Longa historio de Malto komenciĝas en la kvina miljaro antaŭ Kristo. Tiam Malto estis priloĝita de nekonata nacio, pri kies ĉeesto atestas nur konstrumemorigaĵoj. Proksimume de 2000 a.K. Malto estis priloĝita la duafoje. En la paso de plua evoluo ĉi tie alternis fenicianoj, Kartago, Romo, Bizanco, araboj, normanoj, regantoj de Aragono kaj Kastilio, johanitoj, Napoleono, en la plej nova tempo poste britoj. Rilate al sia strategia situo Malto rolis dum longaj jarcentoj rolon de armea bazo kaj klifo kontraŭ araboj kaj Osmanida imperio.

Tempindikoj precipe el la unuaj periodoj estas necertigitaj taksoj, en la pasinteco ili estis jam multfoje ŝanĝitaj.

Megalita periodo (proksimume 5200 a.K. ĝis 2500 a.K.) redakti

Tiu ĉi periodo, nomata laŭ memorigaĵoj de la tiel nomata megalita kulturo, enfalas en faka literaturo ankaŭ sub nocio neolito; sur Malto ĝi dividiĝas en kelkajn fazojn laŭ stilo de temploj kaj pluaj trovitaĵoj. Loĝantaro de nekonata origino, kiu transloĝiĝis sur Malton evidente el Sicilio kaj vivis en matriarka socio, postlasis krom restaĵoj de siaj ceremoniaj temploj ankaŭ ceramikon (la t. n. griza kaj ruĝa skorba fazo) kaj statuetoj.

Pri la celo de la temploj estis gviditaj longaj spekulacioj. Hodiaŭ oni eliras el tio, ke temas pri ceremoniaj, sakralaj konstruaĵoj, kiuj plenumis krom alia ankaŭ taskon pri perigado de orakoloj. Konservitaj estas ceremoniaj altaroj kaj oferspacoj. Bazplanoj de la temploj ŝanĝiĝis en la paso de la tempo, plimulte temas pri eliptikaj, leĝere konkavaj kaj komune kunigitaj ĉambroj; oni supozas, ke la ĉambroj estis tegitaj per tegmento (lignaj traboj ks.). La estiĝo de la plej malnovaj datiĝas al periodo ĉirkaŭ 4100 a.K. Estas konate proksimume 45 de tiuj ĉi konstruaĵoj, sed nur proksimume kvin estas bone konservitaj.

 
Hagar Qim
  • Tarxien: komplekso de temploj de diversa aĝo el tempo proksimume 3800 ĝis 2500 a.K., areo proksimume 77 x 45 m. La komplekso situas meze de la samnomata urbo sude de La Valeto. Ĝi markas sin per bone konservitaj ornamaĵoj kaj reliefoj sur ŝtonoj, krom spiraloj tie estas ankaŭ bestaj motivoj. Trovitaĵo de restaĵoj de kolosa figuro Magna Mater, origine proksimume tri metroj altaj.
  • Hagar Qim: ĝi devenas el malfrua neolita tempo, proksimume 3000 a.K., proksimume 40 x 40 m. Ĝi restas el sume tri temploj, kiuj troviĝas soliĝinte sur suda marbordo kontraŭ insuleto Filfla Island. En muron estas enkonstruita la plej granda monolito de la maltaj temploj (3 x 6 m, la pezo 60 tunojn).
 
komplekso de temploj en Mnajdra
  • Mnajdra: proksimume 3600 ĝis 2800 a. K., proksimume 40 x 40 m. Kun iom pli konservitaj ornamaĵoj ol Hagar Qim, de kiu ĝi malproksimas proksimume 300 m.
  • Ggantija (sur insulo Gozo): proksimume 3800 ĝis 3000 a.K., proksimume 45 x 35 m. Multe inter si kunigitaj monolitoj pesantaj 40 ĝis preskaŭ 60 tunoj.
  • Hypogeum (subtera sankta spaco) en Hypogeum Hal Salfieni el la tempo proksimume 3800 ĝis 2500 a.K., pli ol trietaĝa, 10,6 m profunda komplekso kun suma areo ĉirkaŭ 500 m². Proksime de templo Tarxien. Hypogeum estas diference de la ceteraj temploj labirinto de sennombraj subteraj koridoroj, kameraoj kaj ĉambregoj,hakitaj en rokon, iom post iom disvastigita dum la tempo 1300 jaroj.

Post tiu ĉi periodo, proksimume de 2500 ĝis 2000 a.K. la insularo de Malto estis nepriloĝita. La ekzistado kaj neatendita pereo de la origina loĝantaro estas ĝis hodiaŭ misteroplenaj – krom iliaj temploj (kaj la restaĵoj de unu loĝigo) konserviĝis eĉ ne mitaj fabloj.

Bronzepoko (proksimume 2000 a.K. ĝis 1000 a.K.) redakti

Iam komence de la dua miljaro komenciĝas la dua loĝigo de Malto. Laŭ ĝis hodiaŭ neverkontrolita teorio ankaŭ tiu ĉi loĝigo okazis el Sicilio. La loĝantaro alportas sur la insulon metalon kaj armilojn.

El tiu ĉi tempo devenas ĝis hodiaŭ misteroplenaj „reloj, angle „cart ruts“, la plej konata el ili estas la tiel nomataj „Vojkruciĝoj de Clampham“ sude de la insulo Malto. Temas pri paralele kondukantaj spuroj, gravuritaj en malmolan kalkŝtonan rokon, preskaŭ 40 cm profundaj kun disiro inter 110 kaj 130 cm; la spuroj kruciĝas kaj kuniĝas. Pri ilia celo ekzistas kelke da teorioj, la plej konataj, eĉ kiam senĉese neverkontrolitaj, estas du: trafiksistemo kaj akvumiga ekipaĵo.

Fenicianoj kaj Kartago (1000 a.K. ĝis 218 a.K.) redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. okupis Malton fenicianoj nominte ĝin Malet (en traduko: rifuĝejo), Gozo nomiĝis Gaulos. Ilia kolonio baldaŭ fariĝis signifa centro de komercvojoj en Mediteraneo.

Post la jaro 800 a.K. la fenicia kolonio Kartago transprenis superregadon super okcidenta Mediteraneo kaj per tio ankaŭ super Malto. Punoj, kiel fenicianojn el Kartago romianoj pli malfrue nomis, plu forte influis la kulturon kaj la lingvon sur Malto. Malto fariĝis klifo kontraŭ helenisma kolonigado kaj ĝi ne estis influita per ĝi.

Romo, gotoj kaj Bizanco (218 a.K. ĝis 870 p.K.) redakti

En la dua puna milito Malto estis en la jaro 218 a.K. okupita per Romo (el tiu ĉi tempo devenas nomo Melita). Malto prosperas, en la dua jarcento ĝi akceptas akceptadon de kristanismo de la loka loĝantaro, kvankam laŭ loka tradicio la kritanismon alportis jam sankta Paŭlo dum sia frakasiĝo en la jaro 60. Precipe el la 3-a jarcento devenas romiaj vilaoj, banlokoj, akvoduktoj, katakomboj kaj ŝosearo.

Post interregado de vandaloj kaj ostrogotoj (ekde la 5-a jarcento) Malto en la jaro 533 falas sub Bizanco, sed sekve de la pereo de la imperio pereas ankaŭ ties ekonomia signifo.

Araboj (870 ĝis 1090) redakti

Post okupo de Malto per tunizia dinastio Aghlabidoj (Malto nun nomiĝas Maltacheum) okazas iompostioma islamigo de la loĝantaro. Malto rolas en komerco, krom alia ankaŭ en komerco kun sklavoj. Araboj konstruas diversajn fortikaĵojn, ĝis hodiaŭ estas konservintaj remparoj de tiam ĉefurbo Mdina. La tempo de araba superregado signife influis la lokan kulturon, precipe la lingvon

Normanoj, Aragono, Kastilio (1090 ĝis 1530) redakti

Post la tempo de normanaj regantoj (Roger la 1-a kaj Roger la 2-a), kiuj aligis Malton al sia sicilia reĝlando, Malto falis al staŭfa reĝo Frederiko la 2-a, kiu dum la 13-a jarcento tiam denove musliman loĝantaron devigis ŝanĝi la kredon je kristanismo. Post mallontempa franca interregado Malto falas en la jaro 1282 al aragona reĝlando (pli malfrue: Reĝlando de Aragono kaj Kastlio). Konata fariĝas bone organizita kulturado de kotono sur Malto.

Johanitoj (1530 ĝis 1798) redakti

 
Mapo de Malto en la XVIa jarcento

Komence de la 16-a jarcento Mediteraneo estas senĉese pli forte influata per arabaj invadoj kaj per Osmanida imperio, kiu enpenetras ĝis Balkanon kaj kiu eligas el insulo Rodoso Ordenon de Johanitoj (Ordeno de kavaliroj de sankta Johano en Jerusalemo). Reĝo Karolo la 5-a dediĉas al ili Malton kiel feŭdon. Johanitoj ĉi tie en la jaro 1530 ekloĝas (ili estas poste plu konataj kiel Maltaj Kavaliroj respektive Malta Ordeno) kaj ili estas ŝirmontaj Eŭropon kontraŭ invado de osmanidoj.

Sekvas multe da osmanidaj atakoj, precipe la tiel konata Granda sieĝo de Malto en la jaro 1565 per soldataro de sultano Sulejmano la 1-a. Post kvarmonata sieĝado kaj kelksemajna batalo nur pro prezo de grandegaj perdoj ili sukcesis repuŝi la osmanidajn soldatarojn. Sub tiuj ĉi impresoj grandmajstro Jean de la Valette fondas post li nomita urbon kaj fortikaĵon Valletta. Johanitoj konstruas pluajn fortikaĵojn kaj urbojn, el tiu tempo konserviĝis ankaŭ multe da palacoj, temploj kaj preĝejoj sur la tuta insulo. Johanitoj ankaŭ forte influis sintenon de la loĝantaro al la katolika kredo.

En junio de 1798 la Ordeno de Johanitoj kapitulacis antaŭ soldataro de Napoleono, kiu okupis Malton dum militiro ĝis Egiptio; per li eligita Malta Ordeno poste ekloĝis en Romo.

Brita kronkolonio (1800 ĝis 1964) redakti

Jam en la jaro 1800 Malton okupis britaj soldataroj. Britoj ignoris rezolucion de Amiena Paco (1802), laŭ kiu la insulo estis fariĝonta reen franca, kaj ili realigis en Pariza Paco en la jaro 1814 definitivan membrigon de Malto en sian imperion.

Dum tiu ĉi tempo komenciĝas industriigo de la insulo (krom alia dokoj de brita admiraleco), ekvalidas la unua konstitucio (1849), estas fondita oficejo de ĉefepiskopo (1858), en la jaro 1921 estas elektita la unua malta parlamento kaj Malto akiras partan aŭtonomion; ĉirkaŭ la jaro 1900 vivas sur Malto 180.000 loĝantoj.

Jam dum la unua mondmilito Malto ludas signifan rolon por la brita armeo (Malto tiam ricevis kromnomon malsanuleja flegistino de Mediteraneo). Sed ĝi fariĝas konata kiel nesubakvigebla aviadilŝipo dum la dua mondmilito, kiam en la jaro 1940 okazas sistema kaj peza bombardado de la tuta insulo per la itala kaj la germana aerfloto el la proksima Sicilio kaj longa blokado de la insulo (la dua granda sieĝado). En aprilo de 1942 estas al Malto por meritoj donita Kruco de Georgo, kiu ĝis hodiaŭ ornamas la flagon kaj la ŝtatan emblemon de Malto.

Sendependeco (ekde la jaro 1964) redakti

La 21-an de septembro de 1964 Malto akiras sendependecon, kapo de la ŝtato restas la brita reganto, reprezentata de guberniestro. La 13-an de decembro de 1974 Malto proklamas sin respubliko kun balotata prezidento kiel kapo de la stato, sed ĝi restas membro de brita Komunumo de Nacioj. Frunte de la registaro staras ĝis la jaro 1984 Dom Mintoff, sub kiu okazas denove konfliktoj kontraŭ eklezio, fermo de komadantejo de organizaĵo NATO, foriro de la britaj taĉmentoj kaj proklamo de neŭtraleco. Inter la jaroj 1984 ĝis 1987 frunte de la malta registaro staris Karmenu Mifsud Bonnici, sed en la jaro 1987 Labour Party malvenkis la baloton kaj la regadon transprenis Nacionalisma partio, en kies frunto staris Edward Fenech Adami. Li estis seninterrompe ĉefministro, kun unusola mallonga interrompo en la jaroj 1996 ĝis 1998, kiam denove regis Labour Party (premiero estis Alfred Sant). Ekde aŭtuno de 1998 ĝis aŭgusto de 2004 sur Malto estas senĉese unukolora registaro de Nacionalisma partio, ekde printempo de 2004 gvidas ĝin Lawrence Gonzi, kiu estas ankaŭ premiero. Edward Fenech Adami estis elektita kiel prezidento.

La 1-an de majo de 2004 Malto eniras en Eŭropan Union.

La Maltaj protestoj de 2019 estis daŭra serio de protestoj en Malto, kiuj komenciĝis la 20-an de novembro 2019, en La-Valeto kaj aliaj urbaj centroj. La protestoj alvokis al rezigno de la nacia registaro kaj la ĉefministro post kiam supozitaj politikaj ligoj al la murdo de Daphne Caruana Galizia aperis post la aresto de komercisto Yorgen Fenech. Protestantoj ankaŭ celis registaran koruptecon kaj la mankon de agoj pri lavado de mono. La nunaj protestaj eventoj estas sen precedencoj en la politika historio de Malto ekde ĝia sendependeco.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti