Historio de la Universala Lingvo Volapuko
libro pri historio de Volapuko
Historio de la Universala Lingvo Volapuko estas libro verkita de Johann Schmidt en 1962, kiun tradukis Philippe Combot (1996) kaj eldonis André Cherpillod, Courgenard (Francujo), 1996.
Historio de la Universala Lingvo Volapuko | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Johann Schmidt | |
Eldonjaro | 1996 | |
Urbo | Courgenard | |
Eldoninto | André Cherpillod | |
Paĝoj | 29+21 | |
EnhavoRedakti
Presita per malgranda litertipo kaj plena de etaj detaloj, ĉi tiu libreto rakontas la enkondukon, kreskadon, kaj morton de la unua sukcesa universala lingvo Volapuko. Granda parto de la libreto konsistas el listoj de kluboj, de famaj adeptoj, kaj de volapukaj eldonaĵoj.