Historio de la Esperanto-klubo de Prago

Jen la historio de la Esperanto-klubo de Prago, en Ĉeĥio:

1889-1899 redakti

1889 La 17 jara František Vladimír Lorenz, la ĝistiama propagandisto de volapuko, renkontiĝis kun Esperanto kaj prelegis pri ĝi en la socialista kultura rondeto en la gastejo "U Pštrosů" (strato Pštrossova n-ro 189/16, Praha 1) kaj poste instruis la lingvon tie.

1890 Fr. V. Lorenz verkis kaj proprakoste eldonis ĉe la presisto F. Hoblík en Pardubice la unuan ĉeĥan lernolibron de Esperanto (Úplná učebnice mezinarodní řeči dra Esperanta. - Napsal Fr. V. L. - Plena lernolibro de la lingvo intemacia de d-ro Esperanto. - Por Bohemoj skribis Fr. V. L. ). Sed en 1893 li elmigris en Brazilon.

1891 La elstara ĉeĥa ĵurnalisto, verkisto kaj poeto Jan Neruda publikigis en majo 1891 felietonon "Může vůbec někdo vynalézt nějakou řeč? " (Ĉu entute iu povas inventi ian lingvon? ), en kiu per moka maniero li priskribas la historion de provoj pri artefarita lingvo kaj konstatas, ke la patrinan lingvon ne povas anstataŭi artefarita lingvo. Kvankam la teksto estas negativa, tamen ĝi enhavas informojn pri volapuko, pri la transiro de la Nurnberga klubo de volapuko al Esperanto, pri Zamenhof k. s. Neruda estis bone informita pri la naskiĝo de la E-movado kaj lia teksto estis eble la unua tiutempa informo por ĉeĥaj legantoj. Bedaŭrinde Jan Neruda mortis post tri monatoj (la 22-an de aŭgusto 1891) kaj ni povas nur konjekti, ĉu li interesiĝus plu pri la Internacia Lingvo.

1900-1909 redakti

1902 En Prago komenciĝis la priesperanta informa kampanjo en ĵurnaloj Pražský deník (Praga ĵurnalo) fare de Xaver Menhard kaj Najemník (Loĝluanto) fare de Kriegelstein-Vojnar.

1902-06-20 okazis prepara kunveno en la restoracio Konvikt en la strato Bartolomějská. Oni akceptis statuton kaj decidis sendi ĝin al la landa oficejo por aprobo. La fondan kunvenon oni decidis kunvoki nur en aŭtuno, post la oficiala aprobo de la statuto. Laŭ esploroj de D-ro Bohumil Baďura, laboranto de la Instituto de Historio ĉe la Akademio de Sciencoj en Prago tiu sinjoro studis la vivon kaj verkon de F. V. Lorenz), en la Ŝtata Centra Arĥivo troviĝas dokumento pri aprobo de la statuto de la klubo fare de imperiestra kaj reĝa guberniestra ofico kun la dato de la 23-a de oktobro 1902.

1902-11-09 je la 20-a horo okazis la fonda kunveno de nia klubo en restoracio „U Štajgrů“ en la strato Vodičkova (nun la domo U Novaků). Kunvenis 15 homoj, oni elektis la unuan komitaton, kiu estis jena:

prezidanto: Eduard Weinfurter, librovendisto kaj eldonisto
vicprezidanto: František Kühnl
sekretario: František Barth
kasisto: Josef Görner
protokolisto: Eduard Kühnl
invertaristo: Stanislav Kostka Neumann, poeto
bibliotekisto: František Vaníček
anstataŭanto: f-ino Hainthalová
La sidejo de la klubo fariĝis la kafejo Union.

1903-06-17 estis elektita nova komitato, la nova prezidanto de la klubo fariĝis Vojtěch Kraus, estis ŝanĝita la sidejo de la klubo, ĝi estis la kafejo Tůmovka en la strato Lazarská.

l 904-01-21 ŝanĝo de la kluba statuto, ke la klubo povu krei lokajn grupojn ekster la ĉefurbo (virina grupo en Prago, grupoj en Plzeň, České Budějovice kaj Prosek)

1904-03-21 okazis la unua publika prelego en Prago en Ženský klub (Virina Klubo), tiam tre laŭmoda. La prelegon prezentis D-ro Kamaryt. La salono estis plena, regis entuziasmo, multaj promesis aliĝi al kurso aŭtune. En tri ĵurnaloj aperis raportoj pri la prelego.

1904 en aprilo estis fondita Esperantista Rondeto de Blinduloj en la Instituto de Klar, kie Esperanton instruis Karel Emanuel Macan, muzik-komponisto kaj instruisto de blinduloj.

1904-12-12 konstituiĝis ĉe la Muzeo de Náprstek Unua Virina Grupo Esperantista (První dámský spolek esperantský), fare de s-ino Josefa Náprstková, la unua organizantino de la E-movado inter ĉeĥaj virinoj; prezidantino fariĝis Božena Studničková, ĉeĥa kaj Esperanta poetino. Kursojn gvidis f-ino Tesařová kaj s-ino Krausová.

1905 la klubo transmigris el Tomůvka en la restoracion „Donátů“ en la strato Spálená. La urbestraro de Prago donis je dispono de la klubo unu ĉambron en burĝa lernejo „Nejsvětější Trojice“ (Ĉe la Plej Sankta Triunuo), tiam ekde decembro estis malfermitaj publikaj kursoj ĉiusabate de la 6-a ĝis la 8-a horo vespere, instruis St. Balík, Jos. Barvíř, St. Kamaryt, Ed. Kühnl.

1906 la Klubo ricevis Honoran Ateston de Ekspozicia komitato de la ĉeĥa sekcio en aŭstria ekspozicio en Londono, Earl's Court 1906, sub la protektorato de urbestraro de la reĝa ĉefurbo Prago, pro valoraj servoj prezentitaj al la ĉeĥa ekspozicio en Londono 1906. Baldaŭ poste venis letero kun jena teksto:

„En la nomo de Ĉeĥa Nacia Konsilantaro ni permesas al ni informi vian gloran klubon, ke la Ĉeĥa Nacia Konsilantaro disponigis inter aliaj fakaj ĉeĥaj korporacioj al la Esperantista Klubo en Praha la rajton proponi. . . unu membr(in)on de la eksterlanda fako de Ĉeĥa Nacia Konsilantaro sub konvinko, ke ankaŭ per kunlaboro de la ĉeĥaj esperantistaj rondoj estos eble sukcese plenumadi la strebojn de nia eksterlanda fako en la intereso de la ĝusta informado de eksterlando pri la ĉeĥa nacio. . . “

1907 En la Instituto por blinduloj de Klar estis komencita nova kurso. Instruis prof. K. E. Macan, blindulo, instruisto kaj muzik-komponisto.

En majo vizitis la klubon inĝ. N. Evstifeieff kun edzino el Rusujo. Rondeto de studentoj-esperantistoj estis fondita de „Unio de ĉeĥslava studentaro“ kun la celo disvastigi Esperanton inter ĉeĥaj studentoj kaj ligi kontaktojn kun eksterlandaj studentoj.

Firmo F. Topič eldonis katalogon de Esperantaj libroj.

En ĉeĥaj ĵurnaloj komenciĝis pli ofte aperadi priesperantaj artikoloj. La plej diligenta kontribuanto al multaj ĉeĥaj gazetoj estis Hynek Karel Bouška; danke al li en la j. 1907 oni povis legi pri Esperanto en la ĉeĥa gazetaro ĉiutage.

1907-06-30 kunvenis ĉeĥaj esperantistoj en Prago kaj traktis pri la baldaŭ fondota Bohema Unio Esperantista.

1907-12-01 estis fondita Bohema Unio Esperantista, la unua prezidanto estis Jan Hradil, sekretario Karel Procházka; Časopis českých esperantistů eldonata de Eduard Kühnl ekde januaro 1907 fariĝis ĝia organo.

1908-01-01 pragaj esperantistoj eksigitaj el la Klubo kaj opoziciantaj al la ĵus fondita Bohema Unio Esperantista fondis novan klubon en Prago „Bohema Societo Esperantista en Praba“ (Česká společnost esperantistů v Praze), prezidanto fariĝis Josef B. Novák, sekretario Josef Barvíř.

1908-09-27 okazis fonda kunveno de nova organizaĵo Bohemia Asocio Esperantista (Svaz českých esperantistů), prezidanto estis D-ro Alexander Sommer Batěk, vicprezidanto Jozef Kožíšek (lernejestro kaj poeto) kaj Vojtech Kraus, ĝen. sekretario D-ro Stan. Kamaryt. Organo estis Český esperantista (Bohema esperantisto), redaktata de K. H. Bouška.

1909-01-26 en la kafejo Edison okazis fonda kunveno de la germana klubo Esperanto-Verein Verda Stelo Prag, kun la ĉeesto de proks. 50 personoj. Prezidanto estis elektita prof. D-ro Siegfried Lederer, sekretario Julius Boschan. La kunvenon partoprenis ankaŭ la delegitoj el la Bobema Unio Esperantista kaj el la Bohema Asocio Esperantista.

1909-06-29 Grandan amuzan feston aranĝis la Esperantista klubo en Praha en ĝardeno de restoracio „U Labutě“. La feston vizitis 400 personoj, kiuj vive partoprenis ĉiujn distraĵojn: teatro, tombolo, kegloj, poŝto, rado de fortuno kaj danco.

Premiojn por la tombolo donacis ĉeĥaj firmaoj ne nur el Prago, sed ankaŭ el Kolín kaj Prostějov.

1909 la prezidanto de Bohema Asocio Esperantista fariĝis D-ro Kamaryt

Bohema Unio Esperantista acanĝis en Prago tri kongresojn: 1909-09-26/29 kun 360 partoprenantoj

1910-1919 redakti

1910-19-24/25 kun 200 partoprenantoj 1911-09-8/10 kun 120 partoprenantoj, samtempe okazis la dua konferenco de aŭstriaj esperantistoj

1910 La Ĉeĥa Komerca Muzeo en Prago malfermis en la palaco „Merkur“ (Mikulášská str. ) grandan publikan legejon de la ĉeĥa komercistaro, en kiu estis legeblaj apud gazetoj fakaj kaj pli gravaj en- kaj eksterlandaj politikaj ĵurnaloj ankaŭ gazetoj Esperantaj el diversaj landoj. La legejo estis malfermita labortage de la 5-9 h vespere, dimanĉe kaj festotage de la 10-12 h antaŭtagmeze. En la j. 1910 en Prago funkciis

Esperantista Klubo en Praha (la ĝen. kunveno 26. 1. 1910 elektis novan prezidanton prof. Dr. V. Rosický),

Stelo de Espero, Akademia Esperanto-klubo, Studenta rondeto Esperantista, Klubo de Ĉeĥaj Kelneroj-Esperantistoj, Laborista Klubo en Praha VII, Studenta Rondeto Esperantista en Karlín, Esperantista Grupo en Král. Vinohrady, Klubo en Praha VIII, Esperantista klubo Žižkov, Esperantista Klubo en Smíchov, krome okazis kvanto da kursoj, ekz. en Hlubočepy kaj Nusle.

1911-05-06 EKP okazigis amuzan vesperon en la salono de Ĉeĥslava Komerca Organizaĵo en Jerusalemská str. Estis prezentitaj du unuaktaj E-lingvaj komedioj en traduko de Fr. Dus: Balŝuetoj (ludis f-inoj Žabková kaj Vaněčková) kaj Du biletoj (ludis A. Wenzelova, Tobek kaj Dus), krome oni kantis, recitis poemojn ktp.

Pragon vizitis la ĉefurbestro de Londono Lord Mayor Sir T. Vezey Strong, amiko de Esperanto. En la dua tago de lia vizito vizitis lin en lia hotelo reprezentantoj de BUE prof. Dr. Rosický kaj red. Ed. Kühnl, kiuj prezentis al li salutojn de la ĉeĥa esperantistaro. Poste ili oficiale ĉeestis la solenan akcepton de la tuta angla deputacio en la urbodomo.

1911-09-08 En la kadro de la 3-a Bohemia Kongreso Esperantista en la salono de Ĉeĥslava Komerca Organizaĵo okazis teatra prezentado: unuakta originala ŝerco Konkurantinoj de f-ino Studničková (ludis fratinoj A. kaj F. Žabková) kaj „All right“, unuakta komedio de Štolba, esperantigita de Q. Ardeni (prezentis Fr. Procházková, M. Vaněčková, A. Žabková, B. Davídek, Fr. Dus kaj Vl. Tobek).

1911-12-23/27 en la Nacia domo en Smíchov okazis la 10-a kongreso de la Ĉeĥoslava Socialdemokrata Partio Laborista; la 27-an de decembro la kongreso akceptis rezolucion proponitan de J. F. Chaloupecký, laŭ kiu „La 10-a kongreso de la ĈSDFD. . . rekonante la gravecon de la internacia mondlingvo por la internacie organizita proletaro. . . rekomendas al la organizataj kamaradoj propagandon de Esperanto kaj postulas de kamaradaj institucioj kaj redakcioj, ke ili kondutu kompleze al tiu ĉi propagando.“

1912 komencis aperi „La Kulturo“, gazeto de „Laborista Unuiĝo Esperantista en Prago“

1914-0l-27 Bohema Societo Esperantista en Praha havis ĝeneralan kunvenon, prezidanto fariĝis V. Kraus, sekretario R. Hromada

1914-03-17 Esperantista Klubo en Smíchov eksiĝinte el BUE elektis prezidanton prof. Aug. Pitlík, sekretarion Jan Mráz.

Estis inaŭgurita nova esperantista kunvenejo en Prago, la esperantistoj el la tuta Prago povis kunvenadi ĉiudimanĉe post la sesa vespere sur la balkono en la unuaranga kafejo de hotelo „Štěpán“ (Václavské nám.), kie ankaŭ troviĝas legejo de la plej novaj numeroj de 50 Esperantaj gazetoj. Unu kelnero parolas Esperanton.

1917 D-ro Kamaryt aranĝis kunvenon de la Bohema Societo Esperantista en la restoracio Kolář (en la strato Celetná) kaj prelegis pri la mortinta Zamenhof

1917-12-09 en la malgranda salono de restoracio Brejška en Prago okazis konferenco de ĉeĥaj esperantistoj. Ĝi estis iniciatita de la Laborista Societo Esperantista en Plzeň kaj venis preskaŭ 40 personoj. Ĝi iniciatis unuecigon de la ĉeĥa esperantistaro kaj aprobis eldonadon de neŭtrala gazeto La Progreso (redaktita de Bedřich Tittl el Plzeň).

1918-02-l5 Esperantista Klubo en Praha okazigis en kafejo Union ĝeneralan kunvenon, kiu elektis prezidanton Josef Eiselt.

1918-02-22 Esperantista Fraŭlina Rondeto en Praha aranĝis en Ženský klub český (Ĉeĥa Virina Klubo) amuzan vespereton, kiun ĉeestis ankaŭ la poeto Stanislav Schulhof el Pardubice.

Fraŭlina Rondeto Esperantista, gvidata de fino Šupichová, aranĝis komune kun la Esperantista Klubo kaj Esperantista Societo brilan festvesperon, per kiu oni memoris la morton de D-ro Zamenhof. Tiu ĉi vespero helpis al la konkordiĝo de la esperantistoj en Prago.

1918-11-05 La kunveno de Bohema Societo Esperantista estis la unua en la libera Ĉeĥoslovaka ŝtato. Ĝi festis la 60-an naskiĝjaron de filozofo, univ. prof. , D-ro Fr. Krejčí, unu el honoraj prezidintoj de la Krakova kongreso. Pri lia vivo kaj laboro parolis S. Kamaryt.

1918-11-12 Fraŭlina Rondeto aranĝis intiman vespereton por festi la konstituiĝon de la Ĉs. Respubliko. F-ino Šupichová parolis „Pri la devo de esperantistoj en la nova ŝtato“.

Esperanta flago (laboro de Fraŭlina Rondeto) flirtas sur la domo de kafejo „Union“. En la kafejo troviĝas oficejo por informa servo al esperantistoj, kie ĉiutage oficas f-ino Moudrá de la 2-a ĝis la 7-a horo posttagmeze.

1918-11-19 la kunvenon de BSE partoprenis la unuaj revenintoj el batalkampoj: prof. Pitlík, R. Šada, la redaktoro de la Kulturo M. Lukáš

1919-01-07 fondiĝis Rondeto de Esperantistinoj (pli frue Fraŭlina Rondeto) en Praha. Prezidantino J. Šupichová, vicprez. M. Moudrá, sekretario S. Dlouhá. La rondeto malfermis sabate la 18-an de januaro en Ženský klub (Jáma 5) kurson de Esperanto.

1914-01-29 Bohema Societo Esperantista aranĝis en sia klubejo, restoracio de s-ro Hoza, la ĝeneralan kunvenon.

1919-02-17 ĝenerala kunveno de Verda Stelo. Elektitaj prezidanto d-ro Ad. Bischitzky, vicprez. J. Boschan, sekretario f-ino E. Borges. Oni decidis aranĝi kursojn por komencantoj kaj por progresintoj en la nova hejmo „Künstlerinnen-Club“, Perštýn 6.

1919-02-21 ĝenerala kunveno de Esperantista Klubo en Praha (1-a parto)

1914-03-07 ĝen. kunveno (2-a parto) de EKP konstatis la unuiĝon de pragaj esperantistoj (Societo Esperantista disiĝis), prezidanto fariĝis reg. kons. Eiselt, sekretario R. Hromada. La klubo kunvenas en kafejo Union.

Rondeto de Esperantistinoj kunvenas ĉiam lunde je la 7-a vespere en Ženský klub (Jáma 5), ĝi eldonis propagandajn poŝtkartojn kun la surskribo „Učte se Esperantu“ (Lernu Esperanton!).

1920-1929 redakti

1920-02-01 unueciĝis Bohema Unio Esperantista kaj Bohema Asocio Esperantista kaj ekestis Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. La fonda kunveno de ĈAE okazis en la kafejo Louvre. Estis elektitaj: prezidanto Josef Eiselt, vicprezidanto D-ro Stan. Kamaryt, ĝen. sekretario Rudolf Hromada.

1920 La Ĉeĥa Blindula Preso komencis eldonadi brajle presitan gazeton Aŭroro, en formato 25 x 28 cm. En septembro Julie Šupichová komencis eldoni ĉeĥlingvan propagandan monatan revueton Esperantský zpravodaj, kiu aperis dum tri jaroj ĝis decembro 1923.

1921-07-31/08-06 okazis en Prago la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Slava Insulo (Žofín) kun 2561 partoprenantoj el 35 landoj.

La kongreson alparolis honora prezidanto lerneja ministro Prof. D-ro J. Šusta kaj la reprezentanto de la urbestraro D-ro J. Rotnagl. Ĉeestis Klara Zamenhof, vidvino de la Majstro. Dek registaroj sendis reprezentantojn, krom tio la Laboroficejo en Ĝenevo kaj Ruĝa Kruco. Sekretario de la Ligo de Nacioj sendis sian observanton, unu el la tri vicsekretarioj, japanon D-ron Nitobe (li verkis favoran raporton pri Esperanto, prezentitan en 1922 al la Ligo de Nacioj).

Prezidanto T. G. Masaryk respondis al salut-telegramo de UK en Prago telegrafe: „Capri la 4-an de aŭgusto 1921. Mi dankas pro salutoj al enlandaj kaj eksterlandaj kongresanoj. Mi deziras a1 via celado, servanta al progresema idealo sukceson. T. G. Masaryk.“

D-ro Edvard Beneš, eksterlanda ministro kaj poste prezidento de la Respubliko, en la salutletero al la UK en Prago, la 30-an de julio 1921: „La ideo de unu interkompreniga lingvo, kia estas Esperanto, estas grandvalora por ĉiuj sinceraj pacifistoj. Hodiaŭ ĝi ne plu estas utopio, sed problemo, pri kiu laboras intelektularo de la tuta mondo.“

De la 1-a ĝis la 3-a de aŭgusto 1921 okazis fonda kunveno de Sennacieca Asocio Tutmonda sub la honora prezido de Henri Barbusse.

Okazis la 1-a kongreso de blinduloj-esperantistoj, aranĝita iniciate de K. E. Macan, sub la prezido de prof. Theophile Cart.

En la Teatro de Vinohrady estis prezentita la komedio „Nokto en Karlův Týn“ de Jar. Vrchlický en la traduko de M. Lukáš.

Dum la UK estis uzata prikongresa poŝtostampo, la unua en Ĉeĥoslovakio, la 6-a en la mondo.

1921 komercisto O. Adámek en Prago komencis eldoni kaj H. K. Bouška redakti monatan gazeton „Ĉeĥoslovaka gazeto“ kun aldono „Nova Eŭropo“. Ĝi intencis esti „Esperanta tribuno de malgrandaj nacioj“. La gazeto aperadis ĝis komenco de 1923, sume 14 numeroj.

1923 en Prago estis fondita la unua loka unuiĝo de katolikaj esperantistoj.

1923-06-27 Laŭ iniciato de d-ro Pitlík estis en Prago fondita Ĉeĥoslovaka Esperanto-Instituto kun la celo prilabori la instruan kaj prelegan flankojn de la propagando. Ĝi posedis „Privatan lernejon por Esperanto“ laŭ permeso de lerneja ministerio kaj rajtis aranĝi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de Esperanto.

En la sama jaro ekfunkciis lektorato de Esperanto en la Ĉeĥa Teknika Altlernejo (VUT) en Prago, ĝis la jaro 1951, laŭ ministeria dekreto 115. 445 de 13. 12. 1922. Lektoro fariĝis PhDr. A. Pitlík.

En novembro komencis en Prago aperi la gazeto „La Progreso“ sub redakto de Rud. Hromada.

1924-01-31 okazis la unua E-lingva prelego en la Ĉs. Radio. D-ro A. Pitlík parolis pri Ĉeĥoslovakio kiel turista lando.

1924-03-18 Rondeto de Esperantistinoj havis ĝeneralan kunvenon. Prezidantino fariĝis f-ino Klema Hlaváčová, sekretariino S. Zedníková.

1924-03-28 okazis la ĝenerala kunveno de EKP; prezidanto fariĝis Konst. Koutek, sekretario Mothejzlík. La klubo kunvenas ĉiun vendredon je la 20-a horo en 2-a etaĝo de la kafejo „Edison“ (angulo de Můstek kaj Příkopy). La klubanoj aranĝis ĉiudimanĉe ekskursojn.

1928 okazis radiokurso de Esperanto de radiostacio Praha, instruis J. Eiselt

1929 la 14-a Kongreso de IKUE okazis en Prago en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslao. Ĉeestis 211 kongresanoj el 16 landoj

1930-1939 redakti

1931-01-23 Jaroslav Šustr estis elektita prezidanto de la Esperantista Klubo en Praha. Tiun ĉi funkcion li plenumis 27 jarojn kaj 9 monatojn ĝis la 24-a de septembro 1958, kiam li rezignis.

1932 Laborista Grupo Esperantista aranĝis ĉiun unuan mardon en monato membran kunvenon en Odborový dům. Ĉeestis eĉ membroj kaj gastoj.

1932-08-11 Konferenco de Internacia Fedaracio de Esperantista Trafik- kaj Transportlaboristaro okazis en Prago en kadro de la 1-a kongreso de la Internacia Transportista Federacio. Informis pri ĝi detale la socialdemokrata faka gazeto Zelezničář (Fervojisto)

1932-03-02 dum la ĝenerala kunveno de polica rondeto estis elektita nova komitato, prezidanto: distrikta inspektoro Em. Vaněček, delegito de la Internacia Polica Ligo s-ro J. Vávrovský. Kurson por 30 personoj gvidas prof. Řádek.

1933-04-25 Rondeto de Eperantistinoj decidis disiĝi pro manko de aninoj. La restintaj membrinoj kunlaboras en Sdružení přátel esperanta (Societo de Amikoj de Esperanto).

1933-05-20 EKP aranĝis en la salono de Centra Urba Biblioteko lumbildan paroladon de negra s-ano Kola Ajayi antaŭ 200 ĉeestantoj. La tradukon prizorgis prezidanto Šustr. La 21-an de majo Radio Praha elsendis intervjuon kun Kola Ajayi, kiun faris d-ro Pitlík.

1933-06-30/07-02 en Prago okazis landa kongreso de katolikaj esperantistoj

1934 La datoj de ĝeneralaj kunvenoj de Esperanto-grupoj en Prago:

25.1. Klub malostranských esperantistů (Klubo de E-istoj de Malgranda Urbo)
22.2. Katolika Klubo
23.2. Esperantista Klubo
1. 3. Verda Stelo
24. 3. Societo de Ĉs. Nevidantaj Esperantistoj
5. 4. Ĉeĥoslovaka Esperanto-Instituto

EKP dum 1a Propaganda semajno aperigis 300 grandajn afiŝojn pri kursoj.

1935-03-05 Švandovo divadlo (Teatro de Švanda) ludis teatraĵon „Mistero en la dua etaĝo“ profite al SOĈNE (Societo de Ĉs. Nevidantaj Esperantistoj)

1935-03-08 en Prago estis malfermita Tutmonda Ekspozicio por la Blindula Gazetaro. Partoprenis reprezentantoj el diversaj socialaj institutoj, ambasadoraj oficistoj de diversaj ŝtatoj kaj ĵurnalistoj. La alvenintaj salutleteroj estis plejparte en Esperanto. La ekspozicio troviĝas en du salonoj kaj enhavas ankaŭ E-angulon. La bela afiŝo de la ekspozicio enhavas E-tekston.

Malfermiĝis kurso de la E-rondeto Nova Vivo en la ĉefepiskopa gimnazio en Bubeneč. Instruis Bohumil Čálek.

1935/36 Dum vintra sezono kunvenadis ĉiulunde inter 19-21 horo en privata loĝejo de f-ino Sidonie Dlouhá 15 lokaj esperantistoj por aŭskulti prelegojn de Julie Šupichová pri la tutmonda literaturo kaj pri E-novaĵoj.

1936-02-05 EKP Národní třída, kafejo Louvre, aranĝas E-kursojn sub protekto de Ĉs. E-Instituto. La kurso por komencantoj okazas ĉiumerkrede ekde 5. 2. en la lemejo „U sv. Havla“, Uhelný trh. Konversacia kurso por progresintoj okazas ĉiuvendrede de 20-a ĝis 21-a horo en la klubejo, kafejo Louvre.

Aprila programo de Verda Stelo:

2. 4. 1936 D-ro Goldberger: Maria Magdalena de Hebbel. I-a akto.
9. 4. Zamenhofsolenaĵo okaze de la mortotago de nia majstro. R. Bloch.
16. 4. Maria Magdalena. II-a akto.
23. 4. Weleminsky: Kial la folioj estas verdaj?
30. 4. Maria Magdalena. III-a akto.

1936-05-08 okaze de la rumana ŝtatfesto de la 10-a de majo la EKP aranĝis Rumanan Vesperon (prelegoj pri Rumanio, e-igitaj rumanaj literaturaĵoj, rumanaj popolkantoj kantitaj de kantistinoj en rumanaj naciaj kostumoj). La rumana ambasadoro sendis salutleteron. Ankaŭ la Rumana E-ista Societo gratulis la klubon.

Konstanta rendevuejo de esperantistoj en Prago troviĝas en la restoracio „Na Tetíně“, Nusle, Palackého tř. l, ĉiudimanĉe post la 17-a horo koncerto kaj dancado. Esperanto parolata.

1937-01-09 EKP aranĝis en la Urba Biblioteko paroladon kun lumbildoj de s-ro Scherer pri la temoj: Romantika Hollywod kaj tra Usono per Weekendaŭtomobilo.

1937-07-02 la societo „Klub Ženské národní rady“ (Klubo de Virina Nacia Konsilantaro) en Praha aranĝis vesperon dediĉitan al Esperanto-propagando. Paroladis faka instruistino Julie Šupichová: „Ĉs. virinoj kaj Esperanto“ kaj poste sekvis provleciono laŭ Cseh-metodo de diplomita Cseh-instruisto s-ino M. Adámková. La vesperon ĉeestis senatanino F. F. Plamínková, kiu favoras E-on.

1937-08-5/6 Antaŭkongreson de la 29-a UK en Varsovio partoprenis ĉirkaŭ 200 kongresanoj el 12 landoj. 1937-09-6/20 Cseh-metoda kurso de Sigismundo Pragano okazis en ejo de la Ĉeĥa Teknika Altlemejo por 45 partoprenantoj.

1937-12-03 la klubon vizitis la negra s-ano Kola Ajayi kaj rakontis pri sia vivo. 4. 12. li publike parolis prezentante lumbildojn kaj negrajn kantojn en la Urba biblioteko.

1938-05-13 en la klubo prelegis hungara verkisto Fr. Szilágyi.

Internacia Poŝtmarka Ekspozicio 1938 eldonis propagandan broŝuron kun tekstoj en lingvoj ĉeĥa, germana, franca, angla kaj Esperanto.

1940-1949 redakti

1940-06-14 la lasta ĝenerala kunveno de la Klubo dum la Protektorato; prezidanto Jar. Šustr, vicprezidanto K. Koutek, sekretario Fr. Svitak, kasistino Bárochová, bibliotekisto Slanina, revuistino Hořínová, arĥivisto Bároch, protokolistino Boháčová.

Pro la germana subpremado iom malaperis la publika agado de la klubo, la kunvenoj ĉesis kaj sole en la kafejo kunvenadis malgranda areto de esperantistoj kun la prezidanto, malofte dek, iam sole du-tri homoj.

Tamen la gestapo venis en fino de la j. 1943 spionadi, ĉu esperantistoj kunvenas kaj kun akuzo de la prezidanto, kial la klubo ne likvidiĝis, kiam tamen Esperanto estas malpermesita. Tiam prezidanto Šustr anoncis al la polico likvidiĝon de la klubo la 20-an de februaro 1944 kaj prezentis al la gestapo nomaron de biblioteko kaj konfirmon, ke la mona havaĵo de la klubo estis laŭ la statuto sendita al Ústřední matice školská (Centra Lerneja Ofico). La nomaro de la biblioteko estis nekompleta, la plej gravaj libroj estis donitaj al kelkaj klubanoj por konservi ilin. La kunvenoj de la fidela areto ne ĉesis. La gestapo trankviliĝis kaj ne plu malkvietigis la lastajn fidelulojn. Apartan dankon meritas s-ano Šustr, kiu pro persona saĝo kaj kuraĝo ebligis konservon de la klubaj havaĵo kaj tradicio.

1945-06-20 okazis la unua kluba kunveno post la milito kaj depost tiam ili okazis ĉiun merkredon en la tradicia klubejo de la kafejo Louvre, Národní tř. En la jaro 1945 estis 30 kunvenoj, kiujn vizitis sume 1126 membroj, 111 gastoj, 29 fremduloj.

Dum la milito en koncentrejoj pereis: Bunzl, Weisskopf, Waldstein, Robert Bloch kun edzino, Leopold Flajšr, Lederer kun edzino, f-ino Nasová, Peter Ginz k. s.

El koncentrejoj revenis: Otto Ginz, Rudolf Hromada, Frant. Buhr, Jos. Drlík, Hirsch (Hanak).

Ĉeĥoslovaka radio komencis elsendi E-lingvajn programojn:

1945-09-17 komenciĝis mezondaj elsendoj (2-foje semajne, partoprenis pragaj esperantistoj, sed ankaŭ Forge kaj Szilagyi)

1945-09-24 komenciĝis ĉiutagaj kurtondaj elsendoj (l5-minutaj, red. J. Mařík).

1945-11-22 provleciono de E-kurso en Laborlernejo de ÚRO (sindikatoj), partoprenis 300 personoj, instruis Jean Forge, poste la kurson partoprenis 200 personoj, instruis Ant. Slanina kaj Václav Král

1946-01-16 jarkunveno de la klubo, ĉeestis 73 personoj. La klubo havis je tiu dato 360 membrojn, el ili 180 el Prago kaj 180 ekster Prago. Prezidanto denove fariĝis Jar. Šustr, sekretario Fr. Sviták.

1946-01-19 je la 20-a horo okazis amika kunesto de 85 kongresanoj en klubejo de kafejo Louvre kaj la 20-an de januaro 1946 je la 10-a horo komenciĝis la unua Ĉs. postmilita kongreso de AE ĈSR en la salono de kafejo Louvre kun ĉeesto de 105 personoj.

1947 EKP kunvenas regule ĉiun merkredon je la 20-a horo en kafejo Louvre, Praha II, Národní 20. La programoj de la kunvenoj estas por ĉiu monato antaŭe fiksitaj kaj havas ĝenerale altan nivelon.

En oktobro oni fondis „Junularan rondeton“, en kiu kolektiĝas junaj klubanoj kaj disvolvas ĝojigan agadon. Estro de la „Junularo“ estas s-ano Josef Forman.

Kursoj de Esperanto okazas daŭre en Laborlernejo de ÚRO. Konversacia kurso antaŭ ĉiu kunveno de la klubo, de la 19-a horo, instruas Ant. Slanina kaj Pavel Šlechta.

El la kunvenoj: 16.7. S-ino Anna Alamo: Prelego pri travivaĵoj kaj impresoj en ĈSR. 13. 8. S-ano I. Dratwer: Salutparolo en la nomo de polaj esperantistoj. 20. 8. D-ro Baur: Prelego pri Svislando, kun tri filmoj. En la granda salono de kafejo Louvre ĉeestis ĉ. 100 personoj, inter ili 9 eksterlandanoj.

1947-11-22 je la 20-a horo en granda salonego de Virina Klubo Ve Smečkách 26 - Solena vespero kun arta programo honore al la 60 jaroj de Esperanto kaj 45 jaroj de la klubo

1947-12-13 je la 20-a horo en granda salonego de Aeroklub, Ve Smečkách 22 - Gaja Nikolaa Vespero kun abunda programo, Nikolaaj donacoj kaj danco

1948-12-15 je la 19.30 h en granda salonego de Slava domo, Na Příkope, solena vespero okaze de la naskiĝtago de d-ro Zamenhof. Partoprenis pragaj geaktoroj kaj membroj de Verda Stacio Praha.

1949 pro kelkfoja translokiĝo de la klubo la agado iom malvigliĝis.

La kunvenoj okazis en sep diversaj lokoj en Prago.

1949-02-11 nova kunvenejo en Národní kaváma, Národní třída č. 11, ĉiuvendrede je la 20-a horo

1949-03-02 nova kunvenejo en Kulturdomo de la Ĉs. Poŝto en Třída Politických vězňů n-ro 16, kunvenoj ĉiumerkrede je la 20-a horo. En la programo estis prelego de J. Vítek: Danlando post la lasta milito - kun koloraj lumbildoj

1949-07-06 kultura vespero kun Reto Rosseti kaj lia edzino

1949-08-02 kunveno kun nederlandaj, belgaj kaj francaj gesamideanoj, kiuj per aŭtobuso venis en Pragon - en aparta salono de restoracio sur Slava insulo, je la 20-a horo.

Kursoj por poŝtistoj okazis de novembro 1949 ĝis aprilo 1950 en Kultura Domo Poŝtista (Tř. Politických vězňů 16), komencula lunde, progresinta ĵaŭde, gvidata de Julia Bendová por 6 -12 partoprenantoj.

1950-1959 redakti

1950 EKP kunvenas regule ĉiun merkredon je la 20-a horo en Kulturklubo de la personaro de CNK (Kulturní klub zaměstnanců ÚNV, Praha I, Příkopy 17, I-a etaĝo).

En la industria lernejo Praha I. prof. Jos. Kochman instruas Esperanton laŭ tekstoj de inĝ. Krajíc en du interesrondoj. Partoprenas 35 lernantoj en du duhoraj lecionoj ĉiusemajne.

La kluba junularo reorganiziĝis sub gvidado de Jan Neuman kaj kunvenas ĉiuĵaŭde je la 18. 30 h. en la klubejo.

Dum la aŭtuna sezono EKP, en kadro de ONV 2, kleriga departamento, iniciatis kaj aranĝis poresperantan porkursan kampanjon per afiŝoj kaj flugfolioj. Krom 30 000 flugfolioj, aldonitaj al la manĝokuponaroj en distrikto Praha 2, mil trikoloraj afiŝoj estis fiksitaj sur la strataj porafiŝaj tabuloj tra la tuta Prago. La 2-an de oktobro estis malfermitaj tri kursoj, por komencantoj laŭ Ĉe-metodo, por mezprogresintaj kaj por plej progresintaj, entute 140 lernantoj. Instruas J. Bendová, J. Vítek kaj A. Slanina.

1950-12-13 „La majstro vivas“- sentoplena radiofilmo de Miloš Nývlt prezentita de kolektivo (Balda, Bárochová, Lorenz, Mank, Nývlt, Nývltová) kun muzik-kulisoj. Iluminita la busto de Zamenhof

Fine de 1950 la klubo havis 426 membrojn (en 1949 511 membrojn). Rudolf Hromada, okaze de lia 60-a vivojaro, estis elektita honora membro de la klubo.

1951la klubo fariĝis ano de OB 2 (Kleriga institucio en Praha 2) kaj samtempe perdis sian kunvenejon kaj lokon por sia libraro. S-ano Šustr akceptis ĝin kaj serĉis ejon por ĝi.

La kunvenoj okazis regule ĉiumerkrede en la restoracio U Šumavy, Štěpánská 3. De la 6-a de oktobro ĝis la 8-a de decembco okazis Esperanta seminario en Virina klubo, ve Smečkách 26, ĉiusabate de la 18.30 h kun priesperantaj sciencteknikaj prelegoj.

1951-12-01 prelegvespero en Zenger-aŭskultejo de la Ĉeĥa Teknika Altlernejo, Resslova 9, je la 18.30 h: Rudolf Hromada: la Ĉs. E-movado, RNDr. Miloslav Pulchart: Atomenergio dum paco kaj en milito

1951-12-08 gaja Nikolaa vespero, aranĝata de la Junularo de la Klubo, en malgranda salono sur Slava insulo, de la 19-a horo.

La kluba Junularo akiris propran klubejon, registris 100 membrojn, eldonas cirkuleron Vokas vin Praha kaj prizorgas varbkestojn. Gvidanto Jan Neumann

1952-01-30 Arta vespero en la klubo, reĝisoris Eva Suchardová

1952-03-12 Ĉeĥa-Esperanta arta vespero kun prezento de teatraĵo Námluvy Pelopovy de J. Vrchlický, kun muzika akompano. Ludis: Eva Nývltová, Eva Suchardová, Soňa Živná, Jan Neumann, Pravoslav Sádlo kaj D-ro Jar. Sucharda.

1952-04-23 Solena programo por la 35-a mortdatreveno de D-ro L. L. Zamenhof kun deklamo de poemoj, pianludado, prelego de R. Hromada „La verko de Zamenhof vivas kaj vivos“ kaj tetraĵo de J. Baghy „Granda Ludo“.

1952-09-06 okazis en Prago la lasta kunveno de la komitato de EA ĈSR; oni submetiĝis al la ministeria postulo de likvido de la Asocio kaj subiĝis al la desupra politika premo (voĉdonis por 23, kontraŭ 3, sindetenoj 15). La Asocio ĉesis ekzisti. Sed la esperantista vivo ne ĉesis. Plu laboris kluboj kaj ĉefe la junularo, kiu aktivis jam ekde la 1950-a jaro.

1952-12-13 okaze de la 50-jara jubileo de la klubo okazis solena vespero en la halo de Virina Klubo Ve Smečkách kun arta programo kaj muziko. Okaze de la naskiĝo de D-ro Zamenhof oni prezentis unuaktan teatraĵon speciale verkitan por tiu vespero de J. Baghy.

1953 en marto komencis aperadi Bulteno de Esperantista Klubo Ĉe Osvětová beseda en Praha 2 en eldonkvanto 1000-1800 ekzempleroj; redaktoro: Josef Vítek, ekspedicio Anĉi Bárochová.

1953-04-08 en la klubejo - restoracio U Šumavy - okazis Varietea Jozefa Vespero, reĝisorata de Ant. Slanina.

l953-06-05 artisma vespero, en kiu poemojn de E. Privat, K. Kalocsay kaj J. Baghy muzikigitaj de Št. Urban kantis Marta Ledková, Bapton de caro Vladimir de K. Havlíček-Borovský en traduko de T. Pumpr deklamis Št. Urban, poemojn deklamis Eli Urbanová. La artisma vespero ripetiĝis 1953-10-07

1953-10-25 Vespero de Fráňa Šrámek, prezentis Eva Suchardová kaj A. Seemann

1953-1 l-04 Gaja Vespero - aranĝis Ant. Slanina + Junularo

1954-01-13 depost tiu ĉi tago la kunvenoj de la klubo okazis ĉiumerkrede en Virina Klubo (Malgranda Scenejo), Ve Smečkách

1954-02-03 Gloraj momentoj - artisma vespero, rolis Eva Suchardová kaj la kolektivo

1954-05-25 bunta vespero „Kantoj kaj ama poezio“, partoprenis Josef Heriban, solisto de opero de Nacia teatro, Eva Suchardová, Ant. Seemann k. a.

l954-12-16 Vespero de premiitaj konkursaĵoj. Estis prezentitaj originalaj verkaĵoj, premiitaj en la Internacia Beletra Konkurso de UK 1954: komedieto de Ant. Semann: „Korespondu!“ (ludis la aŭtoro, E. Suchardová, D-ro J. Sucharda kaj L. Rejtharková), unuakta dramo de Ant. Semann „Mi esperas“ el la vivo de D-ro L. L. Zamenhof (ludis D-ro Sucharda la ĉefrolon, Suchardová, Semann, Rejtharková kaj Ant. Slanina), poemojn de E. Urbanová kaj E. Suchardová recitis E. Suchardová. Tiuvespere estis anoncita la ekfunkcio de artisma kolektivo de EKP „Verda Ĉaro de Julio Baghy“ kaj legita aproba letero de J. Baghy, kies dorlotata revo estis tiamaniere plenumita.

En decembro denove eklaboris la E-Junularo en Praha (V. Novobilský, V. Novotný.)

1955-04-13 artvespero honore al L. L. Zamenhof, aranĝita de VĈJB en granda salono de Malgranda scenejo.

Dum junio estis aranĝita Somera Filma Popola Universitato de EKP en la klubejo, Esperantaj komentoj al ĉiu filmo preparis Josef Vítek en kunlaboro kun Osvětová beseda ONV 2 kaj popoleduka filmagentejo de KNV en Praha. La prezentadoj okazis la 1-an, 8-an, l5-an, 22-an kaj 29-an de junio 1955.

1955-07-13 en Tutŝtata Konferenco en Otrokovice VĈJB prezentis artan programon, en kiu la du teatraĵetojn de Ant. Seemann „Korespondu“ kaj „Mi esperas“. La saman programon prezentis VĈJB ankaŭ en la Somera kolegio de Esperanto en Doksy.

1955-11-27 Nikolaa vespero de la Ejunularo en la palco Blaník (Fénix), Václavské nám. 56. Matene 1955-11-28 okazis Regiona konferenco de la Esperanto-Junularo.

1955-12-14 en Malgranda Scenejo okazis solena artvespero de VĈJB honore al nia Majstro kun jena programo:

1. La 75-a poemo el la kolekto „La vagabondo kantas“ de J. Baghy
2. H. Sudermann: La hejmo. Laŭ la originala dramo reverkis kaj e-igis A. Seemann
3. K. Havlíček- Borovský: Bapto de caro Vladimír
4. J. Baghy: Ni deksepjaraj. Ni sepdekjaraj.
5. K. Ĉapek: Patrino. Muntaĵo el la dramo, tradukis R. Hromada.
Ĉe Osvětová beseda ONV 2 (Kleriga instituto de Praha 2) daŭras tri kursoj de Esperanto, instruas E. Riháčková, A. Slanina kaj E. Suchardová.

1956 en januaro komenciĝis porblindula kurso en Deylův ústav, gvidis Vl. Novotný

1956-03-14 klubvespero dediĉita al adiaŭo al gesamideanoj Ginz, kiuj forvojaĝos al Israelio. Poemojn deklamis Suchardová, prelegis Pumpr, Kamaryt kaj Šustr. La 24-an de marto 30-kapa amaseto adiaŭis la geedzojn en la fervoja stacidomo.

l956-04-11 Artvespero de VĈJB honore al la majstro: Maryša - 4-akta teatra dramo de fratoj Mrštík, por VĈJB akomodis A. Seemann, esperantigis E. Suchardová. La teatraĵo prezentita duafoje 1956-05-07, ankaŭ en Malgranda Scenejo

1956-06-04 premiero de E-prezento de „Pigmaliono“ de G. B. Shaw, en Malgranda Scenejo, E-a traduko de E. Suchardová.

1956-07-18 Jean Forge prelegis en la kluba kunveno pri siaj novaj verkoj

1956-07-25 Jerzy Uspieński parolis pri la pola movado.

1956-08-16 revenvoje el la UK en Kopenhago la klubkunvenon partoprenis hungaraj s-anoj: Baghy, Balkanyi, Domokos, Marton kaj d-ro Matéffy

1956-08-15 prelegis prezidanto de Bulgara E-ista Asocio Georgi Dolapĉiev

1956-10-02 malfermitaj kursoj: por infanoj (Eva Řiháčková), tri por komencantoj (Ant. Slanina, Jul. Bendová, Lad. Kynčl), por progresintoj (Eva Seemannová)

1956-10-22 Hungara-Ĉeĥoslovaka Vespero en Malgranda Scenejo, kun ĉeesto de Julio Baghy kaj kun reprezentantoj de Bulgario (Georgi Dolpaĉiev), Kroatio (Lucia Borĉic), Pollando (s-ino Gniazdovska), Ĉinio (Yeh Ĉun Ĉjen), kultur-ataŝeo de hungara ambasadorejo.

1956-12-12 Solena vespero honore al L. L. Zamenhof en la granda salono de Malgranda Scenejo. VĈJB prezentis du originalajn teatraĵojn:

Marjorie Boulton: Ĉe l' akvo de forgeso (drameto en versoj)
J. Baghy: Dum tondras kanonoj, verkita por la VĈJB kaj dediĉita al Eva Seemannová

1957-14-20/24 Esperantista Klubo ĉe Kleriga Instituto de ONV Praha 2 kunlabore kun Tutŝtata Konsulta Esperanto-komitato aranĝis seminarion por Esperanto-funkciuloj, en kies kadro la 20-an de aprilo je la 19-a horo en Malgranda Scenejo VĈJB prezentis „Nora“ (Hejmo de ludiloj) de H. Ibsen, trad. Eva Seemannová.

1957-11-09 Solena Vespero okaze de Granda Oktobra Socialista Revolucio kun artisma programo kaj kun prezento de fragmento el tetraĵo „Patrino“ de Karel Čapek, en traduko de R. Hromada, aranĝo kaj reĝio Antoni Seemann.

1958-05-15 Verda Ĉaro de Julio Baghy prezentis en Malgranda Scenejo fabelon de Nazim Hikmet „Legendo pri amo“, tradukitan de Eva Seemannová, kiu kreis la rolon de la reĝino Mahmene Banu.

1958-06-07 duafoje prezentita la teatraĵo „Legendo pri amo“ antaŭ 150 spektantoj, inter ili la aŭtoro Nazim Hikmet, kiu esprimis sin favore pri la Internacia Lingvo.

1958-10-15 okazis elekto de nova kluba komitato kaj de nova kluba prezidanto s-ano Jaroslav Mařík.

1959 Dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio prezentis Verda Ĉaro de Julio Baghy la teatraĵon „Pigmaliono“ de G. B. Shaw.

1959-10-10 en la Malgranda Scenejo okazis ripeto de „Pigmaliono“, sukcesinta en Varsovio. Ĝi estis la lasta prezentado de VĈJB.

1959-11-20 mortigis sin (kun sia familio) membro de nia klubo Jožka Staněk, ĵurnalisto, tradukanto de poezio en Esperanton (pseŭdonime kata kano) post esplorado fare de la sekreta ŝtata polico.

1960-1969 redakti

1960-04-30 je la 19-a horo la komitato de EKP solene malfermis novan propran bibliotekon en str. Týnská 3 en Malnova Urbo. S-ino Brotánková deĵoris en la biblioteko ĉiuvendrede de la 16-a ĝis la 18-a horo. Dum tiuj horoj klubanoj povis pruntepreni librojn.

196l-07-06 okazis la unua 5-minuta E-lingva elsendaĵo en kadro de disaŭdigo por Aŭstrio (partoprenis Zajíček/Hasprunár, Cíchová, Jermář).

Tiuj programoj okazis unufoje monate ĝis oktobro 1966.

1962 EKP estis fakrondo de Regiona Kultura Domo en Praha 1, ĝi havis 240 anojn. Efektiviĝis 51 klubaj kunvenoj kun entute 1376 ĉeestintoj, el eksterlando venis 57 gastoj. Kunvenejo estis en Praha 1, Ve Smečkách 26, kunvenoj ĉiumerkrede kaj tie ankaŭ okazis kursoj por komencantoj kaj por progresintoj.

1962-12-05 rezignis la ĝisnuna prezidanto Mařík kaj ĝis jarfino gvidis klubajn aferojn s-ano Slanina.

1963-01-09 estis elektita nova prezidanto s-ano Miloš Rudolf

1963-02-22 la kunvenoj okazas ĉiuvendrede en nova klubejo en Řeznická str. 17 (inter 19.30 - 22.00 h). La klubejo estas moderne meblita, eblas projekcii filmojn, lumbildojn, aŭskulti radion aŭ magnetofonajn sonbendojn.

1964-02-10 vizitis la klubon la 1-a sekretacio de la Reĝa Dana Ambasadorejo en Praha s-ro Eskil Svane, eminenta esperantisto, kiu rakontis pri kulturaj kaj historiaj belaĵoj de sia patrujo.

1964-02-14 ĝenerala kunveno de la klubo, ĝi komenciĝis je la 20.15 h. kaj finiĝis je la 23.30 h. Pri la kluba laboro dum pasinta jaro kaj pri la laborplano 1964 raportis la kluba prezidanto M. Rudolf. S-ano Nevan fondis malgrandan, sed viglan junularan E-rondeton ĉe Ĉs. Junulara Asocio (SĈM).

1964-06-26 la ĉefurbestro de Praha akceptis reprezentantojn de EKP, sekretarion Vl. Pražák kaj kulturan referenton J. Ondráček, kiuj transdonis al li leteron kaj donacojn de urbestro de Bourmemouth s-ro Harold Alfred Benvell.

1964-08-07 la kulturdomo de Praha 1, kies interesrondeto la klubo tiam estis, disponigis al la klubo ejon en la Komunuma domo por la kluba biblioteko.

1964-09-19 la biblioteko estis parte transigita el Týnská str. en la ejon en la strato U Obecního domu. Sed la klubanoj kaj precipe la junularo de la klubo ne estis kontentaj pri tio kaj kunvenis plu en la biblioteko en Týnská-str.

1965-02-18/22 vizitis Ĉeĥoslovakion la ĉefurbestro de Vieno s-ro Franz Jonas. La 14-an de februaro delegitaro de la klubo estis invitita de aŭstra ambasadoro en Prago partopreni feston honore al s-ro Jonas en la aŭstra ambasaro. En ĉeesto de la aŭstra ambasadoro la kluba delegitaro transdonis al s-ro Jonas klubajn kaj personajn donacojn kaj salutadreson.

1965-04-02 la klubo fariĝis rondeto de Parko de Kulturo kaj Ripozo de J. Fučík

1965-04-25 en la teatro S. K. Neumann prezentis La Ŝtata Teatro Popular el Lodž teatraĵon „Kataki signifas malamiko“ de Shinon Wincelberg en Esperanto.

1965-09-10 elektita nova komitato, nova prezidanto fariĝis Jindřich Ondráček. Estis rekomendite la kluban bibliotekon komplete instali en la Týnská strato, sed la administrado de PKFJF.

1968-08-12 Esperantista Klubo en Praha estis rekonita de la urbaj aŭtoritatoj kiel memstara organizaĵo, do ne plu interesrondeto de la Parko de Kulturo kaj Ripozo de Julius Fučík

1968-09-27 la plenkunsido de la Klubo elektis novan estraron kun D-ro Rudolf Horský kiel prezidanto

1968-11-21/24 okazis en Prago fakseminario organizita de la junulara sekcio kun celo ellabori novan koncepton de kreado kaj eldonado de Ĉeĥaj E-lernolibroj. Partoprenis 20 elektitaj esperantologoj kaj pedagogoj, laborantoj de la ĉeĥa E-movado

1968 en la junulara gazeto „Pionýrská štafeta“ estis publikigita E-kurso de Eli Urbanová

„Demonstra“, ĉeĥoslovaka bulteno por demografio kaj statistiko, eldonata de Ŝtata statistika oficejo en Prago en kvar mondlingvoj, enhavis tabelojn en Esperanto!

1969-09-08 mortis la iama longtempa prezidanto de la klubo Jar. Šustr post grava malsano; la morto-anoncon subskribis Ant. Slanina, la vicprezidanto de la klubo

1969-09-22 en la klubo prelegis J. C. Wells, la prezidanto de la londona klubo

1969-09-26 eksterordinara kunveno; parolis s-ro Eizo Itoo, reprezentanto de Oomoto

1969 ekde oktobro estis du kursoj por komencantoj en Prago: per aŭdvida metodo INTER instruis A. Slanina en elementa lernejo en Sázavská str. kaj Prof. D-ro R. Horský en la Fakultato de Hus - en Prago estis fondita E-sekcio de Asocio de Ĉs. Filatelistoj

1970-1979 redakti

1970-03-23 elektita nova komitato kun prezidanto Prof. D-ro R. Horský

1970-12-20 forpasis en Prago post mallonga malsano instruistino Julie Šupichová, honora membro de UEA, de EAĈSR kaj de ĈEA, en aĝo de 86 jaroj

1970 dum la tuta jaro la klubkunvenojn vizitis entute 3142 personoj, el ili 91 eksterlandanoj el 22 landoj

1971-03-16 la klubo kunvenas en nova klubejo en restoracio „Zámeček“ (Kasteleto) en Praha 7, Letenské sady, ĉiumarde je la 19-a horo; en jarkunveno elektita nova komitato: prezidanto D-ro R. Horský, vicprezidantoj A. Slanina kaj A. Bartošík

1971-06-01 la regulaj mardaj kunvenoj okazas en nova klubejo en ZK Strojexport, Praha 1, Venceslaa placo 56 (en pasejo Blaník)

1971-06-08 tie okazis artisma vespero pri Petr Bezruč; lian verkon prezentis D-ro Novobilský, liajn poemojn deklamis kaj kantis kantojn de Beethoven, Dvořák kaj Schubert s-ano M. Smyčka, pianludis V. Novobilský

1972-02-29 en la Vjetnama Kultura kaj Informa Centro en Prago la reprezentanto de la vjetnama ambasado Phan Duong akceptis la reprezentantoj de ĈEA, EKP kaj 23 infanojn el lernejo en Bubeneč, per kio kulminis la kampanjo por helpi al la batalanta vjetnama popolo. En la kampanjo partoprenis 86 esperantistaj kaj 72 neesperantistaj organizaĵoj, lernejoj, kulturcentroj, bibliotekoj kaj muzeoj, kiuj okazigis 237 prelegojn, ekspoziciojn, filmprezentadojn kaj kolektis 22 mil paperfoliojn kaj 3010 kajerojn por vjetnamaj lernantoj, infanludilojn kaj aparte sumon de 18 530 Kčs. La kampanjo daŭris plu, ĝis majo 1972

1972-03-26 nova komitato de EKP kun prezidanto Arĥ. J. Drlík kaj vicprezidantoj A. Bartošík, A. Slanina kaj D-ro Horský

1972-06-06 instruistino M. Juřenová prezentis sian modelan laboron kun infanoj; ŝi instruas Esperanton en lernejo en Bubeneč

1972-06-27 vizitis la klubon la redaktorino de Heroldo de Esperanto A. Sikorska kun sia edzo G. C. Fighiera, kaj japana e-isto Sumija

1972-09-10 en aĝo de 66 jaroj mortis JUDr. Tomáš Pumpr, honora membro de ĈEA kaj membro de Akademio de Esperanto, elstara lingvisto kaj poezi-tradukisto

1972-10-03 solena vespero honore al la forpasinta D-ro Pumpr

1972-11-25 solenaĵoj de 70 jaroj de la klubo en Kulturcentro Gong en Vysočany

1972 la klubo komencis entrepreni aŭtobusajn ekskursojn, el kiuj la plej sukcesa estis „Per Esperanto tra Balkano“ - tra Hungarujo, Rumanujo kaj Bulgarujo. En ĉiuj ĉi landoj estis aranĝitaj renkontiĝoj kun esperantistoj.

1974-12-16 solena vespero okaze de la 115-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof kaj okaze de finiĝo de la „Jubilea jaro de la Pacmovado“. Prelegis pri Zamenhof O. Kníchal - MEM-sekciestro de ĈEA, ĉeestis vicprezidanto de la Regiona Packonsilantaro en Praha Jiří Wolt kaj raportisto de ČTK. Ĉeestis ankaŭ J. Vítek kaj Z. Křimský. D-ro P. Sádlo-Páv kun studento prezentis violonĉelan koncerton.

1975-01-20 la muzik-emsemblo Collegium di flauti prezentis al nia klubo koncerton el komponaĵoj de Haendel, A. Corelli, L. Sluka, J. Hubert, A. Parch kaj M. Štědroň. Prof. Václav Žilka ludis je fluto, prof. Jar. Fantyš je gitaro, prof. D-ro P. Sádlo-Páv je violonĉelo kaj Jana Petzová je fluto. La programerojn anoncis kaj du E-lingvajn rakontadojn enmetis P. Sádlo (1. Kiel mi fariĝis esperantisto, 2. Travivaĵoj el la „Verda Ĉaro“).

1976-01-06 la jarkunveno elektis nova prezidanto Ladislav Kynčl

1976-02-7/8 en salono de restoracio Skalka en Praha 10 okazis la II-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto Asocio.

Omaĝe al la II-a kongreso de ĈEA s-anino Eli Urbanová en februaro aranĝis ekspozicion pri Esperanto en la Muzika Teatro Karlín; la ekspozicion spektis multnombraj vizitantoj.

Ekde la 16-a de marto la kunvenoj de nia klubo okazis en restoracio Skalka.

1977-03-05 la solenaĵoj de la 90 jaroj de Esperanto, 75 jaroj de la Esperantista Klubo en Praha kaj 60 jaroj ekde la morto de d-ro Zarnenhof komenciĝis en la salonego de la Urba Biblioteko en Prago je la 13.30 h. Parolis Ladislav Kynčl, d-ro Nývlt, Josef Vítek kaj Drahomír Kočvara. En la kultura parto deklamis poemojn Eva Seemannová, D-ro P. Sádlo-Páv prezentis suiton por violonĉelo de J. S. Bach kaj M. Smyčka prezentis en Esperanto perlojn de la opera kaj kanta trezorejo.

1979 En Prago okazis la III-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

1979-04-17 vespero de poezio de Jiří Karen okazis en la klubejo en restoracio Skalka. Ĉeestis 80 klubanoj kaj 32 gastoj, inter ili poeto Josef Rumler kaj verkisto d-ro Fr. Kožík. La versojn de Karen prezentis E. Seemannová.

En la jaro 1979 la klubanoj aktive partoprenis en la kolektado de uzitaj krudaĵoj kaj tiamaniere helpis al la nacia ekonomio. Ili kolektis 2 168 kg da malnova papero, 127 kg da fero, 100 kg de tekstilo, 25 kg da plumbaĵoj kaj 8 kg da zinko, sume 2 428 kg da krudaĵoj.

1980-1989 redakti

1980-01-17 la kunvenoj okazas nun en restoracio Rezeda en Praha 10 - Strašnice, Průběžná str. Sed ekde komenco de julio la kunvenoj okazis en Vinohrady, en agitcentro en Baranova str.

Nia klubo estis devigata ofte ŝanĝi siajn kunvenejojn. Post la kunvenejo en Řeznická str. , kiu tre plaĉis al ni, ni kunvenis en la salono en la palaco Fénix, kie estas kinejo Blaník, tio estis danke al s-anino Míčová. Sed post du jaroj la klubo devis translokiĝi al aliaj lokoj: kafejo Družba, OKD Lucema, kafejo U Brumbrlíčků, kafejo Savarin, restoracio Zámeček en parko Letná, restoracio Nigra Bierfabriko (Černý pivovar), restoracio Na Skalce en Praha 10, restoracio Rezeda en Praha 10, agitcentrejo en Žižkov, Baranova str., agitcentro en Praha 10 - Ĝardena Urbo, Malinová str.

Dank‘ al s-ano Brandejs la klubo akiris malgrandan propran ejon en Praha 1, Vejvodova str. , do en la centro de la urbo, proksime al la Asocia oficejo en Jilská str. La ejo estis komence unuĉambra kun necesejo, sed poste duĉambra kun antaŭĉambro.

1981 estis aranĝitaj 28 prelegoj, plejparte kun diapozitivoj; antaŭ la prelegoj s-anino Bendová legis serion da prelegetoj pri la historio de Esperanto, pri Zamenbof kaj pri la unuaj E-kongresoj. Dum la somera sezono vizitis la klubon 26 eksterlandaj geesperantistoj.

Okazis tri kursoj por komencantoj (D-ro Horský 2x, Kynčl) kaj du por progresantoj (S. Kníchalová, D-ro Horský).

Pri niaj montrofenestroj tre diligente zorgis kaj ilian enhavon regule interŝanĝis s-anoj Kukačka kaj Brandejs.

Klubanoj regule helpis al la nacia ekonomio per kolektado de malnova papero; ĉijare oni kolektis pli ol 1200 kilogramojn.

La kunvenoj okazis en Klubejo de pensiuloj en Praha 10 - Ĝardena Urbo, Malinová str. 25. Kiel prezidanto estis reelektita J. Ondráček.

Disvolviĝis bona kunlaboro inter du ĝemelaj E-kluboj Praha - Berlin. Fine de somero vizitis berlinanoj nian klubon kaj dum novembro venis delegacio de la praga klubo al Berlin por prelegi pri nia ĉefurbo.

1982-05-03 Foir-kantojn en Esperanto prezentis E-trio (E. Seemannová + geedzoj Budínský)

1982-10-23 okazis solena kunveno okaze de la 80-a establiĝdatreveno de la Klubo en la kulturdomo Gong, en Praha 9, Sokolovská str., kun posttagmeza kultura programo (prof. Sádlo, E-trio, s-ano Deke el GDR, M. Smyčka, Spořilov-kvarteto, infanĥoro).

1982-11-29 Eva Seemannová prezentis: Ota Dub - Ĉu mi estas bestio? - kun persona ĉeesto de la verkisto

La junulara sekcio de la klubo kunvenas regule ĉiun lastan lundon de monato, gvidas Ing. Jan Pečený.

1983-05-0l esperantistoj unuafoje partoprenis en la unuamaja manifestacio kun la flagoj Ĉeĥoslovaka kaj Esperanta kaj kun devizo „Esperantem za mír“ (Per Esperanto por paco)

1983 okazis en Prago „Monda Asembleo por Paco kaj Vivo“ (Monda Pac-Kongreso), en kiu ĈEA kunlaboris pri „Problemoj de internacia komunikado“

1983-10-26 je la 19.30 h. en klubo de lernejoj kaj scienco ROH, Praha 1, Na Příkope 10 (Savarin) „Bezručův kraj v Praze“ prezentis vesperon de fabeloj kaj mitoj de Fr. Lázecký, membro de literatura sekcio de ĈEA; la fabelojn ĉeĥlingve prezentis Eva Seemannová

1984-02-20 En la jarkunveno estis elektita nova prezidanto de la klubo - s-anino Helena Štruncová

1984-05-01 la verda flago denove flagris dum la unuamaja manifestacio, danke al la praga E-junularo kaj precipe al s-anino Pavla Jodasová

1985-05-01 denova partopreno en unuamaja manifestacio.

1986-01-27 surbendigita kompilaĵo de meditemaj versoj de Eli Urbanová voĉe de Eva Seemannová.

1986-02-24 la jarkunveno de la klubo elektis s-anon Jaroslav Mařík honora prezidanto de la klubo

1986-04-16 nia membrino, la mondkonata E-poetino Eli Urbanová estis elektita membro de Akademio de Esperanto

1986-05-15 en la matena programo „. . . a léta běží“ ( kaj la jaroj pasas) la Ĉs. radio elsendis rakontadon de RNDr. Vlastislav Zázvorka, CSc., 83-jara laboranto de Nacia Muzeo kaj dum multaj jaroj direktoro de Nacia Muzeo, membro de nia klubo. Li diris, ke por siaj fakaj kontaktoj kun eksterlandaj sciencistoj li uzis ankaŭ Esperanton

1986 en aŭgusto gvidaj agantoj de Agado E, (Esperantistoj esperigas esperantojn) fruntloke kun s-ro J. A. Tuinder vizitis nian klubon kaj informis pri la Agado E. Oni funkciigis tri optikajn laborejojn en Ganao kaj pluan en Kamecunio, kiuj povas fari sian laboron dank‘ al la helpo de diverslandaj esperantistoj, kiuj kolektis kaj forsendis kvantojn de malnovaj sed uzeblaj okulvitroj al Ganao. Grandan meriton pri tio havis nia membro Prof. D-ro Rudolf Horský.

1987-03-02 la kunvenoj okazas ĉiulunde en nova klubejo en Kodanská str, en Praha - Vršovice

1987-06-01 rememoron pri Pigmaliono de Shaw en Esperanto kun elektitaj scenejoj dum nia klubkunveno prezentis: E. Seemannova, P. Sádlo kaj J. Ondráček

1987-09-23 solena koncerto okaze de la Centjariĝo de Esperanto kaj la 85-ajariĝo de nia klubo en salonego de Klubo de lernejoj kaj sciencoj en Praha 1, Na Příkopě 10 - "Savarin". Mallongan bonvenigan paroladon prezentis la prezidantino de la klubo Helena Štruncová, la pluan programon profesie prezentis artistino Libuše Erbsová, kantis operkantistoj de la Nacia Teatro en Prago, ges-roj Dalibor kaj Sona Janotovi, Ludmila Greinerová, Luďa Dvořáková kaj Karel kaj Jindřiška Zemanovi, per piano akompanis ilin la direktanto de opero de Nacia Teatro s-ro B. Váchal. Ili kantis du bibliajn kantojn E-lingve (unu en traduko de Josef Vích), ariojn kaj duetojn el ĉeĥaj kaj mondaj operoj kaj operetoj, ĉeĥajn popolajn kaj artajn kantojn E-lingve kaj ĉeĥlingve. Prof. Pravoslav Sádlo-Páv ludis la duan parton de la violonĉela koncerto de Dvořák kaj la eniran monologon de Ifigenio sur Taŭrido de J. W. Goethe, tradukitan de Zamenhof, recitis la dramatistino Eva Seemannová.

1987-11-16 en parko en kvartalo Vršovice estis plantita Esperanta memorarbo tilio je la 15-a horo kun ĉeesto de multaj geesperantistoj ne nur el Prago, sed ankaŭ el aliaj lokoj de nia lando.

1987-11-22 de la 13.30 h. en la klubejo en Kodanská-str. estis aranĝita fulmrapida ŝak-turneo.

1987-11-23/29 en la klubejo en Vejvodova-str. estis aranĝita ekspozicio de manlaboraĵoj (slojdoj), ekz. belaj kolore harmoniaj brodaĵoj, kroĉtrikaĵoj, braceletoj kaj kolieroj el ledo, modernaj trikvestaĵoj kaj diversaj etaĵoj. Sendis ilin 16 gee-istoj el Bohumín, Olomouc, Pardubice, Slavičín, Trutnov, Hradec Králové kaj Praha. La ekspozicion vizitis pli ol 350 homoj, kiuj aŭdis E-kantojn el bendoj kaj ricevis informojn kaj diversajn inform-materialojn.

1988-02-22 jarkunveno elektis novan komitaton, la nova prezidanto fariĝis Ing. Ludvík Veselý

1988-05-12 en la granda salono de la agit-centro en Kodanská str. okazis la Unua Publika Kunveno de nia klubo. Kunvenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperantistoj, invititaj per grandaj afiŝoj. Pro tio la tuta programo estis ĉeĥlingva. Ĉiujn bonvenigis s-anino H. Štruncová, kiu koncize informis pri Esperanto kaj pri la aktivecoj de niaj klubanoj. Poste sekvis teatra prezentado de Eva Seemannová. Speciale por ŝi poeto Čestmír Vidman verkis teatraĵon "Kvindek jarojn sub la masko", en kiu la aktorino revenis en sian junaĝon, kiam ŝi unuafoje staris sur la scenejo kaj popaŝe prezentis al ni la plej ŝatatajn rolojn de la monda kaj ĉeĥa repertuaro, kiujn ŝi iam ludis. Ne mankis mencioj pri Esperanto kaj pri la iama Verda Ĉaro.

1988-06-20/26 ekspozicio de infandesegnaĵoj en la klubejo en Vejvodova str.

1988-10-06 en la agitcentro en Kodanská-str. okazis plua informkunveno por la neesperanta publiko kun prelego pri Turkio kun lumbildoj fare de Ing. A. Saxl kaj kun ĉeĥaj popolaj kantoj en Esperanto kantataj de Ing. Jan Pečený

1988-10-26 KEP kune kun la nacia entrepreno Výstavnictví Praha aranĝis Danc-vaporŝipon. La ŝipo ekvojaĝis je la 17.30 h. de Palacký-ponto, revenis ĉirkaŭ la 23-a horo. Ludis la E-grupo Barbuloj.

1988-12-02 esperantistoj partoprenis la grandan societan vesperon kun kultura programo kaj dancamuzo, kiun aranĝis ĈEA en la Kulturdomo Na Vartě.

Dum la vespero laborantoj de la ŝtata filmo filmis scenojn por prepara mallonga filmo pri Esperanto

1989-01-16 la klubkunvenon en Kodanská-str. vizitis la iama junularestro de la klubo Mikuláš Nevan el Usono

1989-02-20 la jarkunveno elektis novan komitaton, nova prezidanto fariĝis Ing. Zbyněk Khail

En la lernojaro 1988/89 estis tri kursoj por komencantoj kun entute 68 lernantoj (instruis Ing. Veselý, s. Křesinová kaj Ing. Dvořák) kaj du kursoj por progresintoj kun 39 lernantoj (instruis H. Štruncová).

1989-06-20 en la ŝtata film-institucio Krátký flm oni provprojekciis la ĵus finitan mallongan koloran filmon Esperanto znamená naději (Esperanto signifas esperon)

1989-10-09 starigita memorŝtono ĉe la tilio en la parko Vršovice

1990-1999 redakti

1991-02-18 jarkunveno elektis novan komitaton, nova prezidantino fariĝis s-anino Květa Hubnová. Ĉar la agitcentro en Kodanská estis privatigita, la kunvenoj de la klubo okazas de nun en malgranda kluba kunvenejo en Vejvodova str.

1992 kelkaj klubanoj praktikas ĉiumonatajn sabatajn ekskursojn: 25.4. al Arbaro de Kunratice, 30.5. al Průhonice, 13.6. al Kobylisy (san-arealo, observejo, pafejo), somere okazis kunvenoj tra Prago: 27.6. Petřín. 11.7. somerkasteleto Hvězda (Stelo), 25.7. Šárka-valo, 8.8. Kastelo Troja, 22.8. Valdŝtejn-palaco + Komenio-muzeo.

1992 somere okazis en Prago la Antaŭkongreso de la 77-a Universala Kongreso en Vieno. Origine la UK estis planita por Prago, okaze de la solenaĵoj de 400-a naskiĝdatreveno de J. A. Komenský, la antaŭvidinto de artefarita internacia lingvo. Sed pro la okazintaj politikaj kaj precipe ekonomiaj ŝanĝoj la UK ne povis okazi en Prago, pro tio okazigi ĝin akceptis aŭstraj esperantistoj. Por Prago simbole restis la Antaŭkongreso.

1992-07-19/25 La Antaŭkongreso de la 77-a UK en Vieno okazis sub la aŭspicio de ministro de kulturo Milan Uhde

1992-07-22 en la kadro de la Antaŭkongreso okazis "Internacia seminario pri Komenio" en la Kavalira salonego de la Palaco Valdŝtejn.

La saman tagon okazis Esperanta geedziĝo de japanaj geesperantistoj f-ino Miyuki Arai kaj s-ro Kazua Hayadaki en Malnovurba Urbodomo

1992-10 klubanoj okazigis ekskurson al Hrusice, al ekspozicio pri pentristo Josef Lada. Tie estis videblaj la kanaria kaj praga Esperantaj eldonoj de Bapto de caro Vladimir kun ilustraĵoj de Josef Lada.

1992-11-6/8 la solenaĵojn de 90-a jariĝo de nia klubo ĉeestis cento da gesamideanoj en la restoracio Na Zvonařce

1992-11-08 la Ĉs. televido elsendis popularan amuzan konkursprogramon Videostop kun ĉeesto de esperantistoj (ĉeestis 43 ges-anoj, la programgvidanto J. Rosák diris, ke lia edzino lernis Esperanton - konkursis D. Kočvara, M. Severa kaj K. Hubnová, kiu venkis kaj instigis J. Rosák lasis sin foti kun ŝi)

1994-02-21 la jarkunveno elektis novan komitaton: prezidanto - Jiří Patera, vicprezidanto Květa Hubnová, mastrumado Jindřich Ondráček, kasisto Jar. Šindler, instruisto kaj propagandisto Ing. Blažková, prezidantino de kontrolkomisino Anna Kubová, membro Josef Sojka.

La klubo estis devigita likvidi la klubejon en Vejvodova strato. La granda biblioteko de la klubo estis transportita al la Esperanto-Muzeo en Česká Třebová.

1994-07-07/14 okazis simpozio de la Akademio de Esperanto, kiun aranĝis la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH. La prelegoj aperis en libro "La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto"- por la simpozianoj kaj partoprenantoj de la SAT kaj handikapula kongreso en Kladno okazis solena koncerto en la Nacia domo en Smíchov (kantis Kudlíková el Nacia Teatro, Smyčka el la operejo en Ustí n. L. , J. Vích el Nacia teatro).

1994-07-09/14 en Prago okazis la Antaŭkongreso de la 67-a SAT-kongreso en Strážnice

1994-10-7/9 en Praha 4 - Kunratice en Dioceza centro de junularo Nazaret okazis renkontiĝo de IKUE-anoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio. La 8-an de oktobro celebris Sanktan Meson en Esperanto la ĉefepiskopo Miloslav Vlk kaj kuncelebris la pola gasto sac. Karol Mozor.

1995-02-24 "Korean vesperon" prezentis en la klubo tri junaj gekoreoj, kun rakontado kaj popolaj kantoj. Unu el ili, junulo lerninta ĉe s-anino Chrdlová en Seulo, parolis plejparte ĉeĥe, fierante pri la rezulto de sia studado de la ĉeĥa lingvo

1995 EKP trovis novan kunvenejon en la klubo de pensiuloj en Smíchov. En la klubprogramoj partoprenis prof. Mráz, Ing. Pluhař, Ing. Trojan, ges-roj Chrdle, s-ano Mařík, s-anino Maudrová k. a. La klubkunvenejojn ofte vizitis eksterlandaj geesperantistoj. Por pensiuloj en la Klubo de pensiuloj Eva Seemannová kelkfoje prezentis unuaktorajn teatraĵojn el sia ĉeĥlingva repertuaro.

1996 la memorŝtono el Vrŝovice estis transigita antaŭ la Kongresan Centron, pro la riparoj de la parko en Vršovice kaj pro la okazonta UK en la Kongresa Centro

1996-07-13/20 okazis en Prago, en hotelo Vltava, la 62-a internacia Kongreso de nevidantaj esperantistoj, kun partopreno de 95 personoj el 18 landoj

1996-07-20/28 en la kongres-centro en Prago okazis la 81-a Universala Kongreso de Esperanto; post 75 jaroj la dua UK en Prago. Partoprenis ĝin 2971 personoj el 62 landoj, sub egido de la prezidento de Ĉeĥa Respubliko Václav Havel. Inter la prestiĝaj partoprenintoj estis prof. Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko, kaj Kei Kurisu, la japana fakulo pri la ĉeĥa lingvo kaj tradukanto de la ĉeĥa literaturo en la japanan. La kongreso akceptis Pragan Manifeston, per kiu la UK-anoj turnis sin al registaroj kaj la neesperantaj societoj koncerne la lingvan problemon.

1996-07-20/23 en la kadro de la 81-a UK okazis por reprezentantoj de neesperantaj organizaĵoj Nitobe-simpozio pri la monda lingva problemo.

Dum la UK multaj kongresanoj vizitis nian klubon en Smíchov. La kunvenoj sukcese daŭris ankaŭ en aŭtuno kun varia programo, ekz. prelegoj de prof. Mráz pri astronomio, pri Ĉeĥa Paradizo, pri vidindaĵoj de Šumava, mineralogia prelego de D-ro Kavka, gramatikaj ripetadoj de E. Seemannová, prelegoj kaj muzik-programoj de geedzoj Stanjo kaj Petro Chrdle, Kant-kunvenoj de H. Maudrová k. a.

1997-01-27 Mgr. Bohumil Bouzek prelegis en nia klubo pri sia ĉeesto en unusemajna Seminario de Germana E junularo.

1997-04-05 mortis poeto František Kožík, honora membro de ĈEA

1997-05-05 forpasis Jaroslav Mařík, honora membro de UEA kaj ĈEA

1997-11-28/30 konferenco de ĈEA en Prago, en la domo de kristana junularo en la Franca strato, okaze de la 95 jariĝo de nia klubo. En la kultura programo prezentis sin Pavla Zemanová, Eva Seemannová, S. Šrutová el Kralupy, Josef Vích el Nacia Teatro k. a.

1997-11-30 vizito de ekspozicio „De Komenio ĝis ZamenhoF“ en la Praga kastelo en la prelega salono de Lobkovic-palaco. La ekspozicion preparis Muzeo de Komenio en Přerov, origine por Varsovio.

1998 ekde januaro la kunvenoj de EKP okazis en Rybná str. 24 en ĉambro de handikapuloj

1998-03-06/08 okazis kunveno de ILEI-estraro en Prago. Ĉeestis entute 17 membroj, inter ili ankaŭ niaj klubanoj. Vesperon ili pasigis en amika rondo en bierkelo.

1998-11-13/15 en Prago, en konstruaĵo de Karola Universitato, okazis Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, organizita de ĈEA kunlabore kun la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH kiel kontribuaĵo al Kampanjo 2000 sub aŭspicioj de UEA kaj ISAE. La prelegojn eldonis KAVA-PECH libroforme: Modernaj rimedoj de komunikado.

1998-11-19 en Praga PEN-klubo okazis aŭtora vespero de poezio pro dulingva eldono de poemaro "Ekaŭdi la animon " de Věra Ludiková kun paralelaj tradukoj en Esperanton fare de Miroslav Malovec kaj Jaroslav Mráz. La vesperon inaŭguris kaj Esperanton prezentis Petro Crhrdle, E-lingve kantis kaj la versojn deklamis Josef Vích, en la ĉeĥa deklamis alterne la aŭtorino kaj Jan Hrubeš, flutludis Kristina Maltová.

1999-01-28 sepulto de Eva Seemannová, honora membro de UEA kaj de ĈEA, aktiva membro de nia klubo, kiu forpasis la 21-an de januaro post grava malsano, en aĝo de 79 jaroj.

1999-02-17 jarkunveno de EKP en la Domo de infanoj kaj junularo en Opatov. Ĉeestis ankaŭ s-anino Elena Puĥova el Rusio.

Poemon honore al Eva Seemannová deklamis Čestmír Vidman. Estis reelektita la ĝisnuna komitato.

1999-03-5/7 "Paroliga kurso" organizita de ILEI-sekcio de ĈEA en la registara salono de la ĉefa fervoja stacio en Prago.

1999 post someraj ferioj ekde septembro la kunvenoj de la klubo okazis ĉiuvendrede en Malnova Urbo en Rybná str. 25. Tie kunvenis precipe la nelaborantaj membroj inter la 14-a kaj 17-a horo.

Denove post jardeko, kiam ne okazis kursoj de Esperanto, EKP intencis malfermi novan kurson, komenciĝantan la 17-an de septembro. Estis gluitaj afiŝoj tra la urbo, en metroo disdonitaj flugfolioj - kaj aliĝis du kursaninoj. Pro tio la kurso ne okazis.

1999-11-01 forpasis poeto Josef Rumler, honora membro de ĈEA

2000-2009 redakti

2000-02-11 en la preĝejo de Sankta Nikolao ĉe la Malnovurba placo okazis la lasta adiaŭo al la forpasinta (28. 1. 2000) Stanjo Chrdlová, la ĉefdelegito de UEA kaj membro de nia klubo.

2000-03-24 la jarkunvenon en Rybná str. n-ro 25 ĉeestis poetino Zdenka Bergrová kun sia edzo; pri la kunveno ŝi aperigis raporton en Zemské noviny

2000-05-11 okazis la poezia vespero de Jiří Karen honore al la 80-jariĝo de la poeto; sed la poeto mortis la 30-an de aprilo, pro tio la vespero fariĝis paniĥido por la forpasinta poeto; liajn poeziaĵojn deklamis Rudolf Pellar kaj Táňa Fischerova

2000-11-10/12 Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) aranĝita en la Ĉeĥa Teknika Altlernejo fare de ĈEA kunlabore kun la Kongresa kaj Kleriga entrepreno KAVA-PECH sub aŭspicioj de UEA. La prelegoj estis eldonitaj libroforme: Fakaj aplikoj de Esperanto.

2001-03-19 jarkunveno de EKP okazis en ejo en Revoluční strato. Estis reelektita la malnova komitato. La ejo en Revoluční estis bela kaj vasta, en la centro de la urbo. Sed estis tie granda strat-bruo, tial ekde septembro la klubo kunvenis en alia kunvenejo, en str. Ve Smečkách n-ro 25.

2001-08-18 Somera renkontiĝo de pragaj kaj alilokaj geesperantistoj en la domo de s-anino H. Maudrová en Karlštejn. Post unu jaro ĝi estis jam dua tia renkontiĝo, kie oni manĝis, trinkis, babilis kaj kantis.

2001-07-19 La 14-a Internacia E-konferenco en Strážnice atribuis la OSIEK -premion al la poetino kaj verkistino Eli Urbanová pro ŝia aŭtobiografa romano "Hetajro dancas"

2001-10-30 solenaĵo honore al Čestmír Vidman, ĉeĥa kaj Esperanta poeto, membro de nia klubo. La 31-an de oktobro li fariĝis 80-jara kaj pro tio en la kulturdomo Vltavská en la kadro de "Klubo de la aktiva maljuniĝo" geaktoroj Gabriela Vránova kaj Rudolf Pellar prezentis lian vivon kaj verkaron. La tutan programon estris D-ro Jan Pixa.

2001 La membrino de nia klubo kaj hundo-ŝatantino Pavla Zemanová, eldonanto de cirkulero "La bojado", partoprenis la Literaturan konkurson pri originala E-poezio kaj humuraĵoj EXRA-2001, organizita de Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" en Razgrad, Bulgario, sub la aŭspicio de Kooperativo de Literatura Foiro. Ŝi sukcesis kaj ricevis la trian premion por humuraĵo "Granda hundo".

2001-10-04 kaj 2001-11-01 nia membrino St. Kníchalová prelegis pri sia vojaĝo al Ĉinio kaj montris fotografaĵojn

2001-12-13 okazis Zamenhofa kaj Kristnaska vespero kun kantado, frandado kaj kaftrinkado kun ĉeesto de eksterpragaj kaj eksterlandaj gastoj.

2002-02-07 en la registara salono de la ĉefa fervoja stacio en Prago okazis solenaĵo honore al la 80-jariĝo de nia membrino, la honora membro de ĈEA kaj de UEA, la poetino Eli Urbanová. La solenaĵon aranĝis ĈEA kaj partoprenis ĝin kvindeko da geesperantistoj ne nur el Prago, sed el la tuta lando. En la arta programo partoprenis krom la poetino Elena Puchova kaj M. Smyčka.

2002-11-09 Inaŭguro de ekspozicio "Esperanto - la internacia lingvo" en kulturcentro Zahrada en Prago - Suda urbo.

2002-11-08/10 KAEST 2002 en Dobřichovice kun la temo „Elektronikaj rimedoj“

2002-11-15/17 la 10-a kongreso de ĈEA kunigita kun solenado de 100-jariĝo de Esperanto-Klubo en Praha

2003-07-19/25 la 16-a Internacia OSIEK-konferenco kun la temo „Intimaj temoj en Esperanto-beletro“ en hotelo Opatov, Praha-Opatov

2004-11-12/14 KAEST 2004 en Dobřichovice

2006-11-12/14 KAEST 2006 en Dobřichovice

Vidu ankaŭ redakti