Historio de Lingva Festivalo en Vladikavkaz

La lingva festivalo en Vladikavkazo okazis la unuan fojon la 25-an de novembro 2019. La festivalon ebligis kunlaboro inter la Rusia Esperantista Unio kaj la fakultato pri la oseta filologio de la Nord-Osetia Ŝtata Universitato.

Iranisto Elbrus Satcajev rakontas pri la avesta lingvo

Estis prezentitaj ok lingvoj kaj unu lingvaro en tri blokoj po tri eventoj. La prezentitaj lingvoj estis la avesta, la hungara, la indonezia, la japana, la oseta, la persa, la turka kaj Esperanto.

Esperanton kaj la turkan prezentis Vjaĉeslav Ivanov, kiu organizas festivalon en Sankt-Peterburgo. Prezenton de la indonezia faris loka poligloto Alan Bigulov. Prezentis la hungaran kaj la japanan alia lingva entuziasto — Den Patin el Sankt-Peterburgo, ankaŭ li estas esperantisto.

La festivalo ne okazis sekvajare pro komenciĝo de la koronvirusa pandemio.

Ligiloj redakti