Historio de Esperanto-muziko

Esperanto-muziko evoluas same kiel la lingvo. Tiel de la naskiĝo de Esperanto naskiĝis ankaŭ Esperanto-muziko per kantitaj tekstoj. La sono kaj la supleco de la sennacieca lingvo Esperanto tre taŭgas por kantado en ĉiuj muzikaj stiloj. Tradukoj kaj muzikaj adaptiĝoj de Esperantaj verkoj abundas.

Esperanto en klasika muzikoRedakti

La rusia komponisto, Sergej Tanejev (1856-1915) kiu estis ankaŭ unu de la unuaj rusiaj esperantistoj estas versimile la unua komponisto en la historio kiu verkis muzikon en kiu estas uzata teksto en la lingvo Esperanto.[1]. La 16-an de majo 2005 aŭdeblis en la 2-a Programo de Pola Radio en Varsovio kaj samtempe en 9 landoj de Eŭropa Radia Unio „La Espero" de L.L.Zamenhof verkita por du ĥoroj a cappella fare de la eminenta komponisto Andrzej Koszewski (1963). La esperanta lingvaĵo estas parto de la verko. „La Espero" surbendigita de Pola Radio-Kraków speciale por la 8-a Muzik-Festivalo de Pola Radio (15-21 majo 1963)[2].

Kantaroj, TerminaroRedakti

Pluraj kantaroj en Esperanto aperis en la dudekaj jaroj[3] kaj supozeble ankaŭ jam multe pli frue. Prova 'Muzika Terminaro' estis eldonita de F. de Ménil en 1908[4].

Diskoj, kasedoj, lumdiskojRedakti

Detala listo de ĉ. 300 esperantlingvaj albumoj ĉe Esperanto-muzikalbumoj

La UEA-jarlibro de 1931[5] listigas 15 diskojn, inter kiuj laŭ la Enciklopedio de Esperanto[6] troviĝis ankaŭ kelkaj kun "kanto, muziko de la Esperanta Himno, kaj aliaj Esperanto-kantoj, popolkantoj, operarioj".

La 60-aj jaroj alportis la unuajn vinilajn diskojn al la Esperanto-muzikkulturo: "Jen nia mondo" de Duo Espera el Nederlando kaj "Ni kantu en Esperanto" el Usono kun la fama kanto "La Lingvo por ni". En la 70-aj jaroj amaso da Esperanto-artistoj ekaperas eldonante ĉu sonkasedojn, ĉu vinilajn diskojn: Ramona van Dalsem el Nederlando, Alberta Casey el Usono, Veselin Damjanov, Miŝo Zdravev el Bulgario, Ĵak Lepŭil', Max Roy Carrouges el Francio, Gianfranco Molle, Marĉela, Suzana, Giulio Cappa, Guido el Italio, Olivier Tzaut, Johan Valano el Svislando, Joëlle Rabu el Kanado. Kun tiuj artistoj ankaŭ aperas la unuaj diskeldonejoj: Edistudio en Italio, LF-koop en Svislando.

En la 80-aj jaroj naskiĝis la unuaj Esperanto-rokbandoj: Amplifiki, la unua internacia rokbando kun muzikistoj el Svedio, Danio kaj Francio, kiuj renkontiĝis en la junularaj aranĝoj IJK kaj IS; Persone el Stokholmo kaj Team' el Slovakio. En 1986 en Svedio naskiĝis la plej grava kultura festivalo Kultura Esperanto-Festivalo (KEF).

1987 estas la 100-jariĝo de Esperanto kaj baldaŭ, en 1988, sekvis la naskiĝo de EUROKKA, "Esperanto-rokmuzik-asocio" en Francio. En 1990 EUROKKA kreis Vinilkosmon, kiu eldonis la unuan kompilon, 4-titolan vinildisketon kun Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj, kies kantisto estis JoMo. Rok-Gazet' N-ro 0 kiu prezentis la aktualan Esperanto-muzikon.

Fine de 1980-aj kaj ekde 1990-aj jaroj ekaperis la unuaj kompaktdiskoj kun novaj artistoj: Kajto el Frislando, diversaj artistoj en kompiloj internaciaj de Vinilkosmo, Persone el Svedio, Tutmonda Muziko el Germanio, Akordo el Nederlando, JoMo, Jacques Yvart el Francio, Solotronik el Hispanio kaj aliaj.

En 2000 okazis grandega kultura jaro por Esperanto-muziko kun Kultura Arta Festivalo de Esperanto en Tuluzo kaj KEF 7-a en Helsinko.

Nova generacio da muzikludantoj aperis, Esperanto-DĴoj kun jam steluloj kiaj DĴ Nobbi el Germanio, DĴ Kunar el Germanio, DĴ Njokki el Italio, DĴ Roĝer’ el Brazilo. Kadre de diskotekaj noktoj dum junularaj aranĝoj en Esperanto (IJK, IS, IJF, IJS, KEF) ili faras ankaŭ Esperanto-diskotekon, disaŭdigante Esperanto-muzikojn por danci kaj karaokeadon.

Hodiaŭ Esperanto-muziko estas riĉa en kvalito, en diverseco de stiloj kaj originoj pli kaj pli internaciaj. Tiel ĉiuj gustoj povas trovi sian plezuron en kanzono, varieteo, roko, folko, popolmuziko, ĥoroj, lirika muziko, subgrundaj muzikoj (ekz. punko, hardkoro, traŝo) hiphopo (ekz. repo, arenbio), elektronika muziko (ekz. tekno, trenco, denco, drumenbaso, triphopo) kaj mondmuziko.

Ekzistis ankaŭ 24-hora retradio, Radio Esperanto, kie eblas legi la kantojn kaj eĉ aĉeti ilin dum la aŭskultado. Ekzemple en la reta katalogo de Vinilkosmo troviĝas sesdeko da referencoj diverstilaj sur KD kaj deko sur kasedoj.

Ĉi artikolo estas baze verkita de Floréal Martorell

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Aleksander Laskowski : 'Rocznica niemal okrągła', MWM, 08/2013, konsultita la 13an septembro 2016.
  2. Novaĵservo de la pola sekcio de ILEI, 15a majo 2005
  3. EdE, artikoloj Kantanta Kamparo, Kantaro Esperanta kaj Kantaro Katolika
  4. EdE, artikolo Muziko
  5. p. 47, citita laŭ EdE, artikolo Gramofondiskoj
  6. artikolo Gramofondiskoj