Intelekta historio

historio de ideoj
(Alidirektita el Historio de la ideoj)

Intelekta historio (ankaŭ historio de ideoj) estas la studo de la historio de homa pensado kaj de intelektuloj, nome tiuj kiuj konceptigas, studas, verkas kaj rilatas kun ideoj. La esplora premiso de intelekta historio estas, ke ideoj ne disvolviĝas izole el la pensuloj kiuj konceptigas kaj aplikas tiujn ideoj; tiel la intelekt-historiisto studas ideojn en du kuntekstoj: (1) kiel abstraktaj propozicioj por kritika aplikado; kaj (2) en konkretaj terminoj de kulturo, vivo, kaj historio.[1]

Kiel fako de intelekta esploro, la historio de ideoj aperis el la eŭropaj fakoj Kulturgeschichte (Kulturhistorio) kaj Geistesgeschichte (Intelekta historio) el kiuj historiistoj povus disvolvigi tutmondan intelektan historion kiu montras la paralelojn kaj la interrilatojn en la historio de kritika pensado en ĉiu socio.[2][3] Tiel, la historio de legado, kaj la historio de libroj, pri la materiaj aspektoj de libroproduktado (desegno, fabrikado, distribuado) disvolviĝis el la historio de ideoj.

Temoj de la intelekta historio estas la inteligencio kaj la kritika studo de ideoj esprimitaj en la tekstoj produktitaj de intelektuloj; tiel la diferenco inter intelekta historio el aliaj formoj de kulturhistorio kiu studas vidajn kaj neparolajn formojn de evidento. En la produktado de sciaro, la koncepto de intelektulo kiel politika civitano de publika socio datiĝas el la 19-a jarcento, kaj identigas viron aŭ virinon kiu estas profesie engaĝiĝinta en kritika pensado kiu estas aplikebla al plibonigo de socio. Iu ajn kiu esploras ĝiajn pensojn sur papero povas esti celo de la intelekta historio. Por ekzemplo, Il formaggio e i vermi (1976), verko de Carlo Ginzburg pri 16a-jarcenta itala muelisto Menocchio (1532–1599) kaj lia kosmologio, falas ene de la ĝenro de intelekta historio (same kiel ĉe kulturhistorio, la historio de pensmanieroj, kaj mikrohistorio).[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Grafton, Anthony. “The History of Ideas: Precept and Practice, 1950–2000 and Beyond”, Journal of the History of Ideas 67#1 (2006): 1–32. rete
  2. "The Invention of Humanity – Siep Stuurman | Harvard University Press". Arkivigite je 2022-12-14 per la retarkivo Wayback Machine www.hup.harvard.edu. Alirita en 2019-06-24.
  3. Herbjørnsrud, Dag (2019-05-10). "Beyond Decolonizing: Global Intellectual History and Reconstruction of a Comparative Method". Global Intellectual History: 1–27. doi:10.1080/23801883.2019.1616310. ISSN 2380-1883. S2CID 166543159.
  4. Julie Fox-Horton (Novembro 2015). "Review of Ginzburg, Carlo, The Cheese and the Worms: The Cosmos of a Sixteenth-Century Miller". H-Net Reviews. Alirita la 14a de Decembro, 2022.