Historio de budhismo

Historio de budhismo komenciĝas en la 6-a jarcento antaŭ Kristo, kiam naskiĝis budho Ŝakjamunio. Danke al tio la budhismo apartenas al la plej malnovaj, sed samtempe al senĉese "vivaj" religioj.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Budhismo estiĝis en Barato, de kie ĝi disvastiĝis en pluajn partojn de Azio. Karakteriza disvastigo de budhismo al hinda subkontinento kaj eĉ ekster ĝi (precipe al Srilanko) okazis nur dum regado de reĝo Aŝoko. Budhismo iom post iom komencis apartiĝi en skolojn, dum kio la plej malnova konata skolo de budhismo estas theravado. Iom post iom estiĝadis apud ĝi ankaŭ pluaj skoloj pli poste markataj kiel hinajanaj direktoj. Ekde la 1-a jarcento komencis kreiĝi nova direkto de budhismo - mahajano, kiu en Barato mem fine superis kaj de tie ĝi disvastiĝis precipe en Ĉinion, Koreon, Japanion kaj Vjetnamion. Proksimume ekde la 6-a jarcento enkadre de la mahajana budhismo estiĝas ismo nomata vaĝrajano, kiu pli poste fariĝis ĉefa formo de budhismo en Tibeto, de kie ĝi disvastiĝis en pluaj jarcentoj precipe en Mongolion kaj landojn de nuntempa Rusa federacio, kiel estas Burjatio, Tuvio kaj Kalmukio. Theravado, kiu dum la unua jarmilo travivis fakte principe nur sur Srilanko, ekde la dua jarmilo fariĝis superanta religio de plimulto de landoj de sudorienta Azio - Mianmaro, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo. Dum en Barato, la lando de sia deveno, budhismo fine de la unua miljaro faladis, ke fine de sekve de islamaj invadoj dum la 11-a jarcento ĝis la 13-a jarcento tute malaperis. Nur en la 20-a jarcento okazas en Barato reviviĝo de budhismo, kaj ankaŭ ties disvastiĝo Okcidenten. Nuntempe la budhismo membriĝas en tri bazajn direktojn - vaĝrajanon, mahajanon kaj theravadon.

La vivo de la Budho redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sidarto Gotamo.
 
La naskiĝo de la Budho apud Lumbini

Laŭ tradicio, budho Gaŭtamo el reĝa dinastio de la ŝakjoj, kiu regis al unu el malpli grandaj ŝtatoj de la norda Barato. Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 563 a. K. kaj verŝajne li vivis 80 jarojn. Li akiris kromnomon Ŝakjamuni ("Princo el dinastio de Ŝakjoj"). La naskiĝon de la Budho antaŭis vico de mirakloj, same kiel lia koncipo, kiuj signis, ke li rezignos en la estonteco pri la profana vivo kaj fariĝos granda pastra instruisto. Sed lia patro, la reĝo Ŝuddhodana, volis havi el li sian sekvanton, tial li decidiĝis teni lin en sia palaco, kie li superŝutis lin per riĉeco kaj bonfarto. Tiel la princo travivis senzorgan junaĝon, ĝis kiam li trifoje ne ekvojaĝis el la palaco kaj ne renkontiĝis kun realaĵoj de la mondo: kun malsano, maljuniĝado kaj morto. Li komencis konscii la pasemon de la mondo kaj en la tago, kiam lia edzino Jaŝodhara naskis al li filon Rahula-n, la princo forlasis la palacon kaj fariĝis migranta asketulo.

Unue li okupiĝis per meditaj teknikoj kaj poste per asketismo. Post ses jaroj de klopodo kaj praktikado de mem-neniiga asketismo li konsciis, ke la vojo al vekiĝo kondukas tra meza vojo, kiu evitas al du ekstremoj - kaj al dura asketismo kaj al la vivo en troa komforto. Li sidiĝis sub arbon hodiaŭ nomata kiel arbo Bodhi kaj ĵuris, ke ĝis kiam li ne atingos la vekiĝon, li ne foriros. Post kelke da tagoj li vere atingis la vekiĝon kaj fariĝis budho de tiu ĉi erao. Li komencis instrui dharmon, iom post iom li akiradis lernantojn kaj post sia morto li foriris en parinirvanon.

La frua budhismo redakti

Post la morto de la Budho ĝis la tempoj de Aŝoko (300 a. K. - 232 a. K.) budhismo verŝajne ne estis sur la hinda subkontinento tro disvastigita. Fontoj el tiu tempo plimulte mankas, sed estas konataj budhistaj koncilioj, kiuj estas tute akceptataj kiel historiaj eventoj.

La unua budhana koncilio (5-a jarcento antaŭ Kristo) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua budhana koncilio.

Kiel indikas la tradicio, la unua budhana koncilio okazis mallongtempe post la morto de la Budho en Raĝagrha. Kunvokis ĝin Mahakaŝjapa, unu el antaŭaj lernantoj de la Budho, kaj la celo de koncilio estis klasifiki la dosktrinon tiel, por ke ĝi povu esti konservita por la pli postaj generacioj. Al la koncilio venis ankaŭ Ananda, la kuzo de la Budho, fama pro sia fenomena memoro, kaj li prezentis ĉiujn parolojn de la Budho (sutrojn), kiuj kreis tutan unu parton (Sutro Pitako) el tri partoj de budhana kanono (Tripitako). Monaĥo Upali diris ordenajn regulojn kaj tiel do estiĝis sekcio de la ordenaj reguloj (Vinajo Pitako).

La dua budhana koncilio (4-a jarcento antaŭ Kristo) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua budhana koncilio.

Plua koncilio okazis proksimume cent jaroj post la unua koncilio, do ĉirkaŭ la jaro 386 a. K. en Vaiŝali. Tieaj monaĥoj estis kulpigitaj pro malobeado de la ordenaj reguloj kaj la renkontiĝo de la monaĥoj devis decidi, en kian mezuron la ordenaj reguloj estas konservendaj. La koncilio frunte kun konsilantaro de la pli aĝaj decidis, ke la ordenaj reguloj estas severe konservendaj kaj ekde tiama sangho tie deŝiriĝis monaĥoj, kiuj ne konsentis kun la decido de koncilio kaj ili igis estiĝi movadon de mahasanghanoj (laŭvorte Granda sangho). La mahasanghanoj poste disvolvis doktrinon, parte simila al pli posta mahajana instruado.

Proselitismo de Aŝoko redakti

 
Granda stupao en Sanĉi

Kiam Aŝoko fariĝis reganto, li unue komencis entrepreni soldatajn militirojn al aliaj teritorioj por celo de disvastigo de sia imperio. Post grandegaj perdoj je vivoj Aŝoko decidiĝis akcepti la budhismon kaj kun ĝi la vojon de neperforteco (sanskrite ahinsa). Li komencis disvastigi la budhismon en aliajn landojn helpe de rokskribaĵoj, konstruado de stupaoj kaj simile. Eble la plej konata ekzemplo estas konstruo de stupao en Sanĉi.

Aŝoko ankaŭ sendis budhanajn "misiistojn" ankaŭ en hodiaŭan Egiption kaj Makedonion, sed ĉi tie ili fakte havis nenian reeĥon. Male filo de Aŝoko, arahanto Mahinda, kiu estis sendita al Srilanko, solenis sukceson kaj budhismo ĉi tie firme eksidis.

Aŝoko ankaŭ konstruis ampleksan reton de vojoj, malsanulejoj kaj tranoktejoj, universitatoj kaj irigaciaj sistemoj tra la tuta lando. Li faris ĉiun sian regadon en harmonio kun la budhisma instruado. Eĉ kiam Aŝoko estis klare klinita al budhismo, li estis tolerema rilate al aliaj tiamaj religioj.

La tria budhana koncilio (3-a (event. 4-a) jarcento antaŭ Kristo) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tria budhana koncilio.

La tria budhana koncilio okazis ĉirkaŭ la jaro 350 antaŭ Kristo, sed la theravadaj tradicioj rifuĝis agnoski ĝin kiel validrajtan koncilion, ĉar ĝi estis kunvokita fare de mahasanghanoj. Kiel la tria koncilio ili tiel konsideras renkontiĝos de sangho en Pataliputro proksimume je cent jaroj pli poste dum la regado de Aŝoko. Post tiu ĉi koncilio la monaĥa sangho definitive disiras.

Helenismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helenismo.

Kelkaj el la rokskribaĵoj de Aŝoko priskribas klopodon, kiun Aŝoko dediĉis al la disvastigo de budhismo ankaŭ en la helenisma mondo, kiu siatempe tuŝis ekde la teritorio de hodiaŭa Grekio ĝis Barato. El propraj nomoj kaj nomoj de diversaj regionoj eblas prijuĝi, ke aŭtoroj de la rokskribaĵoj estis bone interkonatiĝintaj kun la teritorio de la helenisma mondo kaj kun tiama politika aranĝo. Konserviĝis nomoj kiel Antigono la 2-a Gonato, Ptolemeo la 2-a Filedelfo ks.

Mahajana ekspansiemo (1-a jarcento - 10-a jarcento) redakti

 
De maldekstre dekstren: Samideano de budhismo Kuŝan, bodhisatvo Maitreja, la Budho, bodhisatvo Avalokiteŝvaro kaj bikŝuo, la 2-a kaj la 3-a jarcento, Gandaro
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mahajano.

La komenca formado de la mahajana budhismo ĉirkaŭ la 1-a jarcento antaŭ Kristo - 1-a jarcento post Kristo estis akompanata de multaj politikaj ŝanĝoj en la nordokcidenta Barato. la mahajana dosktrino komencis rapide disvastiĝi en la nordan parton de la meza Azio, Ĉinio, Koreo kaj en la 6-a jarcento en Japanion.

Barato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhismo en Barato.

Kiam Kuŝana imperio en la 3-a jarcento estis pereinta, budhismo spertis en Barato periodon de prospero, precipe poste en la tempo de regado de dinastio de Guptoj (4-a ĝis la 6-a jarcento). Estis fonditaj multaj mahajanaj centroj, precipe poste universitato en Nalanda en la nordorienta Barato, famigita pro agado de Nagarĝuno. La ĉina bikŝuo kaj tradukisto Süan-cang en la 7-a jarcento vojaĝis transverse tra Barato kaj alportas informojn pri la populareco de budhismo sur plimulto de la teritorio.

Falo de budhismo okazis en Barato, kiam turkaj islamaj atakantoj neniigis en la jaro 1193 la universitaton en Nalanda. Ekde tiu tempo budhismo komencas perdi sian privilegian postenon. La monaĥaj centroj ŝovas sin pluen suden al Cejlono aŭ norden en ĉirkaŭaĵon de Himalajo. La falo de barata hindusimo poste finigis senĉese pli ekspansiemaj hinduistaj movadoj. Eĉ en la hodiaŭa Barato budhismo estas prefere randa afero.

Meza kaj norda Azio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhismo sur Silka vojo.

Meza Azio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meza Azio.

La influoj de la budhisma doktrino enpenetris en la mezan Azion verŝajne jam en la tempo de la vivo de la Budho. Laŭ legendo konservita en lingvo palio mallongteme post la vekiĝo de la Budho renkontiĝis kun li du komercistoj el Baktria imperio (etendiĝanta proksimume sur teritorio de la hodiaŭaj Pakistano, Kaŝmiro, Afganio), fratoj Tapussa kaj Bhallika. Temis pri la unuaj du laikaj samideanoj de Budho. Kiam ili estis revenintaj reen en sian urbon post sia renkontiĝo kun la Budho, ili konstruis ĉi tie stupaon super ok haroj de la Budho, kiujn ili ricevis de li.

La centra Azio estis dum longa tempo loko, kie renkontiĝis la ĉina, barata kaj la persa kulturoj. En la paso de la 2-a jarcento antaŭ Kristo komencis prosperi la ĉina dinastio Han kaj rompis rilatojn de la centra Azio kun helenisma mondo, precipe poste kun la greka-baktria imperio, kaj forpuŝis la budhismon plu norden. Tio gvidis al fondado de budhanaj komunumoj kaj eĉ al estiĝo de pli malgrandaj reĝlandoj.

En la dua kaj la 3-a jarcento budhismo enpenetris (precipe la hinajana tradicio) sur teritorion de Irano, Uzbekio, Turkmenio kaj Taĝikio. Eĉ kiam budhismo ĉi tie enradikiĝis, ĝi estis nur randa afero. Ekzistis ĉi tie multnombraj diferencaj religiaj tradicioj kiel zoroastrismo, hinduismo, judismo, nestorianismo, maniĥeismo kaj multaj pluaj.

Ĉirkaŭ la 7-a jarcento budhismo estas iom post iom forpuŝtata de islamo kaj pli gravan rolon en tiu ĉi regiono ĝi jam ne rolis, eble escepte de Mongolio.

Ĉinio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina budhismo.

Budhismo verŝajne venis en Ĉinion ĉirkaŭ la 1-a jarcento. Sed kelkaj informoj parolas jam pri la disvastigado en la tempo de Aŝoko aŭ en la sekvantaj jarcento antaŭ Kristo. En la paso de la 8-a jarcento Ĉinio fariĝis unu el ĉefaj centroj de budhismo.

La unua traduko de mahajana teksto estis farita inter la jaroj 178 - 189 danke al la kuŝana tradukisto Lokakŝema. En pluaj jaroj plu evoluis tradukista agado kaj baldaŭ estis tradukitaj en la ĉinan tre multe da mahajanaj tekstoj. Oni komencis konstrui budhismajn monaĥejojn kaj templojn. En interŝanĝo de la 4-a kaj la 5-a jarcentoj la ĉina monaĥo Fa-sien ekiris Baraton, por ke li alportu de ĉi tie sanktajn skribojn.

Post mallonga persekutado en la 6-a jarcento okazas dum dinastio Tang prospero de budhismo. Budhismo estis subtenata de la ŝtato kaj de multaj laikoj kaj multaj monaĥejoj tiel baldaŭ akiris grandegan influon ne nur al la politika situacio en la lando. Tio kontraŭis al tiama registaro kaj en la jaro 845 okazas perforta subpremado de budhismo, detruado de la budhismaj monaĥejoj ktp. Dum dinastio Sung (la 10-a - la 13-a jarcento) la budhismo en certa mezuro "unuiĝis" kun konfuceismo kaj taoismo kaj la budhismaj monaĥejoj fariĝis centroj de klereco.

Tiel kiel ĉie alie, budhismo ankaŭ en Ĉinio ne evitis al apartigado en diversajn skolojn. Eble la plej konata estas ĉi tie skolo de Pura lando kaj Ĉĥan, pli konata sub japana nomo zeno.

 
La Budho en Seokrugam

Por Ĉinio estas tipe, ke fakte ĝi akceptis "fremdajn" religiojn (budhismon) tre rapide kaj alikreis ĝin en specifan aspekton, kiun ni ne trovos aliloke en la mondo. Per la ĉina medio influita budhismo poste komencis disvastiĝi en pluajn landojn kiel Koreio, Japanio kaj Vjetnamio.

Koreio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korea budhismo.

Budhismo estis alportita en Koreion el Ĉinio en la jaro 372 a. K.. Unue akceptis ĝin reĝlando Kogurjo, pli poste ankaŭ ambaŭ koreaj reĝlandoj. Laŭ tradicio estis en la 7-a jarcento estis alportita en Koreion doktrino Chan, kiu disvastiĝis en Koreio sub nomo son. Budhismo tiel en Koreio ĝojis al privilegia posteno ĝis fino de la 14-a jarcento, kiam ĝi komencis esti subpremata, ke ĝi estis preskaŭ glatigita. Eĉ kiam la budhismo en Koreio jam neniam akiris reen tian postenon kiel ekz. dum tempoj de Unuiĝinta Sillo, ĝi neniam tute pereis en Koreio. Hodiaŭ en Koreio estas ŝatata precipe skolo son.

Japanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana budhismo.
 
Kofukuĝi

Budhismo venis en Japanion tra Koreio en la unua duono de la 6-a jarcento. Tiama reganto sendis al japana imperiestro mesaĝistaron de bikŝuoj kun diversaj donacoj, kiuj ensumigis ankaŭ sutrojnstatuojn de la Budho. Japanoj estis de komence rilate al budhismo nefidemaj kaj daŭris ian tempon, ol ĉi tie budhismo kapablis realiĝi.

La budhismo travivis prosperon en la unua duono de la 8-a jarcento. Komencis konstruado de budhistaj monaĥejoj kaj temploj, kiuj estas nomataj pagodoj. Inter la plej konataj apartenas ekz. HorjuĝiKofukuĝi. Plu disvastiĝis ofte de la registaro subtenata produktado de budhismaj pentraĵoj kaj statuoj. La japana budhisma arto estis tre bunta precipe inter la 8-a jarcento kaj la 13-a jarcento.

En la paso de la 12-a kaj la 13-a jarcento venis en Japanion el Ĉinio aparta formo de budhismo, la t.n. ĉĥan, kiu en Japanio fariĝis konata sub nocio zeno (zen-budhismo). Ĉĥan-on el Ĉinio alportis budhistaj monaĥoj Eisai kaj Dogen Zenĝi. La zena arto estas konata danke al specifaj pentraĵoj kaj poezio, el kio eble la plej konata formo de japana poezio estas hajko.

Nuntempe budhismo apartenas komune kun ŝintoismo al tradiciaj religioj de Japanio. Por la japanoj plie estas tipe, ke ili anoncas sin al ambaŭ religioj samtempe. Troviĝas ĉi tie ĉirkaŭ 80 000 budhismaj konstruaĵoj. Krom zeno apartenas al la plej disvastiĝintaj budhismaj skoloj ekz. AmidismoNiĉirena budhismo (fondita laŭ doktrino de monaĥo Niĉireno).

Sudorienta Azio redakti

Vjetnamio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vjetnama budhismo.

Budhismo venis en Vjetnamion proporcie baldaŭ, jam ĉirkaŭ komence post Kristo. Ekde la 11-a jarcento budhismo travivis periodon de prospero. Ĝi fariĝis ŝtata religio, oni konstruis stupaojn, templojn ks. En la 15-a jarcento la ŝtata religio fariĝis konfuceismo kaj ĝis restis ĝi ĝis fino de la 19-a jarcento. Venis tiel periodo de falo de la doktrino de la Budho. Ekde la 20-a jarcento okazas revivigo de la budhismaj tradicioj.

 
Angkor Vat

Kmera imperio (9-a ĝis 13-a jarcento) redakti

Ekde la 9-a ĝis la 13-a jarcento priregis grandan parton de la sudorienta Azio kmera imperio. kmeroj krom alia kiel konfesantoj de la mahajana budhismo konstruis pli ol 900 budhismaj temploj en Kamboĝo kaj la najbara Tajlando. La centro de tiu ĉi konstruado fariĝis templa komplekso Angkor Vat. Unu el la plej grandaj kmeraj reĝoj Ĝajavarmano la 7-a (1181 - 1219), lasis konstrui grandegajn mahajanajn konstruaĵojn kiel ekzemple ŝtatan templon Bayon.

Sekve de la neniigo de la mahajana budhismo en Barato dum la 11-a jarcento mahajano komencis fali eĉ en la sudorienta Azio kaj iom post iom ĝi estis anstataŭigita de theravado, kiu disvastiĝis el Srilanko.

La estiĝo de Vaĝrajano (5-a - 10-a jarcento) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vaĝrajano.

La vaĝrajana aŭ tantra budhismo unuafoje aperis en la orienta Barato inter la 5-a kaj la 7-a jarcento. Ĝi havis multe da elementoj komunaj kun hinduisma tantrismo (ĉefe per praktikado de jogo kaj dirado de mantroj) kaj precipe por laikoj ĝi fariĝis allogema per tio, ke ĝi proponis la vekiĝon jam en ilia nuntempa vivo.

La unua samidenaoj de vaĝrajano estis mahasidhanoj, kiuj vivis en soleco en arbaraj loĝejoj. En la paso de la 9-a jarcento la vaĝrajana budhismo akiris dominan postenon en tiam eble plej signifaj universitatoj Nalando kaj Vikramaŝilo. Sed jam en la 11-a jarcento la vaĝrajano estis, simile kiel ceteraj budhismaj ismoj, ombrigita de la islamo danke al muslimaj invademaj triboj.

La vaĝrajana budhismo firme enradikiĝis en Tibeto. Laŭ tradicio transportis ĝin ĉi tien en la 8-a jarcento Padmasambhava. Budhismo estas ĝis hodiaŭ en Tibeto la domina religio kaj ĝi estas senpere kunligita kun tiea kulturo.

La reviviĝo de Theravado (11-a jarcento -) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Theravado kaj Budhismo sur Srilanko.

La islama ekspansiemo al hinda subkontinento kondukis al la falo de budhismo en la tuta sudorienta Azio. La kunigo inter Meza Oriento kaj Ĉinio tiel grandparte translokiĝis el la hindaj transportvejnoj sur maron. Ŝipoj tiel ĉebordiĝis sur Srilanko (antaŭe Cejlono), de kie la theravada budhismo disvastiĝis plu en Mianmaron (antaŭe Birmo), Tajlandon, Kamboĝon kaj Laoson.

La signifa mejloŝtono en la disvastiĝado de theravado tra la sudorienta Azio estis akcepto de tiu ĉi formo de budhismo fare de la birma reĝo Anoratcha (1044 - 1077), la fondinto de Pugama imperio sur teritorio de la hodiaŭa Mianmaro. Theravado estis verŝajne jam antaŭe religio de mona etno, kies teritorion Anoratcha priregis. Laŭ kroniko el la 19-a jarcento la theravada budhismo akceptis ĝuste sub influo de la mona budhista monaĥo de nomo Ŝin Arahan.

Anoratcha komencis krom alia kun konstruado de budhismaj temploj en Pugamo, la ĉefurbo de imperio. En periodo inter la 11-a kaj la 13-a jarcento ĉi tie estis konstruitaj miloj de religiaj konstruaĵoj, el kiuj konserviĝis ĝis la hodiaŭaj tagoj pli ol du mil. La forto de Pugama imperio falis kun konkero de Pugamo en la jaro 1287 fare de mongolaj atakantoj. Karakteriza potenca forto poste fariĝis en la sudorienta Azio reĝlandoj fonditaj sur teritorio de la hodiaŭa tajlando. La theravada budhismo malgraŭ tio restis senĉese la ĉefa religio de birmanoj.

Theravado estis ankaŭ akceptita de la pli supre menciita reĝlandoj sur teritorio de la nuntempa Tajlando. Unue de reĝlando Sukhothai ĉirkaŭ la jaro 1260. Sekve ĝi estis subtenata ankaŭ dum periodo de reĝlando Ayutthaya (la 14-a ĝis la 18-a jarcento). Theravado tiel fariĝis nedisigebla parto de la tajlanda kulturo.

La theravada budhismo jam ekde la 13-a jarcento plu disvastiĝis tra la sudorienta Azio, precipe en Laoson kaj Kamboĝon. Male ekde la 14-a jarcento komencis realiĝi sur la suda marbordo de la sudorienta Azio, sudaj insuloj de Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio islamo, kiu tute forpuŝis budhismon el tiuj ĉi regionoj.

Ekde la jaro 1934 okazas en Indonezio renovigo de budhismo. Budhismo nuntempe apartenas inter kvin oficialajn religiojn de Indonezio, kiuj estas islamo, protestantisma kaj katolika kristanismo, hinduismo kaj budhismo. Laŭ kalkulado de popolo el la jaro 1990 je iom pli ol 1% da loĝantoj anoncas sin al budhismo, kio tiam faris 1.8 milionoj da loĝantoj. Plimulton de la indoneziaj budhistoj kreas idoj de la ĉinaj almigrintoj kaj kelkaj anoj de minoritataj naciecoj, inter kiuj estas samideanoj parte de mahajano parte de la theravada budhismo. Simile nuntempe okazas renovigo krom alia ankaŭ de la theravada budhismo inter la ĉina minoritato en Malajzio.

Budhismo en Okcidento redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhismo en Okcidento.

Renkontiĝado de budhismo kun "Okcidento" havas siajn komencojn en la tempo de misioj de Aŝoko. Tiu ĉi konfrontado de du absolute diferencaj tradicioj projekciis sin en tiamajn baratan (budhisman) kaj grekan artojn. En la 8-a jarcento estis sirie kaj la arabe tradukitaj kelkaj ĝatakoj.

Plua renkontiĝado de budhismo kun Okcidento estis sporada, sed en la 20-a jarcento okazis rompo, kiam la budhisma doktrino venis fakte en ĉiujn landojn de la mondo.

Ligiloj redakti

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti