Historio de la lingvo Esperanto (Privat)

libro verkita de Edmond Privat

Historio de la Lingvo Esperanto, verkita de Edmond Privat, apartenas al la unuaj provoj priskribi la historion de Esperanto.

Historio de
la Lingvo Esperanto
Historio de la Lingvo Esperanto
Historio de
la Lingvo Esperanto
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1912
Urbo Ĝenevo
Eldoninto UEA
Paĝoj 62
vdr

Enhavo Redakti

La unua volumo el 1912 (je la 25-jara jubileo de Esperanto) kovras la evoluon ĝis 1900. Konsekvence al la ideo, ke Esperanto estas la pluevoluiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, li komencas la prezenton per tiu lingvofamilio. Tamen ja la movadaj elementoj superregis la volumon.

Kiam Privat publikigis la duan volumon, en 1927, li estis jam prezidanto de UEA kaj intertempe fariĝis doktoro pri historio (1918). Li provas eviti salti de kongreso al kongreso, sed iom kunligas laŭ temoj. Estis problemo ke li devis priskribi epokon en kiu li mem jam rolis en la internacia movado.

La stilo de la verko estas flua kaj bona, sed oni rimarkas la grandan entuziasmon de la aŭtoro por sia objekto, Esperanto.

La du volumoj:

  • Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900, UEA Ĝenevo 1912, 8+54 paĝoj, 16*11 cm (dua eldono , Hirt Leipzig 1923, 74 p., 19*13 cm)
  • Historio de la lingvo Esperanto. Dua parto 1900-1927, Hirt Leipzig 1927, 199 p., 19*13 cm

I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900-27, 1927, 199 p.

La ĉapitro: "Esperanto dum la milito" estas represita laŭvorte en la Enciklopedio de Esperanto.

Recenzoj Redakti

 
 Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed "estantigita" vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. Belega stilo! 
— 1931, Ferenc Szilágyi, Literatura Mondo, paĝo 16

Bildaro Redakti

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti