Historio de fotografio

La historio de la moderna fotografio komenciĝis en la 1820-aj jaroj per la laboro de la pioniroj de fotografio Nicéphore Niépce, Louis Daguerre kaj poste William Henry Fox Talbot.

"Elfenestra rigardo en Le Gras" - la unua foto, kiu ĝis nune daŭris.
"Heliografio" de Nicéphore Niépce, ĉ. 1826, Saint-Loup-de-Varennes, Francio
La oriela fenestro, Talbot, 1835

Ili devis solvi tutdiversajn teknikajn problemojn:

La negativ-pozitiva proceduro, inventita de Talbot, ebligis reproduktadon de fotoj en grandaj nombroj.

La pioniroj de fotografio redakti

En la dua duono de la 19-a jarcento estis trovitaj metodoj por redukti la tempon de impreso de komence pluraj horoj al fine ono de sekundo, kiu ebligis fotadon de moviĝantaj motivoj (Eadweard Muybridge, Étienne-Jules Marey, Ottomar Anschütz) kaj poste ankaŭ kinematografion kaj kolorfotado (fratoj Lumière).

Popularigo de fotado redakti

 
Trukfoto: unu persono aperas kiel kaj fotisto kaj fotito, ĉ. 1893.
Notu la kapapogilon - eksponperiodo por foti estis sufiĉe longaj!

Plia perfektigo (albumina plako, kolodia malseka plako, gelateno, celuloido, rulfilmo) permesis, ke la plakoj fariĝu pli malgrandaj kaj flekseblaj. Kaj aperis nova profesio: la fotografisto - pli kaj pli populariĝis havi foton kiel rememoraĵon pri speciala okazaĵo, familia festo.

En julio 1888 Kodak surmerkatigis la unuan fotilon kun rulfilmo kaj sloganis: "You press the button, we do the rest" (Vi premu la butonon, ni faras la reston) kaj en 1901 fotilo Brownie de Kodak konkeris amasan klientaron.

Kolora fotado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolorfotografio.
 
Unua kolora foto. Fotita de James Maxwell, 1861.
 
Frua kolorfoto de Lippmann
 
Kolorfoto (Agen, 1877) de Louis Ducos du Hauron.
La supermetiĝantaj elementoj (flavaj, cejanaj kaj ruĝaj) klare videblas.

Dum la tuta 19-a jarcento oni eksperimentis pri kolorfotado, kaj la unua kiu sukcesis fari kolorfoton estis skota fizikisto James Clerk Maxwell en 1861. Li fakte faris tri fotojn de la sama motivo tra tri diverskoloraj filtriloj (ruĝa, verda kaj blua), kiujn li poste projekciis tra la samaj filtriloj. Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij progresigis tiun metodon.

Ankaŭ kolorfotoj laŭ Lippmann-tekniko surbaze de difrakto estas videblaj nur per projekciado. Ĝi estis evoluigita de Nobel-premiita (en 1908) fizikisto Gabriel Lippmann en 1891.

Pri daŭraj surpaperaj kolorfotoj laboris francoj Louis Ducos du Hauron kaj Charles Cros ekde 1862. Hauron patentigis eĉ uzeblan proceson, bazitan same sur trifarbaĵo (trikromio). Sed nur en 1873 kaj 1884 Hermann W. Vogel sukcesis sensitivigi arĝent-halogenidan filmon per verda kaj oranĝkolora lumo (ortokromata fotado). Sensitivo per ruĝaj ondoj estis atingita nur en 1902 Adolf Miethe kaj A. Traube per la t.n. pankromata sensado.

La fratoj Auguste kaj Louis Lumière prezentis en 1904 la aŭtokrom-plakojn, bazitajn je kolorigitajn terpomaj ameloj (oranĝruĝa, verda, violeta) kaj bromarĝentaĝelatina emulsio.

La unuaj tritavolaj filmoj surmerkatiĝis en 1936 de Agfa kaj Kodak. La filmo konsistas el tri tavoloj, kie la arĝento-halogenidaj kristaloj estas ligitaj al molekuloj sensitivaj por - respektive - blua, verda, ruĝa lumo.

Cifereca fotografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cifereca fotilo.
 
Kompakta cifereca fotilo (Canon PowerShot A95)

Cifereca fotografio surbaze de elektronika bildotransformilo (CCD-fotosensilo, CCD = angle: "charge-coupled device") estis inventita en 1969 de Willard Boyle kaj George E. Smith en AT&T Bell Labs.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. = Fotografa plato[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti