Disvastiĝis la ideo de persona libereco, bazo de kapitalismo. Kapitalistoj ne volis, por ke la registaro intervenu en la komercon, industrion de la privataj entreprenistoj. La meza tavolo akceptis tiujn ĉi opiniojn. Sed pli poste la registaro devis interveni, por ke ĝi ŝirmu malriĉajn laboristojn, ofte ekspluataj fare de fabrikistoj. Ĝi eldonis plurajn leĝojn difinataj maksimuman nombron de laborhoroj ks. Same ĝi malpermesis sklavecon. Pli poste la fabrikistoj mem konstatis, ke se ili plibonigos la vivkondiĉojn de siaj okupitoj, pliboniĝos ankaŭ la produktado. Tiuj ĉi problemoj respeguliĝis ankaŭ en literaturo. Charles Dickens en siaj verkoj kritikis konduton de riĉuloj rilate al malriĉuloj. En la pentrado estis bildigataj aktualaj industriaj temoj, sed ekzistis ankaŭ nova movado de artistoj, kiuj revenis al mezepokaj temoj. En la jaro 1857 Charles Darwin prezentis sian teorion pri evolucio. Ĝi okupiĝis per la deveno kaj evoluo de animalaj specioj. La science orientita populacio akceptis ĝin, sed ĝi renkontiĝis kun malĝuo ĉe la kristana populacio, kiuj restis fidelaj al doktrino el Biblio. El la teorio pri la evolucio minacis danĝero, ĉar komencis aperi opinioj pri superulaj kaj subulaj specioj, kaj oni disvastiĝis tion en la kolonian politikon (superulaj kaj subulaj rasoj).

En la jaro 1911 aperis politika krizo. La reformoj enpraktikigataj fare de la liberalistoj en Irlando, ne plaĉis al la konservatisma partio, reprezentita ĉefe en la asembleo de lordoj. La krizo kulminis, kiam la liberalistoj klopodis plialtigi impostojn por la proprumantoj de grundo. La lordoj ne konsentis kun tio. Reĝo Georgo la 5-a finis la krizon per averto, ke li nomumos la novajn nobelojn el vico de la liberalistoj, por ke ili havu superecon. La lordoj rezignis pri siaj klopodoj.

Sed senĉese daŭris konfliktoj rilate al la registaro. La konservatistoj ĝis nun preferantaj la sistemon de du parlamentaj asembleoj estis por ŝanĝoj en la asembleo de lordoj. La liberalistoj volis unu asembleon kaj limigon de kompetencoj de lordoj tiom, por ke ili ne povu nuligi la leĝojn eldonitaj fare de la reprezentantoj. En la jaro 1911 estis eldonita parlamenta leĝo. Ĝi alportis kompromison, eĉ kiam la liberalistoj akiris pli. La asembleo de lordoj perdis eblecon nuligi la leĝojn de parlamento. Ili povis nur plilongigi la tempon, kiam la leĝo ekvalidiĝos por du jaroj. En la sama jaro estis aprobitaj salajroj por la deputitoj de la asembleo de reprezentantoj.

Fine de la 19-a jarcento Britio jam ne tenis tiel fortan pozicion en la mondo kiel antaŭe. Tio, ke ties potenco malfortiĝas, estis videbla ankaŭ en militoj en la kolonioj kaj ĝi venkis nur kun grandaj malfacilaĵoj. La unuiĝinta Germanio havis pli fortan ekonomikon kaj la britojn antaŭkuris ankaŭ Usono, iam ĝia kolonio. La germanoj kaj la usonanoj komencis konstrui fortan ŝiparon. Kiam Britio estis grandpotenco numero 1, en la mondo regis paco, ĉar ĝia floto kontrolis teritoriojn tra la tuta mondo. Sed nun ĝi konsciis sian necertecon kaj perdon de la populareco pro la militoj en kolonioj, kiuj ĵetis al ĝi negativan lumon. Tial en la jaroj 1902 ĝis 1907 ĝi subskribis pacajn interkonsentojn kun Francio, Rusio kaj Japanio. Ĝi ne sukcesis interkonsenti kun Osmanida imperio kaj la plej granda konkureculo - Germanio. La britoj timis ĉefe ties fortan ŝiparon. Tial ili mem komencis armigi, por ke ili almenaŭ konservu ian ŝancon por fermado de komercoj.

La 20-a jarcento redakti

La unua mondmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj 20-a jarcento kaj Unua mondmilito.
 
Infanterio de Royal Irish Rifles dum batalo de Somme en la unua mondmilito.

Komence de la 20-a jarcento la plej fortaj eŭropaj landoj estis apartigitaj en du grupojn. Centrajn Potencojn kreis Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Otomana imperio. Kontraŭ ili staris ŝtatoj, kiuj komune fermis Interkonsenton - Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Rusio. Tiuj ĉi du flankoj luktis unu inter la alia pri sferoj de influo, vejnojn de krudmaterialo kaj kolonioj. Plej agreseme prezentiĝis Germanio, kiu havis konfliktojn kun la francoj rilate al la kolonioj kaj Aŭstrio-Hungario, kiu volis akiri sub kontrolon Balkanon.

En la jaro 1914 estis en Sarajevo krimita atenco kontraŭ sekvanto de la aŭstra trono, kontraŭ Franz Ferdinand, kaj tio estis preteksto de la aŭstra atako kontraŭ Serbio. Por helpi Serbion venis rusoj kaj iom post iom estis entiritaj en la militon ĉiuj potencoj. Britio enpaŝis kun celo konservi ekvilibron de fortoj kaj helpi pli malfortajn. Ili volis ŝirmi Belgion antaŭ la germana influo kaj malebligi ekspanziemon de Otomana imperio al Balkano. Memkompreneble, ili faris tion ĉefe tial, por ke ili konservu ian-tian pozicion kaj ne permesis al la agresoroj disvastigi la potencon. Komence de la milito superis Germanio. La britoj batalis en la okcidenta batalfronto, kie la plej sangaj bataloj okazis apud rivero Somme kaj urbo Verdun. La germanoj ne sukcesis kun plano de fulmorapida milito, tial do la bataloj tre plilongiĝis. Diference de la antaŭaj konfliktoj, tiu ĉi batalo estis tranĉea kaj estis uzitaj ankaŭ novaj armiloj kreitaj helpe de tekniko kaj industrio, precipe tankoj kaj novaj kanonoj. Ankaŭ estis uzita venengaso. La britaj civitanoj pli frue enpaŝis la militon surbaze de propravoleco, sed baldaŭ la registaro ordonis tion al ili kiel devon. Sed multaj rifuzis kaj la registaro do akceptis proponon, kiu ebligis ne enpaŝi en la armeon al tiuj, kiuj ne agnoskis militojn. Sed la britoj kiel ceteraj ŝtatoj suferis pro grandegaj perdoj. Ili batalis nome ankaŭ en Meza Oriento, kontraŭ turkoj apud Dardaneloj en batalo de Gallipoli. En 1917 la britoj sukcesis subpremi ilin. La registaro sukcesis konvinki homojn, ke malgraŭ la grandegaj perdoj senĉese valoros batali. Homoj mem kredis, ke se ili venkos, ili havos pli bonajn vivkondiĉojn. La milito disvastiĝis ankaŭ sur maro, kie germanaj submarŝipoj subakvigis la anglajn komercajn ŝipojn. En la jaro 1917 la rusoj subskribis kun la germanoj armisticon kaj detiriĝis el la milito pro la revolucio ĉe ili hejme. Sed en la sama jaro enpaŝis la militon ĝis nun neŭtrala Usono post tio, kiam germana submarŝipo subakvigis ĝian ŝipon. En novembro de 1918 germanoj kapitulaciis.

En la jaro 1919 okazis konferenco en Versailles, kie estis interkonsentitaj pacaj kondiĉoj. La britaj civitanoj vidigis kontraŭ la malvenkintoj senkompatan postenon volante puni ilin pro la krimitaj damaĝoj. Germanio estis deviga pagi militajn reparaciojn, kaj ĝi estis demilitigita. Sed tio kondukis al ankoraŭ pli granda agresemo. Sed la eŭropaj ŝtatuloj tiam ne konsciis tion, ĉar ili estis influitaj de publika opinio kaj ili volis almenaŭ parte plenumi postulojn de la popolo. En Britio superis tristo super la perdoj kaj multaj poetoj komencis verki verkojn kun kontraŭmilita temo. Oni kredis en pli bonan estontecon, se la registaro promesis la plibonigon de kondiĉoj, ĉefe por la revenintaj soldatoj.

Rajtoj de virinoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sufrageto, Balotrajto kaj Virina balotrajto.
 
Emily Davison

La posteno de virinoj en la socio estis fine de la 19-a jarcento senĉese tre malforta. En la jaro 1867 la radikaloj klopodis akiri por ili balotrajton, sed ili ne sukcesis. La industria revolucio nome plifortigis la pozicion de la viroj kiel proprumantoj de fabrikoj. La viroj senĉese kondutis al la virinoj kiel en la tempoj de kavalireco. Ili konsideris ilin kiel posedaĵon kaj la leĝo neniel kontraŭis kontraŭ tio. La virinoj ne povis propravole divorci kaj ĝis la jaro 1882 ili edziniĝinte devis rezigni pri sia posedaĵo utile al la edzo. En la jaro 1891 estis eldonita leĝo, kiu malpermesis korpajn punojn, ĝis tiam la virinoj estis ofte batataj. En la jaro 1870 la situacio pliboniĝis almenaŭ por la virinoj el la meza tavolo. Ili ricevis balotrajton kaj ili povis partopreni en funkcioj en lokaj reprezentoj. Kelkaj komencis studi en universitatoj, sed ili ne povis akiri diplomon. La virinoj el vicoj de laboristoj postulis plibonigon de kompetencoj, ĉefe kio rilatis al laborkondiĉoj. Konsentis kun ili ankaŭ Kongreso de Laboristaj Unioj, kiu ekbalotis, ke se la virinoj faras la sama laboron kiel la viroj, ili devus havi la saman salajron. La viroj senĉese rifuzis agnoski tiujn ĉi postulojn. En la jaro 1897 estiĝis movado de sufragetoj, kiuj postulis la balotrajton por la virinoj. Ili fariĝis konataj pro siaj karakterizaj metodoj, per kiuj ili klopodis atingi la plenumon de siaj postuloj. En la jaro 1913 Emily Davison ĵetis sin sub la gvidantan ĉevalon en ĉevalvetkuro, por ke ŝi katenu atentemon de la publiko. Multaj sufragetoj estis pro siaj opinioj arestitaj. La situacio ŝanĝiĝis post la eksplodo de la milito en la jaro 1914. La viroj foriris batali kaj la virinoj ekprenis iliajn lokojn en la fabrikoj. Ili propre pruvis per tio, ke ili egalos al la viroj kaj en la jaro 1918 estis donita balotrajto por la virinoj pli aĝaj ol 30 jaroj. Nur je dek jaroj pli poste la limo ŝoviĝis al 21 jaroj kiel ĉe la viroj. Ŝanĝiĝis ankaŭ ilia posteno en la socio, ili povis divorci, porti pli leĝerajn vestojn, pli mallongajn frizaĵojn kaj kosmetikon. Sed senĉese ili ne havis tute la saman postenon kiel la viroj. Ankaŭ la viroj malproksimiĝis de la viktorinaj valoroj. Ili komencis publike diskuti pri seksumado kaj similaj temoj, kiuj estis ĝis nun tabuo.

Laborista partio kaj krizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Brita Laborista Partio kaj Ekonomia krizo.
 
Migranta patrino

Dum la milito okazis signifa ŝanĝo en la politika agado, nome kresko de Laborista partio. Ĝi datigis siajn komencojn jam ĝis la jaro 1874 kiel movado de Laboristaj unioj, sed oficiale ĝi estis fondita en 1900. La nombro de membroj en la jaro 1918 atingis 8 milionojn. Tiutempe estis agnoskita la balotrajto por ĉiuj viroj kaj virinoj super 30 jaroj. Tial kreskis la nombro de balotontoj ĉefe en la vicoj de laboristoj. Laboristoj, kies fruntaj reprezentantoj devenis el la meza tavolo, estis influitaj per verko de Karl Marx kaj per liaj ideoj pri socialismo. Sed la plimulto de laboristoj rifuzis la plenan socialismon, eĉ kiam ili volis plibonigon de sia financa situacio kaj alproksimiĝi al la meza tavolo.

La laboristoj sciis, ke ili povas forigi nek la nunan registaran sistemon nek la parlamenton. Ili havis eĉ subtenantojn en vicoj de radikaloj en ĝi. Inter iliaj prioritatoj apartenis la publika proprumado de la ĉefaj branĉoj de industrio, ebligi intervenon de la registaro en la ŝtatan ekonomikon, plifortigon de rajtoj de laboristoj kaj plibonigo de la sociala zorgo pri la civitanoj. En tiu ĉi periodo el la politika scenejo preskaŭ tute detiriĝis la liberala partio, kies kapitalismaj ideoj ne estis jam aktualaj. En la jaro 1924 la laboristoj venkis la baloton kaj estis formita la unua laborista registaro. Sed eĉ tiu ne kapablis plenumi la promesojn donitaj al "militaj herooj" kaj en la lando daŭris trompiĝo. La sekvoj de la milito estis senteblaj precipe en la ekonomiko. Rapide plialtiĝis la impostoj kaj la registaro komencis pli interveni en la publikan vivon. Okazis malkonkordoj inter ĝi kaj la laboristoj. Aperis strikoj, kiuj devis esti dispelitaj helpe de la armeo. La plej granda striko eksplodis en la jaro 1926. Ekribelis unue ministoj nekonsentantaj kun la salajraj kondiĉoj. Iliajn interesojn komencis defendi Kongreso de Komercaj unioj. La striko finiĝis post naŭ tagoj pro necerteco en la vicoj de la ribelanta flanko. Sed la striko eĉ tiel influis la publikan opinion por sekvantaj kelkaj jaroj.

Brition ankaŭ trafis ekonomia krizo en la 30-a jaroj, ĉar la klopodoj renovigi pro la milito neniigitajn ekonomikon rapide kaj sen zorgema planado ne sukcesis. Plej multe ĝi trafis la industriajn regionojn, kie oni devis vivi en mizero kaj multaj infanoj mortis. Nek la liberalistoj nek la konservatistoj sciis trovi elirpunkton. Sed Britio sukcesis eviti al revolucioj kaj al ŝanĝo de reĝimo, kiel tio okazis en aliaj landoj. En Rusio estis post oktobra revolucio en 1917 enpraktikigita komunismo. En Italio komencis disvastiĝi faŝismo frunte kun Benito Mussolini kaj ĝi enpenetris ankaŭ en Germanion, kie venis al la potenco Adolf Hitler. La brita ekonomiko rekonsciiĝis danke al evoluo de motorisma industrio meze de la teritorio. Oni komencis konstrui novajn ŝoseojn kaj antaŭurbojn, kie koncentriĝis plimulto de loĝantoj. Oni ankaŭ komencis rapide armigi, ĉar la mondo sentis minacon, ke Germanio volos revanŝi pro la malvenko en la unua mondmilito. Ekde la jaro 1937 la brita industrio subtenata de Usono komencis celi al produktado de armiloj, aviadiloj kaj milita ekipaĵo.

La dua mondmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua mondmilito.
 
Britaj militkaptitoj dum la batalo je Francio.
 
Pro bombatakoj neniigitaj stratoj en Londono

En la jaro 1920 estis fare de la venkitaj ŝtatoj el la unua mondmilito fondita organizo, kies tasko estis plibonigi la kunlaboradon kun komprenon inter la unuopaj nacioj. Post 1933, Nazia Germanio spite al la malpermeso senĉese armigis, kion oni alskribis al sopiro pri venĝo. Ĝi fermis aliancon kun Italio, kiu en la jaro 1935 okupis Egiption, membron de la organizo. Britio nek Francio ne malhelpis ĝi en tio, ĉar ili kredis, ke post certaj cedoj Faŝisma Italio formembriĝos de Nazia Germanio kaj alliĝos al ili. La brita premiero Neville Chamberlain ankaŭ ne kontraŭdiris, kiam Germanio dum konferenco en Munkeno okupis parton de Ĉeĥoslovakio. La premiero opiniis, ke Germanio kontentiĝos kun la ĝisnuna stato kaj ne klopodos akiri pluajn teritoriojn. Ankaŭ kelkaj pluaj eŭropaj ŝtatuloj pretekstis tiun ĉi politikon de cedoj. Regis inter ili ĝenerale la opinio, ke tiel ili konservos la pacon, sed fakte ili kaŭzis pluan militon.

En septembro de 1939 Germanio ekatakis Pollandon kaj Britio denove enpaŝis en militon. Komune kun la francoj la taĉmentoj de brita ekspedicia korpuso malfermis la okcidentan batalfronton, sed ili gvidis la batal-operacojn en tiel limigita mezuro, ke la mondo nomigis tiun ĉi periodon stranga milito aŭ ankaŭ kaŭra milito. Fine de vintro de 1939 la britoj provis fortranĉi Germanion de liveroj de fererco el Svedio tra Norvegio, per kio ili ekprovokis germanan invadon en tiun ĉi landon, kiun ili fine ne kapablis efike subteni.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Francio.

Printempe de 1940 taĉmentoj de Wehrmacht neatendite transpaŝis la francan-germanan limon kaj sukcese ili fortranĉis per sturmo tra Ardenoj, venkante la plej fortan parton de la franca kaj la brita armeoj sur la belga-franca limregiono. Tiu ĉi katastrofa malvenko plene paralizis la francan defendon kaj ekmarkis falon de la plej granda brita aliancano la 22-an de junio. La brita ekspedicia korpuso estis haste evakuita el Francio en Anglion tra haveno Dunkerque, dum la t.n. operaco Dinamo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Britio.

Nova brita premiero Winston Churchill, kiu enoficiĝis ĝuste en la kritika majo de 1940, ne kapitulaciis kaj li estis decidiĝinta batali kaj defendi la insulojn. Li konvinkigis ankaŭ la civitanojn de la tuta lando kaj komenciĝis la konata aviadila batalo je Britio, kiu daŭris de julio de 1940 ĝis somero de 1941. La germanoj sekve de forto de la angla maristaro neniam realigis operacon Seelöwe kaj la lando estis ŝparita de pereo kunigita kun surteraj bataloj (krom perdo de Manikinsuloj, kiujn la germanoj okupis la 1-an de julio).

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baedeker Blitz.

La britoj, malgraŭ tio, ke ili estis bombatakitaj, sukcese defendis sin danke al sia aviadilaro RAF. Por Unuiĝinta Reĝlando estis signifa ankaŭ batalagado en Atlantiko (la t.n. Batalo je Atlantiko), kie la germana armeaj submarŝipoj kaj ankaŭ surmaraj navigaciiloj provis ataki la komercajn ŝipojn direktantaj en la landon. Britio estis tiutempe unusola lando de Eŭropo, kiu gvidis aktivan batalon kontraŭ la germana naziismo.

Sed la milito intertempe disvastiĝis en la tutan mondon. Atakitaj estis ankaŭ britaj kolonioj kiel Barato kaj japanoj klopodis akiri ankaŭ Malajzion, Birmon kaj Singapuron. La japanoj fine akiris Singapuron kaj per tio montriĝis iompostioma falo de Britio kiel kolonia grandpotenco. Bataloj en la jaro 1940 komenciĝis ankaŭ en Norda Afriko kaj je unu jaro pli poste ankaŭ sur Balkano.

Somere de 1941 germanoj ekatakis Sovetunion; Stalin antaŭe ne reagis je la britaj avertoj, ke la germanoj koncentras grandegajn soldatajn korpusojn apud la limoj, kaj ambaŭ landoj (kiujn antaŭe apartigis neunuigeblaj politikaj sistemoj samkiel ankaŭ diferencaj ŝtataj interesoj) subskribis interkonsenton pri la reciproka soldata kunlaborado.

En decembro de 1941 la japanoj per atako kontraŭ Pearl Harbor entiris en la militon ankaŭ la lastan grandpotencon, kiu ĝis tiam staris flanke - Usonon.

Sed ĝis la jaro 1943 la surteraj bataloj en Eŭropo okazis nur sur la teritorio de Sovetunio. Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono ja donis al sia orienta aliancano netaksigeblan helpon (la t.n. lend-lease), sed en la surterajn batalojn ili intervenis de komence nur limigite per elŝipiĝo en Italio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Overlord.

Nur la 6-an de junio 1944, en la periodo, kiam estis evidente, ke la germanaj taĉmentoj retiriĝas el la orienta batalfronto, ili malfermis plenvaloran batalfronton, kiu forĉerpis pli grandan kvanton de la germanaj fortoj. Post elŝipiĝo en Normandio en fare de germanoj okupata Francio komenciĝis iompostioma liberigado de la okcidenta Eŭropo. Unuiĝinta Reĝlando ankaŭ partoprenis en bombatakoj kontraŭ Germanio.

En majo de 1945 la germanoj, post tio, kiam detruiĝis ĉiuj iliaj batalfrontoj, definitive kapitulaciis. Japanio subskribis kapitulacion nur en septembro, post faligo de atombomboj sur Hiroŝimo kaj Nagasaki.

La postmilita periodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj NATO, Varsovia pakto kaj Malvarma milito.
 
Elzabeto la 2-a

Post fino de la milito la venkitaj ŝtatoj fondis Unuiĝintajn Naciojn. Ĝi devis doni helpon kaj subtenon al pli malfortaj landoj, kiuj ne kapablis mem rekonsciiĝi el la militaj perdoj.

Sed en la meza Eŭropo okazis disputoj, ĉar la rusoj volis subigi ŝtatojn, kiujn ili helpis liberigi, sub sian influon. La situacio kulminis per blokado de Berlino en la jaro 1948 kaj la mondo estis apartigita en du blokojn. NATO, kie estis unuiĝintaj ŝtatoj de la okcidenta bloko, kaj Varsovia pakto, kie estis la teritorioj sub influo de Sovetunio. Komenciĝis periodo de la t.n. malvarma milito, kiu daŭris ĝis la disfalo de Sovetunio en la jaro 1991 kaj akompanis ĝin senĉesa konkursado inter la blokoj. Akompana signo de tiu ĉi periodo estis ankaŭ militaj konfliktoj (Vjetnama milito, Kuba krizo, Korea milito) kaj traktadoj pri limigo de atom-armiloj, kiuj post la dua mondmilito disvastiĝis.

Britio klopodis akiri stabilan pozicion en la mondo. Ili konsciis la forton de Sovetunio kaj ili ne konsentis plene kun la posteno de Usono. Ili volis plibonigi rilatojn kun la ceteraj ŝtatoj. Britio reprezentis sian forton per produktado de nukleaj armiloj kaj elektrejoj, per kio ĝi alproksimiĝis al la usonanoj. Ŝanĝiĝis la brita vido al la ĉirkaŭa mondo. Ĝis nun ili distancis sin de la eventoj en Eŭropo, se ne estis endanĝerigitaj ilian komercoj. Nun, eĉ kiam mallongan tempon post la milito ili volis daŭrigi en tiu ĉi politiko, ili konsciis, ke por la konservado de paco kaj prospero estas bezonata kunlaborado. Tial ili decidiĝis enpaŝi en Komunumon de Eŭropo, sed tio estis ebligita al ĝi nur en la jaro 1973.

Post la dua mondmilito Britio perdis preskaŭ ĉiujn koloniojn, kie dum la milito estiĝis movadoj por la liberiĝo. Ĝi estis parte subtenata de Japanio, kiu volis malfortigi influon de la eŭropaj landoj. La angloj egaliĝis kun la perdo de kolonioj plej bone, ili eĉ proponis al ili ekonomian helpon enkadre de Commonwealth. Barato akiris memstarecon en la jaro 1947, Indonezio kaj Birmo en 1948. Plimulto de afrikaj ŝtatoj akiris la sendependecon en la jaro 1960 (jaro de Afriko).

La Konservatista kaj Labourista partioj klopodis enkonduki reformojn por plibonigo de la vivo en la lando. Ambaŭ komencis orientiĝi al "benka" politiko. En 1944 estis leĝigita senpaga mezlerneja klereco. En 1946 estiĝis sanitara sistemo, kiu donis senpagan zorgon. En 1948 estis enkondukita financa subteno por maljunuloj, senlaboruloj kaj malsanuloj. Antaŭen venis konservado de homaj rajtoj, sed ne de tiuj agnoskitaj jam en la antaŭaj jarcentoj, sed la rajtoj rilataj precipe al sociala sekurigo. La labourista registaro transprenis kontrolon super bank-aferoj, energetikaj krudmaterialoj kaj trafiko. Sed nur 20% da industrio estis naciigitaj, la resto restis en la manoj de privatuloj.

Ŝanĝiĝis ankaŭ la vivo de homoj. Danke al la sociala demokratio, preferata de ambaŭ partioj, la plimulto de loĝantoj estis finance sekurigita kaj restis al ili sufiĉe da tempo por amuzi. Oni vizitis kinejojn kaj futbalmatĉojn. Oni vojaĝis por libertempi per propra aŭtomobilo. Venis novaj trendoj en tereno de vestado kaj la amuzojn gvidis la junularo. Ilian kulturon prezentis ĉefe muzika grupo Beatles, devenanta el liverpoola laborista tavolo. Post nelonge la kvaropo fariĝis populara tra la tuta mondo. Kreskis ankaŭ la populareco de monarkio. La reganto, perdinte plimulton de kompetencoj, fariĝis ia simbolo de la lando. Georgo la 5-a vizitis futbalmatĉojn kaj pere de radioaparato li parolis al la homoj. En la jaro 1936 lia filo Eduardo rezignis pri la trono, ĉar li edziĝis kun divorcita virino. Divorcoj senĉese ne estis tre agnoskataj kaj la evento alportis indignon kaj malsinkon de fido en la vicoj de loĝantaro.

Male, Georgo la 6-a, la frato de Eduardo, akiris dum la dua mondmilito korojn de homoj pro siaj vizitoj en la teritoriojn trafitaj per bombardado. Ekde la jaro 1952, kiam surtroniĝis Elizabeto, la populareco de monarkio ekkreskis, eĉ kiam estis registritaj certaj deflankiĝoj.

Situacio post la jaro 1950 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Margaret Thatcher kaj Falklanda milito.
 
Margaret Thatcher

En la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de 20-a jarcento Britio estis politika kaj ekonomia gvidanto en Eŭropo. Sed iom post iom aperis probelmoj en konekso kun kresko de prezoj kaj ascendo de senlaboreco. Ties eŭropaj najbaroj antaŭkuris ĝin en MEP. La senlaboreco kreskis ankaŭ en la sekvantaj jaroj, precipe en la industriaj centrejoj en nordo kaj en Kimrio. Pro tio estiĝis neekvilibro inter la nordo kaj la sudo. La situacion ankoraŭ malbonigis fermo de minejoj. La ministoj ekstrikis, sed polico silentigis ilin, kiel malkovris malfortecon de la komercaj unioj, kiuj jam ne kapablis defendi interesojn kontraŭ la registaro.

En la landon fluis multe da almigrintoj, ĉefe el Barato kaj Pakistano, serĉantaj laboron. Ili priloĝis periferiojn de urboj. Sed la devenaj loĝantoj ofte ne akceptis ilin kun ĝojo kaj plej ĝoje ili revenus ilin reen. Ili do timis ilian konkurencon en laborfoiro. La registaro eldonis leĝojn kontraŭ maljusta traktado kun la enmigrintoj, sed limigis nombron de alloĝiĝintoj. La virinoj senĉese batalis por la plena emancipado. Ili protestis kontraŭ perforto rilate al ili kaj seksa misuzado. Ankaŭ ili volis akiri laboreblecojn kiel la viroj. En la jaro 1975 iliaj postulaoj estis leĝigitaj, sed ankoraŭ certan tempon daŭris, antaŭ ol ili estis enpraktikigitaj.

La britaj politikistoj publike agnoskis tiun ĉi malbona situacion kaj ili decidiĝis solvi ĝin. Multe da homoj kulpigis la regantan konservatisman partion pro la problemoj kun la senlaboreco. Tiu en tiu ĉi periodo komencis orientiĝi pli dekstrule, per kio ĝi peropinie disiris sin kun la laboristoj. Frunte de la registaro estis Margaret Thatcher, la unua virino sur posteno de premiero. En siaj opinioj ŝi ne estis pure konservatisma, ŝi postulis liberan enlandan kaj eksterlandan komercon, privatan entreprenadon sen registaraj intervenoj. Parto de la konservatisma partio, la t.n. "wets" ne konsentis, ili do pretekstis la opinion, ke la civitano devus porti pli da respondeco rilate al la ŝtato. Thatcher ignoris ilin kaj plu ŝi gvidis homojn al dura laboro kaj patriotismo. Ŝi perdis inter la loĝantoj parton de la populareco, sed post la sukcesa falklanda milito ŝi estis reelektita en la jaro 1983. Sed la senlaboreco kreskis kaj la industrio estis falanta plu. Profundiĝis problemoj inter la malriĉa nordo kaj la prosperanta sudo. Ne estas mirinde, ke en la nordo havis gvidantan pozicion Laborista partio. Sed la konservatistoj eĉ tiel tenis sin ĉe la potenco, ĉar ili ŝajnis esti pli kuraĝiĝintaj kaj persistemaj en klopodoj plibonigi la situacion en la lando. Almenaŭ tiel tio montriĝis en la baloto en la jaro 1987, kiam ili en la parlamento akiris 102 brakseĝojn.

La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ).

Literaturo redakti

  • McDowall D., AN ILLUSTRATED HISTORY OF BRITAIN, Longman, 2004

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti