Historio de Italio

La historio de Italio estas tre ligita al la kulturo de Okcidento kaj al la historio de Eŭropo, kaj granda parto de la ĉefaj historiaj okazaĵoj de la okcidentaj kaj universalaj aferoj okazis en la lando aŭ eĉ estis protagonistigitaj de ties popoloj.

Aŭgusto Cezaro.
Ĝenerala vido de la Baziliko Sankta Petro, sidejo de la papoj en Romo.

Heredinta de multaj antikvaj kulturoj kiel tiuj de etruskoj kaj latinoj kaj ricevinto de la koloniigo fare de grekoj kaj kartaganoj, en Italio formiĝis la Romia Imperio, kiu siavice heredigis grandan parton de la okcidenta kulturo kaj unu el la plej grandaj de la historio. Post la falo de la Romia Imperio, Italio suferis serion de invado fare de ĝermanaj popoloj alterne kun klopodoj fare de bizancanoj kaj frankoj por rekonstrui la unuecon de la Romia Imperio. Romo, sidejo de la papoj kaj fonto de imperia legitimeco estis en tiu epoko altiro por plej gravaj historiaj figuroj kiel Justiniano la 1-a kaj Karolo la Granda.

Dum la Mezepoko Italio iĝis mozaiko de urbo-ŝtatoj kiuj luktis inter si por atingi hegemonion sur al cetero, kun oftaj intervenoj de la eksterlandaj potencoj kaj de la Katolika Eklezio. Ties privilegia geografia, ekonomia kaj kultura situacio faris, ke ĝi ludis gravan rolon en la komerco de Eŭropo kaj la Mediteraneo kaj la aperon de Maraj Respublikoj konektitaj kun la historio de Eŭropo kaj de la Orienta Mediteraneo. La luktado inter la politika povo imperia, kio inkludis Italion, kaj la papa religia, kiu havis sidejon en Romo, havis en Italio specialajn rezultojn.

Tiu heredo de politika elstareco faris Italion kerno de la lukto por la povo en Eŭropo. Krome, la kultura heredo, kaj klasika kaj eklezia estis fekunda grundo por novaj tendencoj. El la 14-a ĝis 16-a jarcentoj Italio iĝis kultura centro de Eŭropo el kiu disvastiĝis la Renesanco kaj estis batalkampo inter la Hispana Imperio kaj la Franca Imperio de Francisko la 1-a.

Post la dekadenco de la hispana monarkio, estis la Aŭstri-Hungaria Imperio kiu ekkontrolis la regionon, same kiel granda parto de Centra Eŭropo. Denove batalkampo dum la Napoleonaj Militoj, poste Italio luktis por sia sendependigo kaj unuigo. Inter 1856 kaj 1870 okazis la Unuigo de Italio post serio de militoj en kiuj partoprenis la Aŭstria Imperio kaj la Papa Ŝtato, post kio Italio jam estas unu lando kaj ŝtato.

Poste, la Itala Reĝlando same kiel la aliaj eŭropaj potencoj okazigis politikon de imperiismo kiu rezultis en la Itala Imperio kaj partopreno en la Unua Mondmilito kun la aliancanoj kontraŭ la centraj inperioj, la disvolvigo de la faŝismo de Benito Mussolini, la invado de Albanio kaj Abisinio, partopreno en la Dua Mondmilito (en la mala flanko) kun la Potencoj de la Akso kun Nazia Germanio kaj Japana Imperio. Post malvenko en la Dua Mondmilito, la monarkio estis forigita kaj anstataŭita per la aktuala respubliko.

En la aktualo Italio apartenas al internaciaj organizoj kiel UN, NATO, Eŭropa Unio aŭ la G-8.

Epokoj redakti

Prahistorio redakti

La popolado de la itala teritorio okazis en la prahistorio, epoko en kiu estas malkovritaj gravaj arkeologiaj atestoj. Italio estis loĝata almenaŭ ekde la Paleolitiko. Inter la plej gravaj arkeologiaj lokoj en Italio, de tiu epoko, estas Monte Poggiolo, apud Forlì kaj la Kaverno de la Adaŭro, apud Palermo[1].

Unuaj loĝantoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Italikoj.

La informoj pri la loĝantaro de la duoninsulo dum praromia epoko estas, en kelkaj kazoj, nekompletaj kaj temoj pri daŭraj revizioj. Popoloj kun hindoeŭropaj originoj transloĝiĝintaj en Italio de la orienta kaj centra Eŭropo dum pluraj ondoj de migradoj (Pravenetanoj, Umbroj, Samnitoj, Latianoj, ktp), surmetiĝis inter prahindoeŭropaj etnoj jam ĉeestantaj en la aktuala Itala teritorio, aŭ ensorbante ilin aŭ starigante pacan kunvivon kun ili. En Norda Italio, kune kun Keltoj (komune nomataj Gaŭloj), estis Liguroj (origine nehindoeŭropa popolo poste unuiĝitaj kun Keltoj) lokiĝitaj en Ligurio kaj en parto de la Piemonto, dume en la Nordorienta Italio vivis la Pravenetanoj kun eblaj iliraj originoj aŭ, laŭ kelkaj fontoj[2], devenantaj de Malgrand-Azio.

 
Mapo klariganta la ekspansion de Etruskoj dum jarcentoj

En Italio, kune kun Etruskoj, kunvivis tuta aro da popoloj, plejparte de hindoeŭropea origino, inter kiuj: Umbroj en Umbrio; Latianoj, Sabenoj, Faliskoj, Volskoj kaj Ekvoj en Latio; Picenoj en Markio kaj en Norda Abruco; Samnitoj en Suda Abruco, Moliso kaj Kampanio; Mesapianoj en Apulio; Lukanoj kaj Brutioj en la Suda parto de la duoninsulo; Sikeloj, Elimianoj kaj Sikanoj (ne hindoeŭropanoj, eble aŭtoktonaj) en Sicilio. Sardio estis loĝata, ekde la 2-a jarmilo a.K., de Sardoj, eble unuiĝo inter la jam ekzistanta megalita loĝantaro de la insulo kaj la mistera popolo de la Ŝerdenoj[2][3].

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia konkero de Italio.

Ekde Romia imperio redakti

Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam de antikvo grava eŭropa kulturcentro kaj estis la centro de la Romia imperio. Dum la epoko de Cezaro ĝi etendiĝis ĝis Rubikono ĉe Rimini, sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la Alpoj kaj Istrio.

Post la invado de la gotoj (410) kaj ĉefe de la langobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kaj Karolo la Granda regis la frankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. Ekde Oto la 1-a Italio estis parto de la Sankta Romia Imperio, la sudo restis longe bizanca. Ekde 827 la araboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio.

Komence de la 11-a jarcento normandoj ekkonkeris sudan Italion.

Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italio gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la 11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supra Italio subtenis la papon dum la investitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio la Ŝtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italio. Ekde 1268 la franca dinastio de la Anjou regis la sudon, kaj la nordo eriĝis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala Renesanco.
 
Florenco, centro de la Itala Renesanco.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estiĝis dum la Renesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanio), la Papa Ŝtato, Florenco, Milano kaj Venecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.

Ekde la fino de la 15-a jarcento Hispanio venkis Francion rilate al la potenco en Italio. Tamen Venecio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭ Ĝenovon kaj Milanon.

En 1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En 1805 Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italio. Post la fino de lia regno ekis la epoko de la Unuiĝo de Italio (1815-1870).

 
Giuseppe Garibaldi dum la sieĝo al Romo.

Italio akiris sendependecon la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed nur unuiĝis en 1870, per la konkero de Romo de la Papa Ŝtato. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la Papa Ŝtato, la Sankta Romia Imperio kaj lokaj princoj kaj urboj.

Post 1900 redakti

Post la komenco de la unua mondmilito, Italio, jam aliancita kun la Germana Imperiestra Regno kaj la imperio de Aŭstrio-Hungario en la Triopa Alianco, en 1915 aliĝis al la Triopa Entento kiu en la traktato de Londono promesis grandajn teritoriajn gajnojn. La milito inter la italaj kaj aŭstraj trupoj kaŭzis gravajn perdojn sur ambaŭ flankoj (pli ol 650.000 italaj soldatoj mortis) kaj finis kun la itala venko de Vittorio Veneto.

Post la milito la itala reĝlando estis sur la rando de bankroto. Dum multaj italoj estis forlasitaj en la nove fondita reĝlando Jugoslavio, duona miliono de slavoj, kaj du cent mil germalingvaj tirolanoj iĝis parto de la regno de Italio. Post la pactraktatoj de Saint-Germain, Rapallo kaj Romo, Italio akiris la plej multajn el la promesitaj teritorioj, sed ne Dalmation (krom Zara), permesante al naciistoj difini la venkon kiel " mutilitan ".

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Italia Faŝismo.
 
Mussolini en tipa impona pozo.

La socialismaj agitadoj kiuj sekvis la ruiniĝon de la Unua Mondmilito, inspirita fare de la Rusia revolucio de 1917, kondukis al tumulto kaj anarkio ĉie en Italio. En oktobro 1922 la faŝistoj gviditaj de Benito Mussolini post la "Marŝo al Romo" kaptakiris la regadon. Dum la sekvaj jaroj, Mussolini ekskludis ĉiujn partiojn kaj limigis personajn liberecojn, tiel formante diktaturon. Mussolini konkludis diversajn akordojn kun Nazia Germanio. Fine Italio partoprenis al la dua mondmilito kiel aliancano de la Akso-potencoj.

La Itala kontraŭnazia rezistmovado (en itala: Resistenza italiana aŭ simple la Resistenza) estas terminego por italaj rezistogrupoj dum la Dua Mondmilito. Ĝi opoziciis al fortoj de Nazia Germanio same kiel de ties pup-ŝtata loka reĝimo, nome la Itala Sociala Respubliko, post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel Itala rezistado kaj kiel Italaj partizanoj (partigiani [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel Itala Liberiga Milito alude al la Kampanjo de Italio kontraŭ la Akso Romo-Berlino-Tokio aŭ kiel Itala Enlanda Milito (reference specife al la konflikto kontraŭ la italaj faŝistoj). La moderna Itala Respubliko estis teorie deklarita kiel fondita sur la lukto de la rezistado.

 
Batalo en Lucca.

En julio 1943 Sicilio estis invadita fare de la aliancanoj, kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La 8-an de septembro 1943 Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la resto de la milito. Norda Italio estis konkerita de Aliancanoj kaj italaj partizanoj dum la Ofensivo de printempo 1945.

Post la dua mondmilito, la provizora registaro okazigis referendumon por decidi ĉu Italio daŭre estu reĝlando aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarĥion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La 1-an de januaro 1948 Italio ekhavis konstitucion havigita de la Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝi iĝis membroŝtato de NATO (en 1949), de la onta Eŭropa Unio (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en 1950) kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (en 1955).

Nuntempe Italio daŭre rolas kiel unu el la plej integriĝemaj landoj de Eŭropa Unio; dum la 1990-aj jaroj ĝi eniris Ŝengenion, kaj ekde 1999 adoptis eŭron kiel nacian monunuon. Eksa itala ĉefministro Romano Prodi rolis kiel estro de la Eŭropa Komisiono ekde 1999 ĝis 2004, dum alia eksa ĉefministro, Giuliano Amato, partoprenis dum la sama periodo la Eŭropan Konvencion, taskigita pri la verkado de la Eŭropa Konstitucio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Istituto Italiano di Preistoria e Protostoria (itale). Alirita 29-a de januaro 2010.
  2. 2,0 2,1 Il cammino della civiltà verso occidente: le popolazioni italiche prima di Roma (itale). Arkivita el la originalo je 2021-08-04. Alirita 30-a de januaro 2010.
  3. Storia della prima Italia (itale). Alirita 30-a de januaro 2010.

Bibliografio redakti

  • Francesco Barbagallo, Giovanni Sabbatucci, Vittorio Vidotto, Romano Paolo Coppini, Cammarano Fulvio, Storia d'Italia, Laterza, 1995, ISBN 88-420-4773-2.
  • Agenore Bassi, Storia di Lodi, Lodi, Edizioni Lodigraf, 1977, p. 55. ISBN 88-7121-018-2.
  • Alberto De Bernardi, Luigi Ganapini, Storia d'Italia, B.Mondadori, 1996, ISBN 88-424-9301-5.
  • Cesare De Seta, Storia d'Italia, Einaudi, 1982, ISBN 88-06-05417-1.
  • Girolamo Arnaldi, Storia d'Italia, Unione tipografico, 1959.
  • Vincenzo Ceppellini, Storia d'Italia, De Agostini, 1991, ISBN 88-402-9440-6.
  • Franco Cardini kaj Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier Università/Storia, 2006
  • Edward Gibbon (eld. A. Dero Saunders), Declino e caduta dell'Impero romano, Mondadori, ISBN 978-88-04-45284-3.
  • Theodor Mommsen, Storia di Roma antica, Firenze, Sansoni, 1973.
  • Indro Montanelli, Roberto Gervaso, Mario Cervi, Storia d'Italia, Milano, Rizzoli, 1959-1997. In XXII volumi
  • Sabatino Moscati, Italia Punica, Rusconi, Milano, 1995
  • Gerhard Muhm: La tattica tedesca nella campagna d'Italia. En: Amedeo Montemaggi (eld.): Linea gotica avamposto dei Balcani. Edizioni Civitas, Roma 1993.
  • Ravegnani, I Bizantini in Italia, Mulino, Bologna, 2004.
  • Ravegnani, Bisanzio e Venezia, Mulino, Bologna, 2006.
  • Ruggiero Romano, Corrado Vivanti, Storia d'Italia, Einaudi, 1976, ISBN 88-06-34231-2.
  • Paolo Rossi, Storia d'Italia, U. Mursia, 1971.
  • Luigi Salvatorelli, Giovanni Mira, Storia d'Italia nel periodo fascista, G.Einaudi, 1964.
  • Howard H. Scullard, Storia del mondo romano, Milano, Rizzoli, 1992, ISBN 88-17-11575-4.
  • Denis Mack Smith, Storia d'Italia, Roma-Bari, Editori Laterza, 2000, ISBN 88-420-6143-3.
  • Maurizio Tani, Storia d'Italia. Volumo I. Preistoria, età antica e storia medievale della regione italiana fino al secolo XI d.C., Roma, Aracne, 2010, ISBN 978-88-548-4225-0.
  • Maurizio Tani, Storia d'Italia dalle origini al Concilio di Trento (1563). Alle origini delle odierne specificità italiane, Reykjavik, Forlagið Snorri Sturluson, 2012, ISBN 978-9979-9979-2-4. edizione on-line
  • Mino Milani, Dall'impero alla Repubblica. 1470 anni di storia italiana, Mursia, 2012, ISBN 978-88-425-4941-3.